<?xml version="1.0" encoding="UTF-8"?>
<FictionBook xmlns="http://www.gribuser.ru/xml/fictionbook/2.0" xmlns:l="http://www.w3.org/1999/xlink" xmlns:xsi="http://www.w3.org/2001/XMLSchema-instance" xsi:schemaLocation="http://www.gribuser.ru/xml/fictionbook/2.0 C:\Xitsa\Books\FB2\FictionBook.xsd">
  <description>
    <title-info>
      <genre>prose_history</genre>
      <genre>adv_history</genre>
      <author>
        <first-name>Etelo</first-name>
        <middle-name>Liliano</middle-name>
        <last-name>Vojniĉ</last-name>
      </author>
      <book-title>Ojstro</book-title>
      <annotation>
        <p>La romano"Ojstro" far anglino Ethel Lilian Voynich (Etelo Liliano Vojniĉ)
aperis en 1887 kaj jam en 1898 estis tradukita en la rusan, post ĝiaj eldonoj
en Usono kaj Anglio, kaj tuj iĝis plej ŝatata libro de avangarda rusa
junularo.</p>
        <p>Komence de la 19-a jarcento, post forpelo de la napoleona armeo, la tuta
Italio estis disigita je ok separataj ŝtatoj kaj fakte okupita de aŭstraj
militistoj. Ĉiu ŝtato havis proprajn limojn, doganejojn, monon ktp.
Progresemaj homoj de Italio komprenis necesecon de unuigo de la lando kaj
batalis pro la nacia sendependeco. Ties celo efektivigis nur en 1870.</p>
        <p>Eventoj de la romano "Ojstro" komencas en 1833. Juna kaj naiva Arturo Berton
(Arthur  Burton), studanta filozofion en Pisa, decidas dediĉi sian vivon al
batalo kontraŭ eksterlandaj okupantoj pro liberigo de Italio. Devizo de
societo, al kiu li aliĝis, estis "Pro Dio kaj la popolo, nun kaj por ĉiam!".
Arturo sekvas ĝin. Ja Kristo pereis pro savo de homoj. Sed konfesprenanto
informas policon lian sekreton, diritan dum la konfeso. Lia amatino Gemo
(Gemma) opinias, ke Arturo estas perfidulo kaj vangofrapas lin. Samtempe li
ekscias, ke pastro Montanelli estas lia reala patro. Nesukcesinte eltoleri
tiujn turmentojn, Arturo kvazaŭ dronigas sin en la rivero, kaj penetras la
ŝipon naĝantan en Sudan Amerikon.</p>
        <p>En 1846, timiĝinta pro publika indigno, papo Pius IX kvazaŭ realigis iun
postulojn de la popolo: estis liberigitaj iuj politikaj arestitoj, cenzuro ne
tro furioze premis ĉiun liberan vorton, sed entute  tiama amnestio, certe,
neniel plibonigis staton de la  loĝantaro.</p>
        <p>Tiutempe en Florencon venas riĉa ĵurnalisto Felico Rivarez, laŭ invito de
membroj de loka societo "Juna Italio".  Laŭ ties peto li verkas satirajn
pamfletojn, kies ĉefa celo iĝas kardinalo Montanelli. Liaj novaj geamikoj:
Martini, Rikardo, Galli kaj Gemo nomas lin ankaŭ  per pseŭdonimo "Ojstro".
Gemon turmentas duboj, ĉar ŝi vidas multon komunan inter Ojstro kaj Arturo.</p>
        <p>Antaŭ pafmortigo Ojstro konfesas al pastro Montanelli, ke li estas Arturo, ke
li ne dronis. Li tre amas sian patron, sed ne povas pardoni ties trompon. Li
ankaŭ tre amas Gemon, sed ne povas pardoni ŝian vangofrapon. Por li gravas ne
la insulto mem, sed tio, ke ŝi ekdubis pri liaj honesto, kuraĝo kaj fideleco
al sia kredo, kaj tion li pardonas al neniu.</p>
      </annotation>
      <date>1987</date>
      <lang>eo</lang>
      <src-lang>it</src-lang>
      <translator>
        <first-name>Vladimir</first-name>
        <last-name>OKC</last-name>
      </translator>
    </title-info>
    <document-info>
      <author>
        <first-name>Stas</first-name>
        <last-name>Bushuev</last-name>
        <nickname>Xitsa</nickname>
      </author>
      <program-used>FB Tools, sed, VIM, Far, asciidoc+fb2 backend</program-used>
      <date value="2015-07-15">2015-07-15</date>
      <id>Xitsa-D51E-A37B-7FD8-594D0A477C354ECBC70F</id>
      <version>1.1</version>
      <!-- <history> </history> -->
      <history>
        <p><strong>Versio 1.1</strong> — Konvertis la libron al formato Fiction Book 2 (Xitsa).</p>
      </history>
    </document-info>
  </description>
  <body>
    <section id="_vortoj_de_la_aŭtorino">
      <title>
        <p>Vortoj de la aŭtorino</p>
      </title>
      <p>Mi tutkore dankas ĉiujn personojn en Italio, kiuj
helpis al mi kolekti materialon por tiu ĉi romano. Mi estas precipe
dankema al afablaj kaj favoraj oficistoj de  Marucelliana
biblioteko en Florenco kaj Ŝtata arkivo kaj Civila muzeo en Bolonjo.</p>
      <p>
        <strong>Ethel Lilian Voynich</strong>
      </p>
    </section>
    <section id="_">
      <epigraph>
        <p>"Lasu nin. Ĉu nin bezonas vi, Jesuso el Nazareto?"<a l:href="#note_27" type="note">[27]</a></p>
      </epigraph>
      <empty-line/>
    </section>
    <section id="_la_unua_parto">
      <title>
        <p>La Unua Parto</p>
      </title>
      <section id="_ĉapitro_1_arturo_kaj_montanelli_en_piso">
        <title>
          <p>Ĉapitro 1. Arturo kaj Montanelli en Piso</p>
        </title>
        <p>Arturo sidis en librejo de teologia seminario en Piso [Pisa] kaj trarigardis
staketon da manskribaj predikoj. Estis varma junia vespero, tial
fenestroj estis plene malfermitaj kaj ŝutroj duonfermitaj.</p>
        <p>Patro rektoro, kanoniko Montanelli paŭzis sian skribadon kaj ame ekrigardis la nigran kapon
klinitan super de paperfolioj.</p>
        <p>— Ĉu vi ne povas trovi ĝin, carino<a l:href="#note_1" type="note">[1]</a>?
Ĉesigu tion. Mi devos reskribi la artikolon. Ŝajne mi mem disŝiris ĝin
kaj vi vane perdas tempon.</p>
        <p>Voĉo de Montanelli estis mallaŭta, sed plena kaj
resonanca, kun arĝenta pureco de tono, kiu aldonis al lia parolado
eksterordinaran ĉarmon. Ĝi estis voĉo de denaska oratoro, kun ĉiuj
eblaj moduladoj, kiu entenis rimarkeblan tenerecon, kiam la patro
rektoro alvokis Arturon.</p>
        <p>— Ne, padre<a l:href="#note_2" type="note">[2]</a>,
mi devas trovi ĝin. Mi estas certa, ke ĝi troviĝas ĉi tie. Vi ne
sukcesos reskribi tekston tiel, kiel antaŭe ĝi estis verkita.</p>
        <p>Montanelli daŭrigis sian laboron. Ekster fenestro
zumadis majskarabo kaj aŭdiĝis sur strato melankolia, longsona voko de
fruktovendisto: ”Fragola! Fragola!”<a l:href="#note_3" type="note">[3]</a>.
"Resanigo de leprulo" — jen ĝi! Arturo proksimiĝis al Montanelli per
mola, neaŭdebla irmaniero, kiu tute ne plaĉis al loĝantoj de la domo.</p>
        <p>Li estis nealta, havis sveltan staturon kaj pli
similis italan junulon el la deksesa jarcento, ol junan anglan burĝon
el tridekaj jaroj de la deknaŭa jarcento. De longaj brovoj kaj sentivaj
lipoj ĝis etaj manoj kaj piedoj, ĉiuj liaj trajtoj estis kvazaŭ
skulptitaj kaj aspektis tre delikate. Kiam li estis senmove sidanta,
oni povis akcepti lin kiel tre belan knabinon, vestintan viran
vestaron; sed kiam li moviĝis, tiam li similis edukitan panteron sen
ungegoj.</p>
        <p>— Ĉu tio ĉi reale estas ĝi? Kion mi farus sen vi,
Arturo? Ĉiam mi perdus ion… Ne, mi nun ĉesigas mian verkadon. Iru ni
al ĝardeno kaj mi helpos al via laboro. Kion vi ne sukcesis kompreni?</p>
        <p>Ili venis kvietan, ombroplenan ĝardenon de la klostro, kiun okupis la
seminario. Ĝi estis olda Dominikana monakejo, kies kvadrata korto antaŭ du jarcentoj estis
en senriproĉa ordo. Rosmareno kaj lavendo elkreskis inter kurte stucita
arbetaro, kiu kadris la korton. Antaŭe ilin vartis monakoj en blankaj
ornatoj, kiuj nun jam estas mortintaj kaj forgesitaj, sed aromaj herboj
ankoraŭ tenere bonodoris dum someraj vesperoj, kvankam neniu jam
kolektis iliajn florojn por kuracado. Nun el krevaĵoj de trotuaro
aperis tufoj de etuzo kaj akvilegio. Starantan en centro de la korto
punton kovris filiko. Rozoj iĝis sovaĝaj kaj iliaj disvagantaj ŝosoj
sternis sin transverse de padoj; ĉe randoj de la korto flagris grandaj
ruĝaj papavoj; altaj digitaloj kliniĝis al implikiĝinta herbo;
nekultivitaj kaj senfruktaj malnovaj vitoj pendolis malsuprenpendante
de branĉoj de neglekta kratago, kies foliaro permanente kaj elegie
skuiĝis.</p>
        <p>En angulo staris grandega magnolio kun darka
foliaro, en kiu ĉie vidiĝis laktoblankaj floroj. Apud magnolio troviĝis
kruda ligna benko, sur kiun Montanelli eksidis.</p>
        <p>Arturo studis filozofion en universitato kaj hodiaŭ,
kiam lin trafis nekompreneblaj malfacilaĵoj en lernolibro, li petis
padre ekspliki ilin. Montanelli estis universala enciklopedio por li,
kvankam li neniam estis studento de la seminario.</p>
        <p>— Kaj nun mi iru, — diris li, kiam malfacilaĵoj estis
klarigitaj, — se vi ne bezonas min plu.</p>
        <p>— Mi ne volas labori hodiaŭ plu, sed mi volus, ke vi
restu, se vi havas tempon.</p>
        <p>— Ho, jes! Arturo apogis sin al trunko de la arbo kaj
ekrigardis tra densa branĉaro la unuajn palajn stelojn, kiuj trembrilis
en la kvieta ĉielo.</p>
        <p>Siajn revemajn, mistikajn, profunde bluajn okulojn
sub nigraj okulharoj li heredis de sia patrino naskita en Kornvalo<a l:href="#note_4" type="note">[4]</a>.</p>
        <p>Montanelli deturniĝis, por ne vidi ilin.</p>
        <p>— Vi aspektas laca, carino, — li diris.</p>
        <p>— Mi nenion kapablas fari. Voĉo de Arturo estis
malvigla kaj padre tion tuj rimarkis.</p>
        <p>— Vane vi tiel frue komencis studadon. Ja vi tre
laciĝis, kiam vi estis fleganta vian malsanan patrinon dum noktaj
maldormadoj. Mi insistos, ke vi plene ripozu ĝis via forlaso de Livorno
[Leghorn].</p>
        <p>— Ho, padre, ĉu tio ĉi estas necesa? Ja mi ne povus
resti en tiu ĉi malfeliĉa domo post morto de mia patrino. Julio
frenezigus min!</p>
        <p>Julio estis edzino de lia vicfrato, kun kiu li malamikis.</p>
        <p>— Sed mi ne volis, ke vi restu ĉe via parencaro,  —
Montanelli respondis milde. Mi estas certa, ke tio estos pleja malbono
por vi. Tamen vi povus akcepti inviton de via amiko, angla kuracisto.
Se vi pasigus monaton en lia hejmo, tiam vi estus preta studi.</p>
        <p>— Ne, padre! Mi ne povas. Anoj de Ŭoren [Warren]
familio estas tre bonaj homoj, sed ili multon ne komprenas kaj kompatas
min, — tion mi vidas sur iliaj vizaĝoj . Ili komencus konsoli min,
paroli pri la patrino. Gemo [Gemma], certe, ne estas sama, ŝi ĉiam
sciis, kion ne necesas diskuti, eĉ kiam ni estis geknaboj,
sed la aliaj ne. Kaj ne sole tio…</p>
        <p>— Kaj kio ankoraŭ, mia filo?</p>
        <p>Arturo forŝiris floron de digitalo kaj nervoze premis ĝin en sia mano.</p>
        <p>— Mi ne povas vivi en tiu ĉi urbo, — diris li post
minuta paŭzo. — Mi ne povas vidi vendejojn, en kiuj mia patrino aĉetis
por mi ludilojn, kajon, laŭ kiu ni ofte promenadis, ĝis kiam ŝi
malsaniĝis. Kien mi ne trafus, ĉie mi renkontas samon. Ĉiu floristino
en bazaro proponas al mi florbukedon, kvankam mi ne bezonas ilin nun!
Kaj fine la tombejo… Mi devas forveturi. Mi ne povas vidi plu tiujn
ĉi lokojn.</p>
        <p>Li silentiĝis kaj eksidis, dispartigante kampanulojn
de digitalo. Silentado estis tiel longa kaj profunda, ke li ekrigardis
padre mirante, ke tiu nenion parolas. Jam iĝis mallume sub branĉoj de
la magnolio, do ĉio ŝajnis malhela kaj svaga, tamen prilumado estis
ankoraŭ sufiĉa por vidi senvivan palecon de vizaĝo de Montanelli. Lia
kapo estis klinita kaj la dekstra brako forte stringis benkorandon.
Arturo deturnis sin sentante respektan miregon, kvazaŭ li senintence
tuŝis ion sanktan.</p>
        <p>"Dio mia!", — li ekpensis, — kiel sensignifa kaj
memama mi estas apud li! Se mia malfeliĉo estus lia propra, li ne povus
senti ĝin plie".</p>
        <p>Montanelli levis sian kapon kaj ĉirkaŭrigardis.</p>
        <p>— Mi ne insistos, ke vi nepre revenu tien, almenaŭ
nun, — diris li tre karese, — sed vi devas promesi al mi, ke vi estos
ripozanta dum viaj someraj ferioj. Mi opinias, ke estus pli bone, se vi
ripozus malproksime de Livorno. Mi ne povas allasi, ke via sano tute
perturbiĝu.</p>
        <p>— Kaj kien venos vi, padre, kiam la seminario ne estos funkcianta?</p>
        <p>— Kiel kutime mi veturigos edukatojn al montaro por
loĝigi ilin tie. Meze de aŭgusto post ferioj revenos la subdirektoro
kaj tiam mi komencos vagi tra Alpoj. Ĉu eble vi veturos kune kun mi? Ni
kune longe promenadus kaj vi povus studi alpajn muskon kaj likenon. Sed
supozeble vi spertos enuon apud mi.</p>
        <p>— Padre! — Arturo kunpremis siajn brakojn (tiun lian
geston Julio nomis "tute fremda maniero"), — mi pretas fordoni ĉion por
forveturi kune kun vi! Tamen… mi ne estas certa… — li haltis.</p>
        <p>— Ĉu vi pensas, ke s-ro Burton ne permesos al vi tion?</p>
        <p>— Certe, tio al li ne plaĉos, sed li ne povas
malhelpi min. Mi jam estas dekokjara kaj mi rajtas agi laŭ miaj
deziroj. Des pli, ke Ĝejmso [James] estas nur mia vicfrato kaj mi ne
sindevigis obei lin. Li ĉiam estis malafabla al mia patrino.</p>
        <p>— Tamen, se s-ro Burton serioze oponos, tiam, mi
opinias, estos pli bone por vi cedi, ja alie via pozicio enhejme povas
fariĝi pli malbona, ol…</p>
        <p>— Pli malbona? Dubinde! — Arturo pasie lin
interrompis. — Ili ĉiam malamis min kaj ĉiam malaprobos miajn agojn.
Plue, kial povas serioze oponi Ĝejmso kontraŭ mia forveturo kune kun
vi, mia konfesprenanto?</p>
        <p>— Memorfiksu! Li estas protestanto. Tamen estos pli
bone, se mi skribos al li kaj ni atendos lian respondon. Sed vi devas
esti pli tolerema, mia filo, sendepende de tio, ke homoj malamas aŭ
amas vin.</p>
        <p>La riproĉo estis tiel milda, ke Artur apenaŭ ruĝiĝis pro ĝi.</p>
        <p>— Jes, mi scias, respondis li kun suspiro, — sed tio estas tro malfacile!</p>
        <p>— Mi tre bedaŭras, ke vi ne sukcesis viziti min
marde, — diris Montanelli, abrupte ŝanĝante temon de konversacio,  —
venis episkopo el Arezzo, kaj mi volis, ke vi renkontiĝu.</p>
        <p>— Mi promesis al unu studento ĉeesti kunvenon en lia
loĝejo kaj ili atendis min.</p>
        <p>— Kiu kunveno?</p>
        <p>Arturo iom konfuziĝis pro la demando.</p>
        <p>— Pli korekte, tio ne estis kunveno, — li parolis
balbutante. — Studento venis el Ĝenovo kaj li tie oratoris, eĉ pli
ĝuste, li prelegis.</p>
        <p>— Pri kio li prelegis?</p>
        <p>Arturo iĝis hezitema.</p>
        <p>— Padre, ĉu vi ne demandos lian nomon?  Ja mi promesis…</p>
        <p>— Mi demandos vin pri nenio. Se vi promesis sekreti,
do certe paroli pri tio ne sekvas, sed mi opinias, ke vi povas konfidi
tion al mi.</p>
        <p>— Certe, padre, mi povas. Li parolis pri ni kaj pri
nia devo por la popolo, pri ni mem, pri nia helpo…</p>
        <p>— Al kiu?</p>
        <p>— Al contadini<a l:href="#note_5" type="note">[5]</a>
kaj…</p>
        <p>— Kaj…</p>
        <p>— Al Italio.</p>
        <p>Venis longa silentado.</p>
        <p>— Diru al mi, Arturo, — demandis tre serioze
Montanelli turnante sin al li, — kiel delonge vi komencis pensi pri tio
ĉi?</p>
        <p>— Ekde pasinta vintro.</p>
        <p>— Ĉu ĝis morto de via patrino? Ĉu ŝi sciis?</p>
        <p>— Ne. Tiam mi ankoraŭ ne havis entuziasmon.</p>
        <p>— Kaj nun vi jam entuziasmiĝis, ĉu?</p>
        <p>Arturo deŝiris ankoraŭ kelkajn florburĝonojn de digitalo.</p>
        <p>— Jen kiel tio okazis, padre, — komencis ekspliki li
rigardante teren. Dum pasinta aŭtuno mi estis preparanta por eniraj
ekzamenoj kaj tiam mi konatiĝis kun multaj studentoj, ĉu vi rememoras?
Jene iuj interparolis kun mi pri tiuj ĉi aferoj, proponis legi librojn.
Tamen tiam min tio ne allogis. Mi volis kiel plej baldaŭ reveni al
Livorno, al mia patrino. Ŝi estis tute sola en la domo, kiu similis
karceron. Ja nur lango de Julio povus mortigi ŝin! Poste, dum vintro,
kiam ŝi serioze malsaniĝis, mi forgesis ĉion, kion diris studentoj, kaj
ties librojn. Tiam, vi ja tion scias, mi tute ĉesigis miajn vizitojn al
Piso. Se mi interesiĝus pri tiuj ĉi problemoj, mi nepre ĉion rakontus
al mia patrino. Tamen ili forlasis mian kapon. Tiam mi komprenis, ke ŝi
proksimiĝas al sia morto. Vi scias, ke mi konstante estis apude ĝis ŝia
vivofiniĝo. Ofte mi vartis ŝin tutajn noktojn kaj nur post kiam matene
venis Gemo Ŭoren [Gemma Warren], mi foriris dormi. Dum tiuj longaj
noktoj mi komencis enpensiĝi pri esenco de libroj kaj eldiraĵoj de
studentoj. Mi penis kompreni, ĉu ili estas pravaj? Kaj kion dirus pri
tio ĉi nia sinjoro, Jesuo Kristo?</p>
        <p>— Ĉu vi vokis lin? — voĉo de Montanelli ne estis stabila.</p>
        <p>— Jes, padre, ofte. Mi preĝis pri tio, ke li katekizu
min aŭ permesu morti kune kun la patrino. Sed mi ricevis neniun
instruon.</p>
        <p>— Kiel vi, Arturo, nenion informis al mi? Mi esperis, ke vi konfidas min.</p>
        <p>— Padre, vi ja scias, ke mi konfidas vin! Tamen
ekzistas kelkaj temoj, kiuj bezonas neniun diskuton kun iu ajn. Ŝajnis
al mi, ke neniu kapablis helpi al mi, nek vi, nek mia patrino. Mi volis
ricevi instruon senpere de dio, ja temis pri miaj vivo kaj animo.</p>
        <p>Montanelli deturniĝis kaj komencis fiksrigardi
mallumon, kiu densiĝis sub branĉoj de la magnolio. Krepusko estis tiel
malklara, ke lia figuro aspektis kiel darka fantomo inter pli darkaj
branĉoj.</p>
        <p>— Kaj kio estis poste? — demandis li malrapide.</p>
        <p>— Poste… ŝi mortis. Vi scias, ke tri lastajn
noktojn mi tute ne lasis ŝin…</p>
        <p>Arturo paŭzis, sed Montanelli sidis senmove.</p>
        <p>— Du tagojn antaŭ ŝia enterigo mi povis pri nenio
pensi, krom pri ŝi mem.</p>
        <p>Voĉo de Arturo iĝis preskaŭ neaŭdebla.</p>
        <p>— Post la sepulto mi estis malsana kaj eĉ ne kapablis
konfesi ĉe vi. Ĉu vi rememoras?</p>
        <p>— Jes, mi rememoras.</p>
        <p>—  Nokte mi ellitiĝis kaj venis la patrinan ĉambron.
Ĝi estis preskaŭ malplena, nur en alkovo troviĝis granda krucifikso.
Kaj mi ekpensis, ke dio eble helpos al mi. Mi genufleksis kaj atendis
tutan nokton. Matene, kiam mi rekonsciiĝis… Ne, padre! Mi ne kapablas
ekspliki. Mi ne povas rakonti al vi tion, kion mi vidis… Mi mem
apenaŭ ion rememoras. Sed mi scias, ke dio respondis al mi. Kaj mi ne
rajtas malobei lin.</p>
        <p>Iom da tempo ili silente sidis en mallumo. Poste
Montanelli deturniĝis kaj kuŝigis sian brakon sur ŝultron de Arturo.</p>
        <p>— Filo mia! — diris li. — Dio malpermesas al mi ne
kredi, ke li interparolis kun via animo. Sed vi devas memori tiamajn
kondiĉojn, kiujn vi spertis, do vi ne akceptu vian malsanan revon kiel
solenan alvokon de dio. Kaj se vere estis lia volo respondi al vi, kiam
morto venis vian domon, estu certa kaj faru neniujn falsajn
interpretojn de tiuj vortoj. Kion instigas realigi via koro?</p>
        <p>Arturo stariĝis kaj respondis solene, kvazaŭ li
ripetis katekizmon: — Fordoni mian vivon por Italio, liberigi ĝin de
sklaveco kaj mizero, forpeli aŭstrojn kaj fondi liberan respublikon,
kiu konos neniun reĝon krom Jesuo Kristo!</p>
        <p>— Arturo, prudentiĝu tuj! Ja vi eĉ ne estas italo!</p>
        <p>— Tio nenion signifas. Mi restas senŝanĝa. Dia volo
penetris min kaj mi plenumos ĝin.</p>
        <p>Revenis silentado.</p>
        <p>— Vi volis diri, ke Kristo…, — Montanelli komencis
paroli malrapide, sed Arturo interrompis lin.</p>
        <p>— Kristo diris: "Tiu, kiu perdos sian vivon por mi, savos sian animon".</p>
        <p>Montanelli apogis sian kubuton sur branĉo kaj
permane kovris siajn okulojn.</p>
        <p>— Sidiĝu, filo mia, — diris li fine.</p>
        <p>Arturo sidiĝis; padre prenis liajn manojn kaj forte premis ilin.</p>
        <p>— Mi ne povas hodiaŭ interdisputi kun vi. Ĉio okazis
tiel subite… Mi bezonas tempon, por pripensi tion ĉi. Poste ni
konversacios pli definitive. Sed nun mi volus, ke vi memorfiksu jenon:
se vi trafos malfeliĉon aŭ vi pereos, tio rompos mian koron.</p>
        <p>— Padre…</p>
        <p>— Permesu al mi fini. Mi jam parolis, ke mi havas en
la mondo neniun, krom vi. Tio estas malfacile komprenebla por tiu juna
homo, kiel vi. Arturo, vi estas kiel mia… kiel mia propra filo por
mi. Ĉu vi komprenas? Vi estas lumo en miaj okuloj kaj apetenco de mia
koro. Mi estas preta morti, por deteni vin de falsa paŝo, kiu povus
ruinigi vian vivon! Sed nun mi kapablas nenion fari. Mi ne postulas de
vi promesi al mi ion ajn; mi nur petas memori tion, kion mi diris, kaj
esti singarda. Pripensu bone ĉiun vian agon almenaŭ por mi, se ne por
via patrino en la ĉielo.</p>
        <p>— Mi faros tion… kaj vi, padre, preĝu pro mi kaj pro Italio.</p>
        <p>Arturo genufleksis silente kaj Montanelli kuŝigis
sian manon sur lian kapon. Poste iom da tempo Arturo stariĝis, kisis
lian manon kaj foriris neaŭdeble laŭ rosa herbo. Montanelli sidis sola
sub la magnolio kaj fiksrigardis mallumon.</p>
        <p>"Venĝo de dio trafis min, samkiel reĝon
Davidon, — pensis li. — Mi makulis lian sanktejon kaj tuŝis korpon de
dio per malpuraj manoj. Lia tolero estis tre longa kaj nun ĝi finiĝis.
"Ci faris tion sekrete, do mi deklaras antaŭ tuta Israelo kaj la suno:
la infano naskita de ci nepre mortos".</p>
      </section>
      <section id="_ĉapitro_2_familio_burton">
        <title>
          <p>Ĉapitro 2. Familio Burton</p>
        </title>
        <p>Al s-ro Ĝejmso Burton tute ne
plaĉis ideo de lia juna vicfrato vagi tra Svisio kune kun Montanelli.
Sed li ne povis malpermesi bagatelan promenadon de Arturo kaj profesoro de
teologio por
studi botanikon, rezonante, ke malpermeso estus absurde tirana. Arturo
povus rigardi ĝin kiel religian aŭ rasan superstiĉon, ĉar ĉiuj Burton-anoj
fieris pri sia klera toleremo. La tuta familio estis lojala protestanta kaj
konservativa,
ekde kiam ties ŝipa kompanio “Burton &amp; Sons” [Burton k. filoj]
antaŭ cent
jaroj komencis sian aferon lanĉinte ŝipojn inter Londono kaj Livorno.
Ili
opiniis, ke anglaj ĝentlemanoj devas esti senpartiaj eĉ kun papistoj;  tial kiam la familiestro post sia vidveco
reedziĝis al juna katolika guvernistino de siaj filoj Ĝejmso kaj Tomaso
[Thomas], do al ambaŭ fratoj malplaĉis tio, tamen ili rezignaciis kaj
akceptis
sian duonpatrinon, kiu estis preskaŭ samaĝa, kiel volon de providenco.</p>
        <p>Post morto de la patro kaj edziĝo
de pli aĝa frato pozicio en la familio iĝis pli malfacila; sed ambaŭ
fratoj honeste penis protekti duonpatrinon Gledison [Gladys], dume ŝi estis
viva, kontraŭ senkompata lango de Julio kaj laŭeble faris ĉion necesan por
Arturo. Ili ne amis la knabon kaj ne provis tion kaŝi. Iufoje ili enmanigis al
li riĉajn donacojn aŭ poŝmonon, sed ĝenerale ili ne kontraŭiĝis, kiam li
agis laŭ propra volo.</p>
        <p>Tial en responda letero, kiun Arturo
ricevis, estis monĉeko necesa por kompensi liajn elspezojn kaj malvarma
permeso agi libervole dum liaj ferioj.</p>
        <p>Li uzis duonon de mono por aĉeto de
botanikaj libroj kaj herbariujo kaj elveturis kune kun padre en sian
unuan alpan migradon.</p>
        <p>Montanelli havis bonan humoron, kiun Arturo
delonge ne vidis. Post la unua ŝoko de la konversacio, kiun li spertis
en la ĝardeno, li pli-malpli  reprenis sian
mensan ekvilibron kaj do nun li akceptis ĉion pli senemocie. “Arturo
estas tro
juna kaj sensperta, — rezonis Montanelli. — Lia decido momente ne estas
definitiva. Certe ankoraŭ estas tempo, kiam ĝentila persvado rezultigos
lian deflankiĝon de tiu danĝera vojo, sur kiun li apenaŭ eniras”.</p>
        <p>Ili intencis pasigi kelkajn tagojn en
Ĝenovo, sed post kiam Arturo ekvidis ĝiajn sunplenajn, polvajn stratojn
kun amaso de promenantaj turistoj, sur lia vizaĝo aperis severa rigardo.</p>
        <p>Kun kvieta rideto Montanelli rimarkis tion.
—  Ĉu al vi ne plaĉas ĉi tie, carino?</p>
        <p>— Mi  ne scias. Ĉio estas tute malsama, ol mi atendis ekvidi. Jes, la
lago estas belega kaj siluetoj de apudaj montetoj ankaŭ aspektas bele.</p>
        <p>Ili troviĝis sur Ruso [Rousseau] insulo kaj
Arturo montris konturojn de Savojo.</p>
        <p>— Sed la urbo! Ĝi estas tiel akurata kaj
ordema, kiel io… protestanta. Eĉ ĉi tiea aero estas ia memkontenta.
Ne, ĝi ne plaĉas al mi; ĝi rememorigas al mi Julion.</p>
        <p>Montanelli ekridis: — Kompatinda knabo, kia
misfortuno! Nu bone, ni ja venis ĉi tien por nia amuzo kaj do ekzistas
neniu motivo, kiu povus reteni nin ĉi tie plu. Velu ni en boato hodiaŭ sur la
lago kaj morgaŭ matene grimpu ni montaron, ĉu?</p>
        <p>— Sed, padre, ĉu vi volas resti ĉi tie?</p>
        <p>— Mia kara knabo, mi multfoje vidis tiujn ĉi
lokojn. Mi ĝojas, nur kiam vi mem plezuriĝas. Kien vi volus iri?</p>
        <p>— Se vi ne obĵetas, iru ni al riverkomenco.</p>
        <p>— Ĉu laŭ Rodano [Rhone]?</p>
        <p>— Ne, laŭ Arvo [Arve], ĝi fluas tiel rapide.</p>
        <p>— Okaze ni veturos al Ŝamonio [Chamonix].</p>
        <p>Tutan duontagon ili velis en malgranda
boato sur la lago. Al Arturo pli plaĉis griza kaj kota rivero Arvo, ol
la pitoreska lago de Ĝenovo. Li elkreskis apud Mediteraneo, kie li vidis
ĉefe ondoŝvelojn. Sed lin ĉiam pasiigis rapida akvomovado en riveroj
kurantaj el glaĉeroj.</p>
        <p>— Ĝi estas tiel serioza! — li diris.</p>
        <p>Tre frue sekvan tagon ili direktis sin al
Ŝamonio. Arturo havis tre bonan humoron dum vagado tra fruktodona valo,
sed kiam apud Kluso [Cluses] ili eniris krutan vojeton, kie ilin ĉirkaŭigis
dentitaj montetoj, li iĝis silentema kaj pli serioza. Post St. Martin
ili marŝis plu piede laŭ tiea valo kaj noktis en ĉevojaj solaj dometoj aŭ
vilaĝetoj.</p>
        <p>Arturo estis tre sentiva al influo de
naturaj pejzaĝoj kaj la unua akvofalo, kiun ili renkontis, estis tiel
mirinda, ke li tuj ekstaziĝis. Tamen dum ilia grimpado al pli altaj neĝoplenaj
montaj supraĵoj, lian entuziasmon iom post iom transformiĝis en reva
ekzaltiĝo, kiun
antaŭe Montanelli ne rimarkis. Ŝajnis, ke inter li kaj montaro ekzistis
ia mistika relativeco. Li povis kelkajn horojn senmove kuŝi ĉe altaj,
rektaj pinoj, kaj rigardi inter iliaj trunkoj brilajn pintomontojn kaj nudajn
klifojn, kiujn lumigis sunradioj.  Montanelli
spektis tion kun malgaja envio.</p>
        <p>— Mi volus scii, carino, kion vi vidas tie?
—  demandis li foje, kiam li estis leganta libron kaj Arturo kuŝante sur
muska grundo fiksrigardis blublankan ĉielan vastecon. Vespere ili deflankiĝis
de vojo por pasigi nokton en kvieta vilaĝeto situanta apud akvofalo Diosaz kaj
venis rokon, de kiu ili spektis sunsubiron post montara ĉeno de
Monblano [Mont Blanc]. Okulojn de Arturo plenigis miro kaj ravo.</p>
        <p>— Kion mi vidas, padre? Kvazaŭ tra darka
glaso mi vidas en tiu ĉi senlima blua malpleno grandan, blankan
estaĵon. Mi vidas, ke ĝi dum jarcentoj atendas alvenon de dia spirito.</p>
        <p>Montanelli suspiris, — min ankaŭ vizitis
foje samaj vizioj.</p>
        <p>— Ĉu nun vi ilin ne vidas?</p>
        <p>— Nun, ne. Mi ne vidos ilin plu. Ili ne
malaperis, mi scias, sed nun mi vidas tute alion.</p>
        <p>— Kion?</p>
        <p>— Kion mi vidas, carino? Mi vidas la bluan
ĉielon kaj neĝoplenan montaron, kiam mi rigardas supren, sed malsupre
mi vidas ion malsaman.</p>
        <p>Li fingromontris la valon situantan sub
ili. Arturo ekgenuis kaj kliniĝis super rokorando. Grandaj pinoj, kiujn kovris vespera
krepusko, kvazaŭ gardistoj staris laŭlonge de mallarĝaj bordoj de la  rivero. Post kiam la suno, simila ruĝan
inkandeskan braĝon, subiris malantaŭ dentita pintomonto, ĉio iĝis
senviva. Tuj
tien penetris io darka kaj minaca. Klifoj de okcidenta flanko similis
dentegojn de iu monstro preta forkapti viktimon kaj entiri ĝin en la sinon de
valo, kie arbaro bruis pro vento. Pinoj
similis vicojn de klingoj kaj flustris: “Falu sur nin!”.  La
monta  fluo ŝtormis  kaj bolegis en mallumo. Ĝi furioze batis
ŝtonajn murojn de sia prizono kun frenezo de eterna despero.</p>
        <p>— Padre! — Arturo stariĝis kaj tremante
retiriĝis de la abismo. — Ĝi similas gehenon!</p>
        <p>— Ne, mia filo, — mallaŭte diris Montanelli,
—  ĝi similas homan animon.</p>
        <p>— Ĉu animoj de tiuj, kiuj  troviĝas en mallumo kaj en
ombro de morto?</p>
        <p>— Animoj de tiuj, kiujn vi ĉiutage renkontas
sur stratoj.</p>
        <p>Arturo palpitante rigardis suban ombrejon.
Malhela, pala nebulo ŝvebis meze de pinoj haltante super uragana
torento kiel senhava fantomo malkapabla eldoni konsolon.</p>
        <p>— Rigardu! — subite ekkriis Arturo.</p>
        <p>—  Homoj, kiuj troviĝis en darko, ekvidis  lumon!</p>
        <p>Lastaj sunaj rebriloj bruligis orientajn
neĝajn supraĵojn. Kiam ili malaperis, Montanelli turnis sin al Arturo
kaj tuŝis lian ŝultron:</p>
        <p>— Iru ni, carino. Jam iĝis mallume. Ni povas
perdi nian vojon en darko, se ni restos ĉi tie plu.</p>
        <p>— Tiu klifo similas kadavron, — diris la
junulo turnante siajn okulojn de malproksima neĝoplena pintomonto.</p>
        <p>Ili descendis singarde inter nigraj arboj
al dometo por dormi en ĝi.</p>
        <p>Enirinte ĉambron, en kiu Arturo atendis lin
por vespermanĝi, Montanelli ekvidis la tute alian junulon, kiun
forlasis antaŭa tenebra spleno kaj eniĝis bona humoro.</p>
        <p>— Oho, padre, iru ĉi tien kaj rigardu tiun drolan  hundeton! Ĝi povas danci je postaj kruroj!</p>
        <p>Li same  absorbiĝis pri ludo kun hundeto, kiel
antaŭ unu horo pri la alpa sunsubiro. Ruĝvanga mastrino de la
dometo kun blanka antaŭtuko staris kun fortikaj ansformaj brakoj kaj ridetis
spektante ludon de Arturo kun la hundeto.</p>
        <p>— Ŝajne li havas neniujn zorgojn, se li tiel
amuziĝas, — diris ŝi al sia filino en loka dialekto. — Kaj kial bela li
estas!</p>
        <p>Arturo ruĝiĝis kiel lernejano kaj la
dommastrino konjektis, ke li ŝin komprenis, ekridis kaj eliris, por ne
konfuzi lin plu.</p>
        <p>Dum vespermanĝo li parolis nur pri postaj
ekskursoj al montaro kaj kolekto de herboj. Bizaraj imagoj, kiujn li
sentis antaŭnelonge, evidente ne influis liajn humoron kaj apetiton.</p>
        <p>Matene, kiam Montanelli vekiĝis, Arturo forestis.
Li ankoraŭ ĝis tagiĝo foriris por peli kune kun Gasparo kaprojn al
paŝtejo.</p>
        <p>Kiam matenmanĝo estis sur tablo, Arturo
revenis sen ĉapelo kun granda fasko da sovaĝaj floroj. Sur lia ŝultro
sidis trijara knabineto. Montanelli rigardis lin ridetante. Nuna Arturo
kurioze kontrastis kun tiu, kiun li vidis en Piso kaj en Livorno!</p>
        <p>— Kie vi estis, petolulo? Ĉu vi marŝis en
montaro sen matenmanĝo?</p>
        <p>— Oho, padre, tie estis tiel ĝoje! Sunleviĝo
estis perfekte belega kaj roso estas tiel abunda! Rigardu! — Li montris
malsekan, kotan boton.</p>
        <p>— Ni prenis iom da pano kaj fromaĝon. Sur
paŝtejo ni trinkis kapran lakton, kiu ne plaĉis al mi. Sed mi denove
malsatiĝis
kaj ankaŭ tiu ĉi eta persono volas manĝi. Aneto, ĉu vi deziras mielon?</p>
        <p>Li sidigis la knabineton sur sian genuon
por ŝi povu ordigi la florofaskon.</p>
        <p>— Ne, ne! — Montanelli oponis. — Tiel vi
povas malvarmumi. Al vi necesas revestiĝi. Iru al mi, Aneto. Kie vi
prenis ŝin, Arturo?</p>
        <p>— En rando de la vilaĝeto. Ŝi estas filino
de tiu viro, kiun ni renkontis hieraŭ. Li estas loka botisto. Kiaj
belaj estas
ŝiaj okuloj! En ŝia poŝo troviĝas testudo, kiun ŝi nomas Karolino.</p>
        <p>Kiam Arturo revestiĝis kaj revenis la
ĉambron por matenmanĝi, la knabineto sidis sur genuoj de padre kaj
montris al li testudon, kiun ŝi renversis, por ke monsieur<a l:href="#note_6" type="note">[6]</a>
povu admiri ĝiajn moviĝantajn kruretojn.</p>
        <p>— Rigardu, monsieur! — diris ŝi serioze en
sia kampara dialekto. — Kiajn botetojn havas Karolino!</p>
        <p>Montanelli sidis kune kun la infano,
karesis ŝiajn harojn, admiris ŝian karan testudon kaj rakontis al ŝi
mirindajn fabelojn. La dommastrino, veninta por malplenigi la tablon, mire
rigardis
Aneton, kiu reversis poŝojn de la grava ĝentlemano en klerika vesto.</p>
        <p>— Dio instruas etulojn ekkoni bonan homon,  —
diris ŝi. — Kutime Aneto deflankiĝas de fremduloj, sed nun ŝi estas
tute ne timida kun lia pastra moŝto. Tio ĉi estas miraklo! Surgenuiĝu, Aneto,
kaj petu
de la bona monsieur lian benon ĝis kiam li foriros. Ĝi alportos por vi
feliĉon.</p>
        <p>— Mi antaŭe ne sciis, ke vi povas ludi kun
infanoj, padre, — diris Arturo post unu horo, kiam ili
promenis laŭ paŝtejo, kiun  lumigis la suno.  — Tiu infano neniam sukcesis
retiri siajn okulojn de vi. Ĉu vi scias, mi opinias, ke…</p>
        <p>— Kion?</p>
        <p>— Mi nur volis diri, ke estas domaĝe,  ke la eklezio
malpermesas al pastroj edziĝi.
Mi tute ne povas kompreni kialon. Ja edukado de infanoj estas tiel
serioza afero!  Tre gravas, ke de naskiĝo ili
spertus nur bonan influon. Ŝajnas al mi, ke ju pli pia estas iu persono
kaj  pli pura estas lia vivo, des pli li
taŭgas esti patro. Mi estas certa, ke se vi ne votus, padre, kaj
edziĝus, tiam viaj idoj estus tre…</p>
        <p>— Silentiĝu!</p>
        <p>La vorto estis elparolita per hasta
flustro, kiu rezultigis longan silenton.</p>
        <p>— Padre, — Arturo malĝojiĝis pro sombra aspekto
de Montanelli kaj denove replikis, — ĉu estas io malprava en mia
eldiraĵo? Povas esti mi eraras, sed mi diris tion, pri kio mi meditas.</p>
        <p>— Eble, — Montanelli respondis milde, — vi
ne ĝisfine komprenas tion, kion vi eldiris. Vi alie rezonos post kelkaj
jaroj. Kaj nun parolu ni pri malsama temo.</p>
        <p>Tio estis la unua rompo de komforto kaj
harmonio, kiuj ekzistis dum ilia ideala feriado.</p>
        <p>El Ŝamonio [Chamonix] ili grimpis al monto
Kapo Nigra [Tête Noire] en Martinio [Martigny], kie ili restis
ripozi, ĉar
vetero estis sufoke varma. Post tagmanĝo ili venis terason de hotelo,
kiu havis
ŝirmilon kontraŭ la suno kaj de kie vidiĝis bela monta pejzaĝo. Arturo
prenis sian kolekton de herboj kaj komencis botanikan diskuton en la itala
lingvo.</p>
        <p>Apude sidis du anglaj pentristoj. Unu
krokizis, aliulo maldiligente babilis kaj ne supozis, ke la najbaroj
komprenas lian anglan paroladon.</p>
        <p>— Ĉesigu vian pentraĉon, Vilĉjo [Willie],  —
li diris, — kaj desegnu tiun belan italan junulon, kiu admiras filikon.
Rigardu linion de liaj brovoj! Vi nur substituu lupeon en liaj manoj je
krucifikso,
genupantalonon kaj jakon je romia togo, kaj rezultiĝos kompleta tipo de
antikva kristano.</p>
        <p>— Kia antikva kristano? Mi sidis apud li ĉe
manĝotablo kaj rimarkis, ke li admiris rostitan kokon ne malpli ol tiun
ĉi herbon. Efektive oliva koloro de lia haŭto estas belega kaj ĝenerale li
estas tre agrabla, sed pli pitoreska estas lia patro.</p>
        <p>— Lia, kiu?</p>
        <p>— Lia patro sidanta fronte al vi. Ĉu vi ne
rimarkis lian perfektan, grandiozan vizaĝon?</p>
        <p>— Tamen vi, sencerba metodisto, ne sukcesis
ekkoni katolikan sacerdoton!</p>
        <p>— Sacerdoton? Jes, reale. Mi forgesis voton
de pudoro kaj ceterajn aplikojn. Bone, ni estu indulgemaj kaj supozu,
ke la junulo estas lia nevo.</p>
        <p>— Jen idiotoj! — Arturo traflustris
rigardante Montanelli per gajaj okuloj. — Tamen ilia opinio, ke mi
similas vin,
estas aprobinda. Mi dezirus esti reale via nevo… Padre, kio okazis? Kia
blanka vi iĝis!</p>
        <p>Montanelli ekstaris kaj metis manon sur
sian frunton.</p>
        <p>— Mia kapo iom turniĝas, — diris li per
malforta, obtuza voĉo. Verŝajne mi ĉi-matene tro longe estis sub la
suno. Mi iru kaj enlitiĝu, carino, ĉar tion ĉi rezultigis hodiaŭa varmego.</p>
        <subtitle>* * *</subtitle>
        <p>Arturo kaj Montanelli pasigis du semajnojn
ripozante ĉe lago de Lucerno kaj poste revenis Italion tra pasejo
Sankta Gotardo [St.Gothard]. Vetero favoris al tio, ke ili sukcesis kelkfoje
ekskursi, sed amindo, kiun ili spertis dum la unuaj tagoj, malaperis.</p>
        <p>Montanelli senĉese meditis pri malfacila
definitiva konversacio kun Arturo, kiu nepre devas okazi dum iliaj
ferioj. Kiam
ili troviĝis en valo de Arvo, li intence prokrastis diskuton pri la
subjekto, kiun ili tuŝis en la ĝardeno sub la magnolio.
Tio estus tro kruela, pensis Montanelli, senigi la unuajn delicojn de
Alpoj, kiujn ricevis Arturo, per doloriga konversacio okazenda. Post
kiam ili
venis Martinion [Martigny], li ĉiun matenon ripetis: “Mi hodiaŭ parolos
kun li”
kaj ĉiun vesperon ripetis: “Mi parolos morgaŭ”. Ferioj baldaŭ finiĝos,
sed li tamen prokrastis kaj prokrastis interparolon. Lin retenis friska,
nedeterminita
sento, kvazaŭ nevidebla ekrano aperinta inter li kaj Arturo. Nur lastan
vesperon de ilia vojaĝo li decidis komenci interparolon.</p>
        <p>Ili estis en Lugano kaj sekvontan matenon
ili intencis ekveturi al Piso. Montanelli tre volis almenaŭ sciiĝi,
kiel profunde lia karulo eniĝis en fatalan sablon de itala politiko.</p>
        <p>— Pluvo ĉesis, carino, — diris li post
sunsubiro, — nun venis tempo vidi la lagon. Iru ni, mi bezonas
interparoli kun vi.</p>
        <p>Ili promenis laŭlonge de bordo kaj trovis
kvietan lokon, kie sidiĝis sur malaltan ŝtonan muron. Apude kreskis
eglanteriujo kovrita per skarlataj rozberoj. Kelkaj lastaj, rozaj
infloreskoj
kun pluveroj peze kliniĝis. Laŭ de verda supraĵo de la lago glitis
boateto kun blanka velo, kiu apenaŭ vibris pro malseka brizo.</p>
        <p>Ĝi ŝajnis malpeza kaj fragila, kvazaŭ
arĝenta leontodo ĵetita en akvon. Sur monto Salvatoro [Monte Salvatore]
ekbrilis, kiel ora okulo, fenestro de sola paŝtista kabano. Rozoj
klinis siajn
kapojn kaj ekdormetis sub la nebula septembra ĉielo; akvo mallaŭte
plaŭdis kontraŭ apudbordaj ŝtonoj.</p>
        <p>— Venis nura ŝanco kviete interparoli kun
vi, — komencis Montanelli. — Vi revenos al viaj studado kaj amikoj. Mi
estos multe okupita la sekvontan vintron. Tial mi nun volus klarigi niajn
poziciojn, se vi…</p>
        <p>Li eksilentis momenton kaj poste daŭrigis
sian paroladon pli andante: — … se vi sentas, ke via fido al mi estas
sama, diru al mi, sed ne tiel, kiel en la seminaria ĝardeno, ĉu vi profunde
eniĝis?</p>
        <p>Arturo rigardis akvon kaj kviete aŭskultis
lin, sed nenion respondis.</p>
        <p>— Mi volas scii, se vi povas respondi,  —
diris Montanelli, — ĉu vi ĵuris aŭ ion ajn promesis?</p>
        <p>— Mi nenion povas diri al vi, kara padre. Mi
ligiĝis kun nenio, sed tamen mi estas kunligita.</p>
        <p>— Mi ne komprenas…</p>
        <p>— Kio estas ĵuro?
Ĝi ne kunligas homojn. Se
vi sentas, ke vin tute prenis certa ideo, tiam vi nenion alian bezonas
por kunligo.</p>
        <p>— Ĉu tio signifas, ke via sento estas tute
nerevenigebla? Arturo, ĉu vi komprenas sencon de viaj vortoj?</p>
        <p>Arturo turniĝis kaj ekrigardis rekte
okulojn de Montanelli: — padre, vi demandis pri mia fido al vi. Sed mi
ankaŭ volas scii, ĉu vi fidas min? Ja se mi havis ion por diri al vi, mi
nepre dirus.
Tamen pri tiu ĉi subjekto ne necesas plu interparoli. Mi ne forgesis
viajn vortojn kaj forgesos ilin neniam. Sed mi devas agi propramaniere kaj
paŝi al tiu lumo, kiun mi vidas antaŭe.</p>
        <p>Montanelli deŝiris rozeton de branĉo kaj
ĵetis ĝiajn petalojn unu post unu en akvon.</p>
        <p>— Vi pravas, carino. Jes, ne parolu ni plu
pri tio ĉi. Efektive multaj vortoj nenion decidas. Nu, iru ni plu…</p>
      </section>
      <section id="_ĉapitro_3_studenta_kunveno">
        <title>
          <p>Ĉapitro 3. Studenta kunveno</p>
        </title>
        <p>Aŭtuno kaj vintro pasis
senevente. Arturo diligente studis kaj havis malmulte da libertempo.
Tamen ĉiusemajne li unu-du fojojn vizitis Montanelli dum kelkaj minutoj. Li
petis ekspliki iun malfacilan libron kaj tiam konversacio koncernis nur ĝin.
Sentante
aperintan inter ili barieron, Montanelli evitis ĉion, kio aspektis kiel
lia iniciato restarigi antaŭajn intimajn interrilatojn. Vizitoj de Arturo
kaŭzis nun triston anstataŭ plezuro. Estis malfacile por li ŝajni kvieta,
spertante
konstantan streĉon por konduti tiel, kvazaŭ nenio okazis. Arturo ankaŭ
rimarkis
ŝanĝojn de konduto de padre kaj komprenante, ke ĝin rezultigis okazinta
disputo pri liaj "novaj ideoj",  menciis
neniam tiun ĉi temon, kiu senĉese estis en liaj pensoj. Tamen nuna amo
de Arturo al Montanelli estis eĉ pli profunda ol antaŭe. Liaj permanenta
sento de malkontento kaj anima malpleno, de kiuj li penis abstrakti sin per
persista studado de teologio kaj ritaro, tute malaperis post lia unua konatiĝo
kun "Juna Italio".</p>
        <p>Ankaŭ foriĝis nesana reveco,
kiun generis liaj soleco kaj longatempa flegado de la mortanta patrino,
kaj iuj duboj, kontraŭ kiuj li ofte preĝis. Kune kun nova entuziasmo, kun pli
klara percepto de religio (ĉar en studenta movado Arturo vidis ne politikan,
sed religian bazon) al li venis paco, anima pleneco kaj bonkoreco al homoj.
La tuta mondo kvazaŭ  iĝis lumigita malsame. Li
trovis novajn, bonajn trajtojn de homoj indajn amon, kiujn li ne
rimarkis antaŭe. Samtempe Montanelli, kiun li dum lastaj kvin jaroj akceptis
kiel ideala
heroo, nun akiris en liaj okuloj novan aŭreolon kaj iĝis profeto de la
nova kredo. Li pasie aŭskultis predikojn de padre, penante kapti en ili
similecon
kun respublikaj ideoj; longe meditis pri enteno de Evangelio kaj ĝojis
pro demokrata esenco de kristanismo dum ĝia aperado.</p>
        <p>Unu januaran tagon Arturo venis la
seminarion por redoni libron. Ĉar tiam rektoro Montanelli dume
forestis, li venis lian kabineton, starigis la libron sur breton kaj jam volis
eliri, sed lian atenton altiris alia libro kuŝanta sur tablo. Ĝi nomiĝis
"Monarĥio" [De Monarchia] far Dante. Arturo komencis legi kaj baldaŭ
ĝi tiel absorbis lin, ke li ne rimarkis kiel malfermiĝis pordo kaj
venis Montanelli. Li ĉesigis legadon nur post kiam Montanelli ekparolis.</p>
        <p>— Mi tute ne atendis vin hodiaŭ!  —
diris padre, rigardante titolon de la libro, — mi jam volis sendi iun,
por ekscii, ĉu vi povas veni al mi vespere.</p>
        <p>— Ĉu io grava okazis? Mi estos
okupita hodiaŭ vespere, sed se…</p>
        <p>—  Ne, nia rendevuo povos okazi
morgaŭ. Mi volis vidi vin kaj diri, ke mi forveturos mardon. Oni vokas
min en Romon.</p>
        <p>— En Romon? Ĝis kioma tempo?</p>
        <p>— En mesaĝo oni skribas, ke ĝis finiĝo
de Pasko. Ĝi venis el Vatikano. Mi volis tuj informi vin pri ĝi, sed mi estis
okupita pri ĉiutagaj zorgoj en la seminario kaj ankaŭ pri alveno de
nova rektoro.</p>
        <p>— Padre, mi esperas, ke vi ne por
ĉiam forlasas la seminarion. Ĉu ne?</p>
        <p>— Ŝajne por ĉiam, kvankam mi
ankoraŭ revenos Pison por kelkaj tagoj.</p>
        <p>— Sed kial vi forlasas?</p>
        <p>— Ankoraŭ oficiale oni ne anoncis
mian novan oficon kiel episkopo.</p>
        <p>— Padre! Kie?</p>
        <p>— Tion oni sciigas en Romo. Ankoraŭ
ĝisfine ne estas indikita ĝusta loko: ĉu mi estos estro de eparĥio en
Apenino aŭ restos kiel vikario ĉi tie.</p>
        <p>— Ĉu oni la novan rektoron jam  nomumis?</p>
        <p>— Jes, patro Kardi [Cardi]. Li alveturos morgaŭ.</p>
        <p>— Via informo estas plena surprizo!</p>
        <p>— Jes… Decidoj de Vatikano ofte estas neatenditaj.</p>
        <p>— Ĉi vi konas la novan rektoron?</p>
        <p>— Persone ne, sed oni lin tre
laŭdas. Monsinjoro Belloni skribas, ke li estas multe edukita.</p>
        <p>— En la seminario vian forlason oni
taksos kiel granda perdo.</p>
        <p>— Mi ne scias, kio okazos en la
seminario, sed vi, carino, nepre sentos mian foreston. Povas esti
samkiel mi sentos nian disiĝon.</p>
        <p>— Jes, vi pravas. Tamen mi ĝojas
pro vi.</p>
        <p>— Ĉu vi ĝojas? Sed mi ne scias, ĉu
mi ankaŭ devas ĝoji?</p>
        <p>Montanelli eksidis ĉe la tablo. Li
aspektis tre lace kaj ne estis videbla kontenteco pri lia nova alta
posteno.</p>
        <p>— Ĉar vi estos okupita hodiaŭ
vespere, ĉu eble vi povas pasigi tagon kune kun mi? Mi ne tre bone
fartas, tial mi volus kiel eble longe esti kune kun vi ĝis mia forveturo.</p>
        <p>— Bone, sed je la sesa mi devos
esti en…</p>
        <p>— En kunveno?</p>
        <p>Arturo kapjesis kaj tiam
Montanelli haste ŝanĝis temon de la konversacio.</p>
        <p>— Mi volas ankaŭ interparoli pri
viaj aferoj, — komencis li. — Dum mia foresto vi bezonos alian
konfesprenanton.</p>
        <p>— Sed kiam vi revenos, ĉu mi rajtos
konfesi ĉe vi?</p>
        <p>— Mia karulo, kion vi demandas? Mi
parolas nur pri tri aŭ kvar monatoj, dum kiuj mi forestos. Ĉu vi
konsentas konfesi ĉe iu pastro el Santa Katarino?</p>
        <p>— Jes.</p>
        <p>Ilia
konversacio daŭris ankoraŭ kelkan tempon. Poste Arturo ekstaris kaj diris: — Mi devas iri.
Studentoj atendas min.</p>
        <p>Vizaĝo de Montanelli denove iĝis
morna.</p>
        <p>— Jam? Mi nur komencis abstrakti
min de miaj nigraj pensoj. Ho ve, adiaŭ!</p>
        <p>— Adiaŭ! Morgaŭ mi revenos.</p>
        <p>— Alvenu kiel eble frue, por ni
rendevuu sole. Morgaŭ alveturos patro Kardi… Kara Arturo,  mi petas vin, estu singardema, ne agu
senpripense, almenaŭ ĝis mia reveno. Vi ne kapablas imagi, kiel mi
timas restigi vin sola!</p>
        <p>— Vane, padre. Nun ĉio estas kvieta
kaj same estos poste.</p>
        <p>— Nu, ankoraŭfoje adiaŭ! — abrupte
diris Montanelli kaj prenis siajn paperojn.</p>
        <subtitle>* * *</subtitle>
        <p>Enirinte ĉambron, en kiu okazis
studenta kunveno, Arturo tuj ekvidis sian amikinon, filinon de doktoro
Ŭoren [Warren], kun kiu li ofte ludis dum infaneco. Ŝi sidis ĉe fenestro en
angulo kaj atente aŭskultis paroladon de juna altkreska lombardano vestita en
uzita kostumo, kiu estis unu el iniciatintoj de la movado. Dum lastaj kelkaj
monatoj
ŝi videble ŝanĝiĝis, maturiĝis kaj do aspektis kiel tute juna virino.
Nur du
densaj nigraj harplektaĵoj ankoraŭ memorigis, ke ŝi antaŭnelonge estis
lernantino. Sur ŝi estis nigra robo kaj samkolora tuko kovris ŝian
kapon, ĉar en la ĉambro trablovis. Sur ŝia brusto estis alpinglita cipresa
branĉeto  —
emblemo de Juna Italio. La iniciatinto pasie rakontis al ŝi pri mizero
de kalabriaj kamparanoj kaj ŝi silente aŭskultis, metinte sian mentonon
sur la brakon kaj direktinte siajn okulojn sur plankon. Arturo kvazaŭ ekvidis
melankolian Liberecon,  kiu funebras pri
perdita Respubliko. (Julio ekvidus en ŝi nur superkreskintan knabinon
kun pala vizaĝo kaj malbela nazo, en malnova, tro mallonga robo).</p>
        <p>— Vi estas ĉi tie, Ĝimo [Jim]!  —
diris Arturo proksimiĝinte al ŝi, kiam ŝia interparolanto deiris al
alia loko de la ĉambro. Ĝimo estis ŝia  knabina
kromnomo, derivaĵo de Ĝenifero [Jennifer], per kiu oni baptis ŝin. Ŝiaj
italaj amikinoj nomis ŝin Gemo [Gemma].</p>
        <p>Ŝi mire levis sian kapon.</p>
        <p>— Arturo! —  Ho, mi eĉ ne sciis, ke vi ankaŭ estas
membro.</p>
        <p>— Mi ankaŭ ne atendis ekvidi vin
ĉi tie, Ĝimo. De kiam vi…?</p>
        <p>— Ne, — haste ŝi interrompis lin,
—  mi ankoraŭ ne membriĝis. Mi nur plenumis du aŭ tri negravajn petojn.
Mi jam interkonatiĝis kun Bini. Ĉu vi konas Karlon Bini?</p>
        <p>— Jes, certe.</p>
        <p>Bini estis gvidanto de livorna grupo
kaj lin konis tuta Juna Italio.</p>
        <p>— Jen, Bini komencis rakonti al mi
pri tiuj problemoj kaj mi petis lin venigi min iun studentan kunvenon.
Li ankaŭ
skribis al mi en Florencon… Ĉu vi scias, ke dum Kristnasko mi vizitis
Florencon?</p>
        <p>— Ne, mi tre malofte ricevas
leterojn de miaj parencoj.</p>
        <p>— Jes, tion mi komprenas… Do, mi
restis ĉe fratinoj Rajt [Wright], (ili estis ŝiaj lernejaj amikinoj
translokiĝintaj al Florenco). En letero Bini proponis, ke dum reveno
hejmen mi
vizitu Pison kaj la nunan kunvenon… Nu, ŝajne, prelego komenciĝas…</p>
        <p>La prelego estis pri ideala
respubliko kaj preparo de junularo por ĝi. Pensoj de lektoro estis ne
tute certaj, sed Arturo aŭskultis lin kun plena admiro. Li akceptis ĉion
senkritike kaj absorbis novajn moralajn ideojn ĝenerale sen pripenso.</p>
        <p>Post kiam la prelego kaj longaj
debatoj finiĝis kaj studentoj komencis foriri, Arturo alpaŝis al Gemo,
kiu ne lasis sian lokon en angulo.</p>
        <p>— Mi proponas akompani vin, Ĝimo.
Kie vi restis?</p>
        <p>— Ĉe Marieto.</p>
        <p>— Ĉe tiu, kiu estis mastrumistino
de via patro?</p>
        <p>— Jes, ŝi loĝas sufiĉe malproksime de tie ĉi.</p>
        <p>Kelkan tempon ili paŝis silente. Poste
Arturo abrupte demandis ŝin: — Ĉu vi nun estas deksepjara?</p>
        <p>— Tio okazis en oktobro.</p>
        <p>— Mi ĉiam supozis, ke vi post
plenkreskiĝo ne iĝos ordinara fraŭlino, ne vizitos, samkiel ceteraj
gejunuloj, balojn ktp. Kara Ĝimo, mi ofte pensis, ke vi nepre estos en nia
organizo.</p>
        <p>— Tion saman mi pensis pri vi mem.</p>
        <p>— Vi menciis iujn komisiojn, kiujn
petis plenumi Bini. Mi eĉ ne sciis, ke vi konas unu la alian.</p>
        <p>— Mi plenumis ilin ne por Bini,
sed por la alia.</p>
        <p>— Por kiu?</p>
        <p>— Por tiu, kiu hodiaŭ estis
interparolanta kun mi, — por Bolo [Bolla].</p>
        <p>— Ĉu vi bone konas lin?</p>
        <p>Voĉo de Arturo havis iom da
ĵaluzo. Al li ne plaĉis tiu ĉi viro. Ili konkuris en unu afero, kiun
komitato de Juna Italio finfine komisiis al Bolo, konsiderinte Arturon ankoraŭ
tro juna kaj sensperta.</p>
        <p>— Mi konas lin sufiĉe bone. Li tre
plaĉas al mi. Li loĝis en Livorno.</p>
        <p>— Mi tion scias… Li lasis la
urbon novembre.</p>
        <p>— Jes, tiam oni atendis alvenon de
ŝipoj. Kion vi opinias, Arturo, pri tio, ke via hejmo estas pli
sendanĝera por
nia agado? Ja neniu suspektos familion de riĉaj ŝipoposedantoj. Krome,
vi konas ĉiun en dokoj.</p>
        <p>— Malpli laŭte, mia kara! Ĉu libroj
el Marsejlo [Marseilles] estis kaŝitaj en via domo?</p>
        <p>— Nur unu tagon… Tamen povas
esti mi ne devis paroli tion al vi.</p>
        <p>— Kial? Vi jam scias, ke mi estas
ano de la socio. Gemo, kara, mi estus tre feliĉa, se ankaŭ aniĝu vi kaj
… padre!</p>
        <p>— Via padre! Ĉu li…</p>
        <p>— Ne, li opinias malsame. Sed iam
mi esperas…</p>
        <p>— Arturo, sed li ja estas
sacerdoto!</p>
        <p>— Tio ne gravas! En nia socio jam
estas sacerdotoj. Du el ili verkas artikolojn por ĵurnaloj. Kaj kial
ne? Ja misio de klerikaro estas konduki la mondon al plej altaj idealoj kaj
celoj, al kiuj ankaŭ aspiras nia socio! Finfine tio ĉi estas pli religia kaj
morala demando ol politika. Ja se homoj estas pretaj esti liberaj kaj
respondecaj civitanoj, do neniu kapablas teni ilin en sklaveco.</p>
        <p>Gemo kuntiris la brovojn.</p>
        <p>— Mi opinias, ke via logiko havas
iun implikaĵon. Sacerdoto instruas religian doktrinon. Mi vidas nenion
koncernan al nia strebado liberiĝi de aŭstroj.</p>
        <p>— Sacerdoto estas predikanto de
kristanismo, kaj Kristo mem estis plej granda revoluciulo.</p>
        <p>— Ĉu vi scias, ke mi interparolis
kun mia patro pri sacerdotoj kaj li diris, ke…</p>
        <p>— Gemo, via patro estas
protestanto.</p>
        <p>Post mallonga paŭzo ŝi ekrigardis
rekte liajn okulojn.</p>
        <p>— Ĉesigu ni nian konversacion. Vi
ĉiam iĝas netolerebla, kiam vi parolas pri protestantoj.</p>
        <p>— Tute ne! Netoleremecon kutime
aperigas protestantoj, kiam temas pri katolikoj.</p>
        <p>— Mi opinias malsame. Tamen ni jam
tre ofte diskutis pri tio ĉi kaj do ne necesas denove komenci… Kion
vi opinias pri la nuna lekcio?</p>
        <p>— Ĝi tre plaĉis al mi, precipe la lasta parto. Estis bone al mi
aŭdi liajn rezolutajn vortojn pri neceso vivi kvazaŭ en respubliko, anstataŭ
revado pri ĝi! Ja Kristo ankaŭ diris: "La ĉiela Regno estas en vi!".</p>
        <p>— Al mi male tiu ĉi parto ne
plaĉis. Li tiom multe parolis pri tio, kion ni devas pensi, senti,  kiel ni devas ŝanĝiĝi, sed neniujn praktikajn
rimedojn kaj agojn por tio li indikis.</p>
        <p>— Kiam kriza tempo venos, tiam ni
havos plurajn taskojn. Ni devas esti paciencaj. Grandaj ŝanĝoj ne
okazas dum unu tago.</p>
        <p>— Ju pli malfacila estas tasko,
des pli urĝe necesas komenci decidi ĝin. Vi parolas pri tio, ke necesas
pretigi sin por libero. Tamen kiu estis pli preta por tio, ol via patrino? Ĉu
iu vidis
pli perfektan anĝelan virinon? Kaj kion rezultigis ŝia tuta bonkoreco?
Ŝi estis
sklavino ĝis la lasta tago de ŝia vivo. Kiom da ĉikanoj kaj insultoj ŝi
spertadis de via vicfrato Ĝejmso kaj lia edzino!  Se
ŝi ne estus tial bonkora kaj pacienca, do
ŝi havus pli bonan vivon kaj oni ne kuraĝus premi ŝin. Simila situacio
ekzistas en Italio. Tiuj, kiuj strebas defendi siajn celojn, tute ne bezonas
paciencon.</p>
        <p>— Ĝimo, kara,  Italio estus delonge libera, se
kolero kaj pasio estus uzitaj por tio. Ĝi bezonas ne malamon, sed amon.</p>
        <p>Li abrupte ekruĝiĝis, kiam estis dirata
la lasta vorto. Gemo tion ne rimarkis, ĉar ŝi rigardis rekte antaŭen.
Ŝiaj brovoj estis kuntiritaj kaj lipoj estis firme kunpremitaj.</p>
        <p>— Vi pensas, ke mi ne pravas,
Arturo, — diris ŝi post ioma paŭzo. — Sed mi pravas kaj iam vi tion
komprenos… Kaj jen domo de Marieto. Ĉu vi volas eniri?</p>
        <p>— Ne, jam estas malfrue. Bonan
nokton, kara!</p>
        <p>Li staris ĉe enirejo kaj firme
premis ŝiajn manojn.</p>
        <p>— "Pro dio kaj la
popolo…"</p>
        <p>Malrapide kaj grave ŝi
kompletigis la devizon: — "Nun kaj por ĉiam".</p>
        <p>Poste ŝi eltiris siajn manojn kaj
rapide eniris la domon. Kiam la pordo ŝlosiĝis, li kliniĝis kaj prenis
cipresan branĉeton falintan de ŝia brusto.</p>
      </section>
      <section id="_ĉapitro_4_perfida_konfeso">
        <title>
          <p>Ĉapitro 4. Perfida konfeso</p>
        </title>
        <p>Arturo revenis hejmen kvazaŭ fluganta. Li estis
absolute, sennube feliĉa. En la kunveno oni parolis pri preparo al
armita ribelo. Gemo nun estas lia kamaradino kaj li amas ŝin. Ili kune
agados kaj eĉ eble pereos por estonta respubliko. Floranta tempo de
ilia espero venas kaj padre ekvidos tion kaj ekfidos.</p>
        <p>Tamen sekvan matenon Arturo vekiĝis pli trankvila.
Li rememoris, ke hodiaŭ Gemo forveturos al Livorno kaj padre al Romo.
Januaro, februaro, marto — tri longaj monatoj restos ĝis Pasko. Tiam
ŝajne Gemo spertos protestantan influon hejme (por Arturo la vortoj
“Protestanto” kaj “Filistro” estis egalaj). Ne, Gemo neniam flirtos,
koketos kaj fascinos turistojn kaj senharajn ŝipoposedantojn kiel
ceteraj anglaj fraŭlinoj en Livorno; Gemo estas tute malsama. Tamen ŝi
evidente estas tre malfeliĉa. Tia tre juna, sen geamikoj, ŝi supozeble
sentas sin sola inter tiea pedanta publiko… Ho, se estus viva mia
patrino!</p>
        <p>Vespere li venis la seminarion kaj renkontis
Montanelli, kiu konversaciis kun nova rektoro. Li aspektis lace kaj
malkontente. Kiam li ekvidis Arturon, do li ne ekĝojis kiel kutime, sed
lia vizaĝo iĝis pli tenebra.</p>
        <p>— Jen tiu studento, pri kiu mi parolis, — streĉe
diris Montanelli prezentante Arturon. — Mi anticipe dankas vian
permeson por Arturo uzi la bibliotekon plu.</p>
        <p>Patro Kardi, maljuna, bonaspekta sacerdoto tuj
komencis interparoli kun Arturo pri la universitato Sapienza. Lia flua
kaj senafekta prononco pruvis lian profundan konon de studenta vivo.
Konversacio baldaŭ koncernis la universitatan regularon, kies severeco
estis tre aktuala tiam. Arturon tre ĝojigis vidpunkto de la nova
rektoro, kiu akre kritikis estraron de la universitato pro iliaj
sensensaj kaj ĉikanaj limigoj, kiuj kolerigis studentaron.</p>
        <p>— Mi havas grandan sperton pri edukado de junularo,  —
diris li. — Neniam necesas ion malpermesi al junularo sen sufiĉa
rezono, jen estas mia regulo. Kelkaj junaj homoj povas okazigi multajn
perturbojn, kiam oni ne respektas ties individuecojn. Ja plej obeema
ĉevalo povas iufoje pranci, kiam oni tre ofte tiras bridrimenon.</p>
        <p>Arturo mire kaj plene malkovris siajn okulojn. Li
tute ne supozis, ke la nova rektoro estos protekti studentojn.
Montanelli ne ĉeestis la konversacion, ŝajne pro foresto de intereso al
ĝi. Li mienis tiel neesprimeble lace kaj senespere, ke patro Kardi
subite diris: — Ŝajne mi tedis al vi, patro kanoniko. Pardonu mian
babilecon. Mi tre interesiĝas pri tiu ĉi subjekto kaj iufoje forgesas,
ke ĝi povas iun tedi.</p>
        <p>— Male, mi ankaŭ tre interesiĝas pri ĝi.</p>
        <p>Montanelli neniam povis aperigi stereotipan
ĝentilecon kaj do Arturon malplaĉe agacis lia tono.</p>
        <p>Kiam patro Kardi forlasis la ĉambron, Montanelli
turnis sin al Arturo kaj ekrigardis lin kun tiu sama melankolia kaj
zorgoplena mieno, kiu estis dum la tuta vespero sur lia vizaĝo.</p>
        <p>— Arturo, mia kara knabo, — li ekparolis mallaŭte,  —
mi devas ion diri al vi.</p>
        <p>Ŝajne li ricevis iun malagrablan informon, ekpensis
Arturo rigardante marasman vizaĝon de Montanelli. Venis longa paŭzo.</p>
        <p>— Ĉu al vi plaĉis la nova rektoro? — demandis subite Montanelli.</p>
        <p>La demando estis tute neatendita, tiel Arturo ne tuj
trovis konvenajn vortojn.</p>
        <p>— Al mi? Al mi li tre plaĉis… Cetere mi ankoraŭ ne
estas tute certa. Tion malfacile diri post la unua fojo.</p>
        <p>Montanelli sidis frapante per fingroj apogbrakojn de
fotelo, kion li ĉiam faris dum malfacilaj aŭ maltrankvilaj situacioj.</p>
        <p>— Koncerne de mia veturo al Romo, — komencis li
denove, — se vi oponas kaj deziras… Arturo, mi skribos, ke mi ne
veturos.</p>
        <p>— Padre! Sed Vatikano…</p>
        <p>— Vatikano trovos iun alian. Mi sendos mian pardonpeton.</p>
        <p>— Sed kial? Mi ne povas kompreni.</p>
        <p>Montanelli tuŝis sian frunton permane.</p>
        <p>— Mi maltrankviliĝas pri vi. Min turmentas penso,
ke… Finfine mi ne tro bezonas veturi.</p>
        <p>— Kaj kiel episkopeco?</p>
        <p>— Aĥ, Arturo! Ĉu estos profito por mi, se mi akiros
episkopecon kaj perdos…</p>
        <p>Li subite silentiĝis. Arturo neniam vidis padre antaŭe tiom perpleksa.</p>
        <p>— Mi nenion komprenas, — li diris. — Padre, ĉu vi
povas ekspliki pli difinite, kio vin maltrankviligas?</p>
        <p>— Nenio. Simple min turmentas senlima timo. Diru al
mi, ĉu vin minacas iu danĝero?</p>
        <p>”Li ion aŭdis”, — Arturo pensis rememorante onidiron
pri preparata ribelo. Sed la sekreto ne estis lia, sekve ne eblas ĝin
malkovri, tial li respondis per jena demando: — Kia danĝero povas
minaci min?</p>
        <p>— Ne demandu min, sed rekte respondu! — Pro emocio
voĉo de Montanelli iĝis preskaŭ arda. — Ĉu estas vi en danĝero? Mi ne
volas scii viajn sekretojn. Diru al mi nur ĉi tion.</p>
        <p>—  Ni ĉiuj estas en diaj manoj, padre. Ĉio povas
okazi. Tamen mi vidas neniun rezonon antaŭtimi iun danĝeron ĝis via
reveno.</p>
        <p>— Ĝis mia reveno… Aŭskultu, carino, Mi preferas, ke
vi decidu. Mi bezonas neniujn viajn eksplikojn. Diru nur “Restu” kaj mi
rifuzos de vojaĝo. Neniu ion perdos de tio, sed vi, mi estas certa,
estos kune kun mi en sekureco.</p>
        <p>Tia morbideco estis tute fremda por Montanelli, tial
Arturo kun maltrankvilo diris: — Padre, vi estas malsana. Vi devas
veturi al Romo, ripozi tie profunde, por ke forlasu vin sendormeco kaj
kapdoloroj.</p>
        <p>— Tre bone, — abrupte interrompis lin Montanelli,
kvazaŭ lin tedis tiu ĉi konversacio. — Morgaŭ mi forveturos per la unua
poŝta ĉaro.</p>
        <p>Arturo estis surprizita.</p>
        <p>— Ĉu vi ŝajne volis ion diri al mi? — demandis li.</p>
        <p>— Ne, ne, nenion plu, nenion gravan…</p>
        <p>Lia mieno esprimis angoron kaj timon.</p>
        <p>Kelkajn tagojn post forveturo de Montanelli Arturo
venis bibliotekon de la seminario por preni libron kaj renkontis en ĝi
patron Kardi.</p>
        <p>— Aha, sinjoro Burton! — ekkriis la rektoro. — Ĝuste
vin mi bezonas. Bonvolu iri al mi kaj helpi pri iu malfacila afero.</p>
        <p>Li malkovris pordon de sia kabineto, en kiun Arturo
venis kun kaŝita sento de antipatio. Al li ne plaĉis tio, ke la
privatan ĉambron, sanktejon de padre nun okupas la alia homo.</p>
        <p>— Mi estas terura libra vermo, — diris la rektoro.  —
Unue, post mia alveno ĉi tien, mi komencis ekzameni la bibliotekon. Ĝia
enteno estas perfekta, tamen mi ne sukcesis kompreni sistemon, laŭ kiu
oni ĉion katalogis.</p>
        <p>— La katalogo ne estas plena. Multaj valoraj libroj
estis aldonitaj al ĝi nur antaŭnelonge.</p>
        <p>— Ĉu vi povas dum duonhoro ekspliki al mi dispozicion de libroj?</p>
        <p>En la biblioteko Arturo detale ĉion eksplikis. Kiam
li estis preparanta por foriro kaj jam prenis sian ĉapelon, la rektoro
ridetante haltigis lin: — Ne, ne! Mi ne povas lasi vin tial rapide.
Hodiaŭ estas sabato, do ĝis lunda mateno vi povas prokrasti vian
studadon. Restu kaj vespermanĝu kune kun mi, des pli, ke nun jam estas
malfrue kaj mi estas tute sola, tial min ĝojigos kompanio kun vi.</p>
        <p>Lia maniero estis tiel senafekta kaj afabla, ke
Arturo eksentis sin kun li tute libere. Post kelkaj bagatelaj frazoj la
rektoro demandis Arturon, kiel longe li konas Montanelli.</p>
        <p>— Ĉirkaŭ sep jaroj, — respondis Arturo. — Mi estis
dekdujara, kiam li revenis el Ĉinio.</p>
        <p>— Aĥ, jes! Tie li akiris reputacion de predikisto. Ĉu
ekde tiam vi iĝis lia edukato?</p>
        <p>— Li komencis instrui min unu jaron poste, kiam li
unue konfesprenis min. Ekde mia eniro en la universitaton li instruis
kromajn lernofakojn, kiuj ne estis en regula kurso. Li tre favoras al
mi! Vi eĉ ne povas imagi!</p>
        <p>— Mi volonte kredas tion. Li estas homo kun nobla kaj
bela animo, kiun ne eblas ne admiri. Mi renkontis predikistojn, kiuj
estis kune kun li en Ĉinio. Ili ne sukcesis trovi vortojn necesajn por
glori liajn energion kaj kuraĝon okazintajn en malfacila tempo, lian
senŝanĝan sindonemon. Vi devas danki fortunon pro tio, ke vin gvidas
tiu ĉi eminenta viro. De li mi informiĝis pri tio, ke vi frue perdis
gepatrojn.</p>
        <p>— Jes, mia patro mortis dum mia infaneco kaj la
patrino mortis antaŭ unu jaro.</p>
        <p>— Ĉu vi havas gefratojn?</p>
        <p>— Ne, nur vicfratojn… Sed ili jam maturiĝis, kiam mi estis infano.</p>
        <p>— Probable vi spertis solecon dum via infaneco, tial
nun vi tial valorigas bonkorecon de Montanelli. Interalie, ĉu vi havas
konfesprenanton dum lia foresto?</p>
        <p>— Mi volis peti pastrojn el Santa Katarino, se ili ne
havas multajn pentantojn.</p>
        <p>— Ĉu vi volas konfesi min?</p>
        <p>Okuloj de Arturo plilarĝiĝis pro miro.</p>
        <p>— Via pastra moŝto, certe, mi estos ĝoja, sed…</p>
        <p>— Sed kutime rektoro de teologia seminario ne
konfesprenas pentantojn. Ĉu ne? Vera informo. Tamen mi scias, ke
kanoniko Montanelli multe vartis vin kaj, se mi ne eraras, li tre
maltrankviliĝas pri via bonstato. Mi ankaŭ maltrankviliĝus, se okazus
disiĝo kun mia favorata lernanto. Al li plaĉos tio, ke lia kolego
zorgas pri via animo. Krome, filo mia, mi devas diri malkaŝe, ke vi tre
plaĉas al mi kaj do mi estos ĝoja okazigi ian ajn helpon al vi, laŭ
miaj kapabloj.</p>
        <p>— Okaze mi, memkompreneble, estos tre dankema pro via gvidado.</p>
        <p>— Tial venu al mi konfesi la sekvontan monaton.
Bonege! Vi rajtas viziti min iun ajn vesperon, kiam vi estos libera,
mia knabo.</p>
        <subtitle>* * *</subtitle>
        <p>Antaŭ Pasko oni oficiale anoncis, ke Montanelli iĝis
episkopo de Brisigelo [Brisighella] situanta en Etruskaj Apeninoj. Li skribis al Arturo
el Romo pri tio trankvile kaj senafekte, evidente lia depresio
forpasis. «Venu al mi ĉiun ferion, — skribis li, — kaj mi
promesas viziti Pison. Tiam niaj intervidiĝoj okazos, kvankam ne tiel
ofte, kiel mi deziras».</p>
        <p>D-ro Ŭoren invitis Arturon pasigi paskan feston kune
kun li kaj lia familio, anstataŭ malnova domo, kiun plenigis ratoj kaj
en kiu nun totale regis Julio. En leteron estis enmetita  noteto,
kiun Gemo skrapis per la infana skribmaniero kaj ankaŭ petis veturi al
ili, se tio eblas. «Mi volus interparoli kun vi pri unu
afero», skribis ŝi.</p>
        <p>Ankaŭ vigligis Arturon flustrado inter studentoj pri
iuj gravaj eventoj okazontaj post Pasko.</p>
        <p>Ĉio ĉi tiel entuziasmigis Arturon, ke eĉ plej
nekredeblaj aferoj, pri kiuj flustris studentoj, ŝajnis al li absolute
realaj kaj atingeblaj dum sekvontaj du monatoj. Li decidis veturi
hejmen ĵaŭdon de Pasiono kaj pasigi kelkajn tagojn tie, por ke rendevuo
kun Gemo ne rompu  lian solenan religian staton, kiun postulas la
eklezio de siaj adeptoj dum tiu tempo. Vespere de merkredo li sciigis
Gemon perletere pri sia alveno sekvontan lundon kaj kun paco en animo
li venis dormoĉambron. Li genufleksis ĉe krucifikso. Morgaŭ matene
patro Kardi promesis konfespreni lin, tial nun li devas longe kaj
fervore preĝi, por prepari sin al paska komunio. Li genuis kun brakoj
metitaj sur brusto kaj klinita kapo, rememoris tagon post tago dum la
pasinta monato, ĉiujn siajn etajn pekojn — malpaciencon, koleremecon,
senzorgecon, kiuj iomete makulis lian animan purecon. Krome Arturo
nenion sukcesis rememori: ja kiam oni estas feliĉaj, neniuj pekoj
aperas. Li faris signon de kruco, stariĝis kaj komencis senvestiĝi.</p>
        <p>Kiam li disbutonumis ĉemizon, el sub ĝi falis
paperpeco. Tio ĉi estis noteto de Gemo, kiun li portis la tutan tagon
surbruste. Li prenis ĝin, disvolvis kaj kisis ĉarmajn fuŝskribaĵojn,
poste li refaldis la paperpecon kaj rimarkis sur ĝia dorso alskribaĵon:
«Nepre vizitu nin kiel eble plej baldaŭ; mi volas konatigi vin
kun Bolo. Li restis ĉi tie kaj ni kune legas ĉiutage». Vizaĝo de
Arturo iĝis ruĝa, kiam li estis leganta. Denove Bolo! Kion li rebezonas
en Livorno? Kaj kial Gemo legas kune kun li? Ĉu li envultis ŝin per lia
kontrabando? Jam en januaro, kiam okazis la kunveno, estis rimarkebla
lia amo al Gemo. Tial li tiam parolis tiel verve! Nun li konstante
estas kune kun ŝi kaj legas!</p>
        <p>Arturo forĵetis la leteron kaj regenuis ĉe la
krucifikso. Kaj tio ĉi estas la animo preparinta por absolvo, por paska
sakramento, por paco kun dio, kun si mem kaj kun la tuta mondo! Fakte
ĝi kapablas malnoble ĵaluzi kaj suspekti pro egoisma malamo eĉ
kamaradon! Li kovris la vizaĝon per ambaŭ manoj en  amara
humiliĝo. Nur antaŭ kvin minutoj li revis pri martireco kaj nun li
konscias pri siaj malindaj, malnoblaj pensoj!..</p>
        <p>Ĵaŭdon matene  Arturo venis seminarian kapelon
kaj trafis tie patron Kardi solan. Antaŭ konfeso li preĝis kaj tuj
ekparolis pri sia dubo:</p>
        <p>— Patro mia, mi estas pekulo en ĵaluzo, kolero kaj
malindaj pensoj pri la homo, kiu  nenion malbonan faris por mi.</p>
        <p>Patro Kardi bone komprenis la pentanton venintan al
li, tial li mole diris: — Vi konfesis neplenan tuton, mia filo.</p>
        <p>— Patro! La homon, al kiu mi spertas nekristanajn
sentojn, mi devas precipe ami kaj honori.</p>
        <p>— Ĉu vi havas sangoligilon?</p>
        <p>— Ankoraŭ pli densan.</p>
        <p>— Kio tamen kunligas vin ambaŭ, mia filo?</p>
        <p>— Kamaradeco.</p>
        <p>— Kia kamaradeco?</p>
        <p>— En granda kaj sankta laboro.</p>
        <p>Venis eta paŭzo.</p>
        <p>— Ĉu via kolero al tiu… kamarado, via ĵaluzo al li
aperis pro liaj pli gravaj sukcesoj en laboro ol la viaj?</p>
        <p>— Parte… jes. Mi enviis liajn sperton,
aŭtoritaton…  Kaj mi pensis… mi timis, ke li forprenos koron
de la fraŭlino, kiun mi amas.</p>
        <p>— Ĉu la fraŭlino, kiun vi amas, estas filino de la sankta eklezio?</p>
        <p>— Ne, ŝi estas protestantino.</p>
        <p>— Herezulino?</p>
        <p>Arturo multe afliktiĝis kaj pugnigis manojn.</p>
        <p>— Jes, ŝi estas herezulino, — ripetis li. — Ni
elkreskis kune. Niaj patrinoj estis amikinoj. Tial mi … enviis lin,
ĉar mi komprenis, ke li ankaŭ amas ŝin kaj …</p>
        <p>— Mia filo, — malrapide kaj grave diris patro Kardi
post ioma silentado, — vi malkovris ne ĉion. En via animo troviĝas
ankoraŭ iu ŝarĝo.</p>
        <p>— Patro, mi…</p>
        <p>Arturo hezitis kaj silentis. La konfesprenanto atendis.</p>
        <p>— Mi enviis lin, ĉar organizacio «Juna
Italio», kiun mi membras …</p>
        <p>— Ĉu?</p>
        <p>— Komisiis al li laboron, kiun, mi esperis, mi
farus…  Mi opiniis, ke mi pli taŭgas por ĝi.</p>
        <p>— Pri kio temas?</p>
        <p>— Ricevo de libroj el vaporŝipoj…  politikaj
libroj por plua stokado en iu loko de la urbo.</p>
        <p>— Ĉu tiun ĉi laboron oni komisiis al via rivalo?</p>
        <p>— Al Bolo… Mi enviis lin.</p>
        <p>— Ĉu li mem, de lia flanko, iel ajn kaŭzis vian
malamon? Ĉu eble vi akuzas lin en neglekta realigo de tiu  misio,
kiun oni komisiis?</p>
        <p>— Ne, patro, Bolo agis brave kaj sindone. Li estas
vera patrioto, sekve mi devas ami kaj respekti lin.</p>
        <p>Patro Kardi enpensiĝis.</p>
        <p>— Filo mia, se vian animon lumigis nova lumo, se en
ĝi naskiĝis revo pri granda laboro pro bono de viaj geamikoj, se vi
esperas faciligi ŝarĝon de laciĝantoj kaj prematoj, do pripensu
vian rilaton al tiu ĉi altvalora beno de dio. Ĉiun bonon li generas.
Kaj vian venon en novan vivon ankaŭ li aperigis. Se vi trovis rimedon
por ofero, trovis vojon kondukantan al paco, se vi amikiĝis kun amataj
kamaradoj por doni liberigon al tiuj, kiuj  turmentiĝas kaj kaŝe
ploras do vi penu purigi vian animon de envio kaj pasio, por ke via
koro iĝu altaro, en kiu ĉiam brulos sankta fajro. Memorigu al vi mem,
ke tio ĉi estas sankta kaj granda afero, tial la koro, kiu akceptos
ĝin, devas esti purigita de memamo.  Tiu ĉi alvokiĝo, samkiel
alvokiĝo de ekleziulo, ne dependas de amo al virino aŭ de efemera
pasio. Ĝi estas PRO DIO KAJ POPOLO, NUN KAJ POR ĈIAM.</p>
        <p>— Aĥ! — Arturo premis liajn manojn. Li apenaŭ ne
ekploregis, kiam li aŭskultis la konatan devizon.</p>
        <p>— Patro, vi donas al ni sankcion de la eklezio! Kristo estas sur nia
flanko!</p>
        <p>— Mia filo, — solene diris la sacerdoto, — Kristo
forpelis monŝanĝistojn el templo, ĉar ĝi nomiĝas preĝejo kaj tiuj
refaris el ĝi ejon por ŝtelistoj!</p>
      </section>
      <section id="_ĉapitro_5_aresto_de_arturo">
        <title>
          <p>Ĉapitro 5. Aresto de Arturo</p>
        </title>
        <p>Posttagmeze de tiu tago Arturo ekvolis longe
promenadi. Li petis kamaradon studenton zorgi pri sia propraĵo kaj
forpaŝis al Livorno piede. La tago estis malseka kaj nuboplena, sed ne
malvarma, tial ebenaĵo, laŭ kiu li paŝis, ŝajnis al li tre bela. Li
ĝuis pro mola malseka herbo sub piedoj kaj ĉevojaj printempaj floroj.
Ĉe rando de arbaro, en akacujo, birdo konstruis neston kaj tuj
forflugis, pro lia alproksimiĝo, svingante brunajn flugiletojn.</p>
        <p>Arturo penis koncentriĝi je devota meditado, kiun
postulis antaŭtago de pasiona Vendredo. Sed pensoj pri Montanelli kaj
Gemo senĉese distris lian penon, do finfine li rifuzis tion kaj
permesis al sia fantazio libere aspiri miraklon kaj gloron de venonta
ribelo, en kiu gravajn rolojn li difinis al siaj du idoloj. Padre, en
lia imago, estis korifeo, apostolo, profeto. Antaŭ lia sankta kolero
malaperos ĉiuj darkaj potencoj, kaj apud liaj piedoj junaj defendantoj
de Libereco komencos relerni oldajn doktrinojn kaj verojn en ties nova,
ankoraŭ nekonata signifo.</p>
        <p>Kaj Gemo? Ho, Gemo batalos en barikadoj. Ŝi estas
naskita por iĝi heroino. Ŝi estas perfekta kamaradino; pura kaj sentima
fraŭlino, pri kiu revis pluraj poetoj. Gemo staros kune kun li, ŝultro
al ŝultro, kaj ili ambaŭ renkontos kun ĝojo flugantan ŝtormon de morto.
Ili eble mortos ankaŭ kune en momento de venko, sendube venko venos. Li
nenion diros al ŝi pri sia amo, neniun vorton li aperigos pri tio, kio
povus rompi ŝian pacon aŭ malbonigi ŝian trankvilan sencon de
kamaradeco. Ŝi estis por li kiel sanktaĵo, ĉasta viktimo, kiu forbrulos
sur altaro por liberigo de la popolo. Ĉu li povus eniri blankan
sanktejon de animo, kiu konas neniun alian amon, krom amon al dio kaj
Italio?</p>
        <p>Dio kaj Italio… Pluvoglutoj falis sur lian kapon,
kiam li estis eniranta grandan mornan domon sur Palaca strato. Sur
ŝtuparo lin renkontis ĉefservisto de Julio, kiu estis senmanke vestita,
kvieta kaj, kiel ĉiam, ĝentile malfavora.</p>
        <p>— Bonan vesperon, Gibonso [Gibbons]. Ĉu miaj fratoj estas hejme?</p>
        <p>— Sinjoro Tomaso kaj sinjorino Burton estas en gastoĉambro.</p>
        <p>Kun morna senco Arturo venis ĉambrojn. Kia sopira
estas la domo! Torento de vivo preterkuradis ne tuŝante ĝin. Nenio
ŝanĝiĝis en ĝi: nek personoj, nek familiaj portretoj, nek gustomanka
furnituro kaj hida plataro sur muroj, nek vulgara fanfaronado de
riĉeco, nek senviva aspekto de ĉiu objekto… Eĉ floroj en latunujoj
ŝajnis kvazaŭ artefaritaj el ferlado, en kiuj dum varmetaj printempaj
tagoj neniam cirkulis juna suko.</p>
        <p>Julio sidis en la gastoĉambro, kiu estis centro de
ŝia ekzistado, kaj atendis vizitantojn por vespermanĝo. Vestita en
konvena moda robo, kun bukligita blanka hararanĝo kaj rigidmiena, kun
domhundeto sur genuoj, ŝi aspektis kiel bildo el iu revuo.</p>
        <p>— Bonan tagon, Arturo! — diris ŝi malafable, ŝovis
por momento al li fingroekstremaĵojn kaj tuj remetis ilin sur pli
agrablan silkan lanon de la besteto. — Mi esperas, ke vi bonfartas kaj
progresas en la kolegio.</p>
        <p>Arturo tramurmuris la unuan konvenan frazon, kiu
venis en lian kapon, kaj profundiĝis en malkomfortan silentadon. Medion
neniel vigligis alveno de pompa Ĝejmso kune kun maljuna agento de iu
ŝipkompanio. Tial kiam Gibonso anoncis, ke manĝo estas sur la tablo,
Arturo ekstaris kun facila suspiro kaj diris: — Mi ne vespermanĝos
hodiaŭ, Julio. Mi pardonpetas, sed mi iros en mian ĉambron.</p>
        <p>— Vi tro fervore fastas, mia knabo, — diris Tomaso.
Mi estas certa, ke tio povas malhelpi al vi.</p>
        <p>— Ho ne! Bonan nokton.</p>
        <p>En koridoro Arturo renkontis valetinon kaj petis ŝin
veki lin je la sesa matene.</p>
        <p>— Ĉu  signorino [sinjoreto] iros preĝejon?</p>
        <p>— Jes. Bonan nokton, Terezo.</p>
        <p>Li venis sian ĉambron. Antaŭe ĝi apartenis al lia
patrino, tial alkovon oni refaris je oratorejo, kiam ŝi estis malsana.</p>
        <p>Granda krucifikso sur nigra piedestalo okupis mezon
de la altaro. Antaŭ ĝi pendis eta lucerno. En tiu ĉi ĉambro ŝi
mortis.  Super lito surmure pendis ŝia portreto, sur tablo staris
ĉina florujo kun bukedo de violoj, ŝiaj plej ŝatataj floroj. Ĝuste unu
jaro pasis post ŝia morto, sed italaj geservistoj ne forgesis ŝin.</p>
        <p>Arturo eltiris el valizo enkadritan desegnaĵon, kiu
estis zorge ĉirkaŭvolvita. Tio estis krajona portreto de Montanelli,
kiun li ricevis nur antaŭ kelkaj tagoj el Romo. Li komencis disvolvi
sian trezoron, sed tiutempe la ĉambron eniris paĝio de Julio kun pleto
enmane. Olda itala kuiristino, kiu servis al Glediso ĝis apero de la
nova, severa mastrino, metis sur la platon diversajn bongustajn
manĝaĵojn. Ŝi rezonis, ke ili taŭgas por la kara sinjoreto, kiu
diligente plenumas regulojn de la eklezio. Arturo ĉion rifuzis, krom
panpeceto. La servisto, kiu antaŭnelonge alvenis el Anglio kaj estis
nevo de Gibonso, signifoplene ekridetis forlasante la ĉambron. Li jam
aliĝis al protestanta grupo en la kuirejo.</p>
        <p>Arturo venis la alkovon kaj ekgenuis antaŭ la
krucifikso, penante agordi sin por preĝado kaj religia meditado. Sed li
longe ne sukcesis tion atingi. Efektive, kiel diris Tomaso, li tro
fervore fastis. Tial abnegacio, kiun li spertis, efikis kiel forta
vino. Laŭ lia dorso trakuris efemera tremado, la krucifikso ekdrivis
kaj iĝis videbla kvazaŭ en nebulo antaŭ liaj okuloj. Nur post longa
litanio, ripetita mekanike, li sukcesis koncentriĝi por mistero de
kompenso. Finfine ekstrema fizika laco superis nervan febron kaj li
ekdormis kviete kaj pace. Lia animo liberiĝis de turbulentaj kaj
angoraj pensoj.</p>
        <p>Li ankoraŭ firme dormis, kiam okazis malpacienca kaj brua pordofrapo.</p>
        <p>— Ha, ŝajne Terezo, — ekpensis li turnante sin pigre.</p>
        <p>Tamen okazis la dua frapo. Li ektremis kaj vekiĝis.</p>
        <p>— Signorino! Signorino! [Sinjoreto! Sinjoreto!]  —
kriis vira voĉo itale. — Ellitiĝu pro amo de dio!</p>
        <p>Arturo eksaltis de la lito.</p>
        <p>— Kio okazis? Kiu estas tie?</p>
        <p>— Tiu estas mi, Ĝiano [Gian] Battista. Mi petegas vin
nome de sankta Vergulino! Ordigu vin kiel eble plej baldaŭ!</p>
        <p>Arturo haste vestiĝis kaj malŝlosis la pordon. Li
perplekse ekrigardis vizaĝon de koĉero, kiun plenigis timo, sed kiam
fariĝis en koridoro aŭdebla bruo de piedpremado kaj grincado de
metalaĵoj, li komprenis ĉion.</p>
        <p>— Por mi? — demandis li trankvile.</p>
        <p>— Por vi!  Ho, sinjoreto, hastu, hastu! Kion necesas kaŝi? Mi povas…</p>
        <p>— Mi bezonas nenion kaŝi. Ĉu miaj fratoj scias?</p>
        <p>En la koridoro, el post angulo, aperis la unua uniformo.</p>
        <p>— La sinjoron oni vokis. La tuta domo vekiĝis.</p>
        <p>— Ho ve! Kia misfortuno, kia terura misfortuno! Kaj
ankoraŭ dum pasiona Vendredo!  Karaj sanktuloj, ekhavu kompaton!</p>
        <p>Ĝiano Battista ekploregis. Arturo movis kelkajn
paŝojn antaŭen al ĝendarmoj, kies sabroj tondris. Ili eniris la ĉambron
kune kun tremantaj geservistoj vestitaj haste kaj improvize. Soldatoj
ĉirkaŭigis Arturon. La strangan procesion gvidis gemastroj de la domo.
Li estis en pantofloj kaj noktosurtuto, ŝi estis en longa mantelo kaj
ŝia hararo havis buklilojn.</p>
        <p>"Kvazaŭ venas la dua diluvo kaj tial bestaro,
savante sin, kuras al arkeo! Jen ekzemple kia stranga paro!" — momente
traflugis penso en Artura kapo, kiu rigardante tiujn groteskajn
figurojn apenaŭ sukcesis deteni ridon, tute nekonvenan dum tiu ĉi
serioza tempo.</p>
        <p>— Ave, Maria,  Regina Coeli<a l:href="#note_13" type="note">[13]</a>
traflustris li kaj turniĝis, por ne vidi buklilojn de Julio, kiuj tre
agacis lin.</p>
        <p>— Bonvolu ekspliki al mi, — diris sinjoro Burton
proksimiĝante al ĝendarma oficiro, — kion signifas via perforta
interveno en la privatan domon? Mi avertas vin, ke mi estos devigita
plendi al la angla ambasadoro, se mi ne ricevos viajn kontentigajn
klarigojn.</p>
        <p>— Mi supozas, ke klarigoj kontentigos vin kaj la
anglan ambasadoron, —  diris la oficiro rigide.</p>
        <p>Li disvolvis ordonon pri aresto de Arturo Burton,
filozofa studento, kaj transdonis ĝin al Ĝejmso, aldonante malafable:  —
Se vi bezonos pluajn eksplikojn, mi konsilas persone pridemandi la
ĉefon de polico.</p>
        <p>Julio elŝiris paperon el manoj de la edzo, vigle
tralegis ĝin kaj atakis Arturon kun tia furioza malĝentileco, kian
kapablas aperigi nur bonedukita sinjorino.</p>
        <p>— Vi malgloris nian familion! — kriis angle ŝi. — Nun
tuta urba kanajlaro komencos okulumi nin. Jen kien altiris vin via
pieco — en prizonon! Cetere nenion alian oni povis atendi de filo de la
katolikino…</p>
        <p>—  Sinjorino, oni malpermesas interparoli kun
arestito en la fremda lingvo, — interrompis ŝin la oficiro.</p>
        <p>Sed liaj vortoj estis neaŭdeblaj en brua torento de
akuzoj, kiujn kriis Julio: — Tion necesis ekspekti! Fasto, preĝoj,
psika meditado kaj jen kio kaŝiĝis tie! Mi pensis, ke tiu rezulto povus
okazi.</p>
        <p>D-ro Ŭoren iam komparis  Julion kun salato, en
kiun kuiristo metis tro multe da vinagro.  Pro ŝia subtila, strida
voĉo en buŝo de Arturo aperis acida sento kaj li tuj rememoris tiun
komparon.</p>
        <p>— Ne necesas tiel paroli, — diris li. — Vi povas
antaŭtimi neniujn danĝerojn. Ĉiu scias, ke vi estas tute ĉasta… Mi
supozas,  ĝentlemanoj, ke vi volas ion trovi en mia havaĵo. Mi
havas nenion kaŝitan.</p>
        <p>Dume ĝendarmoj serĉis en la ĉambro, eltiris kestojn,
legis liajn leterojn kaj universitatajn notojn, Arturo sidis sur la
lito. Li estis iom emociplena, sed tute trankvila. Serĉado lin ne
malkvietigis: li ĉiam forbruligis leterojn, kiuj povis iun kompromiti,
tial nun, krom kelkaj manuskriptoj duonrevoluciaj, duonmistikaj kaj du
aŭ tri numeroj de "Juna Italio" ĝendarmoj trovis nenion, kio povus
kompensi ties klopodojn.</p>
        <p>Post longa rezistado Julio finfine cedis persvadon
de sia bofrato kaj foriris dormi plu, pasante preter Arturo kun orgojla
kaj malestima mieno. Ĝejmso obeeme sekvis ŝin.</p>
        <p>Kiam ili eliris, Tomaso, kiu tiutempe paŝis tien kaj
reen laŭ la ĉambro, penante aspekti indiferenta, proksimiĝis al la
oficiro kaj petis lian permeson interparoli kun la arestito. Tiu
kapjesis anstataŭ respondo, kaj Tomaso alpaŝante al Arturo, trabalbutis
per raŭka voĉo: — Infere maloportuna okazaĵo! Mi estas tre ĉagrenita.</p>
        <p>Arturo ekrigardis lin per okuloj serenaj kiel sunplena mateno.</p>
        <p>— Vi ĉiam estis bona al mi, — diris li. — Ne
maltrankviliĝu pri mi. Min nenio minacas.</p>
        <p>— Aŭskultu min, Arturo! – Tomaso ektiris sian
lipharon kaj demandis Arturon eksplicite. — Ĉu la okazaĵo iel rilatas
al mono? Se jes, tial mi povus…</p>
        <p>— Al mono? Ne, certe. Kial ĉi tie…</p>
        <p>— Ĉu politika petolo? Mi tion supozis. Nu kion
fari…  Ne malĝojiĝu kaj ne atentu Julion, ja vi scias, kian
langon ŝi havas. Do, se vi bezonos mian ajnan helpon: monon aŭ ion
alian, bonvolu informi min. Ĉu bone?</p>
        <p>Arturo silente etendis la manon kaj Tomaso eliris
penante aspekti kiel eble pli indiferenta, kion povis okazigi lia
stulta vizaĝo.</p>
        <p>Tiutempe ĝendarmoj finis serĉadon kaj la oficiro
petis Arturon surmeti palton. Arturo jam volis forlasi la ĉambron, sed
subite li haltis: al li estis malkomforte adiaŭi kun la patrina preĝa
oratorejo, kiam apude staris soldatoj.</p>
        <p>— Ĉu vi povus eliri por momento? — demandis li.  —
Eskapi mi ne povas kaj kaŝi mi nenion bezonas.</p>
        <p>— Bedaŭrinde arestitojn oni malpermesas restigi solaj.</p>
        <p>— Bone.</p>
        <p>Li eniris la alkovon, genuis kaj kisinte la
krucifikson, traflustris: — Dio mia, helpu al mi konservi fortojn ĝis
fino!</p>
        <p>La oficiro staris ĉe tablo kaj rigardis portreton de Montanelli.</p>
        <p>— Ĉu li estas via parenco?</p>
        <p>— Ne, li estas mia konfesprenanto, nova episkopo de Brisigelo.</p>
        <p>Sur ŝtuparo lin atendis geservistoj — italoj
maltrankviliĝintaj kaj ĉagreniĝintaj. Arturon, samkiel lian patrinon,
oni amis en la domo, tial nun homoj densiĝis ĉirkaŭ li, kisis liajn
manojn kaj veston. Ĝiano Battista ankaŭ staris tie kaj larmoj falis sur
liajn grizajn lipharojn. Neniu el Burton familio venis adiaŭi. Ilia
apatio ankoraŭ pli substrekis sindonemon kaj amon de geservistoj, tial
Arturo apenaŭ ne ekploris premante etenditajn manojn.</p>
        <p>— Adiaŭ, Ĝiano Battista, kisu viajn etulojn! Adiaŭ,
Terezo! Preĝu pro mi kaj helpu al vi dio! Adiaŭ, adiaŭ…</p>
        <p>Li haste malsupreniĝis laŭ la ŝtuparo. Post minuto
restis stari ĉe la sojlo nur malgranda grupo de silentaj viroj kaj
ploregantaj virinoj observanta la forveturantan ĉaron.</p>
      </section>
      <section id="_ĉapitro_6_trompa_truko_de_la_kolonelo">
        <title>
          <p>Ĉapitro 6. Trompa truko de la kolonelo</p>
        </title>
        <p>Oni malliberigis Arturon en grandan mezepokan
fortreson situantan apud haveno.</p>
        <p>Vivo en prizono estis ne tro malfacila. Ĉelo de
Arturo estis malseka kaj malluma, sed li elkreskis en domo sur Via
Borra, tial sekve prema aero, fetoro kaj ratoj ne estis surprizo por
li. Nutraĵoj estis malabundaj kaj aĉaj, sed Ĝejmso akiris permeson
sendi al la vicfrato ĉion necesan el hejmo. Arturo troviĝis en sola
ĉelo kaj kvankam inspekto estis ne tro severa, kiel li supozis, tamen
li ne sukcesis ekscii kialon de sia aresto. Samtempe lin ne lasis tiu
anima kvieteco, kun kiu li eniris la fortreson. Legado de libroj estis
malpermesata, tial li multe preĝis kaj meditis, tolereme atendante
pluajn eventojn.</p>
        <p>Foje matene gardisto malŝlosis pordon de la ĉelo kaj
diris: — Bonvolu eliri!</p>
        <p>Du aŭ tri fojoj Arturo penis demandi lin, sed
respondoj estis ĉiam samaj: "Parolado estas malpermesata", tial Arturo
silente sekvis la soldaton laŭ malsekaj kortoj, koridoroj kaj ŝtuparoj.
Finfine lin oni venigis en grandan helan ĉambron, kie ĉe longa tablo
plenigita de multaj paperoj, sidis tri militistoj. Kiam li estis
venanta, iliaj mienoj tuj iĝis gravaj kaj oficialaj. Plej maljuna el
ili, pimpa kolonelo kun grizaj vangharoj, indikis seĝon starantan ĉe
posta flanko de la tablo kaj komencis anticipan pridemandadon.</p>
        <p>Arturo atendis minacojn, insultojn kaj blasfemojn,
tial li preparis sin respondi kun sinregado kaj digno. Sed li estis
agrable surprizita. La kolonelo aspektis serioze, laŭmilite seke, sed
senriproĉe ĝentile. Sekvis ordinaraj demandoj: nomo, aĝo, nacieco,
civila stato; respondoj tuj estis enskribitaj.</p>
        <p>Arturon jam penetris enuo kaj malpacienco, sed
subite la kolonelo demandis:</p>
        <p>— Kaj nun, sinjoro Burton, diru al ni, kion vi scias pri "Juna Italio"?</p>
        <p>— Mi scias,  ke tiu ĉi politika societo eldonas
ĵurnalon en Marsejlo, kiu cirkulas en Italio cele prepari la popolon
por ribelo kaj forpeli aŭstran armeon el la lando.</p>
        <p>— Ĉu vi mem legis la ĵurnalon?</p>
        <p>— Jes. Mi interesiĝis pri ĝi.</p>
        <p>— Kiam vi estis leganta, ĉu vi pensis, ke vi agas kontraŭleĝe?</p>
        <p>— Certe.</p>
        <p>— Kie vi prenis ekzemplerojn trovitajn en via ĉambro?</p>
        <p>— Tion mi ne povas malkovri.</p>
        <p>— Sinjoro Burton, ĉi tie oni ne rajtas respondi "mi
ne povas". Vi devas respondi plene ĉiujn miajn demandojn.</p>
        <p>— Tiam mi diru: "mi ne volas", se mia antaŭa respondo ne plaĉas al vi.</p>
        <p>— Se vi plu interparolos kun mi ĉi-tone, do vi
bedaŭros pri tio ĉi, — notis la kolonelo.</p>
        <p>Nericevinte respondon li daŭrigis: — Mi povas
aldoni, ke laŭ nia informo, via ligo kun tiu societo estas pli densa
kaj ĝi inkluzivis ne nur legadon de literaturo. Konfeso pri tio estos
avantaĝa por vi. Tiel aŭ aliel ni ĉion malkovros kaj tiam vi
konvinkiĝos, ke nuna via konduto estas senutila.</p>
        <p>— Mi havas neniun deziron senkulpigi min mem. Kion vi volas scii?</p>
        <p>— Unue, diru al ni, kial vi, alilandulo, implikiĝis en tiun ĉi aferon?</p>
        <p>— Mi multe pensis kaj legis pri la subjekto kaj ion ajn konkludis.</p>
        <p>— Kiu persvadis vin membriĝi al la societo?</p>
        <p>— Neniu. Tio estis mia propra deziro.</p>
        <p>— Ne ŝancelu min! — abrupte diris la kolonelo.
Pacienco, ŝajne, komencis lasi lin. — Al politikaj societoj oni ne
aliĝas sen ies influo. Al kiu vi komunikis vian deziron aliĝi?</p>
        <p>Silento.</p>
        <p>— Estu afabla respondi.</p>
        <p>— Tiuj ĉi demandoj ne estos responditaj.</p>
        <p>En voĉo de Arturo aŭdiĝis malafableco. Iu stranga
agaco plenigis lin. Li jam sciis pri arestoj en Livorno kaj Piso,
kvankam li ne imagis tutan realan  frakason. Tamen eĉ tiu ĉi
informo estis sufiĉa por maltrankviligi lin pri sortoj de Gemo kaj
ceteraj geamikoj.</p>
        <p>Afekta ĝentileco de la oficiro, leksika turniro,
enuiga ludo de insidaj demandoj kaj evitemaj respondoj maltrankviligis
kaj kolerigis lin. Ankaŭ brua paŝado de gardisto malantaŭ la pordo tre
nervozigis lin.</p>
        <p>— Interalie, kiam lastfoje vi vidis Ĝiovanon Bolon?  —
subide demandis la kolonelo. — Ĉu antaŭ via forveturo el Piso?</p>
        <p>— La nomo ne estas konata al mi.</p>
        <p>— Kial? Ĝiovano Bolo? Vi lin tre bone konas. La
junulo altkreska kun vangoj senharaj. Ja li estas via kamarado
universitata.</p>
        <p>— Mi konas ne ĉiun studenton.</p>
        <p>— Bolon vi nepre devas koni. Vidu: jen lia skribaĵo.
Estas rimarkeble, ke vin li bone konas.</p>
        <p>Kaj la kolonelo neglekte transdonis al li paperon ,
en kies supro estis vorto "Protokolo" kaj en malsupro estis signaturo
"Ĝiovano Bolo". Haste rigardinte ĝin, Arturo trafis sian nomon.</p>
        <p>Li mire demandis: — Ĉu vi volas, ke mi tralegu ĝin?</p>
        <p>— Jes, certe. Tie temas pri vi mem.</p>
        <p>Arturo komencis legi kaj oficiroj rigardis lian
mienon. La dokumento entenis eksplikojn eldonitajn je multaj demandoj.
Probable Bolo ankaŭ estis arestita! La unuaj eksplikoj estis tute
ordinaraj. Poste sekvis kurta raporto pri ligoj de Bolo kun la societo,
pri dissendo de malpermesata literaturo en Livorno kaj pri studentaj
kunvenoj. Ankaŭ Arturo tralegis jenon: " Inter niaj aliĝuloj estis unu
juna anglo, Arturo Burton, el familio de riĉaj  livornaj  ŝipoposedantoj".</p>
        <p>Sango plenigis vizaĝon de Arturo. Bolo denuncis lin!
Bolo, kiu solene akceptis devojn de gvidanto, Bolo, kiu varbis Gemon…
kaj amis ŝin!  Li metis la paperon sur la tablon kaj  mallevis la okulojn.</p>
        <p>— Mi esperas, ke tiu ĉu eta dokumento refreŝigis vian
memoron? — ĝentile demandis la kolonelo.</p>
        <p>Arturo nege skuis la kapon.</p>
        <p>— Mi ne konas tiun ĉi nomon, — seke ripetis li.  —
Ŝajne aperis ia misaĵo.</p>
        <p>— Misaĵo? Absurdo! Sciu, s-ro Burton,  ke
kavalireco kaj  donkiĥoteco estas aprobindaj trajtoj, sed ne endas
absurdigi ilin ĝis ekstremo. Tiel ofte eraras junularo. Pripensu: ĉu
devas kompromiti sin mem kaj malprofiti en via vivo pro tiuj bagateloj?
Vi indulgas la homon, kiu vin perfidis. Vi mem povas vidi, ke li ne
estis tro skrupula, kiam li donis eksplikojn pri vi.</p>
        <p>Ia moko aŭdiĝis en voĉo de la kolonelo. Arturo
ektremis; subita konjekto venis lian kapon.</p>
        <p>— Tio ĉi estas mensogo! Vi faris fraŭdon! Tio ĉi
vidiĝas sur via vizaĝo! — ekkriis li. — Tiamaniere vi volas konvikti
iun arestitan kaj entiri en kaptilon min! Trompulo, mensogulo,
kanajlo…</p>
        <p>— Silenton! — eferveskis la kolonelo, kiu furioziĝis
kaj stariĝis de sur seĝo.  Liaj kolegoj jam ekstaris.</p>
        <p>— Kapitano Tomasio [Tomassi], — diris la kolonelo kaj
turniĝis al unu el tiuj, — voku gardon kaj ordonu meti la junulon en
karceron por kelkaj tagoj. Ŝajne li bezonas bonan lecionon, tial ni lin
prudentigos.</p>
        <p>Karcero estis malluma, malseka kaj malpura kavo en
subgrundo. Anstataŭ "prudento" en ĝi Arturo spertis ekstreman koleron.
Lia luksa hejmo, kie li kreskadis, kutimigis lin postuli ĉie purecon,
tial la ofendita kolonelo povus plene kontentiĝi per la unua impreso,
kiun sentis Arturo pro aglutinaj, mucidaj vandoj, kotplena planko kaj
terura fetoro, kiun aperigis kloako kaj forputrita lignaĵo. Arturon oni
enpuŝis en tiun ĉi karceron kaj ŝlosis la pordon; li singarde ekpaŝis
antaŭen kaj  levinte brakojn komencis kun ega abomeno palpi
aglutinajn vandojn en mallumo, por trovi taŭgan lokon sur planko, kiu
havus malpli da koto.</p>
        <p>Li pasigis tutan tagon en plena mallumo kaj silento;
nokte okazis neniuj ŝanĝoj. Li havis neniujn impresojn elekstere kaj
tial li nenion sciis pri reala tempo. Kaj, kiam sekvan matenon en la
pordo tintis ŝlosilo kaj timiĝintaj ratoj kun knaro trakuris preter
liaj piedoj, li saltleviĝis panike. Lia koro batis furioze, en oreloj
estis bruo, kvazaŭ li estis sen lumo kaj sonoj dum longaj monatoj
anstataŭ kelkaj horoj.</p>
        <p>La pordo malfermiĝis kaj la karceron penetris
malforta radio de lanterno, kiu ŝajnis al li blindiginta. Ĉefa provoso
alportis panpecon kaj kruĉon da akvo. Arturo ekpaŝis antaŭen. Li
opiniis, ke li estos liberigita. Sed ĝis kiam li komencis paroli, la
provoso donis al li panon kaj akvon, turniĝis kaj silente eliris
ŝlosinte la pordon.</p>
        <p>Arturo stamfis. Unue en vivo li eksentis furiozon. Ĉiun horon li pli
kaj pli perdadis imagon pri loko kaj tempo. Mallumo ŝajnis al li
senlima, sen komenco kaj fino. Lia vivo kvazaŭ haltis.</p>
        <p>La trian tagon vespere, kiam la karceron revenis la
provoso kune kun konvojanto, Arturo perplekse ekrigardis ilin, ŝirminte
la okulojn permane de nekutima lumo kaj vane penis kalkuli horojn,
tagojn kaj semajnojn, dum kiuj li troviĝis en tiu ĉi tombo.</p>
        <p>— Bonvolu eliri, — malvarme kaj oficiale diris la provoso.</p>
        <p>Arturo mekanike treniris post li per mallertaj
paŝoj, stumblante kaj ŝanceliĝante kvazaŭ ebriulo. Li deŝovis brakon de
la provoso, kiu volis helpi al li ascendi laŭ kruta ŝtuparo, kiu
kondukis al la korto, sed kiam li atingis lastan ŝtupon, li subite
eksentis vertiĝon, ŝanceliĝis kaj nepre falus renverse, se la provoso
ne subtenus liajn ŝultrojn.</p>
        <subtitle>* * *</subtitle>
        <p>— Nenio grava okazis, — diris ies gaja voĉo. — Tion
ĉiu spertas, kiu trafas freŝan aeron.</p>
        <p>Arturo turmente enspiris, kiam oni akvoŝprucigis
lian vizaĝon. Mallumo ŝajne deiĝis de li kaj brue dispeciĝis. Li tuj
rekonsciiĝis, deŝovis brakon de la provosto kaj per preskaŭ  firma
paŝado trairis  koridoron kaj ŝtuparon. Ili haltis antaŭ la pordo.
Post kiam ĝi estis malfermita ili eniris la ĉambron, en kiu oni
pridemandis lin unuafoje. Li ne tuj rekonis ĝin, tial li mire rigardis
la tablon kun amaso da paperoj kaj oficirojn sidantajn sur samaj seĝoj.</p>
        <p>— A ha, sinjoro Burton!, — diris la kolonelo. — Mi
esperas, ke nun vi estas pli  malkaŝema. Nu, ĉu al vi plaĉis la
karcero? Ĝi ne estas same luksa, kiel gastoĉambro de via frato. Ĉu ne?</p>
        <p>Arturo levis siajn okulojn je ridetanta vizaĝo de la
kolonelo. Li eksentis grandan deziron ĵeti sin sur tiun ĉi dandon kun
grizaj vangharoj kaj mordi lian gorĝon. Evidente lia deziro estis
videbla sur lia vizaĝo, ĉar la kolonelo tuj aldonis per tute malsama
voĉo: — Sidiĝu, sinjoro Burton, kaj trinku akvon. Mi opinias, ke vi
estas tre emociplena.</p>
        <p>Arturo forpuŝis glason da akvo, kiun oni donis al
li, metis siajn kubutojn sur la tablon kaj manon sur la frunton,
penante kolekti pensojn. La kolonelo atente observis lin, rimarkante
per lerta okulo kaj mantremadon, kaj nervozajn lipojn, kaj
malsekiĝintajn harojn, kaj senbrilan rigardon, — tuton, kio parolis pri
fizika malforteco kaj deprimo.</p>
        <p>—  Nun, sinjoro Burton, — rediris la kolonelo post
kelkaj minutoj, — revenu ni tien, kie ni haltis lastan fojon. Tiam
okazis eta malagrablaĵo kun vi, sed nun mi havas nuran deziron: esti
indulgema. Se vi kondutos respektive, tiam ni traktos vin sen troa
rigoreco.</p>
        <p>— Kion vi volas de mi?</p>
        <p>Arturo diris la frazon per tute nekutima akra kaj moroza tono.</p>
        <p>— Mi volus nur, ke vi diru malkaŝe kaj honeste, kion
vi scias pri la societo kaj ĝiaj membroj. Antaŭ ĉio, ĉu delonge vi
konas Bolon?</p>
        <p>— Mi lin neniam renkontis. Mi absolute nenion scias pri li.</p>
        <p>— Ĉu? Bone, ni baldaŭ revenos al tio ĉi. Ĉu eble vi
konas junulon nomatan Karlo Bini?</p>
        <p>— Mi neniam aŭdis la nomon.</p>
        <p>— Tio estas stranga. Nu, kaj kion vi povas diri pri Francesco Neri?</p>
        <p>— Mi unue aŭdas tiun ĉi nomon.</p>
        <p>— Sed jen letero adresita al li kaj skribita per via mano! Vidu.</p>
        <p>Arturo neglekte ekrigardis la leteron kaj demetis ĝin flanken.</p>
        <p>— Ĉu vi rekonas ĝin?</p>
        <p>— Ne.</p>
        <p>— Kial vi negas, ke skribmaniero estas via?</p>
        <p>— Mi nenion negas. Mi ne rememoras tiun ĉi leteron.</p>
        <p>— Ĉu eble vi rememoros  jenon.</p>
        <p>Oni donis alian paperon. Li rekonis leteron, kiun li
skribis aŭtune al unu kamarado-studento.</p>
        <p>— Ne.</p>
        <p>— Kaj vi ne konas personon, al kiu ĝi estas adresita?</p>
        <p>— Mi ne konas.</p>
        <p>— Via memoro estas kurioze kurta.</p>
        <p>— Ĝi estas difekto, pro kiu mi delonge suferas.</p>
        <p>— Ĉu vere? Tamen mi aŭdis de unu el universitataj
profesoroj, ke vi ne estas malkapabla, sed eĉ male.</p>
        <p>— Vi juĝas pri kapableco probable de polica
vidpunkto. Universitataj profesoroj uzas la vorton en malsama senco.</p>
        <p>Kreskanta agaco klare aŭdiĝis en respondoj de
Arturo. Malsato, prema aero kaj dormodeziro dolorigis lian korpon. Ĉiu
lia osteto malsanis kaj voĉo de la kolonelo nervozigis lin samkiel
skrapado de grifelo laŭ tabulo.</p>
        <p>— Sinjoro Burton, — grave diris la kolonelo pli
apoginte sin al seĝodorso, — vi ree forgesiĝis. Mi avertas vin
ankoraŭfoje, ke tia parolmaniero ne okazigos al vi bonon. Vi jam estis
en la karcero kaj supozeble vi ne volas veni ĝin la duan fojon. Mi diru
al vi rekte: mi uzos al vi severajn punrimedojn. Memoru, ke mi havas
pruvojn — persvadajn pruvojn, — ke iuj junuloj, kiujn mi menciis, kaŝe
liveris malpermesatan literaturon tra ĉi tiea haveno kaj vi
interrilatis kun ili. Do, ĉu vi intencas sen perforto diri, kion vi
scias pri tio ĉi?</p>
        <p>Arturo ankoraŭ pli mallevis sian kapon. Blinda
kolerego moviĝis en li kvazaŭ  viva ulo. Penso, ke li povas perdi
memregadon, timigis lin pli, ol minacoj. Li unuefoje klare eksensis, ke
ĝentlemana  modereco kaj kristana pieco ne kapablas helpi al li,
tial li ektimis sin mem.</p>
        <p>— Mi atendas respondon, — diris la kolonelo.</p>
        <p>— Mi povas neniun respondon doni.</p>
        <p>— Ĉu vi efektive rifuzas respondi?</p>
        <p>— Mi nenion diros.</p>
        <p>— Konklude mi devas ordoni, ke vin oni revenigu la
karceron  kaj tenu tie ĝis kiam via decido ŝanĝiĝos. Se vi plu ne
prudentiĝos, mi ordonos kateni vin.</p>
        <p>Arturo levis la kapon. Laŭ lia korpo trakuris tremado.</p>
        <p>— Vi rajtas fari ĉion laŭ via deziro, — diris li
mallaŭte. — Sed, ĉu permesos la angla ambasadoro, ke tiel oni traktos
kun la brita regnano sen iuj ajn konviktoj?</p>
        <p>Finfine Arturon oni forkondukis en saman kameron,
kie li falis sur liton kaj tradormis ĝis sekva mateno. Oni lin ne
katenis  kaj ne metis en la timigan karceron, sed  malamikeco
inter li kaj la kolonelo pliiĝis dum ĉiu pridemandado.</p>
        <p>Vane Arturo petis dion, ke li donu al li fortojn por
superi propran koleron, vane li meditis tutajn noktojn pri toleremo kaj
kvieteco de Kristo. Ĉiun fojon, kiam oni alkondukis lin en longan,
preskaŭ nudan ĉambron, en kiu staris sama tablo kovrita per verda
drapo; ĉiun fojon, kiam li vidis antaŭ si farbitajn lipharojn de la
kolonelo, malamo tuj replenigis lin kaj provokis acidajn, malestimajn
respondojn. Ankoraŭ ne pasis eĉ unu monato post malliberigo de Arturo,
sed ilia reciproka incito atingis tian nivelon, ke ambaŭ ne povis vidi
unu la alian sen kolero.</p>
        <p>Konstanta streĉo de tiu ĉi kolizio pli kaj pli
premis nervojn de Arturo. Li sciis, ke lin oni atente gardas, tial kiam
li estis rememorinta  rakontojn  de arestitoj, ke ilin oni
kaŝe svenigas per beladono, por subaŭskulti ties delirojn, li preskaŭ
ĉesigis siajn dormadon kaj manĝadon. Iufoje, kiam preter li trakuris
rato, li, kovrita per malvarma ŝvito, akre eksaltis kaj tremis pro
penso, ke iu kaŝiĝas en la kamero kaj subaŭskultas, ĉu eble li ion
diras dum dormado.</p>
        <p>Ĝendarmoj evidente celis kapti lian kompromitan
vorton por akuzi Bolon. Tial Arturo tre timis ion gravan elbabili.
Tagon kaj nokton nomo de Bolo estis en lia kapo, ĝin li rememoris dum
preĝado kaj anstataŭ Mario parolis Bolo. Plej malbona estis tio, ke lia
religieco forpasadis ĉiutage kune kun la ekstera mondo. Kun febra
obstineco Arturo alkroĉiĝis al tiu lasta apogo dum longatempaj litanioj
kaj meditadoj. Tamen pensoj pri Bolo okupis plej gravan lokon kaj
vortojn de preĝoj li ripetis meĥanike.</p>
        <p>Multe konsolis Arturon vizitoj de la ĉefa prizona
provoso. La diketa senhara oldulo komence penis aspekti kiel tre
severema. Tamen bonkoreco, videbla en ĉiu faldeto de lia pufa vizaĝo,
superis lian devon kaj baldaŭ li komencis transdoni mesaĝojn de
arestitoj el unu kamero en la alian.</p>
        <p>Iun tagon mezmaje la provoso eniris kun tia sombra
kaj morna fizionomio, ke Arturo mire ekrigardis lin.</p>
        <p>— Kio okazis hodiaŭ, Enriko? — ekkriis li.</p>
        <p>— Nenio! — malkontente respondis Enriko kaj
proksimiĝinte al lito de Arturo malĝentile detiris lian plejdon.</p>
        <p>— Kial vi fordonas mian plejdon? Ĉu mi estos
translokita en alian kameron?</p>
        <p>— Ne, oni vin ellasas.</p>
        <p>— Ellasas? Hodiaŭ? Por ĉiam? Enriko!</p>
        <p>Tre emociiĝinta Arturo kaptis manon de la maljunulo,
sed tiu abrupte eltiris ĝin.</p>
        <p>— Enriko, kio okazis kun vi? Kial vi ne
respondas?  Diru, ĉu ni ĉiuj estos liberigitaj?</p>
        <p>Tamen repliko estis nur malestima grumblado.</p>
        <p>— Sufiĉe! — Arturo kun rideto reprenis manon de la
provoso. — Ne koleru, mi tutegale ne ofendiĝos. Mi volas scii pri aliaj
arestitoj.</p>
        <p>— Pri kiuj arestitoj? — grumblis Enriko kaj subite
forĵetis ĉemizon de Arturo, kiun li pakis. — Ĉu pri Bolo ankaŭ?</p>
        <p>— Certe, pri Bolo kaj pri ceteraj. Enriko, nu kio okazis finfine kun vi?</p>
        <p>— Ŝajne la povrulon oni baldaŭ ne liberigos, ja lin
perfidis lia kamarado! — Kaj indigna Enriko reprenis la ĉemizon.</p>
        <p>— Ĉu perfidis lia kamarado? Ho, kia teruro! — Arturo
larĝe malkovris la okulojn.</p>
        <p>Enriko rapide turniĝis.</p>
        <p>— Ĉu tiu perfidulo estis ne vi?</p>
        <p>— Kion vi parolas, Enriko? Kial mi?</p>
        <p>— Almenaŭ tion oni diris al li dum enketado. Mi estas
tre feliĉa, ke perfidulo ne estas vi. Mi ĉiam opiniis, ke vi estas
honesta homo. Iru ni!</p>
        <p>Enriko eliris koridoron, Arturo sekvis lin. Kaj
subite kvazaŭ lumo disigis konfuzon de lia intelekto:</p>
        <p>— Oni diris al Bolo, ke lin perfidis mi! Nu, certe!
Kaj al mi oni diris, ke min perfidis Bolo. Sed Bolo ne estas tiom
malsaĝa por kredi tiun ĉi absurdon.</p>
        <p>— Ĉu efektive tio ne estas vero? — Enriko haltis ĉe
ŝtuparo kaj ĵetis sur Arturon ekzamenan rigardon.</p>
        <p>Arturo nur ŝultrotiris.</p>
        <p>— Certe, tio estas mensogo!</p>
        <p>— Bone! Mi estas feliĉa aŭdi tion ĉi, knabo, kaj mi
transdonos al Bolo viajn vortojn. Tamen vi devas scii, ke oni diris al
li, ke vi perfidis lin pro… nu, ĝenerale, pro  ĵaluzo. Kvazaŭ vi
ambaŭ amas unu fraŭlinon.</p>
        <p>— Tio ĉi estas mensogo! — elparolis Arturo per
rapida, intermita flustro. Lin kaptis abrupta, paralizanta ĉiujn
fortojn, timo.  "Amas unu fraŭlinon!.. Ĵaluzo!" Kiamaniere oni
eksciis pri ŝi?</p>
        <p>— Atentu unu minuton, mia knabo! — Enriko haltis en
koridoro proksime de ĉambro de enketisto kaj traflustris: — Mi fidas
vin. Sed diru al mi ankoraŭ jenon. Mi scias, ke vi estas katoliko. Ĉu
vi ion gravan diris dum la konfeso?</p>
        <p>— Tio ĉi estas mensogo! — apenaŭ ne senspiriĝinte
ekkriis Arturo la trian fojon.</p>
        <p>Enriko ŝultrotiris kaj ekpaŝis antaŭen. — Certe, vi
pli bone scias. Tamen vi ne estas la unua, kiu estas kaptita je tiu
fiŝhoko. Nun en Piso estas granda bruo pri iu sacerdoto, kiun konviktis
viaj amikoj. Oni eldonis  broŝuron kun averto, ke li estas spiono.</p>
        <p>Li malfermis pordon de ĉambro de enketisto kaj,
vidante, ke Arturo staras kun fiksita rigardo, iomete forpuŝis lin
antaŭen.</p>
        <p>— Bonan tagon, sinjoro Burton, — diris la kolonelo
kaj prezentis ĝentile ridetante ĉiujn siajn dentojn. — Mi plezure
gratulas vin. El Florenco alvenis ordono pri via liberigo. Estu afabla
subskribi tiun ĉi paperon.</p>
        <p>Arturo proksimiĝis al li.</p>
        <p>— Mi volas scii, — diris li per obtuza voĉo, — kiu min perfidis.</p>
        <p>La kolonelo kun rideto levis la brovojn: — Ĉu vi ne
konjektas? Pripensu iomete.</p>
        <p>Arturo balancis la kapon. La kolonelo levis la
brakojn, prezentante sian miregon: — Ĉu efektive vi ne kapablas
konjekti? Vi mem, sinjoro Burton! Kiu alia povas scii viajn amajn
aferojn?</p>
        <p>Arturo silente deturnis sin. Sur muro pendis granda
ligna krucifikso, kaj okuloj de la junulo malrapide ekrigardis vizaĝon
de Kristo, tamen en ili estis ne petego, sed sola mirego antaŭ tiu ĉi
indiferenta kaj pacienca dio, kiu ne punis per fulmo la sacerdoton, kiu
denuncis sekretojn de la konfeso.</p>
        <p>— Bonvolu subskribi ricevon de viaj dokumentoj,  —
afable diris la kolonelo, — mi ne volas enteni vin ĉi tie plu. Vi
memkompreneble volas iri hejmen kiel eble plej baldaŭ kaj mi estas nun
tre okupita pri aferoj de malprudenta Bolo, kiu ĵetis vian kristanan
kvietecon en tian senkoran provon. Mi supozas, ke lin atendas rigora
kondamno. Ĉion bonan!</p>
        <p>Arturo subskribis, prenis siajn dokumentojn kaj
eliris, dirinte nenion. Ĝis alta prizona pordego li iris post Enriko
kaj poste neadiaŭinte kun li sola malsupreniĝis al kanalo, kie lin
atendis pramisto. Kiam li estis supreniĝanta laŭ ŝtona ŝtuparo
kondukanta al strato, al li alkuris junulino en kotona robo kaj pajla ĉapelo.</p>
        <p>— Arturo! Mi estas tre feliĉa! Tre feliĉa!</p>
        <p>Arturo, tremanta per la tuta korpo, metis la brakojn al sia dorso.</p>
        <p>— Ĝimo! — elparolis li finfine per voĉo, kiu kvazaŭ
ne apartenis al li mem. — Ĝimo!</p>
        <p>— Mi atendis vin ĉi tie tutan duonhoron. Al mi oni
diris, ke vi eliros je la kvara posttagmeze. Arturo, kial vi tial
rigardas min? Kio okazis? Kio okazis kun vi? Haltu!</p>
        <p>Li turniĝis kaj malrapide ekpaŝis laŭ strato, kvazaŭ
forgesinte Gemon. Ŝi ektimis,  kuratingis lin kaj prenis lian
kubuton.</p>
        <p>— Arturo!</p>
        <p>Li haltis kaj perplekse ekrigardis ŝin. Gemo prenis
lian manon kaj ili ambaŭ iris kune plu silente.</p>
        <p>— Aŭskultu, karulo, — komencis ŝi mole, — ĉu necesas
tial emociiĝi pro tiu ĉi ĉagrena miskompreno? Mi scias, ke vi spertis
multajn malfacilaĵojn, tamen ĉiuj komprenas…</p>
        <p>— Pro kiu miskompreno? — demandis li per sama obtuza voĉo.</p>
        <p>— Mi mencias leteron de Bolo.</p>
        <p>— Aŭdinte la nomon, Arturo malĝojiĝis.</p>
        <p>— Ĉu vi nenion sciis pri ĝi? — daŭrigis ŝi. Sed al vi
ŝajne oni diris pri la afero. Bolo supozeble estas plena frenezulo, se
li povis imagi tian absurdon.</p>
        <p>— Kian absurdon?</p>
        <p>— Mi vidas, ke vi nenion scias. Li skribis, ke vi
rakontis pri ŝipoj kaj sekve kaŭzis lian areston. Kia absurdo! Tion
komprenas ĉiu, kiu vin konas. Kredas nur tiuj, kiuj vin tute ne konas.
Tial mi venis ĉi tien por diri al vi, ke niaj grupanoj  kredas
neniun vorton de tiu letero.</p>
        <p>— Gemo, sed tio ĉi estas… estas vero!</p>
        <p>Ŝi malrapide deflankiĝis de li, larĝe malkovrinte la
okulojn nigriĝintajn pro teruro. Momente ŝia vizaĝo iĝis same blanka,
kiel ŝia skarpo sur la kolo. Glacia ondo de silento aperis antaŭ ili,
kiu kvazaŭ muro apartigis ilin de bruo kaj trafiko sur la strato.</p>
        <p>— Jes, — traflustris li finfine. — Ŝipoj… mi
parolis pri ili kaj menciis nomon de Bolo. Ho, dio mia! Dio mia! Kion
mi devas fari?</p>
        <p>Kaj subite li ekkonsciis, kiu staras apud li kaj kun
mortema teruro rigardas lin. Ŝi eventuale opinias, ke…</p>
        <p>— Gemo, vi mise komprenis min! — ekkriis Arturo kaj paŝis al ŝi.</p>
        <p>Ŝi retiriĝis de li kaj malestime ekkriis: — Ne tuŝu min!</p>
        <p>Arturo kun forto kaptis ŝian manon: — Aŭskultu min,
pro dio! Mi ne kulpas… Mi…</p>
        <p>— Lasu min! Lasu mian manon!</p>
        <p>Ŝi eltiris siajn fingrojn el lia mano kaj frapis
lian vangon. Okulojn de Arturo kovris nebulo. Unu momenton li vidis
nenion antaŭ si, krom pala, malĵojplena vizaĝo de Gemo kaj ŝia mano,
kiun ŝi viŝis per la robo. Poste nebulo malaperis… Li ĉirkaŭrigardis
kaj ekvidis, ke li staras sola.</p>
      </section>
      <section id="_ĉapitro_7_pseuda_sindronigo_de_arturo">
        <title>
          <p>Ĉapitro 7. Pseuda sindronigo de Arturo</p>
        </title>
        <p>Jam delonge krepuskiĝis, kiam Arturo sonorigis
ĉe la pordo de domego sur strato Via Borra. Li memoris, ke li estis
vaganta tra la urbo, sed kie, kial kaj kiom da horoj tio daŭris?
Livreulo de Julio oscedante malfermis la pordon kaj signifoplene
subridis ekvidinte turmentiĝintan, kvazaŭ ŝtonan vizaĝon de Arturo. Al
li ŝajnis tre amuze, ke la juna mastro revenas hejmen el la prizono
kvazaŭ ebria kaj skandala almozulo. Arturo supreniĝis laŭ ŝtuparo. En
la unua etaĝo lin trafis Gibonso, kiu iris al li renkonten kun fiera
kaj malaproba mieno. Arturo tramurmuris “Bonan vesperon” kaj volis pasi
preter li. Sed estis malfacile tion fari, se Gibonso tion ne deziris.</p>
        <p>— La gemastroj forestas, sinjoro, — diris li, kritike
ĉirkaŭrigardante malpuran veston kaj distaŭzintajn harojn de Arturo. –
Ili nun gastas kaj revenos nur post meznokto.</p>
        <p>Arturo ekrigardis la horloĝon. Estis nur la naŭa
posttagmeze. Ho, jes! Tempo sufiĉas, eĉ pli ol sufiĉas…</p>
        <p>— Sinjorino Burton ordonis demandi, ĉu vi estos
vespermanĝanta, sinjoro? Ŝi esperas vidi vin ĝis via enlitiĝo, ĉar ŝi
nepre deziras interparoli kun vi hodiaŭ.</p>
        <p>— Mi dankas vin, mi ne volas vespermanĝi. Transdonu
al sinjorino Burton, ke mi ne enlitiĝos. Li eniris sian ĉambron. En ĝi
nenio ŝanĝiĝis post tago de lia aresto. Portreto de Montanelli same
kuŝis sur la tablo, la krucifikso staris en la alkovo. Arturo por
momento haltis ĉe la sojlo kaj fiksaŭskultis. En la dormego estis
silento, neniu kapablas ĝeni lin. Li singarde eniĝis kaj ŝlosis la
pordon. Do, venis fino. Li bezonas pri nenio mediti kaj maltrankviliĝi.
Necesas nur liberiĝi de vanaj, trudemaj pensoj kaj ĉio. Sed kiel tio
estas stulta, sensenca!</p>
        <p>Decido pri suicido jam estis akceptita kaj li eĉ
preskaŭ ne pensis pri ĝi, ĉar tiu vivofino ŝajnis al li tute
nediskutebla kaj fatala. Li vere ankoraŭ ne sciis, kiun mortorimedon
elekti. Li supozis, ke sinmortigo devas esti rapida, por ke li povu
baldaŭ forgesiĝi. Submane li havis neniun armilon, eĉ poŝtranĉilo
forestis. Sed tio nenion signifis: sufiĉas viŝtuko aŭ littuko
disŝiritaj je pecoj.</p>
        <p>Tie estis granda najlo super la fenestro. Ĝi taŭgas.
Tamen, ĉu ĝi kapablas teni pezon de la korpo? Li proksimigis seĝon al
la fenestro. Ne! La najlo estis malforta. Li prenis el kesto martelon,
martelis kelkfoje la najlon kaj jam komencis tiri littukon, sed subite
li rememoris, ke li ankoraŭ ne preĝis antaŭ sinmortigo, kion faras ĉiu
kristano. Por foriro de animo ekzistas eĉ specialaj preĝoj. Li venis la
alkovon kaj metis sin sur la genuojn antaŭ la krucifikso.</p>
        <p>— Ĉiopova kaj korfavora dio… — laŭte  komencis
li deklami kaj haltis, dirinte plu nenion. La mondo iĝis tia senverva,
ke li ne sciis, pro kio preĝi, de kio gardi sin per preĝado. Tamen, ĉu
Kristo konas samajn turmentojn? Ja lin oni nur perfidis, samkiel Bolon,
sed neniu provis lin entiri en kaptilon kaj li mem ne estis perfidulo!</p>
        <p>Arturo stariĝis kaj faris signon de kruco laŭ
malnova kutimo. Poste li iris al la tablo, sur kiu li ekvidis leteron
de Montanelli skribitan krajone: <emphasis>"Mia
kara knabo! Mi nun estas en despero, ĉar mi ne povas vidi vin en la
tago de via liberigo. Min oni vokis al mortanto. Mi revenos tre
malfrue. Venu al mi morgaŭ matene. Mi tre hastas.  L.M."</emphasis></p>
        <p>Arturo sopirĝemis kaj metis la leteron. Al padre
estos malfacile travivi tion ĉi. Kiel homoj ridis kaj klaĉis sur
stratoj!.. Nenio ŝanĝiĝis de tiu tago, kiam lin ankaŭ plenigis vivo.
Neniu el ĉiutagaj bagateloj iĝas malsama pro tio, ke la viva homanimo
estas kripligita ĝismorte. Io simila okazis antaŭe. Altiĝis akvo en
fontanoj, pepis paseroj sub tegmentoj samkiel hieraŭ, kaj ili pepos
same morgaŭ. Kaj li estos morta, … tute morta.</p>
        <p>Li sidiĝis sur randon de la lito, krucis siajn
brakojn ĉe ĝia dorso kaj metis la kapon sur ilin. Tempo ankoraŭ
sufiĉas, sed lia kapo tre doloras, doloras eĉ la cerbo mem… Kaj ĉio
estas tiel stulta, tiel sensenca…</p>
        <p>Ĉe la enira pordo abrupte iu eksonorigis. Arturo
saltleviĝis kaj, sufokiĝante pro teruro, ĉirkaŭbrakis sian kolon. Ili
revenis kaj li sidas ĉi tie nenion farante! Valorinda tempo jam
forpasis kaj nun li devas vidi ties vizaĝojn, aŭskulti senkorajn,
mokajn vortojn. Estus submane almenaŭ tranĉilo!</p>
        <p>Kun despero li ĉirkaŭrigardis la ĉambron. En ŝranko
staris korbo de lia patrino. Tie devas troviĝi tondilo. Li tranĉos per
ĝi sian vejnon. Ne, littuko kaj najlo pli taŭgas… nur sufiĉus tempo.</p>
        <p>Li detiris de la lito littukon kaj kun febra
rapideco komencis disŝiri ĝin je rubandoj. Sur la ŝtuparo ekaŭdiĝis
paŝoj. Ne, rubando estas tro larĝa:  farita el ĝi maŝo ne povos
stringi. Li hastis, la paŝoj alproksimiĝis. Lia sango brue pulsis en la
kapo kaj obtuze resonis en la oreloj. Pli baldaŭ, pli baldaŭ! Ho, dio!
Necesas nur kvin minutojn!</p>
        <p>Ĉe la pordo oni ekfrapis. Rubando de littuko elfalis
el liaj manoj; li svenis, embuskis senspire kaj fiksaŭskultis. Iu
prenis anson de la pordo; aŭdiĝis voĉo de Julio:  — Arturo!</p>
        <p>Li ekstaris malfacile spirante.</p>
        <p>— Arturo, malfermu la pordon, ni atendas.</p>
        <p>Li prenis la disŝiritan littukon, enŝovis ĝin en
komodan keston kaj haste ordigis la liton.</p>
        <p>— Arturo. — Tio estis voĉo de Ĝejmso, kiu senpacience
ŝancelis la anson. — Ĉu vi estas dormanta?</p>
        <p>Arturo ĉirkaŭrigardis kaj konvinkiĝis, ke ĉio estas
en ordo, kaj malfermis la pordon.</p>
        <p>— Mi opinias, Arturo, ke vi povus plenumi mian peton
kaj ĝisatendi nian revenon! — diris furioza Julio enkurante la ĉambron.
—  Ĉu laŭ vi sekvas, ke ni devas stari duonhoron antaŭ la pordo?</p>
        <p>— Kvar minutojn, mia kara, — kviete korektis ŝin
Ĝejmso enirante la ĉambron post ŝia roza satena trenaĵo. — Mi juĝas,
Arturo, ke estus pli dece, se…</p>
        <p>— Kion vi volas? — interrompis lin la junulo. Li
staris tenante la pordan anson kaj kvazaŭ kaptita besto ŝtele ĵetis
rigardojn je gefratoj. Tamen Ĝejmso estis tre stulta kaj Julio estis
tre kolerema, por rimarki ilin.</p>
        <p>Sinjoro Burton altiris seĝon por la edzino kaj
sidiĝis mem, akurate ordiginte sur genuoj novan pantalonon.</p>
        <p>— Mi kaj Julio, — komencis li, — devas serioze interparoli kun vi…</p>
        <p>— Mi nun  ne povas vin aŭskulti. Mi… mi
malbone fartas. Mia kapo doloras. Vi devas atendi.</p>
        <p>Arturo traparolis tion per stranga, obtuza voĉo, en
ia konfuzita maniero.</p>
        <p>Ĝejmso mire ekrigardis lin. — Kio okazis kun vi?  —
demandis li maltrankvile, rememorinte, ke Arturo revenis el la
infektujo. — Ĉe eble vi estas malsana? Laŭ mi, vi febras.</p>
        <p>— Malgravaĵo! — abrupte interrompis lin Julio.  —
Ordinara komedio. Simple li hontas rekte rigardi niajn okulojn… Venu
ĉi tien, Arturo, kaj sidiĝu.</p>
        <p>Arturo malrapide trapasis la ĉambron kaj eksidis sur randon de la lito.</p>
        <p>— Do — diris li lace.</p>
        <p>Sinjoro Burton iomete tusis, ordigis sian glatan,
senmakulan barbon kaj komencis antaŭpreparitan parolon: — Mi sentas
mian devon… mian malfacilan devon interparoli kun vi pri via tre
stranga konduto kaj pri viaj interrilatoj kun… leĝorompintoj, kun
personoj havantaj difektitan reputacion. Mi konvinkiĝis, ke vin gvidis
pli frivoleco ol perverseco… Li paŭzis.</p>
        <p>— Do, — Arturo ripetis.</p>
        <p>— Konklude, mi ne volas esti tro severa, — daŭrigis
Ĝejmso, kiu  nevole moliĝis vidante lacan desperon en mieno de
Arturo. — Mi estas preta supozi, ke vin perversigis malbonaj kamaradoj,
kiuj uzis viajn junecon, malspertecon, frivolecon kaj … impresemecon,
kiun ŝajne vi heredis de via patrino.</p>
        <p>Arturo malrapide translokis sian rigardon je
portreto de la patrino, sed lia silentado daŭris.</p>
        <p>— Vi certe devas kompreni, — daŭrigis Ĝejmso sian
paroladon, — ke mi ne povas permesi loĝi en mia domo homon, kiu
malgloris nian familian nomon havantan grandan respekton.</p>
        <p>— Do, — ankoraŭfoje ripetis Arturo.</p>
        <p>— Kial! — ekkriis Julio, kiu kun knaro fermis sian
ventumilon ĵetante ĝin sur la genuojn. — Ĉu vi nenion volas diri pli ol
tiu "do"?</p>
        <p>— Agu laŭ via volo, — malrapide respondis Arturo.  —
Al mi estas tutegale.</p>
        <p>— Tutegale! — ripetis, perpleksa  per tiu ĉi
respondo, Ĝejmso. Lia edzino ridante ekstariĝis de la seĝo: — Sekve al
vi estas tutegale!.. Nu, Ĝejmso, mi esperas, ke vi nun komprenas, ke
lian dankon mi ne sukcesos ricevi. Mi antaŭsentis, kion rezultigos
malsevereco al katolikaj aventuristinoj kaj al ties…</p>
        <p>— Pli mallaŭte, mallaŭte! Ne parolu pri tio, mia kara.</p>
        <p>— Sensencaĵo, Ĝejmso! Ni estis tro longe
sentimentalaj! Kaj kun kiu? Kun iu aminfano, kontraŭleĝe naskita knabo
penetrinta nian familion! Sciu li, kiu estis lia patrino! Kial ni devas
varti idon de katolika sacerdoto? Jen — legu!</p>
        <p>Ŝi eltiris el poŝo ĉifitan paperfolion kaj ĵetis ĝin
trans la tablo al Arturo. Li disvolvis la paperfolion kaj rekonis
skribmanieron de la patrino. Laŭ dato, la letero estis skribita antaŭ
kvar monatoj ĝis lia naskiĝo. Tio ĉi estis konfeso adresita al ŝia
edzo. Malsupre estis du subskriboj.</p>
        <p>Arturo malrapide translokis la okulojn de unu linio
al la dua ĝis fino, kie post mallertaj literoj, skribitaj per mano de
lia patrino, estis konata familiara subskribo: "Lorenzo Montanelli".
Kelkajn minutojn li rigardis ĝin, kaj poste dirinte nenion, faldis la
paperfolion kaj metis ĝin sur la tablon.</p>
        <p>Ĝejmso stariĝis kaj prenis brakon de la edzino.</p>
        <p>— Nu, Julio, sufiĉas, iru malsupren. Jam estas
malfrue kaj mi bezonas interparoli kun Arturo pri aferoj neinteresaj
por vi.</p>
        <p>Julio ekrigardis la edzon, poste Arturon, kiu
silentis mallevinte la okulojn.</p>
        <p>— Li kvazaŭ ŝajnigas sin freneza, — tramurmuris ŝi.</p>
        <p>Post kiam Julio preninte trenaĵon forlasis la
ĉambron, Ĝejmso fermis la pordon kaj revenis al la tablo.</p>
        <p>Arturo sidis kiel antaŭe, senmove kaj silente.</p>
        <p>— Arturo, — komencis Ĝejmso pli mole, ĉar Julio jam
ne povis lin aŭdi, — mi tre bedaŭras, ke ĉio tiel okazis. Vi povis plu
nenion scii. Tamen nenion eblas ŝanĝi. Estas agrable por mi vidi vian
nunan sinregadon. Julio tro superemociiĝis… Virinoj ĝenerale… Sed,
lasu ni tion. Mi ne volas esti ekstreme severa…</p>
        <p>Li eksilentis por rimarki, kiun rezulton efektivigis
je Arturo lia maleco, sed tiu same ŝajnis tute indiferenta.</p>
        <p>— Certe, mia kara knabo, tio ĉi estas tre malgaja
historio, daŭrigis Ĝejmso post paŭzo, — sekve estas pli bone ne mencii
ĝin entute. Mia patro estis tre grandanima, tial li ne divorcis de via
patrino, post kiam ŝi konfesis al li pri sia adulto. Li nur postulis,
ke la homo, kiu pekigis ŝin, tuj forlasu Italion. Vi scias, ke li
forveturis en Ĉinion kiel misiisto. Mi persone oponis, ke vi
renkontis kun li post lia reveno.  Tamen mia patro permesis al
li  instrui vin metinte solan kondiĉon, ke li neniam vidos vian
patrinon.  Efektive, ili ambaŭ poste  neniam renkontis, ĝis
ŝia morto. Tio ĉi estas tre veinda, sed…</p>
        <p>Arturo levis la kapon. Lia vizaĝo aspektis absolute
senviva, kiel vaksa masko.</p>
        <p>— Ĉu ŝajnas al v-vi, — traparolis li mallaŭte kaj ial
balbutante, — ke ĉio ĉi estas mire drola?</p>
        <p>— Drola? — Ĝejmso kune kun la seĝo demoviĝis de la
tablo kaj forgesinte eĉ koleriĝi, kun mirego ekrigardis Arturon.  —
Drola? Arturo! Vi freneziĝis!</p>
        <p>Arturo subite renversis sian kapon kaj furioze ekridegis.</p>
        <p>— Arturo! — ekkriis la ŝipoposedanto stariĝante kun
digno. — Min mirigas via frivoleco.</p>
        <p>Tamen anstataŭ respondo aperis nova ridego, tia
rabia, ke Ĝejmso komencis dubi: ĉu eble okazis io pli grava ol simpla
frivoleco.</p>
        <p>— Vi similas histerian virinon, — tramurmuris li,
malestime movis siajn ŝultrojn kaj senpacience ekpaŝis tien kaj reen
laŭ la ĉambro. — Efektive, Arturo, vi estas pli malbona ol Julio.
Ĉesigu vian ridon! Mi ja ne povas sidi ĉi tie la tutan nokton!</p>
        <p>Kun sama rezulto li povus alvoki la krucifikson kaj
peti ĝin malleviĝi de la soklo. Arturo nenion aŭdis kaj ridegis,
ridegis plu senfine.</p>
        <p>— Tio ĉi estas absurdo! — diris Ĝejmso haltinte. — Vi
estas evidente nun tro emociiĝinta kaj do ne kapablas rezoni sobre. Mi
ne interparolu kun vi pri aferoj. Vizitu min morgaŭ post matenmanĝo.
Kaj nun pli bone enlitiĝu. Bonan nokton!</p>
        <p>Ĝejmso eliris klakfermante la pordon.</p>
        <p>— Nun okazos  histerio  en la malsupro,  —
tramurmuris  li descendante laŭ la ŝtuparo. — Kaj kun larmoj, mi
supozas.</p>
        <subtitle>* * *</subtitle>
        <p>La freneza ridego svenis sur lipoj de Arturo. Li
rapide prenis martelon de sur la tablo kaj impetis al la krucifikso.</p>
        <p>Post la unua bato li rekonsciiĝis. Antaŭ li staris
la malplena soklo, la martelo estis ankoraŭ en liaj manoj. Stumpoj de
la rompita krucifikso kuŝis sur la tablo. Arturo ĵetis la martelon
flanken.</p>
        <p>— Tiel simple! — diris li kaj turniĝis. — Kia idioto mi estas!</p>
        <p>Malfacile spirante li sidiĝis ĉe la tablo kaj premis
la kapon per manoj. Poste li stariĝis, aliris al lavujo kaj elverŝis
kruĉon da malvarma akvo sur sian kapon. Post tio li iomete
trankviliĝis, revenis al sama loko kaj enpensiĝis.</p>
        <p>Pro tiuj mensogemaj kaj sklavaj homoj, pro tiuj
mutaj kaj senanimaj dioj li eltenis suferojn de honto, kolero kaj
despero! Li faris maŝon kaj volis suicidi, ĉar unu sacerdoto estas
mensogulo. Kvazaŭ ili ne ĉiuj mensogas! Sufiĉe, tio ĉi finiĝis! Nun li
estas pli saĝa. Necesas nur deskui tutan koton de si kaj komenci novan
vivon. En dokoj troviĝas multaj komercaj ŝipoj; oni povas kaŝi sin en
ĉiu kaj fornaĝi tien, kien okuloj rigardas — en Kanadon, en Aŭstralion,
en Sudan Afrikon. Ne gravas, kien  fornaĝi, nur kiel eble plej
fore de ĉi tie. Se vizitota loko ne taŭgos, eblos translokiĝi ien ajn.</p>
        <p>Li elpoŝigis monujon. Nur tridek tri paoli<a l:href="#note_7" type="note">[7]</a>.
Tamen li havas valoran horloĝon. Ĝi estas vendebla. Mono helpos al li
elvivi dum la unuaj tagoj. Sed homoj estos serĉantaj lin en dokoj. Ne,
necesas eldoni pseŭdan pruvon. Konkludu ili, ke li mortis. Tiam li
estos libera, absolute libera. Arturo mallaŭte ekridis kaj imagis, kiel
Burton — gefamilianoj serĉos lian korpon. Kia farso tiam okazos!</p>
        <p>Li prenis paperfolion kaj enskribis la unuan penson
venintan en lian kapon: “Mi kredis vin samkiel dion. Sed dio estas
argila idolo, kiun oni povas disbati per martelo, kaj vi mensogis al mi
la tutan vivon”.</p>
        <p>Li faldis la paperon kaj enskribis nomon de
Montanelli. Poste li prenis la alian kaj enskribis: “Serĉu mian korpon
en Darseno [Darsena]”. Li surmetis la ĉapelon kaj forlasis la ĉambron.
Irante preter portreto de la patrino li ekridetis malestime, ja ŝi
ankaŭ mensogis al li!</p>
        <p>Li senbrue trairis la koridoron, malŝlosis la pordon
kaj okazis sur larĝa marmora ŝtuparo, kiu resonis ĉiun paŝon. Ĝi estis
antaŭ li kvazaŭ nigra kavo.</p>
        <p>Li venis la korton penante ne veki Ĝianon Battiston,
kiu dormis en la unua etaĝo. En hejtolignejo situanta en kortoangulo
estis fenestreto kun latiso, kies rusta rando estas difektita. Tra ĝi
oni povis vidi kanalon kaj ĝia alteco egalis kvar futojn.</p>
        <p>Li volis rompi la latison por rampi tra la
embrazuro, tamen ĝi estis sufiĉe firma. Kvankam li vundis siajn brakojn
kaj disŝiris manikon, sed li sukcesis penetri eksteren. Li
ĉirkaŭrigardis la straton, sur ĝi estis neniu. La nigra muta kanalo
kvazaŭ turpa tranĉeo etendiĝis inter krutaj glitaj muroj. Malserena
kavo povus esti nekonata universo, sed ŝajne ĝi ne havos tiom da
vulgareco kaj koto, kiuj restis malantaŭe. Nenio meritas bedaŭron kaj
rememoron. Tie estis stagna mondaĉo plena de rutina mensogo kaj plumpa
trompo, kiu similas fetorantan marĉon, nekapablan eĉ dronigi homon pro
sia malprofundeco.</p>
        <p>Arturo pasis laŭlonge de kajo kaj poste turninte sin
venis skvaron antaŭ palaco de Medici. Ĉi tie Gemo alkuris al li kaj
vigle etendis siajn manojn. Jen malsekaj ŝtonaj ŝtupoj kondukantaj al
akvo. Ankaŭ vidiĝas la fortreso situanta sur mala flanko de la kanalo.
Li ĝis nun eĉ ne supozis, ke ĝi estas tia malalta kaj malserena.</p>
        <p>Trapasinte kelkajn mallarĝajn stratojn li atingis
riveron Darsenon, demetis la ĉapelon kaj ĵetis ĝin en akvon. La ĉapelon
certe oni trovos, kiam serĉos lian kadavron. Li paŝis laŭlonge de la
bordo kaj meditis malfacile pri sekvaj agoj. Necesas penetri iun ŝipon.
Tasko estas peniga. Decido estas sola — en ekstrema parto de granda
malnova ĝeto de Medici estas malbela taverno. Estas ŝanco trafi tie iun
matroson kaj korupti lin.</p>
        <p>Pordego de la ĝeto estis fermita. Kion fari, kiel
iri preter doganistoj? Lia mono tute ne sufiĉas por korupti ilin nokte
nehavante eĉ pasporton. Krome ili povos lin rekoni.</p>
        <p>Kiam li estis iranta preter bronza statuo de Kvar
Maŭroj, el malnova domo staranta sur mala flanko eliris iu viro. Li
paŝis al la ponto. Arturo kaŝis sin en mallumo de la statuo, alpremiĝis
al ĝi kaj singardeme elrigardis el post piedestalo.</p>
        <p>Estis printempa nokto, varmeta kaj steloplena. Akvo
plaŭdis kontraŭ la ŝtona moleo kaj kun mallaŭta, simila je rido,
lirlado, alkuradis al ŝtupoj. Grandega argano apenaŭ vidiĝis en
mallumo. Sub brilaj steloj en la ĉielo, kiun kovris kelkaj perlaj
nebuloj, nigriĝis siluetoj de kvar katenitaj sklavoj, vane protestantaj
kontraŭ senindulga fato.</p>
        <p>La viro treniris laŭ la bordo per mallertaj paŝoj
kantante laŭte stratan anglan kanzonon.  Li estis evidente matroso
revenanta el la taverno post diboĉo. Ĉirkaŭe neniu estis. Kiam li
proksimiĝis, Arturo eliris. La matroso sakrinte ĉesigis sian kanzonon
kaj haltis.</p>
        <p>— Mi volas interparoli kun vi, — diris Arturo itale.
—  Ĉu vi komprenas min?</p>
        <p>La matroso montris negon per sia kapo. — Mi neniun
vorton el via lingvaĉo komprenis. — Kaj poste, uzante mallerte la
francan, li kolere demandis: — Kion vi bezonas de mi? Kial vi baras
mian vojon?</p>
        <p>— Iru ni flanken por unu minuto. Mi bezonas interparoli kun vi.</p>
        <p>— Kial ni iros flanken en mallumon? Eble vi havas tranĉilon!</p>
        <p>— Ne, ne, trankviliĝu! Ĉu ne estas evidente, ke mi
bezonas vian helpon?  Ĝi estos pagita.</p>
        <p>— Ĉu? Vi aspektas kiel vera dando! — tramurmuris la
matroso angle, proksimiĝis al barilo de la statuo kaj  alpremiĝis
al ĝi. — Do, — diris li en sia abomena franca lingvo. — Kion vi bezonas
finfine?</p>
        <p>— Mi bezonas forlasi la urbon.</p>
        <p>— A ha! Kiel kaŝvojaĝanto! Ĉu vi volas, ke mi vin
kaŝu? Ĉu vi estas krimulo buĉinta iun, mi supozas? Fremduloj ĉiuj estas
samaj. Kien vi intencas rifuĝi? Ĉu eble ne en policejon?</p>
        <p>Li ekridis kiel ebriulo kaj palpebrumis per unu okulo.</p>
        <p>— De kiu ŝipo vi estas? — redemandis lin Arturo.</p>
        <p>— De "Karloto" [Carlotto]. Ĝi kursadas inter Livorno
kaj Buenos Ajreso. Tien ĝi transportas ŝipoleon kaj de tie — felon. Jen
ĝi! — Kaj la matroso indikis perfingre  flankon ĉe la moleo.
—   Abomena olda  ŝipaĉo.</p>
        <p>— Buenos Ajreso! Kaŝu min ie en via ŝipo.</p>
        <p>— Kiom vi pagos?</p>
        <p>— Ne tro multe, ĉar mi havas nur kelkajn paolojn<a l:href="#note_7" type="note">[7]</a>.</p>
        <p>— Ne. Pago devas esti ne malpli ol kvindek paoloj.
Des pli, ke tiom da mono tute ne sufiĉas por tiu dando, kiu vi estas.</p>
        <p>— Kiu dando! Se al vi plaĉas mia vesto, do vi povas
interŝanĝi kun mi. Mi ne povas doni al vi pli, ĉar mi havas krome
nenion.</p>
        <p>— Sed vi probable havas horloĝon. Donu ĝin al mi.</p>
        <p>Arturo elpoŝigis virinan oran horloĝon ornamitan per
fajna emajlo  kun  inicialoj "G.B." sur dorsa kovrilo. Ĝi
estis horloĝo de lia patrino. Sed nun tio nenion signifis.</p>
        <p>— A ha! — ekkriis la matroso rapide ĉirkaŭrigardante
ĝin. — Ĉu ĝi estas ŝtelita? Donu ĝin al mi por plidetala provo!</p>
        <p>Arturo tuj altiris sian brakon. — Ne, — diris li.  —
Mi fordonos al vi la horloĝon nur kiam ni atingos la ŝipon.</p>
        <p>— Efektive vi ne estas stultulo! Tamen mi pretas
veti, ke vi unuafoje trafis tian malfeliĉon. Ĉu ne?</p>
        <p>— Tio ĉi estas mia afero. Vidu: gardisto!</p>
        <p>Ili kaŝis sin malantaŭ de barilo atendante foriron
de gardisto. Poste la matroso eliris, ordonis Arturon sekvi lin kaj
ekpaŝis antaŭen stulte ridetante. Arturo silente paŝis malantaŭe.</p>
        <p>La matroso elkondukis lin sur etan, nerektoforman
placon de Medici palaco, haltis en ĝia malluma angulo kaj tramurmuris,
opiniante, ke ĝi estas singardema flustro.</p>
        <p>— Atentu ĉi tie, por ke vin ne vidu soldatoj.</p>
        <p>— Kion vi volas fari?</p>
        <p>— Mi volas akiri iun veston. Ja ne eblas preni vin
kun sangokovrita maniko.</p>
        <p>Arturo ekrigardis sian manikon disŝiritan per la
fenestra latiso. Ĝi absorbis sangon el la vundita brako. Supozeble la
viro opinias, ke li estas murdinto. Nu, tio ĉi nun ne gravas!</p>
        <p>La matroso baldaŭ revenis portante kun triumfo sakon enmane.</p>
        <p>— Alivestiĝu, — traflustris li, — kiel eble plej
baldaŭ. Mi devas urĝe veni la ŝipon, ĉar marĉando kun brokantisto
deprenis la tutan duonhoron.</p>
        <p>Arturo komencis alivesti sin kun abomeno tuŝante
uzitan veston. Feliĉe ĝi estis pli-malpli pura. Kiam li aperis en lumo,
la matroso pririgardis lin kun ebria graveco kaj kapjesis aprobe.</p>
        <p>— Taŭgas, — diris li. — Iru ni! Mute!</p>
        <p>— Kunpreninte sian demetitan veston Arturo sekvis la
matroson tra labirinto de kurbaj kanaloj kaj mallumaj, mallarĝaj
stratetoj de tiuj antikvaj mizerkvartaloj, kiujn loĝantoj de Livorno
nomas "Nova Venecio". Inter mizeraj domaĉoj kaj kotplenaj kortoj iuloke
sole vidiĝis malnovaj malserenaj palacoj, vane penantaj konservi sian
antikvan imponecon. En kelkaj stratetoj situis nestaĉoj de ŝtelistoj,
murdistoj kaj kontrabandistoj; en la aliaj loĝis malriĉuloj.</p>
        <p>La matroso haltis apud malgranda ponto,
ĉirkaŭrigardis diversflanken kaj malsupreniĝis laŭ ŝtonaj ŝtupoj al
mallarĝa kajo. Sub la ponto balanciĝis sur akvo malnova, malfortika
boato. Li abrupte ordonis Arturon enboatiĝi kaj kuŝi sur ĝia fundo;
samtempe li komencis remi direkte al la haveno. Arturo kuŝiĝis senmove
sur malsekaj, glitaj lignaĵoj sub vesto, kiun surmetis la matroso, kaj
ŝtele rigardis konatajn konstruaĵojn kaj stratojn.</p>
        <p>La boato proksimiĝis al tiu parto de la kanalo,
super kiu altiĝis la fortreso. Masivaj muroj, larĝaj ĉe fundamento,
transformiĝis supren je malvastaj, malseveraj turetoj. Kiaj fortaj kaj
minacaj ili ŝajnis al li antaŭ kelkaj horoj! Kaj nun… Li mallaŭte
ekridis kuŝante sur fundo de la boato.</p>
        <p>— Silenton!, — abrupte diris la matroso, — kaj kuŝu.
Ni atingis doganejon.</p>
        <p>Arturo kaŝis plene sian korpon.  La boato
haltis  ĉe mastoj, inter kiuj estis ĉenoj barantaj malvastan vojon
inter la doganejo kaj la fortreso. El la doganejo eliris dormema
oficisto kun lucerno kaj oscedante kliniĝis super akvo.</p>
        <p>— Prezentu pasporton.</p>
        <p>La matroso donis al li siajn legitimaĵojn. Arturo
preskaŭ senspirante fiksaŭskultis ilian dialogon.</p>
        <p>— Bona noktotempo por reveno al ŝipo, — grumblis la
doganisto. — Ĉu vi revenas post diboĉo supozeble? Kio troviĝas en via
boato?</p>
        <p>— Uzita vestaro. Mi aĉetis ĝin ĉe brokantisto.</p>
        <p>Li montris veŝton de Arturo. La doganisto malfacile
pririgardis ĝin helpe de lucerno kaj diris: — Bone, vi rajtas plu
moviĝi.</p>
        <p>Li levis bartrabon kaj la boato renaĝis plu
ŝanceliĝante sur darka akvo. Post iom da tempo Arturo sidiĝis
forĵetinte, kovritan lin, vestaron.</p>
        <p>— Jen mia ŝipo, — traflustris la matroso. — Sekvu min
kaj ĉefe silentu.</p>
        <p>Li grimpis sur ferdekon de grandampleksa darka
monstro mallaŭdante "mallertan surteran publikon", kvankam Arturo estis
perfekta lertulo kaj do li malpli ol ĉiu alia meritis tian riproĉon.
Sur ferdeko ili singardeme trapenetris inter ŝnuregaro kaj pulioj kaj
atingis holdon. La matroso senbrue levis lukon.</p>
        <p>— Rampu malsupren! — traflustris li. — Mi baldaŭ revenos.</p>
        <p>En la holdo estis ne nur malseke kaj mallume, sed
ankaŭ netolereble sufoke. Arturo nevole deflankiĝis sufokante pro
fetoro de krudaj feloj kaj ranca oleo. Tamen li rememoris la karceron
kaj tolere descendis laŭ ŝtuparo. Verŝajne vivo ĉie estas sama: koto,
aĉaĵo, hontindaj arkanoj, mallumaj anguletoj. Sed vivo estas vivo — kaj
do necesas preni de ĝi ĉion atingeblan.</p>
        <p>Baldaŭ la matroso revenis portante ion enmane, kion
Arturo ne sukcesis ekvidi.</p>
        <p>— Nun fordonu monon kaj horloĝon. Hastu!</p>
        <p>Arturo en mallumo restigis al si kelkajn monerojn.</p>
        <p>— Alportu iun manĝaĵon, mi estas tre malsata.</p>
        <p>— Mi jam alportis. Jen, prenu.</p>
        <p>La matroso donis al li kruĉon, kelkajn malmolajn,
kvazaŭ ŝtonajn, biskvitojn kaj pecon da salita porkaĵo.</p>
        <p>— Nun aŭskultu min plej atente. Morgaŭ frumatene
venos doganistoj revizi la ŝipon. Tiam kaŝu vin en malplena barelo kaj
troviĝu en ĝi kvazaŭ muso ĝis eliro de la ŝipo en maron. Se vin
rimarkos ŝipestro, tiam estos via kulpo. Nun, ĉio! Tenu firme
trinkaĵon. Bonan nokton!</p>
        <p>Li fermis lukon. Arturo atenteme metis la kruĉon kun
altvalora akvo sur plankon, sidiĝis ĉe malplena barelo kaj komencis
manĝi porkaĵon kaj biskvitojn. Poste li kuŝiĝis sur malpuran plankon
kaj unufoje de infaneco li ekdormis sen preĝo. En mallumo ĉirkaŭ li
kuris ratoj. Sed nek ties nelacigebla persista bruo, nek balancado de
la ŝipo, nek naŭza fetoro de oleo, nek atendado de neevitebla
marmalsano — nenio kapablis veki Arturon. Nun ĉio ĉi entute
maltrankviligis lin ne pli ol rompitaj, senglorigitaj idoloj, kiuj nur
hieraŭ estis liaj adorindaj dioj.</p>
      </section>
    </section>
    <section id="_la_dua_parto">
      <title>
        <p>La Dua Parto</p>
      </title>
      <section id="_ĉapitro_1_pasis_dek_tri_jaroj">
        <title>
          <p>Ĉapitro 1. Pasis dek tri jaroj</p>
        </title>
        <p>Unu julian vesperon de 1846 en Florenco, en
domo de profesoro Fabrizi kunvenis kelkaj konatoj por diskuti planon de
estonta politika agado. Iuj estis anoj de Madzini partio, kies celo estis
demokratia respubliko kaj unuigita Italio. La aliaj estis adeptoj de konstitucia
monarkio
kaj liberaluloj de variaj nuancoj. Tamen unu vidpunkto estis tie ĉies  —
malkontento pri cenzuro en Toskanujo. Profesoro Fabrizi kunvenigis
ĉiujn esperante, ke almenaŭ tiun ĉi subjekton reprezentantoj de la skismaj
partioj diskutos sen kverelo.</p>
        <p>Pasis nur du semajnoj post proklamo de fama
amnestio por politikaj deliktuloj en Papa ŝtato, kiun aperigis nova
papo Piuso
la Naŭa dum sia inaŭguro, sed ondo de liberala entuziasmo jam ruliĝis
tra la tuta Italio. En Toskanujo la papa amnestio efikis eĉ registaron.
Profesoro Fabrizi kaj kelkaj gvidantoj de aliaj politikaj partioj en Florenco
opiniis momenton favora por okazigi reformon de la leĝo pri gazetaro.</p>
        <p>— Certe, — diris dramaturgo Lega, kiam oni
informis al li la subjekton de diskuto, — ne eblas komenci eldonon de
gazeto ĝis ŝanĝo de la nuna leĝo. Necesas prokrasti la unuan numeron. Tamen,
povas esti, ni sukcesos lanĉi kelkajn cenzuritajn pamfletojn. Ju pli frue ni
tion faros, des pli baldaŭ la leĝo estos ŝanĝita.</p>
        <p>Li sidis en biblioteko de Fabrizi kaj
parafrazis sian teorion pri pozicio, kiun, laŭ lia opinio, devas preni
nun liberalaj verkistoj.</p>
        <p>— Sendube ni devas utiligi la okazon,  —
ekparolis unu el ĉeestantoj, grizhara advokato, per langvora voĉtono.  —
La alian fojon jam ne okazos tiuj favoraj kondiĉoj por efektivigo de
serioza reformo. Tamen mi dubas, ke pamfletoj ion bonan efikos. Ili nur
krueligos kaj
timigos la registaron, sed tute neniel inklinigos ĝin al nia flanko.
Sed ĝuste tion ni aspiras atingi. Se aŭtoritatuloj opinios pri ni, kiel pri
danĝeraj agitantoj, do tiam niaj ŝancoj ricevi ilian helpon estos senrezultaj.</p>
        <p>— Kion do vi proponas?</p>
        <p>— Peticion.</p>
        <p>— Al la Granda Duko?</p>
        <p>— Jes, peticion pri vastigo de gazetara
libereco.</p>
        <p>Sidanta ĉe fenestro brunulo kun vigla, saĝa
vizaĝo, ekridis turniĝinte al li: — Vi nenion atingos per peticio,  —
diris li.  — Al mi ŝajnis, ke rezulto de Renzi
afero elkuracis vin kontraŭ samaj iluzioj.</p>
        <p>— Mia kara sinjoro! Mi estas ne malpli ol vi
ĉagreniĝinta pri tio, ke ni ne sukcesis preventi transdonon de Renzi.
Mi ne volus ofendi iun ajn el ĉeestantoj, sed mi devas noti, ke ni fiaskis
ĉefe pro malpacienco kaj impeteco de kelkaj personoj. Mi certe ne kuraĝus…</p>
        <p>— Hezito estas ĉefa trajto de ĉiu
piedmontano, — abrupte interrompis lin la brunulo. — Mi ne scias, kie
vi trovis
malpaciencon kaj impetecon. Ĉu eble en tiuj humilaj peticioj, kiujn ni
sendis kelkfoje? Povas esti tiel oni difinas impetecon en Toskanujo kaj
Piedmontujo, sed ne en Napolo, de kie mi venis.</p>
        <p>— Feliĉe, — replikis la piedmontano, — la
napola impeteco estas sole en Napolo.</p>
        <p>— Ĉesigu, ĝentlemanoj! — enmiksiĝis la
profesoro. — Estas bonaj originalaj napolaj kutimoj samkiel la
piedmontaj.
Tamen nun ni troviĝas en Toskanujo, kies kutimo postulas ne deflankiĝi
de esenco de afero. Grassini voĉdonas por la peticio, Galli oponas. Kaj
kion diros vi, doktoro Rikardo [Riccardo]?</p>
        <p>— Mi vidas neniun domaĝon en la peticio, kaj
se Grassini verkos ĝin, do mi subskribos kun granda plezuro. Tamen mi
insistas, ke per nuraj peticioj ne eblas ion pozitivan atingi. Kial ni ne povas
eldoni samtempe peticiojn kaj pamfletojn?</p>
        <p>— Ĉar simple pamfletoj armos la registaron
kontraŭ ni kaj sekve ĝi neniel reagos niajn peticiojn, — diris Grassini.</p>
        <p>— Sama rezulto estos ĉiuokaze. — La napolano
stariĝis kaj alpaŝis al tablo. — Sinjoroj, vi troviĝas sur misa kurso.
Vane admoni la registaron. Ni devas ribeligi la popolon.</p>
        <p>— Pri tio estas pli facile paroli ol
realigi.  Kial vi intencas starti?</p>
        <p>— Ne metu al Galli samajn demandojn. Li
nepre komencos per bato laŭ kapo de cenzoro.</p>
        <p>— Tute ne, — trankvile replikis Galli. — Ĉu
vi opinias, ke  veninta ĉi tien sudulo ne
havas aliajn argumentojn krom tranĉarmilo?</p>
        <p>— Kaj kion vi proponas?… — Ĉit, sinjoroj,
atenton! Galli volas meti proponon.</p>
        <p>Ĉiuj kunvenintoj, kiuj ĝis tiam grupiĝis
laŭ du — tri personoj en diversaj anguloj, proksimiĝis al la tablo por
aŭskulti Galli. Sed li proteste levis siajn brakojn: — Ne, sinjoroj, tio ne
estas mia propono, simple mian kapon venis unu ideo. Mi opinias, ke en ĉiea
jubilo pro agoj de la nova papo estas kaŝita granda danĝero. Li aperigis novan
politikan kurson, donis amnestion, kaj do multaj homoj konkludas el tio, ke ni
ĉiuj en la tuta Italio senescepte devas ĵeti sin en liajn brakumojn, por ke li
konduku nin
en la promesitan landon. Mi persone jubilas pro agoj de la papo samkiel
ceteraj homoj. La amnestio estas bonega faro!</p>
        <p>— Mi estas certa, ke lia sankta moŝto sentos
sin absolute flatita… — malestime komencis Grassini.</p>
        <p>— Ĉesigu, Grassini! Permesu al li eldiri!  —
interrompis lin Rikardo. — Mirinde! Vi kun Galli neniel povas deteni
sin de kverelo. Vi similas katon kaj hundon… Daŭrigu, Galli!</p>
        <p>— Jen kion mi volis diri, — daŭrigis la
napolano. — Lia sankta moŝto agas sendube kun plej bonaj intencoj, sed
kiel malproksime disvastiĝos liaj reformoj, jen estas alia demando. Nuntempe
ĉio pasas glate. Reakciuloj en la tuta Italio unu-du monatojn estos
kvietaj, ĝis falo de jubila ondo, kiun levis la amnestio.
Sed estas dubinde, ke ili sen batalo fordonos potencon el siaj
manoj. Mi opinias, ke mezvintre jezuitoj, gregorianoj, sanfedistoj kaj tuta
cetera kliko
komencos denove teksi intrigojn kaj elturmentos ĉiun nesubaĉeteblan
personon.</p>
        <p>— Tio ĉi ŝajnas vero.</p>
        <p>— Do, ĉu ni sendos unu peticion post la alia
kaj atendos, kiam Lambruĉini [Lambruschini] kune kun lia bando
konvinkos la
Grandan Dukon fordoni nin sub regado de jezuitoj kaj alvoki aŭstrajn
husarojn por patroli stratojn, aŭ ni devancos ilin kaj profitos provizoran
konsterniĝon por unufoje ekbati?</p>
        <p>— Diru al ni antaŭ ĉio, pri kiu bato vi
parolas?</p>
        <p>— Mi proponus komenci organizitan propagandon kaj agitadon kontraŭ jezuitoj.</p>
        <p>— Sed tio estos fakte deklaro pri militokomenco.</p>
        <p>— Jes, ni malkaŝos ties intrigojn kaj
sekretojn, ni alvokos la popolon unuiĝi por batali kontraŭ jezuitoj.</p>
        <p>— Sed ĉi tie neniun oni povas konvikti.</p>
        <p>— Neniun? Atendu tri monatojn kaj vi ekvidos
multajn jezuitojn. Tiam estos tro malfrue.</p>
        <p>— Jes. Tamen vi scias, ke por alvoki  loĝantaron kontraŭ jezuitoj necesas paroli
libere. Kial do vi evitos cenzuron?</p>
        <p>— Mi ne evitos ĝin. Mi simple ĝin ignoros.</p>
        <p>— Sekve vi eldonos pamfletojn anonime? Tio
estas tre bone, sed ni jam provis presi en eksterleĝaj presejoj kaj ni
scias, ke…</p>
        <p>— Ne! Mi proponas presi pamfletojn libere
kun niaj nomoj kaj adresoj. Persekutu ili nin, se ili estas tiel
kuraĝaj.</p>
        <p>— La projekto absolute ne taŭgas! — kontestis
Grassini. — Pro tiu ĉi ekstravaganco ni devas enŝovi niajn kapojn en
faŭkon de la leono.</p>
        <p>— Nu, vi povas ne timi! — bruske respondis
Galli. — Ni ne petas vin iri en prizonon pro niaj pamfletoj.</p>
        <p>— Malpliigu vian abruptecon, Galli! — diris
Rikardo. — Ĉi tie temas ne pri timeco. Ni ankaŭ, samkiel vi, estas
pretaj iri
prizonon pro nia afero. Sed endanĝeriĝi pro bagateloj mi ne volas. Mi
proponas amendon al la deklarita projekto.</p>
        <p>— Kiun?</p>
        <p>— Mi opinias, ke ni povas elekti
batalorimedon, kiu savos nin de kolizio kun cenzuro.</p>
        <p>— Mi ne vidas, kiel vi tion atingos.</p>
        <p>— Necesas aliformi kaj vuali niajn eldiraĵojn, por…</p>
        <p>— …Por ilin ne komprenus cenzoro, ĉu ne?
Kial do trovos veran ilian sencon malklera metiisto aŭ simpla
laboristo? Tio ĉi aspektas nereale.</p>
        <p>— Martini, kion vi opinias? — demandis la
profesoro sidantan apud li larĝaŝultran viron kun granda nigra barbo.</p>
        <p>— Mi nun ne estas preta aperigi mian
opinion. Ni devas obteni ioman sperton kaj ekvidi ĝiajn rezultojn.</p>
        <p>— Kaj vi, Sakoni [Sacconi]?</p>
        <p>— Mi volus aŭskulti sinjorinon Bolo [Bolla].
Ŝiaj sugestoj ĉiam estas valoraj.</p>
        <p>Ĉiuj turnis sin flanken al virino sidanta
sur divano, kiu apogis sian mentonon per brako kaj silentis. Ŝi havis
seriozajn, nigrajn okulojn, sed nun en ili vidiĝis amuza lumstrio.</p>
        <p>— Mi timas, ke niaj opinioj estas malsamaj,
—  diris ŝi.</p>
        <p>— Via originaleco estas permanenta, sed plej
malbona estas tio, ke vi ĉiam pravas, — enkojniĝis Rikardo.</p>
        <p>— Mi absolute konsentas, ke ni devas tiel aŭ
aliel batali kontraŭ jezuitoj. Se unu armilo ne taŭgas, do necesas uzi
la alian. Sed defio estas nesufiĉa kaj evitema taktiko estas malfacila.
Nu, peticioj, laŭ mi, estas ĝenerale infanaj ludiloj.</p>
        <p>— Mi esperas, sinjorino, — tre serioze diris
Grassini, — ke vi ne sugestos al ni tiun metodon, kiel murdo.</p>
        <p>Martini ektiris sian lipharon, kaj Galli
neĝenante sin subridis. Eĉ la juna grava virino ne sukcesis deteni sin
de rideto.</p>
        <p>— Kredu min, — diris ŝi, — se mi estus
sangoavida, do mia singardemo detenus min de deklaro pri tio, ĉar mi
jam ne estas infano. Plej mortiga armilo, kiun mi scias, estas rido. Se ni
atingos tion, ke la popolo mokos pri jezuitoj kaj ties pretendoj, tiam ni
venkos sen sangoverŝo.</p>
        <p>— Mi pensas, ke vi pravas, — diris Fabrizi.
—  Sed mi ne vidas, kiel vi tion realigos.</p>
        <p>— Kial al vi ŝajnas, ke ni ne sukcesos tion
realigi? — demandis Martini. — Satiro havas pli bonan ŝancon pasi tra
cenzuro, ol serioza artikolo. Se ni verkos alegorie, do averaĝa leganto pli
facile trovos veran sencon de aspektanta neofende ŝerco, ol enteno de scienca
aŭ ekonomia traktato.</p>
        <p>— Konklude, sinjorino, kion vin finfine
sugestas: ĉu ni devas eldoni satirajn pamfletojn aŭ komikan gazeton? Mi
estas certa, ke la lastan cenzuro neniam permesos.</p>
        <p>— Mi menciis ion malsaman. Laŭ mi, estus tre
utile eldoni kaj vendi malmultekoste aŭ disvastigi tute senpage
malgrandajn satirajn flugfoliojn kun versoj aŭ prozo. Se mi trovus bonan
pentriston, kiu
estus nia adepto, do ni eldonus tiujn flugfoliojn ankaŭ kun ilustraĵoj.</p>
        <p>— Tio estas admirinda ideo, se ĝi estos
plenumita. Ĝi bezonas solidan kaj bonan efektivigon. Kie ni trovos
lertan satirikiston?</p>
        <p>— Vi bone scias, — aldonis Lega, — ke
plimulto el ni estas seriozaj verkistoj. Mi tre estimas ĉiujn
ĉeestantojn, sed
mi supozas, ke kiel humuristoj ni similos elefantojn dancantajn
tarantelon.</p>
        <p>— Mi ja ne proponas laboron, kiun ni ne
kapablas okazigi. Necesas trovi talentan pentriston, kiu sendube estas
en Italio, kaj establi monan fonduson. Certe ni devas bone ekkoni tiun
homon por konvinkiĝi, ke li laboros respektive de niaj celoj.</p>
        <p>— Sed kie ni lin trovos? Mi povas per
fingroj de unu mia mano kalkuli pli-malpli talentajn satirikistojn, sed
ĉiuj ne estas dungeblaj. Giusti ne povas pro sia plena okupiĝo. Unu aŭ du
taŭgaj verkistoj loĝas en Lombardujo, sed ambaŭ uzas nur la milanan dialekton
malkompreneblan por ĉiuj italoj.</p>
        <p>— Kaj krome, — aldonis Grassini, — influi
toskananojn necesas per pli bonaj rimedoj. Mi estas certa, ke ni
aspektos almenaŭ kiel homoj sen politika takto, se ni traktos seriozan taskon
pri civila kaj religia libereco en ŝerca formo. Florenco ja ne estas urbo de
fabrikoj kaj
monprofito kiel Londono, ne frekventejo por sibaritoj kiel Parizo. Ĝi
estas urbo kun granda historio.</p>
        <p>— Sama estis ankaŭ Ateno, — kun rideto
interrompis lin sinjorino Bolo. — Sed tieaj civitanoj estis tro
atoniaj, do estis bezonata ojstro<a l:href="#note_25" type="note">[25]</a> por veki ilin.</p>
        <p>Rikardo frapis permane laŭ tablo: — Ojstro!
Kial ni ne rememoris lin? Jen homo, kiun ni bezonas!</p>
        <p>— Kiu li estas?</p>
        <p>— Ojstro estas pseŭdonimo de Felice Rivarez.
Ĉu vi ne memoras? Li estas ano de Muratori grupo, kiu venis ĉi tien de
Apenina montaro antaŭ tri jaroj.</p>
        <p>— Ĉi vi konas tiun grupon? Cetere, mi nun
rememoras. Vi akompanis ilin veturi en Parizon.</p>
        <p>— Jes, mi akompanis Rivarezon ĝis Livorno
kaj poste li veturis plu ĝis Marsejlo sen mi. Li ne volis resti en
Toskanujo. Li deklaris, ke post fiasko de la ribelo li povas nur ridi kaj do
preferas forveturi Parizon. Li probable konsentos kun sinjoro Grassini, ke
Toskanujo estas nekonvena loko por rido. Tamen se ni lin invitos, do li revenos
eksciinte, ke nun  ekzistas ebleco agadi
en Italio. Mi estas preskaŭ certa pri tio.</p>
        <p>— Kiel vi nomis lin?</p>
        <p>— Rivarez. Li ŝajne estas brazilano. Mi
scias, ke li loĝis en Brazilo. Mi ŝajne neniam renkontis pli spritan
homon. La
ĉielo scias, ke tiun tempon en Livorno ni ne tute bezonis ĝojon, ĉar
niaj koroj kompatis malfeliĉan Lambertini…  Sed ni
ne sukcesis deteni nian ridon, kiam Rivarez venis la ĉambron kaj
disdonis senfinan artan fajraĵon de spriteco! Mi rememoras, ke li havas grandan
sabran cikatron sur vizaĝo. Stranga li estas viro…
Sed mi estas certa, ke lia vigla optimismo detenis tiam multajn
niajn adeptojn de plena despero.</p>
        <p>— Ĉu li estas tiu viro, kiu verkas
politikajn skeĉojn en francaj ĵurnaloj sub la nomo "Le Taon"?</p>
        <p>— Jes. Ĉefe li verkas artikoletojn kaj humurajn felietonojn. Apeninaj
kontrabandistoj
nomas lin "Ojstro" pro lia pika lango kaj do li nun tiel subskribas
siajn verkojn.</p>
        <p>— Mi ion scias pri tiu ĉi ĝentlemano, — kiel
ĉiam solide kaj nehaste eniĝis la konversacion Grassini, — kaj mi ne
povas diri, ke mia scio estas avantaĝa por li. Ojstro sendube havas bonegan
racion, sed li estas facilanima, do al mi ŝajnas, ke oni supertaksis liajn
kapablojn.
Tre probable, ke li ne spertas mankon de kuraĝo, sed lia reputacio en
Parizo kaj Vieno ne estas tute senriproĉa. Tiu ĉi homo, kies vivo havas
multajn
aventurojn, nesciate de kie venis. Oni diras, ke ekspedicio de Duprez  trovis lin en ĵunglo de Suda Ameriko, kie li
preskaŭ sovaĝiĝis kaj degradis. Laŭ mia scio, li neniam povis ekspliki
tiaman lian staton. Koncerne de eventoj okazintaj en Apeninoj, do ĉiu scias,
ke ilin partoprenis ĉefe kanajlaro kaj mortopunitoj el Bolonjo [Bologna], kiuj
estis efektivaj krimuloj. Tiuj, kiuj sukcesis savi sin, ankaŭ ne estas
honestaj homoj. Nur kelkaj personoj estas dignaj.</p>
        <p>— Kaj intime amikas kun multaj ĉeestantoj ĉi
tie! — Rikardo, kies voĉo havis indignan tonecon, interrompis Grassini.
—  Skrupulo kaj rigoreco estas tre aprobindaj trajtoj, sed ne sekvas
forgesi, Grassini, ke tiuj "efektivaj krimuloj" fordonis vivojn por siaj
idealoj kaj tio estas pli valora, ol tio, kion ni faris kune.</p>
        <p>— Sekvan fojon, — aldonis Galli, — kiam
iu  informos vin pri malnovaj parizaj
klaĉoj, diru lin de mia nomo, ke relative de ekspedicio de Duprez li
eraras. Mi persone konas lian asistanton Martel kaj aŭdis de li la tutan
historion. Tio estas vero, ke ili trovis Rivarezon tie. Li batalis pro Argentina
respubliko,
estis kaptita kaj poste eskapis. Li maskis sin kaj alivestiĝis penante
atingi Buenos Ajreson. Versio, ke la ekspedicio prenis lin pro kompato, estas
pura fifabrikaĵo. Ilia interpretisto malsaniĝis kaj forveturis. Neniu el
restaj francoj ne parolis en indiĝenaj dialektoj. Ili petis Rivarezon traduki
kaj li laboris kun la ekspedicio tri jarojn esplorante riverbranĉojn de
Amazono. Laŭ vortoj de Martel, ili neniam plenumus siajn taskojn sen helpo de
Rivarez.</p>
        <p>— Ne gravas, kiu li estas, — eniĝis Fabrizi,
—  tamen mi supozas, ke li havis ion rimarkindan, ĉar li sorĉis tiujn du
malnovajn kompaniulojn kiel Martel kaj Duprez. Kion vi opinias,
sinjorino?</p>
        <p>— Mi nenion scias pri li. Mi estis en
Anglio, kiam fuĝintoj pasadis Toskanujon. Mi opinias, ke se kompaniuloj
laborintaj kune kun li tri jarojn favore diras pri li kaj samon diras
liaj kamaradoj partoprenintaj la ribelon, do tio sufiĉas por ignori
bulvardajn klaĉojn.</p>
        <p>— Eldiraĵoj de liaj kamaradoj estas entute
pozitivaj, — diris Rikardo. — Rivarezon adoris ĉiuj de Muratori kaj
Zambekari [Zambeccari] ĝis plej malkulturaj montanoj. Krome li estas persona
amiko de Orsini. Efektive en Parizo pri li oni rakontas ĉiujn elpensaĵojn, sed
se la homo ne volas havi malamikojn, do li ne devas esti politika satirikisto.</p>
        <p>— Mi ne estas ĝisfine certa, sed ŝajne mi
vidis lin, kiam tiuj politikaj rifuĝintoj venis ĉi tien, — diris Lega.
—  Li ĝibiĝas aŭ lamas, mi nun ne povas rememori.</p>
        <p>La profesoro eltiris keston el la
skribtablo, prenis paperaron kaj komencis foliumi.</p>
        <p>— Ŝajne mi havas ie lian polican priskribon,
—  diris li.  — Ĉu vi memoras, ke kiam ili
estis fuĝantaj en la montaron, ĉie oni dispendigis iliajn personajn
aspektojn kaj kardinalo… Kiel estas nomo de tiu kanajlo?..
Jes, kardinalo Spinola eĉ proponis
rekompencon pro ties kapoj. Konekse kun tio oni rakontas tre interesan
historion. Rivarez surmetis malnovan soldatan uniformon kaj vagadis tra
la lando kiel vundita karabenisto serĉanta sian regimenton. Dum vagado li
trafis militan grupon senditan de Spinola por trovi lin kaj veturis kune kun
ili en komuna ĉaro rakontante korŝirajn elpensaĵojn pri tio, kiel ribeluloj
kaptis lin, entiris en sian nestaĉon en la montaro kaj multe torturis lin.
Soldatoj montris al li paperon kun priskribo de lia aspekto,
sed li trompis ilin kaj sciigis diversajn
absurdaĵojn pri diablo, kiun oni nomas Ojstro. Nokte, kiam ĉiuj estis
dormantaj, Rivarez enverŝis akvon en ties pulvujon kaj forkuris
preninte necesan kvanton de provianto kaj kartoĉoj.</p>
        <p>— Aha jen, mi trovis! — diris Fabrizi
ĉesiginte sian rakonton. — "Felice Rivarez nomata ankaŭ Ojstro aĝas
ĉirkaŭ  tridek jarojn. Naskiĝloko estas
nekonata, sed laŭ kelkaj scioj ĝi troviĝas en Suda Ameriko. Laŭ
profesio li estas ĵurnalisto. Lia staturo ne estas alta. Haroj kaj barbo estas
nigraj. Brunhaŭta. Okuloj bluaj. Frunto alta. Nazo, buŝo, mentono…" Kaj jen
ankoraŭ: " Specialaj markoj — li lamas je la dekstra kruro. Lia
maldekstra brako estas kripla kaj ne havas du fingrojn. Cikatro sur vizaĝo. Li
balbutas". Ankaŭ tien oni aldonis: " Li estas tre lerta pafanto,
sekve dum aresto necesas esti kiel eble plej singardema".</p>
        <p>— Tio estas eksterordinara! Kiel li sukcesis
trompi tiujn, kiuj havis detalan lian identigilon?</p>
        <p>— Savis lin
sendube nur lia braveco. Se aperus almenaŭ malgranda
suspekto, do li pereus. Li ofte atingas konfidon de aliaj homoj dank`
al sia senkulpa aspekto…  Nu, ĝentlemanoj,
kion vi opinias pri la propono? Mi vidas, ke multaj ĉeestantoj bone
konas lin. Skribu ni al li, ke ni atendas lian helpon.</p>
        <p>— Komence necesas konatigi lin kun nia plano
—  diris Fabrizi, — kaj informiĝi, ĉu li akceptos ĝin?</p>
        <p>— Ĉar temas pri batalo kontraŭ jezuitoj, do
Rivarez nepre konsentos. Mi konas neniun pli senkompromisan anti-klerikaliston.
Ĉi-rilate li estas simple furioza.</p>
        <p>— Do, ĉu vi skribos al li, Rikardo?</p>
        <p>— Certe. Mi rememoras, kie li nun povas
esti. En Svisujo, mi opinias. Li estas mirinde lokŝanĝema ulo: ĉiutempe
li nomadas. Nu, kio koncernas pamfletojn…</p>
        <p>Reaperis vigla diskutado. Kiam ĉiuj komencis disiri, Martini proksimiĝis al
sinjorino Bolo.</p>
        <p>— Mi akompanos vin, Gemo.</p>
        <p>— Dankon. Mi volas interparoli kun vi pri
aferoj.</p>
        <p>— Ĉu tio koncernas adresojn? — demandis li
mallaŭte.</p>
        <p>— Nenio grava. Tamen al mi ŝajnas, ke
necesas iel reagi, ĉar du leteroj tro longatempe estis en poŝto
pasintsemajne. Kvankam iliaj entenoj estas entute senkulpaj kaj ilia prokrasto
probable estas
simpla hazardo, sed ne eblas riski. Se polico suspektas almenaŭ unu el
niaj adresoj, necesas urĝe ilin ŝanĝi.</p>
        <p>— Mi venos al vi morgaŭ. Hodiaŭ ni plu ne
parolu pri aferoj — vi aspektas laca.</p>
        <p>— Mi ne lacis.</p>
        <p>— Sekve vi ĉagreniĝis. Kio estas kialo?</p>
        <p>— Ho, nenio, nenio eksterordinara.</p>
      </section>
      <section id="_ĉapitro_2_grassini_gastigas_mondumon">
        <title>
          <p>Ĉapitro 2. Grassini gastigas mondumon</p>
        </title>
        <p>— Katjo, ĉu sinjorino Bolo estas hejme?</p>
        <p>— Jes, sinjoro, ŝi vestiĝas. Bonvolu veni
gastoĉambron, ŝi baldaŭ aliros.</p>
        <p>Katjo amikece bonvenigis la vizitanton kiel origina
devonŝira knabino. Martini estis ŝia favorito. Li parolis angle kiel
fremdulo certe, sed sufiĉe flue; li ne kutimis ĝismatene diskuti pri
politiko, kiel ceteraj gastoj neatentantaj lacecon de la mastrino.
Krome Martini vizitis Devonŝiron por helpi al sinjorino Bolo dum
malfacila tempo, kiam mortis ŝia bebo kaj estis mortanta ŝia edzo. De
tiam tiu ĉi grandampleksa, plumpa kaj silentema viro iĝis por Katjo ano
de la familio samkiel nigra, maldiligenta kato Paŝto [Pasht], kiu nun
oportune kuŝis sur liaj genuoj. La kato ankaŭ favoris al Martini, ĉar
la gasto ne surtretis ĝian voston, ne ĵetis tabakan fumon en okulojn,
kion faris la aliaj, permesis troviĝi sur liaj genuoj kaj ronroni, dum
manĝado li ĉiam rememoris, ke katoj preferas ne nur vidi, kiel homoj
manĝas fiŝon, sed ili same ĝin ŝatas vori. Amikeco inter ili aperis
antaŭ longa tempo. Kiam Paŝto estis ankoraŭ katido, Martini patronis
ĝin kaj transportis ĝin el Anglio en Italion, ĉar tiam la mastrino
estis malsana kaj do ne zorgis pri ĝi. Poste la kato spertis multajn
okazojn por konvinkiĝi, ke la plumpa, simila al urso viro estas ĝia
fidela amiko.</p>
        <p>— Kiel komforte vi ambaŭ aranĝis sin! — diris Gemo
venante la ĉambron. — Oni povas opinii, ke vi sidas tiel la tutan
vesperon!</p>
        <p>Martini zorgeme demetis la katon de siaj genuoj.</p>
        <p>— Mi venis iomete pli frue, — diris li, — esperante,
ke vi proponos al mi taseton da teo, antaŭ nia foriro. Ĉe Grassini
ŝajne estos multaj gastoj kaj nesufiĉa vespermanĝo, kiel en ceteraj
mondumaj domoj.</p>
        <p>— Jen kio! — ridetante diris Gemo. — Vi havas saman
pikan langon kiel Galli. Kompatinda Grassini havas multajn ŝarĝojn,
sekve ne necesas aldoni al li ankoraŭ unu respondeco pro tio, ke lia
edzino estas mallerta dommastrino. Nu, kio koncernas nian teon, do ĝi
estos baldaŭ preta. Katjo speciale por vi bakis devonŝiran kekson.</p>
        <p>— Katjo havas bonan animon, ĉu vere, Paŝto? Cetere,
tio rilatas ankaŭ al vi, Gemo, ĉar mi timis, ke vi forgesos mian peton
kaj vestos malsaman robon.</p>
        <p>— Mi ja tion promesis al vi, kvankam hodiaŭ dum tia
varmeta tago, ĝi ne tute taŭgas.</p>
        <p>— En Fiesolo nun estas pli malvarme. La robo el
blanka kaŝmiro tre beligas vin. Mi alportis florojn por ĝi.</p>
        <p>— Kiaj belaj rozoj! Ili estas mirindaj! Tamen necesas
meti ilin en akvujon, ĉar mi ne ŝatas alpingli florojn al roboj.</p>
        <p>— Nu, tio estas unu el viaj superstiĉoj!</p>
        <p>— Ne, tute ne. Simple mi pensas, ke ili malgajos,
kiam ili estos trapasantaj la vesperon kune kun tia enua persono, kiel
mi.</p>
        <p>— Ho ve! Ni ĉiuj estos devigitaj enui tie. Mi nun
supozas, kiaj netolereble tedaj diskutoj tie okazos!</p>
        <p>— Kial?</p>
        <p>— Parte pro tio, ke ĉio, kion tuŝis Grassini, iĝas
same teda, kiel li mem.</p>
        <p>— Ne taŭgas esti maliceĝoja rilate al la homo, kiu gastigis vin.</p>
        <p>— Vi pravas, kiel ĉiam, madono. Nu, tiam mi supozas,
ke tie estos enue pro foresto de interesaj personoj.</p>
        <p>— Kial?</p>
        <p>— Mi ne scias. Iuj estas ekster la urbo, iuj
malsanas, aŭ… Alvenos, certe, du aŭ tri ambasadoroj, kelkaj kleraj
germanoj kaj rusaj princoj, nepriskribebla amaso de turistoj, iuj
reprezentantoj de literatura klubo kaj kelkaj francaj oficiroj. Plu
neniu venos, escepte de nova satirikisto, certe. Li estos ĉefa logaĵo
de la kunveno.</p>
        <p>— Nova satirikisto? Kiu? Rivarez? Sed mi pensis, ke
Grassini tute ne favoras al li.</p>
        <p>— Jes, tio estas vero. Tamen, se pri la homo oni
multe parolas, do Grassini nepre okazigos la unuan aperon de la nova
leono en sia domo. Estu certa, ke Rivarez nenion scias pri malfavoro de
Grassini rilate al li. Cetere li povus tion supozi, ĉar li estas viro
inteligenta.</p>
        <p>— Mi ĝis nun ne sciis, ke li jam alveturis!</p>
        <p>— Tio okazis hieraŭ… Kaj jen teo. Bonvolu sidi, mi servos al vi.</p>
        <p>Nenie Martini fartis tiel bone, kiel en tiu ĉi
malgranda studio. Amikeco de Gemo, kiu eĉ ne konsciis, kiel ŝi ĉarmas
lin, ŝiaj sincereco kaj simpla kamaradeco lumigis agrable lian
malfacilan vivon. Ĉiufoje, kiam li malĝojis, li venis ĉi tien vespere,
sidis silente kaj rigardis ŝiajn brodadon aŭ elverŝadon de teo. Gemo ne
demandis lin pri problemoj kaj ne kompatis. Tamen li foriris ĉiam
kvieta kaj vigligita sentante, ke li kapablas fruktodone labori du
sekvajn semajnojn. Ŝi ne sciis, ke havas raran talenton konsoli, ke nur
rezoluta firmeco de ŝia menso savis lin de plena despero, kiam antaŭ du
jaroj estis perfide kaptitaj kaj pafmortigitaj kiel lupoj liaj plej
intimaj kamaradoj en Kalabrujo.</p>
        <p>Dimanĉajn matenojn li iufoje alvenis "interparoli
pri aferoj", t.e. pri praktika agado de Mazzini partio, al kiu ambaŭ
apartenis. Tiam Gemo tute ŝanĝiĝis: ŝi estis sagaca, malvarmsanga,
logika, perfekte akurata kaj neŭtrala. Tiuj, kiuj konis Gemon nur laŭ
partia laboro, rigardis ŝin sperta kaj disciplinema kamaradino, tute
digna konfidon, kuraĝa kaj valora partianino, sed vidis neniun
individuecon en ŝia vivo. "Ŝi estas denaska konspirantino, kies valoro
egalas valoron de dekduo de ni,  sed plu diri pri ŝi oni povas
nenion" — rezonis Galli. Sino de "madono Gemo", kiun bone konis
Martini, estis fermita por la ceteraj.</p>
        <p>— Do, kio estas via nova satirikisto? — demandis
ŝi  malfermante telerŝrankon kaj rigardante trans la ŝultro en
Martini. — Bonvolu preni, Cezaro, hordean sukeron kaj konfititajn
fruktojn. Interalie, kial revoluciuloj tial ŝatas dolĉaĵojn?</p>
        <p>— Aliaj homoj ankaŭ ilin ŝatas, sed ne preferas
paroli pri tio… La nova satirikisto?  Li estas tipa virina
idolo, sed al vi, certe, li ne plaĉos. Li similas profesian
spritulon, kiu migras tra la mondo kune kun ĉarma dancistino.</p>
        <p>— Ĉu dancistino estas reala, aŭ vi ŝin elpensis, ĉar
vi nun estas moroza kaj provas imiti?</p>
        <p>— Dio defendu min! La dancistino estas tute reala kaj
plaĉas al tiuj, kiuj preferas ami tre nigraharajn brunulinojn. Persone
mi havas malsamajn gustojn. Rikardo parolas, ke ŝi estas hungara
ciganino. Rivarez elveturigis ŝin el iu provinca teatro en Galicio.
Ŝajne Ojstro estas tute senskrupula homo, ĉar li prezentis ŝin en la
mondumo, kvazaŭ ŝi estas lia maljuna onklino.</p>
        <p>— Bone, tia honesto estas aprobinda. Ja aliajn homojn
kaj hejmojn ŝi ne konas.</p>
        <p>— Ene de la mondumo oni rigardas samajn
prezentojn iom alie kaj tute ne tiel, kiel vi, kara madono. Mi dubas,
ke iu ĝojas pro konatiĝo kun ies amatino.</p>
        <p>— De kie oni scias, ke ŝi estas lia amatino? Ja ne
eblas, ke li mem tion informis!</p>
        <p>— Tio ĉi vidiĝas senvorte kaj vi povos konvinkiĝi tuj
post renkonto kun ŝi. Tamen mi supozas, ke eĉ Rivarez ne kuraĝos enigi
ŝin en domon de Grassini.</p>
        <p>— Oni verŝajne ne ricevus ŝin. Sinjorino Grassini ne
aprobas rompojn de etiketo. Tamen min interesas sinjoro Rivarez mem,
sed ne lia persona vivo. Fabrizi diris al mi, ke al li oni skribis kaj
li konsentis alveni por komenci kampanjon kontraŭ jezuitoj. Mi nenion
plu aŭdis pri li. La pasintan semajnon mi havis multe da laboro.</p>
        <p>— Mi preskaŭ nenion povas aldoni al tio, kion vi jam
scias. Mi timis malfacilaĵojn koncerne de lia salajro, sed li ŝajne
estas preta labori senpage.</p>
        <p>— Ĉu li bonstatas?</p>
        <p>— Probable jes. Kvankam tio ĉi aspektas strange. Ĉu
vi rememoras, kiel li velkis, kiam lin trovis ekspedicio de Duprez? Oni
diras, ke li posedas kvotojn de minejoj en Brazilo kaj krome li tre
sukcesis kiel felietonisto en Parizo, Vieno kaj Londono. Li mastras
almenaŭ kvin-ses lingvojn, do lia nuna troviĝado ĉi tie ne estos
obstaklo por lia kunlaboro kun eksterlandaj ĵurnaloj. Mallaŭdo de
jezuitoj ne deprenos tutan lian tempon.</p>
        <p>— Tio ĉi estas vero, certe. Tamen tempas eliri,
Cezaro. Jes, mi alpinglos la rozojn. Atendu minuton.</p>
        <p>Ŝi forlasis la ĉambron kaj baldaŭ revenis kun la
alpinglitaj rozoj kaj nigra hispana mantilo. Martini pririgardis ŝin
kiel pentristo kaj diris: — Vi estas reala reĝino, mia madono, granda
kaj saĝa reĝino la Ŝeba [Sheba].</p>
        <p>— Tiu ĉi komparo ne plaĉas al mi — replikis Gemo
ridetante. — Se vi scius, ke mi multfoje penis aspekti kiel tipa damo
de la mondumo! Ja ne eblas por la konspirantino simili reĝinon la Ŝeba.
Tio ĉi estas sentaŭga rimedo por esti libera de spionoj.</p>
        <p>— Tutegale ĉiuj viaj penoj ne igos vin simili iun
monduman filistrinon. Sed tio ĉi ne gravas. Vi estas tiom bela, ke
spionoj vidontaj vin, ne kapablos eltrovi viajn opiniojn. Sekve vi ne
bezonos afekti kaj kaŝi sin post via ventumilo simile al sinjorino
Grassini.</p>
        <p>— Sufiĉe, Martini, lasu tiun ĉi veindan virinon en
paco! Prenu iom da hordea sukero por dolĉigi vian inciton… Ĉu vi
estas preta? Tiam startu ni.</p>
        <p>Martini estis prava, kiam li supozis, ke la kunveno
okazos multehoma kaj enua. Literaturistoj ĝentile konversaciis pri
bagateloj kaj efektive enuis, samtempe nepriskribebla amaso de turistoj
kaj rusaj princoj translokiĝis el unu ĉambro en la alian kaj ĉie
demandis pri ĉeestantaj eminentuloj, penante konduti intelekte.</p>
        <p>Grassini ricevis gastojn per ĝentila maniero, kiu
estis polurita samkiel liaj botoj. Sed kiam li ekvidis Gemon, lia
malvarma vizaĝo vigliĝis. Ĝenerale Grassini ne ŝatis Gemon kaj eĉ en
animoprofundo li iomete timis ŝin, tamen li bone komprenis, ke sen tiu
ĉi virino lia nuna kunveno perdus plej grandan agrablecon.</p>
        <p>Li bonstatis kaj atingis altan postenon laŭ sia
profesio, tial kiel riĉulo kaj fame konata persono li celis fari sian
domon centro de intelekta kaj liberala societo. Kun malĝojo li
konsciis, ke modestaspekta virineto, al kiu li senpripense edziĝis
junece, ne taŭgas por esti mastrino de la granda literatura salono.
Post kiam li admonis Gemon viziti lian domon, li estis certa, ke la
kunveno sukcesos. Kvietaj kaj graciaj manieroj de tiu ĉi virino
alportis senafektecon en la societon kaj ŝia partopreno likvidis ioman
spektron de vulgareco, kiu, laŭ lia imago, frekventis la domon.</p>
        <p>Sinjorino Grassini salutis Gemon tre afable: — Kia
hodiaŭ vi estas fascina! — laŭte traflustris ŝi kaj kritike
ĉirkaŭrigardis la blankan kaŝmiran robon. Ŝi malamis sian gastinon
ĝuste pro tio, kio plaĉis en Gemo al sinjoro Martini: pro kvieta
firmeco de ŝia karaktero, pro graveco, sincereco, ekvilibreco de ŝia
saĝo kaj eĉ pro ŝia mieno. Kiam sinjorino Grassini malamis alian
virinon, do ŝi aspektis tiam tre komplimentema. Tamen Gemo bone sciis
valoron de tiuj afablaj vortoj kaj komplimentoj, tial ŝi neniel atentis
ilin. Tiuj "vizitoj en la mondumon" estis por ŝi teda kaj malagrabla
tasko, kiun devas konscie plenumi ĉiu konspiranto, por preventi atenton
de spionoj. Laŭ ŝia opinio, ŝia tasko estis same malfacila, kiel laboro
de ĉifristo, tial, por konservi reputacion de la monduma virino,
ŝi studis modajn revuojn same skrupule, kiel ŝlosilojn de ŝiaj ĉifroj.</p>
        <p>Melankoliaj literaturaj leonoj iom vigliĝis, kiam
aŭdiĝis nomo de Gemo. Ŝi estis populara en ties medio kaj radikalaj
ĵurnalistoj tuj ekmoviĝis en ŝian flankon. Sed Gemo estis tre sperta
konspirantino, por permesi al tiuj monopoligi ŝin. Por renkontoj kun
radikaloj estas alia tempo, tial ŝi ridetante rimarkigis al ili, ke ne
necesas perdi tempon pro ŝi kaj pli bone intervjui turistojn, kiuj
amase alvenis ĉi tien. Ŝi mem komencis konversacii kun membro de la
angla parlamento, kies simpatio estis tre grava por la respublika
partio. Li estis fame konata financisto, tial komence Gemo demandis lin
pri teknika detalo koncerne al la aŭstra valuto kaj poste lerte turnis
subjekton de interparolo al stato de la Lombardo-Venecia enspezo. La
anglo, kiu preferis konversacii pri bagateloj, nun ektimis rigardante
strabe Gemon, ke li trafis ungegojn de "blua ŝtrumpo" [pedantino].
Tamen, kiam li konvinkiĝis, ke interparoli kun tiu ĉi virino estas same
agrable, kiel vidi ŝin, li iĝis obeema kaj komencis tre detale ekspliki
la demandon, kvazaŭ antaŭ li estis Meterniĥo<a l:href="#note_8" type="note">[8]</a>
mem. Tiutempe Grassini alkondukis al Gemo francon, kiu deziris
informiĝi de sinjorino Bolo pri historio de "Juna Italio". La konfuzita
membro de la parlamento konvinkiĝis, ke Italio efektive havas pli multe
da kaŭzoj por malkontento, ol li supozis.</p>
        <p>Malfrue vespere Gemo nerimarkeble lasis la
gastoĉambron kaj venis terason; ŝi volis sole sidi apud altaj kamelioj
kaj oleandroj. Pro premita aero kaj senfina homa trafiko ŝi havis
kapdoloron.</p>
        <p>Fine de la teraso en grandaj tinoj, kiujn kaŝis
bordero el lilioj kaj aliaj florantaj plantoj, staris palmoj kaj altaj
filikoj. Ili kune faris densan ekranon, post kiu troviĝis malplena
anguleto prezentanta belegan panoramon de la valo. Branĉoj de granatujo
kun pluraj floroj pendis super mallarĝa pasejo inter plantoj.</p>
        <p>En tiun ĉi anguleton Gemo rifuĝis esperante, ke
neniu el gastoj trovos ŝin. Ŝi volis ripozi en silento kaj soleco por
forigi kapdoloron. Nokto estis varmeta kaj kvieta, sed post ĉambra
sufoko, ekstera aero ŝajnis al ŝi iom malvarma, tial ŝi kovris sian
kapon per la mantilo.</p>
        <p>Baldaŭ sonoj de ies paŝoj kaj voĉoj igis ŝin
rekonsciiĝi de duondormado, kiu komencis regi ŝin. Ŝi deflankiĝis en
mallumon por resti nevidebla en silento ankoraŭ kelkajn minutojn, antaŭ
reveno en novan babiladon. Tamen paŝoj paŭzis ĝuste antaŭ densa ekrano
de plantoj, kio tre ĉagrenis ŝin. Komence ion diris sinjorino Grassini
per strida voĉo. Poste aperis vira voĉo, mola kaj muzika, sed ĝia
stranga maniero etendi vortojn estis iomete malagrabla por aŭskultado.
Supozeble ĝi estis simpla afektado aŭ rezulto de penado cele maski
parolan difekton. Tiel aŭ aliel ĝi sonis malplezure.</p>
        <p>— Anglino, — ĉu tiel vi diris? — demandis la voĉo.  —
Sed ŝia familia nomo Bolo estas ja itala.</p>
        <p>— Jes. Ŝi estas vidvino de malfeliĉa Ĝiovano Bolo
mortinta en Anglio antaŭ kvar jaroj, ĉu vi tion rememoras? Aĥ, mi
forgesis, ke vi preferas vagan vivmanieron, tial ne eblas postuli, ke
vi konu ĉiujn suferantojn de nia malfeliĉa patrujo. Ili abundas!</p>
        <p>Sinjorino Grassini suspiris. Ŝi ĉiam interparolis
kun fremduloj tiustile. Rolo de patriotino dolorplena pri suferoj de
Italio formis efektan kombinon kun ŝiaj pensionataj manieroj kaj
malkontenta grimaco.</p>
        <p>— Mortinta en Anglio… — ripetis la vira voĉo. — Ĉu
li estis rifuĝinto? Mi iam aŭdis tiun ĉi nomon. Ĉu li konektis kun
"Juna Italio" dum ĝiaj fruaj tagoj?</p>
        <p>— Jes. Li estis arestita kune kun ceteraj junaj
malfeliĉuloj en 1833. Ĉu vi rememoras tion? Lin oni ellasis post kelkaj
monatoj. Tamen post du aŭ tri jaroj aperis ordono pri lia nova aresto
kaj li rifuĝis en Anglion. De tie venis onidiro, ke li edziĝis. Okazis
tre romantika historio, ja malfeliĉa Bolo ĉiam estis romantikulo.</p>
        <p>— Vi diris, ke li mortis en Anglio, ĉu ne?</p>
        <p>— Jes, pro ftizo. Li ne eltenis teruran anglan
klimaton. Antaŭ lia morto pro skarlato ankaŭ mortis ilia sola infano.
Tre triste, ĉu ne? Ni ĉiuj tre amas karan Gemon! Efektive ŝi estas
iomete pruda, kiel ceteraj anglinoj. Tamen post multaj afliktoj
vole-nevole ĉiu iĝos tia melankolia kaj…</p>
        <p>Gemo stariĝis kaj disigis branĉojn de la granatujo.
Aŭskulti dialogon de gefremduloj pri ŝiaj privataj aferoj ŝi ne povis,
tial ŝi forlasis mallumon kaj malkontente venis la lumigitan lokon.</p>
        <p>— Aĥ, jen ŝi estas! — ekkriis la gastigantino kvazaŭ
nenio okazis. — Gemo, karega, via foresto perpleksigis min! Sinjoro
Felico Rivarez volas konatiĝi kun vi.</p>
        <p>"Do, tiu ĉi viro estas Ojstro!" — pensis Gemo kaj
ĉirkaŭrigardis lin scivoleme. Rivarez ĝentile riverencis al ŝi kaj
ĵetis rigardon, kiu ŝajnis penetrema kaj eĉ aroganta.</p>
        <p>— Vi eltrovis b-b-belegan anguleton, — diris li
balbutante kaj montris la densan verdan ekranon. — De ĉi tie vidiĝas
ĉ-ĉ-ĉarma panoramo!</p>
        <p>— Jes. La loko efektive estas bela. Mi venis ĉi tien pro freŝa aero.</p>
        <p>— Tiun admirindan nokton troviĝado en sufokaj ĉambroj
estas simpla peko, — diris la dommastrino kaj levis siajn okulojn al
steloj. (Ŝi havis belajn okulharojn kaj al ŝi plaĉis prezenti ilin.)  —
Vidu, sinjoro! Ĉu ne estas belega nia amata Italio? Se ĝi estus libera!
La lando sklava kun senkompareblaj floroj kaj ĉielo!</p>
        <p>— Kaj kun tiuj patriotinoj! — tramurmuris Ojstro mole.</p>
        <p>Kun tremo Gemo ekrigardis lin, ĉar lia arogaĵo estis
tre videbla. Sed ŝi ne konsideris apetiton de sinjorino Grassini por
komplimentoj, ĉar la kompatinda virino nenion ironian rimarkis kaj nur
suspiris: — Aĥ, sinjoro, povoj de virino ne estas abundaj! Tamen eble
iam mi sukcesos pruvi, ke mi rajtas nomi min italino… Kaj nun mi
devas plu mastrumi la domon. La franca ambasadoro petis min konatigi
lian zorgatinon kun ĉiuj eminentuloj ĉeestantaj. Vi ankaŭ devas
prezentiĝi al ŝi. Ŝi estas tre fascina fraŭlino. Gemo, karega, mi
alkondukis sinjoron Rivarez ĉi tien por montri al li belan panoramon de
la valo. Mi restigas lin por via prizorgo. Mi esperas, ke vi protektos
kaj prezentos lin al ĉiuj… Kaj jen venis la rava rusa princo! Ĉu vi
jam renkontis kun li? Oni diras, ke li estas favorito de imperiestro
Nikolao. Li estas garnizona komandanto de iu pollanda urbo, kies nomon
neniu povas facile prononci. Quelle nuit magnifique! N’est-ce pas, mon
prince? [Kia superba nokto! Ĉu ne, mia princo?]</p>
        <p>Ŝi elpapiliumis pepante al viro kun bova kolo, peza
mentono kaj multaj ordenoj sur uniformo. Baldaŭ ŝiaj lamentaj replikoj
pri "notre malheureuse patrie" [nia malfeliĉa patrujo] kun ceteraj
franclingvaj enmetaĵoj "charmant" [ĉarma] kaj "mon prince" [mia princo]
malaperis fore.</p>
        <p>Gemo silente staris sub la granatujo. Ŝi koleris
kontraŭ arogaĵo de Ojstro kaj ŝi eĉ kompatis la malgrandan stultetan
virinon. Li rigardis la malproksimiĝantajn figurojn kun tia malaproba
mieno, kiu tre kolerigis Gemon, ja estis malnoble moki pri tiu ĉi
veinda ulino.</p>
        <p>— Tie iras itala kaj rusa patriotismoj, — diris
Ojstro kaj ridetante turniĝis al ŝi. — Iras ili brako en brako, tre
kontentaj ambaŭ! Kiun vi preferas?</p>
        <p>Gemo kuntiris la brovojn kaj nenion diris.</p>
        <p>— Certe, tio ĉi estas p-p-persona gusto, — daŭrigis
Rivarez, — sed laŭ mi, la rusa speco de patriotismo estas pli bona, ĉar
ĝi estas pli perfekta! Se Rusio fidus florojn kaj ĉielojn anstataŭ
pulvo kaj kanonoj, ĉu longatempe tiu "mon prince" detenus sian
p-p-polan fortreson?</p>
        <p>— Mi pensas, — diris Gemo malvarme, — ĉiu povas
eldiri sian vidpunkton, sed sen moko pri la dommastrino, kiu gastigas
nin!</p>
        <p>— Aĥ, jes! Mi f-f-forgesis gastamajn obligaciojn,
kiujn oni tre aprezas ĉi tie en Italio. Mirinde estas gastemaj tiuj
italoj! Mi estas certa, ke aŭstroj ankaŭ tion trovas. Ĉu vi volas
eksidi?</p>
        <p>Lametante li alportis seĝon por Gemo kaj stariĝis
vidalvide de ŝi apoginte sin sur balustradon. Lumo el la fenestro falis
rekte lian vizaĝon kaj ŝi povis ĉirkaŭrigardi ĝin detale.</p>
        <p>Gemo seniluziiĝis. Ŝi supozis ekvidi se ne tro
agrablan vizaĝon, do almenaŭ rimarkindan kaj potencoplenan. Tamen antaŭ
ĉio estis okulfrapantaj liaj emoj al dandado kaj preskaŭ nekaŝita
orgojlo.</p>
        <p>Li estis brunhaŭta kiel mulato kaj, malgraŭ lameco,
movlerta kiel kato. Tuta lia eksteraĵo similis panteron. Liajn frunton
kaj maldekstran vangon malbeligis longa kurba cikatro, kiun verŝajne
restigis sabrobato. Gemo rimarkis, ke dum balbutado lian maldekstran
flankon de vizaĝo nervozigis tiko. Sen tiuj ĉi mankoj li ĝenerale estis
bela, tamen la vizaĝo havis nenian amindecon.
Ojstro daŭrigis interparoladon per sia mola,  maldiktona voĉo,
kvazaŭ ronronante. "Same parolus pantero, se ĝi kapablus kaj havus
bonhumoron", — ekpensis Gemo, kies malkontento kreskis plu.</p>
        <p>— Mi aŭdis, — rediris li, — ke vi interesiĝas pri la
radikala gazetaro kaj mem verkas artikolojn por ĝi.</p>
        <p>— Mi verkas malofte, ĉar mi havas nesufiĉan tempon.</p>
        <p>— Aĥ, certe! Sinjorino Grassini sciigis min, ke vi
estas okupita pri aliaj gravaj aferoj.</p>
        <p>Gemo kuntiris la brovojn. Probable la babilulino pro
sia stulteco eldiris ion troan al tiu ĉi nefidinda homo, kiu nun entute
ne plaĉis al ŝi.</p>
        <p>— Mi efektive preskaŭ ne havas libertempon, sed
sinjorino Grassini supertaksas signifon de mia laboro, — seke respondis
Gemo. — Ĉiuj aferoj ĉefe estas trivialaj.</p>
        <p>— Do, estus tre malbone, se ni ĉiuj okupiĝus nur pri
funebrado de Italio. Al mi ŝajnas, ke societo de niaj gegastigantoj
faras ĉiun alveninton frivola por lia memdefendo. Aĥ, jes! Mi scias,
kion vi volas diri. Vi estas perfekte prava, sed ili ambaŭ kun ties
patriotismo estas efektive amuzaj! Ĉu vi volas reveni la ĉambron? Kial?
Ja ĉi tie estas tiel bone!</p>
        <p>— Ne, mi foriros. Aĥ, mia mantilo… Dankon.</p>
        <p>Rivarez levis la mantilon kaj ekrigardis Gemon per
okuloj bluaj, kiel miozotoj ĉeriveraj.</p>
        <p>— Mi scias, ke vi ofendiĝis pro mia moko pri tiu ĉi
kolorigita pupo, — diris li pente. — Ĉi iu povas ne moki ŝin?</p>
        <p>— Se vi min demandas, do jenon mi diras: Laŭ mi estas
malnoble kaj… malhoneste moki mensajn kapablojn de la homo. Tio ĉi
egalas mokon pri kriplulo aŭ…</p>
        <p>Li subite enspiris kaj retiriĝis de Gemo. Li ankaŭ
ekrigardis siajn laman kruron kaj kripligitan brakon. Sed baldaŭ li
rekonsciiĝis kaj ekridegis: — Via komparo ne estas tre justa, sinjorino:
ni, kripluloj, ne fanfaronas pri siaj misformoj, kiel tiu ĉi virino
fanfaronas pri sia stulteco, kaj agnoskas, ke korpaj breĉoj estas tute
ne pli bonaj ol la samaj moralaj… Ĉi tie estas ŝtupeto — apogu sin
sur mia brako.</p>
        <p>Gemo silente iris apud li; lia neatendita sentivo tute konfuzis ŝin.</p>
        <p>Post kiam Rivarez disfaldis pordojn de la halo, ŝi
tuj komprenis, ke io okazis tie dum ilia foresto. Mienoj de viroj
esprimis indignon kaj konsternon; virinoj grupiĝis ĉe pordoj kaj
aspektis senafekte, kvankam ties vangoj estis tro ruĝaj. La mastro ofte
demetis kaj surmetis siajn okulvitrojn, vane penante kaŝi sian
koleregon, turistoj ankaŭ amasiĝis kaj ĵetis scivolemajn rigardojn en
malan angulon de la halo. Evidente tie okazas io, kio al iuj ŝajnis
amuza kaj al la ceteraj — insulta. Sole sinjorino Grassini nenion
rimarkis. Kokete svingante sian ventumilon ŝi babilis kun sekretario de
la nederlanda ambasado, kiu aŭskultis ŝin ridetante.</p>
        <p>Gemo haltis ĉe la pordo kaj ekrigardis sian kuniranton, kvazaŭ
demandante lin: ĉu li kaptis ĝeneralan konfuzon? Ojstro translokis
siajn okulojn de la beata dommastrino al sofo staranta fine de la
ĉambrego kaj lian vizaĝon tuj plenigis malica triumfo.</p>
        <p>Gemo konjektis, ke li alvenis ĉi tien kune kun sia
amatino, kiun li prezentis aliel al sinjorino Grassini.</p>
        <p>La ciganino sidis apoginte sin sur dorso de sofo.
Ŝin ĉirkaŭigis junuloj kaj infanteriaj oficiroj, kiuj amindumis kun ŝi,
nekaŝante ironiajn ridetojn. Orienta brilo de ŝia luksa
sukcena-skarlata robo kaj abundo de ornamaĵoj multe kontrastis kun
ceteraj ĉeestantoj de tiu ĉi florenca literatura salono, kvazaŭ iu
tropika birdo eniĝis aron de sturnoj kaj paseroj. La virino mem fartis
malkomforte kaj rigardis aliajn virinojn, kiuj estis ŝokitaj pro ŝia
alveno, per malestima-minaca grimaco. Ekvidinte Ojstron, kiu trapasis
kune kun Gemo la halon, ŝi desaltis de la sofo, proksimiĝis al li kaj
ekparolis en la malkorekta franca lingvo.</p>
        <p>— Sinjoro Rivarez, mi serĉis vin ĉie! Grafo Saltikov
demandas, ĉu vi povas viziti lian vilaon morgaŭ vespere? Tie okazos
dancoj.</p>
        <p>— Mi tre bedaŭras, sed mi ne venos. Des pli, ke mi ne
kapablas danci… Sinjorino Bolo, permesu al mi prezenti fraŭlinon Ziton Reni.</p>
        <p>La ciganino defiante ĉirkaŭrigardis Gemon kaj seke
riverencis. Martini diris veron: ŝi estis sendube bela, sed ŝia beleco
estis ia kruda, senanima. Ŝia harmonia kaj libera moviĝado estis plaĉa
por okuloj, tamen ŝiaj  malalta frunto kaj maldikaj nazotruoj
havis kvazaŭ rabajn trajtojn. Renkonto kun la ciganino pliigis
konfuzon, kiun Gemo sentis ĝis nun kun Ojstro, tial, kiam la gastiganto
ekpetis ŝin helpi al li distri turistojn, ŝi tuj konsentis kun ĝojo.</p>
        <subtitle>* * *</subtitle>
        <p>— Do, madono, kion vi povas diri pri Ojstro?  —
demandis Gemon Martini, kiam ili estis revenantaj nokte en Florencon.  —
Kiel li aŭdacis erarigi kompatindan sinjorinon Grassini?</p>
        <p>— Ĉu vi parolas pri la dancistino?</p>
        <p>— Jes, memkompreneble! Li konvinkis sinjorinon
Grassini, ke la fraŭlino baldaŭ iĝos leonino de la sezono, tial ŝi
estis preta fari ĉion por eminentulino.</p>
        <p>— Mi opinias, ke tiu ĉi evento ne honoras lin. Krome
li enigis geedzojn Grassini en falsan pozicion kaj estis senindulga
rilate al la fraŭlino mem. Mi estas certa, ke ŝi fartis tie malkomforte.</p>
        <p>— Ĉu vi, ŝajne, interparolis kun li? Kiel li impresis vin?</p>
        <p>— Vi devas scii, Cezaro, ke mi konstante strebis kiel
eble baldaŭ lasi lin! Unuafoje en mia vivo mi trafas tiun lacigan
konversacianton. Post dek minutoj de nia interparolado aperis
malagrabla bruo en miaj tempioj. Li similas turbulentan demonon!</p>
        <p>— Mi supozis, ke li ne plaĉos al vi. Tiu ĉi viro
estas glita, kiel angilo. Mi ne konfidas lin.</p>
      </section>
      <section id="_ĉapitro_3_ojstro_verkas_pamfletojn">
        <title>
          <p>Ĉapitro 3. Ojstro verkas pamfletojn</p>
        </title>
        <p>Ojstro prenis domon situantan post Roma pordego
najbare de loĝejo de Zito. Evidente li estis sibarito, ĉar meblaro tiea
kvankam ne estis tro luksa, sed ĉiu ĝia detalaĵo indikis fajnan kaj
fantazian guston de la mastro, kio tre mirigis Galli kaj Rikardon. En
la homo travivinta kelkajn jarojn ĉe bordoj de Amazono ili supozis vidi
pli simplajn kutimojn, tial ili estis konfuzitaj pro liaj multekostaj
kravatoj, pluraj ŝuoj kaj multenombraj freŝaj florbukedoj starantaj sur
lia skribtablo. Tamen entute ili amikiĝis. Ojstro afable kaj volonte
gastigis kamaradojn, precipe la membrojn de loka filio de Mazzini
partio. Tamen Gemo evidente estis escepto el tiu ĉi regulo, ĉar li
antipatiis ŝin post ilia unua renkonto kaj ĉiel evitis la novajn, du aŭ
tri fojojn li eĉ estis malĝentila dum iliaj interparoladoj, kio tre
malĝojigis Martini. Ĝenerale Ojstro kaj Martini ekde komence malplaĉis
unu al la alia; ambaŭ havis absolute malsamajn temperamentojn, sekve
ili sentis reciprokan malŝaton. Baldaŭ malŝato de Martini transformiĝis
en malamo.</p>
        <p>— Min malmulte interesas tio, kiel li rilatas al mi,
—  diris iufoje al Gemo galhumora Martini. — Mi mem lin malamas, sed mi
ne povas trankvile rigardi, kiel li kondutas rilate al vi. Mi volus
venĝi al li ofendon, sed mi timas aperon de skandalo, ĉar ni mem lin
invitis.</p>
        <p>— Ne koleru, Cezaro. Havu tio neniun konsekvencon.
Des pli, ke mi mem ankaŭ kulpas samkiel Ojstro.</p>
        <p>— Kio estas via kulpo?</p>
        <p>— Ĉar mi kaŭzis lian malŝaton al mi. Dum nia unua
renkonto en domo de Grassini mi diris unu kruelaĵon.</p>
        <p>— Ĉu VI diris kruelaĵon? Mi ne kredas tion, madono!</p>
        <p>— Certe tio okazis senintence kaj mi tre malĝojiĝis.
Mi diris, ke estas malnoble moki kriptulojn, el kio li mise konjektis,
ke temis pri li mem. Mi neniam rigardis lin kriptulo, ja lia korpo ne
estas tro deformita.</p>
        <p>— Certe ne. Nur unu lia ŝultro estas pli alta ol la
alia kaj la maldekstra brako estas sufiĉe difektita, sed entute li ne
estas ĝibulo kaj kurbakrura. Li iomete lametas, tamen tio ne meritas
diskuton.</p>
        <p>— Tiel aŭ aliel li ektremis kaj blankiĝis. Sendube
tio ĉi estis mia terura sentakteco, tamen estas strange, ke li estas
tia sentema. Evidente li ofte suferis pro samaj kruelaj ŝercoj.</p>
        <p>— Estas pli facile imagi, kiel li mem ŝercas pri
aliaj personoj. Lia ena brutalaĵo estas kaŝita sub eksteraj
fajnaj manieroj, kio laŭ mi estas abomena.</p>
        <p>— Ne, Cezaro, vi estas maljusta. Mi ankaŭ malŝatas
Rivarezon, sed pro kio vi pliigas liajn mankojn? Efektive lia afekta
maniero de konduto iom ĉagrenas, sed ĝin probable rezultigis dorloto.
Ankaŭ mi opinias, ke permanenta spriteco multe lacigas. Tamen oni ne
vidas iun lian malbonan celon.</p>
        <p>— Kion li celas mi ne scias, sed la homo, kiu ĉion
ridindigas, nepre havas iun malpuraĵon. Malagrable estis aŭskulti lian
mokon pri lastaj reformoj en Romo, kiun li eldiris en domo de Fabrizi.
Ŝajne li ĉie ŝercas kovardan motivon.</p>
        <p>Gemo suspiris. — Ĉi-rilate mi  konsentas kun
li, sed ne kun vi, — diris ŝi. — Vi ĉiuj  facile iluziiĝas kaj
emas pensi, ke okupinta la papan tronon bonanima  mezaĝa sinjoro
baldaŭ malfermos pordojn de prizonoj, benos ĉiujn ĉirkaŭe kaj sekve
post proksimume tri monatoj venos la ora jarcento. Vi kvazaŭ ne
kapablas vidi, ke papo ne povas enradikigi justecon ĉie. Kaj bazo
troviĝas ne en agoj de tiu aŭ alia persono, sed en malvera principo.</p>
        <p>— Kiu malvera principo? Ĉu sekulara potenco de papo?</p>
        <p>— Ne. Tio ĉi estas apartaĵo de ĝenerala iluzio. Ne
estas aprobinda rajto de sola homo iun akuzi aŭ indulgi. Sur tiu ĉi
falsa fundamento ne eblas konstrui homajn interrilatojn.</p>
        <p>Martini levis siajn brakojn. — Indulgu min, madono!
—  diris li ridante. — Tiujn ĉi paradoksojn mi ne kapablas kompreni. Mi
povus veti, ke viaj prauloj en la deksepa jarcento estis anglaj
leveleroj<a l:href="#note_9" type="note">[9]</a>!
Krom tio mi venis hodiaŭ ne por disputi, sed por montri al vi jenan
manuskripton.</p>
        <p>Martini elpoŝigis kelkajn paperfoliojn.</p>
        <p>— Ĉu nova pamfleto?</p>
        <p>— Ankoraŭ unu stultaĵo, kiun Rivarez prezentis al la
hieraŭa kunsido de nia komitato. Mi sentas, ke baldaŭ ni komencos
interbatiĝon.</p>
        <p>— Kie troviĝas la demando? Honeste, Cezaro, mi
opinias, ke vi estas nun iom antaŭkonkluda. Rivarez  ŝajne estas
malagrabla persono, sed ne stultulo.</p>
        <p>— Ho, mi ne insistas, ke la pamfleto estas malsaĝa,
tamen pli bone legu vi ĝin mem.</p>
        <p>En la pamfleto estis mokita tempesta entuziasmo,
kiun ankoraŭ okazigis en Italio la nova papo. Ĝi estis verkita en
drastaj kaj akuzaj esprimoj, samkiel ceteraj verkoj aperintaj el sub
plumo de Ojstro; kvankam lia stilo plene ne plaĉis al Gemo, sed
profundanime ŝi agnoskis justecon de lia kritiko.</p>
        <p>— Mi entute konsentas kun vi, ke tiu ĉi skribaĵo
estas abomena, — diris ŝi, metinte la manuskripton sur tablon.   —
Sed plej malbona estas tio, ke ĝi entenas nur veron!</p>
        <p>— Gemo!</p>
        <p>— Jes, efektive. Vi povas nomi lin glita angilo, sed
vero estas sur lia flanko. Vane admoni sin, ke la pamfleto ne trafas la
celon. Ĝi trafas!</p>
        <p>— Ĉu vi proponas, ke ni presu ĝin?</p>
        <p>— Aĥ! Tio ĉi estas malsama afero. Mi opinias, ke ĝia
nuna formo ne taŭgas por eldono. Ĝi povos ofendi kaj forpuŝi de ni
ĉiujn kaj do utiligos nenion. Se Rivarez ĝin iomete korektos kaj
forĵetos liajn personajn atakojn, tiam ĝi estos reale valora verko. Lia
politika kritiko estas tre fajna. Mi tute ne atendis, ke Rivarez tiel
bone verkas. Li eldiras ĝuste tion, kion ni ne kuraĝas diri.
Ekzemple artikolo, en kiu li komparas Italion kun ebriulo ploranta sur
ŝultro de ŝtelisto palpserĉanta ĝiajn poŝojn, estas simple admirinda!</p>
        <p>— Gemo! Sed ĝi estas plej malbona en la tuta
pamfleto! Mi ne aprobas tian jelpadon pri ĉio kaj ĉiu.</p>
        <p>— Mi ankaŭ. Sed tio ne gravas. Verkoj de Rivarez
havas malagrablan stilon kaj li mem estas antipatia persono, sed kiam
li skribas, ke nin iluzias solenaj procesioj,  frataj brakumoj,
apelacioj al amo kaj paco, kion jezuitoj kaj sanfedistoj utiligos por
si mem, li estas milfoje prava. Mi domaĝas, ke mi ne partoprenis la
hieraŭan kunsidon de la komitato. Kion vi decidis finfine?</p>
        <p>— Mi venis por diri al vi, ke oni petas vin viziti
Rivarezon kaj konvinki lin korekti la pamfleton.</p>
        <p>— Viziti lin? Sed mi preskaŭ lin ne konas. Krome li
malamas min. Kial devas iri al li ĝuste mi anstataŭ iu alia?</p>
        <p>— Simple tial, ke hodiaŭ ĉiuj estas okupitaj. Des
pli, ke vi estas plej rezonema el ni:  vi evitos vanajn disputojn
kaj novan malpacon.</p>
        <p>— Tion mi certe evitos. Bone, mi vizitos lin, se vi
tion decidis, sed mi avertas, ke sukceso estas dubinda.</p>
        <p>— Mi estas certa, ke vi kapablas regi lin, se vi
provos. Diru al li, ke la komitato estas tre kontenta pri lia pamfleto
kiel literaturaĵo. Li tuj iĝos pli cedema pro tiu laŭdo, des pli, ke ĝi
estas perfekta vero.</p>
        <subtitle>* * *</subtitle>
        <p>Ojstro sidis ĉe skribtablo, kovrita de floroj kaj
filikoj, kaj senatente rigardis la plankon tenante en la manoj
disfalditan leteron. Vila ŝafhundo, kuŝinta ĉe liaj piedoj, levis sian
kapon kaj ekgraŭlis, kiam Gemo frapis ĉe la pordo. Ojstro rapide
stariĝis kaj ceremonie riverencis al la gastino. Lia vizaĝo tuj iĝis
kvazaŭ ŝtona kaj perdis ĉiun mienon.</p>
        <p>— Vi estas tro afabla, — diris li senemocie. — Se min
oni sciigus, ke vi volas min vidi, mi tuj venus al vi.</p>
        <p>Sentante, ke enanime li mallaŭdas ŝin, Gemo
senprokraste hastis ekspliki ŝian aferon. Ojstro reriverencis kaj
proksimigis al ŝi seĝon.</p>
        <p>— Mi venis al vi laŭ komisio de la komitato, —
komencis ŝi. — En ĝi aperis malsamaj opinioj koncerne de via pamfleto.</p>
        <p>— Mi tion supozis. — Li ekridetis kaj sidiĝis
vidalvide de ŝi, altirinte grandan vazon kun krizantemoj, por ŝirmi
sian vizaĝon de lumo.</p>
        <p>— Tamen plimulto de membroj tre laŭdas la pamfleton
kiel literaturaĵo, sed ili trovas, ke ĝia nuna formo bezonas korekton.
Akreco de ĝia tono povos ofendi homojn, kies helpo kaj apogo estas tre
gravaj por la partio.</p>
        <p>Ojstro eltiris krizantemon el la vazo kaj komencis
deŝiri unu post la alia ĝiajn blankajn petalojn. Hazarde rigardo de
Gemo falis sur lian dekstran manon kaj tuj malkvieta sento kaptis ŝin,
kvazaŭ antaŭe ŝi jam vidis saman gestadon.</p>
        <p>— Kiel literaturaĵo mia pamfleto estas senvalora,  —
diris li malvarmavoĉe, — do tiun opinion povus havi nur personoj nenion
komprenantaj en literaturo. Ĝia ofendeco estas ĝusta tia, kian mi celis
enmeti.</p>
        <p>— Tio ĉi estas komprenebla. Sed nun temas pri tio, ke
viaj atakoj povos trafi malsamajn personojn.</p>
        <p>Ojstro ŝultrotiris kaj dentopremis deŝiritan
petalon. — Laŭ mi, vi eraras, — diris li. — Mi nun metas jenan
demandon: por kio invitis min via komitato? Ŝajne por tio, ke mi moku
kaj senmaskigu jezuitojn. Tiun ĉi obligacion mi faras laŭ miaj kapabloj.</p>
        <p>— Mi asertas, ke neniu dubas pri viaj kapabloj kaj
bonvolo. Tamen la komitato antaŭtimas, ke la liberala partio
skandaliĝos kaj ni perdos moralan apogon de laboristoj. Via pamfleto
atakas sanfedistojn, sed multaj legontoj konkludos, ke vi mencias la
eklezion mem kaj la novan papon, kion taktike la komitato juĝas nun
evitinda.</p>
        <p>— Mi komencas kompreni. Kiam mi atakas tiujn
klerikojn, kun kiuj la partio nuntempe estas en malbonaj interrilatoj,
vi permesas al mi eldiri tutan veron. Sed kiam temas pri klerikoj, al
kiuj la komitato favoras, tiam "veron, kiel hundon, oni ĉiam forpuŝas
el domo, por ke la sankta patro povu sidi ĉe fajro kaj…"<a l:href="#note_10" type="note">[10]</a>.
Jes, la bufono  pravis, sed mi preferus esti kiu ajn, krom
stultulo. Certe, mi obeos decidon de la komitato, tamen endas
rimarkigi, ke ĝi vidas bagatelojn kaj ne vidas plej gravan:
m-m-monsignor<a l:href="#note_11" type="note">[11]</a>
M-m-montan-n-nelli.</p>
        <p>— Montanelli? — ripetis Gemo. — Mi ne komprenas vin…
Ĉu vi mencias episkopon de Brisigelo [Brisighella]?</p>
        <p>— Jes. La nova papo ĵus nomumis lin kardinalo. Jen
letero de mia amiko loĝanta ekster la limo. Ĉu vi volas aŭskulti, kion
li skribas?</p>
        <p>— Ĉu ekster la limo de Papa ŝtato?</p>
        <p>— Jes. Jen ĝia esenco.</p>
        <p>Ojstro reprenis la leteron, kiu estis en liaj manoj,
kiam Gemo estis alvenanta, kaj komencis ĝin legi malfacile balbutante:
— Vi  baldaŭ  hav-v-vos p-p-plez-z-zuron renkonti unu el
n-n-iaj plej m-m-malamindaj malamikoj, k-kardinalon  Lorenzo
Montanelli, episkopon de Brizigelo. Li…"</p>
        <p>Ojstro ĉesigis legadon kaj minuton silentis. Poste
li ĝin daŭrigis pli malrapide, kun paŭzoj, sed sen balbutado:   —
Li intencas viziti Toskanujon sekvan monaton kun paciga misio. Li
predikos komence en Florenco, kie li restos  tri semajnojn, poste
li vizitos Sienon, Pison kaj tra Pistojo [Pistoja] atingos Romanjon
[Romagna]. Li ostentas, ke li aliĝis al  liberaluloj en la
eklezio. Li estas persona amiko de papo kaj kardinalo Feretti. Dum
potenco de antaŭa papo Gregorio li falis en malfavoron, do li oficis ie
malproksime, ŝajne en Apeninoj. Nuntempe Montanelli prosperas. Reale li
obeas volon de jezuitoj, kiel ĉiu cetera sanfedisto. Lian nunan mision
ankaŭ sugestis jezuitoj. Li estas unu el plej elstaraj predikistoj de
la katolika eklezio kaj nocas eĉ pli ol Lambruĉini. Li celas kiel eble
pli daŭre entuziasmigi aplaŭdojn okaze de surtroniĝo de la nova papo,
ĝis kiam la Granda Duko subskribos dekreton  preparatan de
jezuitaj agentoj. Esencon de tiu dekreto mi ne sukcesis malkovri. Ĉu
plene komprenas Montanelli celon de sia vojaĝo al Toskanujo aŭ li estas
simpla marioneto en manoj de jezuitoj, mi ne scias. Li estas aŭ tre
lerta fripono, aŭ tre granda azeno. Plej stranga estas tio, ke, laŭ mia
scio, Montanelli ne prenas koruptaĵojn kaj ne havas amatinon. Okazo
senekzempla!"</p>
        <p>Ojstro demetis la leteron flanken, sidis rigardante
Gemon per duonfermitaj okuloj kaj atendis ŝian reakcion.</p>
        <p>— Ĉu vi estas certa, ke via informanto korekte
sciigas la faktojn? — demandis ŝi post paŭzo.</p>
        <p>— Koncerne de privata vivo de monsinjoro
M-m-montanelli, ne. Pri ĝi li mem ankaŭ ne estas certa. Ĉu vi rememoras
liajn vortojn "laŭ mia scio"?..</p>
        <p>— Mi ne tion menciis, — malvarme Gemo lin
interrompis. — Min interesas informo pri misio de Montanelli.</p>
        <p>— Ĉi-rilate mi plene fidas la korespondanton. Li
estas mia malnova amiko kaj kamarado ekde 1843. Nun lia posteno donas
al li esceptajn ŝancojn detale informiĝi pri samaj okazoj.</p>
        <p>"Iu oficisto en Vatikano, — fulmetis penso en kapo
de Gemo. — Jen kiujn fontojn li havas! Cetere mi tion supozis".</p>
        <p>— La letero estas privata, — daŭrigis Ojstro, — kaj
certe ĝian enhavon povas scii neniu, krom viaj komitatanoj.</p>
        <p>— Tio ĉi estas komprenebla per si mem. Tamen
rediskutu ni pri la pamfleto. Ĉu mi rajtas diri al miaj kamaradoj, ke
vi konsentis korekti ĝin kaj moligi stilon, aŭ?..</p>
        <p>— Kion vi opinias, sinjorino, pri tio, ke korekto
povas ne nur malpliigi akrecon de satiro, sed ankaŭ nuligi belecon de
la "literaturaĵo"?</p>
        <p>— Vi interesiĝas pri mia persona opinio, sed mi venis
ĉi tien de nomo de la komitato.</p>
        <p>Li enpoŝigis la leteron kaj fikse ekrigardis ŝin
kliniĝinte antaŭen, samtempe lia mieno tute ŝanĝiĝis.</p>
        <p>— El tio sekvas, ke vi ne dividas vidpunkton de la komitato, ĉu ne?</p>
        <p>— Se vi volas scii, kion mi pensas persone, bonvolu:
mi ne konsentas kun plimulto de ambaŭ punktoj. Mi ne admiras la
pamfleton kiel literaturaĵo, sed mi trovas, ke ĝi vere prezentas
faktojn kaj helpos al ni realigi taktikajn taskojn.</p>
        <p>— Bonvolu ĝustigi.</p>
        <p>— Mi absolute konsentas kun vi pri tio, ke Italio
strebas al migraj fajreroj kaj nuna entuziasmo alkondukos ĝin en
senfundan ŝlimejon. Al mi plaĉus, se tiu ĉi ideo estus eldirita senkaŝe
kaj brave, kun risko ofendi kaj depuŝi kelkajn niajn aliancanojn. Sed
kiel membrino de nia societo, kies plimulto opinias malsame, mi ne
rajtas persisti en sia persona opinio. Kaj kompreneble mi ankaŭ
rigardas, ke endas paroli senpartie kaj kviete, sed ne tiel, kiel en la
pamfleto.</p>
        <p>— Ĉu vi povas atendi unu minuton, kiam mi estos
rigardanta la manuskripton?</p>
        <p>Li prenis sian verkon, relegis ĝin de komence ĝis
fino kaj malkontente kuntiris la brovojn: — Jes, vi perfekte pravas. Ĝi
similas burleskan skeĉon, sed ne politikan satiron. Tamen, kion ja
necesas fari? Se mi verkos afable, tiam publiko tion ne komprenos. Se
forestos malico, tiam oni trovos enuon.</p>
        <p>— Ĉu eble ŝajnas al vi, ke troa malico ankaŭ enuigas?</p>
        <p>Li ĵetis akran, rapidan rigardon en ŝin kaj
ekridegis: — vi, sinjorino, ŝajne apartenas al tiu terura kategorio de
homoj, kiuj ĉiam pravas! Se mi ne sukcesos kontraŭstari al tento kaj
verkos malice, do mi iĝos same enua, kiel sinjorino Grassini. Ĉu ne?
Ho, ĉielo! Kia fato! Bonvolu ne falti la frunton. Mi scias, ke mi ne
plaĉas al vi, tial mi revenas al la afero. Situacio sekve estas tia. Se
mi forĵetos miajn personajn atakojn  kaj restigos nur esencon mem,
tiam la komitato bedaŭros, ke ne povos eldoni la pamfleton sub sia
respondeco; se mi  korektos veron kaj  atakos nur
kelkajn malamikojn de la partio, la komitato laŭdos mian verkon, sed ni
scios, ke ĝi ne taŭgos por eldono.  Demando estos simple
metafizika. Kio estas pli bona: sen merito trafi gazetaron aŭ male kun
merito resti sen eldono? Kion vi rezonas ĉi-rilate, sinjorino?</p>
        <p>— Mi ne pensas, ke alternativo estas ĝuste tia. Se vi
ne mencios konkretajn personojn, la komitato konsentos eldoni la
pamfleton, malgraŭ kontestoj de kelkaj komitatanoj. Ŝajnas al mi, ke ĝi
estos utila.  Sed vi devas moligi ĝian tonon. Se ni donas al
legantoj tiun pilolon, do ne necesas detimigi ilin de komence per
akreco de formo.</p>
        <p>Ojstro ŝultrotiris kaj humile suspiris:  — Mi
obeas, sinjorino, sed kun unu kondiĉo. Hodiaŭ vi senrajtigas mian
mokon, sed dum baldaŭa estonto mi ĝin uzos.  Kiam lia eminenco, la
senpeka kardinalo venos Florencon, tiam nek vi, nek via komitato ne
malpermesu al mi ridindigi. Tio ĉi estas mia rajto!</p>
        <p>Li parolis en sia neglekta kaj malvarma maniero,
samtempe li eltiris krizantemojn el vazo kaj ĉirkaŭrigardis tra lumo
iliajn duondiafanajn petalojn. "Kiel tremas lia mano! — pensis Gemo
vidante florojn, kiuj vibris. Ĉu li emas drinki?"</p>
        <p>— Pri tio bonvolu interparoli kun ceteraj
komitatanoj, — diris ŝi ekstariĝante. — Mi nun ne povas antaŭdiveni
ties decidon.</p>
        <p>— Kaj kiel decidus vi mem? — li ankaŭ stariĝis
alpremante florojn al la vizaĝo.</p>
        <p>Gemo hezitis. Demando konfuzis ŝin kaj refreŝigis
oldajn tristajn asociojn.</p>
        <p>— Mi apenaŭ scias, — diris ŝi finfine. — Antaŭ multaj
jaroj mi ofte aŭdis nomon de monsinjoro Montanelli. Li tiam estis
kanoniko kaj rektoro de teologia seminario en urbo, en kiu mi loĝis.
Pri li multon al mi rakontis unu… homo, kiu konis lin tre intime. Mi
neniam aŭdis pri Montanelli ion malbonan kaj rigardis lin rimarkinda
persono. Tamen tio estis tre delonge kaj post tiam li povis ŝanĝiĝi.
Senkontrola potenco perversigas multajn homojn.</p>
        <p>Ojstro forigis la florbukedon de sia vizaĝo kaj
levis la kapon . Rigardante rekte ŝiajn okulojn, li diris: — Ĉiuokaze,
se monsinjoro Montanelli mem ne estas fripono, do li estas marioneto en
manoj de friponoj. Por mi mem kaj por miaj eksterlandaj amikoj tio
egalas. Ŝtono kuŝanta sur vojo povas havi plej bonajn intencojn, sed
ĝin endas forigi…  Permesu, sinjorino, asisti al vi vestiĝi.  —
Li ekkariljonis, lametante aliris al la pordo kaj malfermis ĝin. — Tio
ĉi estis tre afable de via flanko, sinjorino, ke vi vizitis min. Ĉu
elvoki veturilon por vi?.. Ne? Ĝis revido, tiam!  Biankjo, bonvolu
akompani  la sinjorinon.</p>
        <p>Gemo eliris surstraten kun maltrankviligantaj
pensoj. "Miaj eksterlandaj amikoj", kiuj ili estas? Helpe de kiuj
rimedoj li intencas forigi la ŝtonon de vojo? Ĉu nur helpe de satiro,
do kial liaj okuloj estis tiaj minacaj?</p>
      </section>
      <section id="_ĉapitro_4_montanelli_predikas_en_florenco">
        <title>
          <p>Ĉapitro 4. Montanelli predikas en Florenco</p>
        </title>
        <p>Monsinjoro Montanelli venis Florencon la
unuan semajnon de oktobro. Lia vizito okazigis rimarkeblan entuziasmon
en la urbo. Li estis fama predikisto kaj reprezentanto de reformado de la
katolika eklezio. La tuta loĝantaro atendis vortojn de Montanelli pri amo kaj
paco, kiuj elkuracos afliktojn de Italio. Nomumo de kardinalo Gizzi kiel ŝtata
sekretario
anstataŭ malamata por ĉiuj Lambruĉini tre pliigis publikan ekstazon.
Ĝuste Montanelli estis tiu persono, kiu kapablis daŭrigi entuziasmon. Lia
senriproĉa
privata vivo estis tre rara fenomeno inter ceteraj katolikaj klerikoj,
kio multe altiris al li simpation de la popolo, kiu jam kutimiĝis rigardi
ĉantaĝon,
fraŭdon kaj misreputaciajn intrigojn kiel preskaŭ nepraj akcesoroj por
la kariero de prelato. Krome li havis reale grandan talenton de predikisto,
belsonan voĉon
kaj magnetizantan individuecon, kiuj kune garantiis al li senŝanĝe
ĉiean sukceson.</p>
        <p>Grassini, kiel kutime, streĉis ĉiun nervon,
por gastigi la alvenintan eminentulon en sian domon. Sed li permanente
fiaskis: ĉiujn invitojn Montanelli ĝentile, sed decide, rifuzis pro malbona
farto kaj tempomanko.</p>
        <p>— Geedzoj Grassini similas ĉiovorajn
kreitojn! — malestime diris Martini al Gemo trapasante kun ŝi placon de
Signoria unu helan kaj malvarman dimanĉan matenon. — Ĉu vi rimarkis,
kiel li servile riverencis, kiam preterveturis kaleŝo de la kardinalo? Al ili
egalas, kio estas la homo, gravas, ke li estas fame konata. En mia vivo mi
neniam renkontis tiujn ĉasistojn por eminentuloj. Antaŭnelonge, aŭguste estis
Ojstro kaj nun — Montanelli. Mi esperas, ke al lia eminenta moŝto plaĉas tia
atento. Li ĝin spertas kune kun tuta amaso de aventuraĉuloj.</p>
        <p>Ili aŭskultis predikon de Montanelli en la granda
katedralo, kiun plenigis homamaso. Zorgante pri farto de Gemo kaj por
prevnti
ŝiani kapdoloron, Martini persvadis ŝin foriri ĝis finiĝo de la meso.
Lin ĝojigis la unua sunplena mateno okazinta post oftaj pluvegoj, tial li
proponis
al ŝi promeni laŭlonge de verdaj montetoj apud San-Nikolo [San Niccolo].</p>
        <p>— Ne, — ŝi diris, — mi volonte promenos, se
vi havas tempon, sed en malan flankon. Iru ni al la ponto trans Arno,
laŭ kiu Montanelli veturos post la meso. Mi, samkiel Grassini, volas vidi la
eminentulon.</p>
        <p>— Sed vi ĵus lin vidis.</p>
        <p>— El malproksime. En la katedralo estis tia
interpuŝo, ke mi sukcesis vidi nur lian dorson. Nun necesas kiel eble
pli proksimiĝi al la ponto por pririgardi lin bone. Li enhoteliĝis en
Lung`Arno.</p>
        <p>— Kial vi subite ekinteresiĝis pri
Montanelli? Antaŭe vi estis indiferenta pri eminentaj predikistoj.</p>
        <p>— Min hodiaŭ ankaŭ interesas ne predikisto,
sed homo. Mi volas vidi, kiel li ŝanĝiĝis de post kiam mi vidis lin
lastan fojon.</p>
        <p>— Kiam tio okazis?</p>
        <p>— Du tagojn post morto de Arturo.</p>
        <p>Martini ekrigardis ŝin kun maltrankvilo.
Ili iris al la ponto kaj Gemo rigardis akvon per nenion vidantaj
okuloj, kio ĉiam timigis lin.</p>
        <p>— Gemo, karega, — diris li post paŭzo, — ĉu
tiu trista historio obsedos vin la tutan vivon? Ni ĉiuj ofte eraris,
kiam ni estis deksepjaraj.</p>
        <p>— Sed ne ĉiu el ni deksepjaraj mortigis sian
plej intiman amikon, — respondis ŝi per laca voĉo kaj metis siajn
brakojn sur balustradon de la ponto.</p>
        <p>Martini silentiĝis, ĉar li ne kuraĝis
interparoli kun ŝi, kiam ŝin regis tia humoro.</p>
        <p>— Mi ne povas vidi akvon sen rememoroj,  —
daŭrigis Gemo levante siajn okulojn kaj aldonis poste kun nervoza
tremado: Iru ni, Cezaro, ĉi tie estas malvarme.</p>
        <p>Ili silente trapasis la ponton kaj turnis
sin al la kajo. Post kelkaj minutoj Gemo reparolis: — Kian belsonan
voĉon Montanelli posedas! Ĝi havas ion, kio forestas en ĉia alia homa voĉo.
Mi supozas, ke en ĝi troviĝas sekreto de lia influo.</p>
        <p>— Jes, lia voĉo estas mirinda, — konsentis
Martini, kiu ekĝojis, ke subjekto de la konversacio ŝanĝiĝis, ĉar li
volis distri Gemon de malagrablaj rememoroj sugestitaj de la rivero. — Krom
lia unika
voĉo, mi antaŭe neniam aŭskultis pli bonan predikiston. Sed mi opinias,
ke sekreto de influo de Montanelli troviĝas pli profunde: en lia
senriproĉa vivo,
kiu multe diferencigas lin de ceteraj prelatoj. Malcerta estas tio, ke
iu indikos alian klerikan altrangulon en la tuta Italio, krom papo mem,
kiu havas saman senmakulan reputacion. Mi nun rememoras, ke la pasintan jaron mi
vizitis Romanjon, kiu estas eparĥio de Montanelli, kie mi vidis rigorajn
montanojn atendintajn lin sub pluvo,  nur por
rigardi lin kaj tuŝi lian veston. Ili respektas
Montanelli kvazaŭ sanktulon, kaj tio multon signifas, ĉar en
Romanjo oni ne ŝatas klerikojn. Mi diris al unu olda kamparano, tipa
kontrabandisto, ke
ŝajne loka loĝantaro estas tre lojala al sia episkopo, kaj li respondis
al mi tiel:  "Ni ne ŝatas episkopojn, ĉar
ili ĉiuj mensogas. Ni amas monsinjoron Montanelli, ĉar li ne trompas
nin kaj ĉiam estas justa".</p>
        <p>— Mi scivolemas, — diris Gemo kvazaŭ
meditante aŭdeble, — ĉu li scias realan rilaton de la popolo al li?</p>
        <p>— Mi opinias, jes. Ĉu vi dubas, ke tio ĉi
estas malvero?</p>
        <p>— Jes, malvero.</p>
        <p>— De kie vi povas scii tion ĉi?</p>
        <p>— Li mem diris al mi.</p>
        <p>— LI diris al vi? Montanelli? Gemo, kiam tio
okazis?</p>
        <p>Ŝi demetis harojn de la frunto kaj turnis
sin al li. Ili ambaŭ haltis. Martini apogis sin sur balustrado kaj Gemo
malrapide ion desegnis per ombrelo sur ŝtonoj.</p>
        <p>— Cezaro, ni estas malnovaj geamikoj, sed mi
neniam rakontis al vi tion, kio fakte okazis kun Arturo.</p>
        <p>— Karega! Rakontu al mi nenion, — haste
interrompis ŝin Martini. — Mi ĉion scias.</p>
        <p>— De Ĝiovano?</p>
        <p>— Jes, li rakontis al mi pri Arturo antaŭ
iom da tempo ĝis sia morto, unu nokton, kiam mi estis sidanta apud lia
lito… Gemo, karega, ĉar la temo vole-nevole aperis, do mi preferas diri al vi
tutan veron… Li diris, ke vin permanente turmentas rememoroj pri tiu
tragedio kaj
petis min esti amiko al vi kaj peni distri vin de malfacilaj pensoj.  Kaj mi okazigis ĉion, laŭ miaj kapabloj,
kvankam, ŝajne, sensukcese.</p>
        <p>— Mi tion scias, — respondis li mallaŭte kaj
levis siajn okulojn momente. — Mi fartus malbone sen via amikeco… Ĉu
ion parolis Ĝiovano pri monsinjoro Montanelli tiam?</p>
        <p>— Ne. Mi eĉ nenion sciis, ke Montanelli iel
rilatas al tiu ĉi evento. Li  rakontis al mi nur pri denunco kaj…</p>
        <p>— Kaj pri tio, ke mi vangofrapis Arturon,
post kio li dronigis sin, ĉu ne?  Bone, nun mi rakontos al vi pri Montanelli.</p>
        <p>Ili returniĝis al la ponto, trans kiu
veturos kaleŝo de la kardinalo. Gemo komencis sian rakonton  rigarde akvon de la rivero:
—  Montanelli estis tiam kanoniko kaj rektoro
de la teologia seminario en Piso. Li instruis al Arturo filozofion kaj
ĉiel helpis eniĝi al li en la universitaton de Sapienza. Ili ambaŭ tre amis
unu la alian kaj tre similis amantojn, anstataŭ instruisto kaj studento.
Arturo eĉ
adoris grundon, laŭ kiu pasis piedoj de Montanelli. Mi memoras, ke li
unufojon diris al mi, ke li dronos sin, se li perdos sian padre. Tiel li ĉiam
nomis Montanelli. Nu, pri denunco vi estas informita…
Sekvan tagon mia patro kaj Burton-vicfratoj de Arturo, kiuj ambaŭ estas
abomenaj personoj,  la tutan tagon serĉis
lian kadavron en la rivero. Samtempe mi troviĝis en mia ĉambro kaj
bedaŭris pri mia fiago…</p>
        <p>Kelkajn sekundojn Gemo silentis.</p>
        <p>— Malfrue vespere la ĉambron venis mia patro
kaj diris: "Gemo, mia knabino, bonvolu descendi. Alvenis iu homo, kiu
bezonas vidi vin". Ni descendis en la gastoĉambron. Tie troviĝis
studento, membro de nia grupo. Pala kaj tremanta li rakontis al mi pri la dua
letero de
Ĝiovano, en kiu malliberuloj sciigas informon, ricevitan de la provoso,
pri pastro Kardi, kiu lerte ellogis agnoskon de Arturo dum la konfeso. Mi
rememoras, ke la studento diris al mi: "Estas nur sola konsolo — ni nun
scias, ke Arturo ne estis kulpa". La patro tenis miajn brakojn por
kvietigi min. Tiam li ankoraŭ ne sciis pri la vangofrapo. Mi revenis
mian ĉambron kaj la tutan nokton ne sukcesis ekdormi. Sekvan matenon la
patro kaj ambaŭ  fratoj Burton  revenis
la havenon kun espero trovi la kadavron.</p>
        <p>— Ĉu oni ĝin ne trovis?</p>
        <p>— Ne trovis. Supozeble ĝin kaptis la maro,
sed ili ne ĉesigis serĉadon. Kiam mi estis en mia ĉambro, venis subite
servistino kaj diris: " Ĵus alvenis iu sacerdoto, kiu informiĝis pri
via patro.  Mi diris, ke li estas en la
haveno. Tuj li foriris". Mi konjektis, ke li estas Montanelli, kaj
elkuris
tra malantaŭa enirejo en ĝardenon, kie mi lin atingis ĉe pordeto. Kiam
mi diris al li: "Patro Montanelli,  mi
bezonas interparoli kun vi", li haltis kaj silente ekrigardis min. Aĥ,
Cezaro, se vi povus vidi tiam lian vizaĝon! Mi ne sukcesis forgesi tiun
mienon dum longaj monatoj! Mi diris al li jenon: "Mi estas filino de doktoro
Ŭoren. Mi mem mortigis Arturon".  Mi
rakontis al li ĉion, kiam li estis staranta, kvazaŭ ŝtona, kaj
aŭskultanta min.
Fine li diris: "Kvietiĝu, mia filino, mortigis Arturon ne vi, sed mi.
Mi kaŝis de li veron, sed li malkovris ĝin". Li diris jenon kaj haste
forlasis la ĝardenon aldoninte plu nenion.</p>
        <p>— Kaj poste?</p>
        <p>— Mi ne scias, kio okazis poste kun li. Tiun
vesperon mi aŭdis, ke lin atakis paroksismo sur strato, kiu situis
proksime de la haveno, kaj lin oni enigis en  iun
konstruaĵon. Plu mi nenion scias. Mia patro faris ĉion laŭ liaj
kapabloj. Post
kiam mi rakontis al li tutan okazon, li ĉesigis sian kuracan praktikon
kaj forveturigis min en Anglion, kie nenio povus refreŝigi
miajn rememorojn pri la pasinteco… Li
maltrankviliĝis pri mia stato kaj timis, ke mi ankaŭ
povis dronigi min, ĉar ŝajne  mi tiam tion
intencis okazigi.  Kiam
malkovriĝis kancero de mia patro, mi baldaŭ refortiĝis, ĉar flegi lin
povis neniu krom mi. Post lia morto mi zorgis pri ĉiuj miaj etaj gefratoj,
ĝis kiam mia pli aĝa frato prenis ilin al si. Poste alvenis Ĝiovano. La unuan
tempon mi
ne kuraĝis renkonti lin, ĉar inter ni estis la timiga rememoro. Li ofte
akuzis sin pro sia kulpo — letero, kiun li skribis en la prizono. Sed mi
pensas, ke ĝuste nia kuna malĝojo interamikis nin.</p>
        <p>Martini ekridetis kaj skuis la kapon.</p>
        <p>— Povas esti, de via flanko tio okazis tiel,
—  diris li, — sed decido de Ĝiovano aperis tuj post la unua rendevuo
kun vi.  Mi memoras lian revenon en Milanon
post lia vojaĝo al Livorno. Li estis revanta pri vi kaj tiom multe
rakontis pri
belega anglino Gemo, ke apenaŭ ne lacigis min. Mi eĉ pensis, ke malamos
vin… Aĥ! Jen la kardinalo alveturis!</p>
        <p>La kaleŝo transveturis laŭ la ponto kaj
haltis ĉe granda konstruaĵo sur kajo Lung`Arno. En ĝi sidis Montanelli,
apoginte sin sur kusenoj. Li probable tre laciĝis, ĉar li ne rimarkis
entuziasman homamasiĝon alvenintan por vidi lin. Inspiro, lumiginta
lian vizaĝon en la katedralo, velkis, kaj nun sub hela sunlumo ĝi havis
videblajn sulketojn aperintajn pro multaj zorgoj kaj okupoj. Kiam li lasis la
kaleŝon kaj
per peza, oldula irmaniero komencis suprenleviĝi laŭ ŝtuparo, Gemo
turniĝis kaj malrapide ekpaŝis al la ponto. Ŝi kvazaŭ akceptis sur sin
estingiĝintan, senesperan mienon de Montanelli. Martini silente paŝis apude.</p>
        <p>— Mi ofte pensis pri tio, — reparolis ŝi,  —
kiun veron li kaŝis de Arturo? Kaj iufoje en mian kapon venis…</p>
        <p>— Kio?</p>
        <p>— Ŝajne tio aspektas strange… sed inter
ili ambaŭ estas eksterordinara simileco…</p>
        <p>— Inter kiu?</p>
        <p>— Inter Arturo kaj Montanelli. Kaj ne nur mi
sola tion rimarkis. Ankaŭ inter anoj de la familio estis io mistera.
Sinjorino Burton, patrino de Arturo, estis unu el plej ĉarmaj virinoj, kiujn mi
konis. Ŝiaj spiriteca rigardo kaj karaktero, ŝajnas al mi,
tre similis la samajn de Arturo. Ŝi ĉiam
aspektis timiĝinta, kvazaŭ detektita krimulino. Edzino de ŝia duonfilo
turmentis ŝin kvazaŭ hundon. Arturo mem tute ne similis tiujn vulgarajn
Burton-anojn… Infanece, certe, oni akceptas ĉion kiel aksiomo, sed
poste mi komencis dubi, ke Arturo estas reala Burton.</p>
        <p>— Ĉu eble li ion eksciis pri la patrino, kio
estis kaŭzo de lia memmortigo, sed ne fiago de Kardi? — diris Martini
penante iel ajn konsoli Gemon.</p>
        <p>Sed ŝi nege balancis la kapon: — Se vi
vidus lian vizaĝon tiaman, Cezaro, vi tiel ne parolus. Konjektoj pri
Montanelli evidente estas veraj, se ili estas kredeblaj…
Tamen mi faris tion, kion mi faris.</p>
        <p>Kelkajn minutojn ili iris silente.</p>
        <p>— Mia kara, — ekparolis finfine Martini,  —
se ni havus almenaŭ plej malgrandan eblecon por ŝanĝi tion, kio jam
okazis, tiam ekzistus senco por mediti pri malnovaj misoj. Sed ili estas
nekorekteblaj,
tial mortintoj funebru mortintojn. La evento estas terura. Sed cetere
la kompatinda junulo estas ŝajne pli feliĉa ol la aliaj, kiuj turmentiĝas
en prizonoj aŭ en ekzilo. Ni devas pri ili pensi. Ni ne rajtas fordoni
ĉiujn niajn pensojn por mortintoj. Rememoru, kion skribis via amata poeto Ŝeli
[Shelley]: "Pasinteco por morto, estonteco por mi". Prenu ĝin, dume ĝi estas
via, kaj pensu ne pri malbonaĵoj, kiujn vi okazigis, sed pri bono, kiun
vi ankoraŭ povas realigi.</p>
        <p>Forgesiĝinte Martini kaptis brakon de Gemo,
sed tuj liberigis ĝin, ĉar malfronte aperis malvarma ronronanta voĉo.</p>
        <p>— Monsinjoro Montan-n-nelli, — diris
lactenetra voĉo — posedas  ĉiujn
bonfarojn, mia kara doktoro, pri kiuj vi parolis. Li estas eĉ tro bona
por nia peka mondo, do lin sekvas ĝentile translokigi en la alian. Mi estas
certa, ke
tie li ankaŭ okazigos grandan sensacion, saman, kiel sur la tero. En la
ĉielo, evidente, estas m-m-multaj spiritoj, kiuj ankoraŭ n-n-neniam vidis tiun
raraĵon, kiel honesta kardinalo. Kiel estas sciate, spiritoj tre ŝatas
ĉion novan…</p>
        <p>— De kie vi tion scias? — aŭdiĝis voĉo de
d-ro Rikardo, kiu entenis preskaŭ nekaŝitan malkontenton.</p>
        <p>— El Sankta Skribo, mia kara sinjoro. Laŭ
Evangelio eĉ plej respektinda spirito preferas k-k-kapricajn aliancojn.
Honesto kaj kardinalo, laŭ mia opinio, estas tre bizara konekso, kiu havas same
malagrablan guston, kiel salikoko kaj glicirizo… Aĥ, sinjoro Martini
kaj sinjorino Bolo! Kiel estas bone post pluvo, ĉu ne? Ĉu vi ankaŭ
aŭskultis n-n-novan Savonarola<a l:href="#note_12" type="note">[12]</a>?</p>
        <p>Martini rapide turniĝis. Ojstro kun cigaro
en la buŝo kaj kun forceja floro en la butontruo, etendis al li sian
sveltan manon kovritan per glacea ganto. Nun, kiam la suno gaje lumigis liajn
elegantajn ŝuojn kaj ridetantan vizaĝon, li ŝajnis al Martini ne tiel
malbela,
sed pli malmodesta ol kutime. Ili manpremis: unu afable, la alia fiere.         Tiun
minuton Rikardo ekkriis: — Sinjorino Bolo svenas!</p>
        <p>Laŭ vizaĝo de Gemo, sur kiu kuŝis ombro de
la ĉapelo, etendiĝis paleco kaj rubandoj, kunligitaj ĉe la gorĝo,
pulsis takte de batado de la koro.</p>
        <p>— Mi veturos hejmen, — diris ŝi per malforta
voĉo.</p>
        <p>Oni alvokis ĉaron kaj Martini eksidis kune
kun Gemo por akompani ŝin ĝis ŝia domo. Ojstro ordigante ŝian kapoton,
kiu pendiĝis sur rado, ekrigardis fikse Gemon, post kio Martini rimarkis,
ke ŝi retiriĝis de Ojstro kun terura mieno.</p>
        <p>— Kio okazis kun vi? — demandis li angle,
post ilia forveturo. — Kion diris al vi tiu kanajlo?</p>
        <p>— Nenion, Cezaro. Tio ne estas lia kulpo..
Mi ektimis.</p>
        <p>— Kion vi ektimis?</p>
        <p>— Jes!.. Al mi ekŝajnis, ke…</p>
        <p>Gemo mankovris la okulojn kaj Martini
atendis ŝian rekonsciiĝon. Finfine ŝia vizaĝo reiĝis naturkolora.</p>
        <p>— Vi estis tute prava, — turniĝinte al li,
diris Gemo per sia kutima voĉo, — malbone kaj senutile rigardi la
teruran pasintecon. Tio ĉi tre nervozigas kaj provokas neeblan imagon. NENIAM
parolu ni
pri tio, Cezaro, alie mi komencos serĉi fantastan similecon kun Arturo
en ĉiu ajn. Tio ĉi estas kvazaŭ halucino aŭ koŝmaro aperinta dum taglumo.
Ĝuste tiam,
kiam tiu malaminda dando proksimiĝis al ni, ŝajnis al mi, ke li estas
Arturo.</p>
      </section>
      <section id="_ĉapitro_5_disputoj_en_la_literatura_komitato">
        <title>
          <p>Ĉapitro 5. Disputoj en la literatura komitato</p>
        </title>
        <p>Ojstro sendube scipovis fari malamikojn por si.
Aŭguste li alveturis Florencon, sed jam fine de oktobro tri kvaronoj de
la komitato, invitinta lin, opiniis pri li samkiel Martini. Eĉ liajn
admirantojn malkontentigis sovaĝaj atakoj kontraŭ Montanelli, kaj eĉ
Galli mem, kiu ekde komence estis preta apogi ĉiun eldiraĵon de la
sprita satirikisto, nuntempe konfuzite agnoskis, ke kardinalon
Montanelli estus pli bone restigi en paco, "ĉar honestaj kardinaloj
estas malmultaj, do necesas rilati al ili pli ĝentile".</p>
        <p>La sola persono, kiu evidente restis indiferenta al
tuta amaso de karikaturoj kaj paskviloj, estis Montanelli mem. Estas
vane elspezi energion, diris Martini, por fari mokindaĵon el la homo,
kiu perceptas tion ĉi kun bonhumuro. Oni rakontis, ke kvazaŭ unu tagon,
gastigante arĥiepiskopon de Florenco, Montanelli trovis en ĉambro
drastan personan paskvilon de Ojstro, tralegis ĝin tutan kaj transdonis
ĝin al la arĥiepiskopo kun jenaj vortoj: "Tio ĉi estas saĝa verko, ĉu
ne?"</p>
        <p>Komence de oktobro en la urbo aperis paperfolio
nomita " Mistero de la Anunciacio". Se ĝi eĉ ne entenus jam konatan al
legantoj markon — la ojstron kun malfermitaj flugiletoj, tutegale ties
plimulto komprenus, kiu verkis la skeĉon, laŭ ĝia drasta, sarkasma
stilo. La parodio estis enforme de dialogo inter la virgulino Maria
kiel Toskanujo kaj Montanelli kiel anĝelo, kiu tenis en la manoj olivan
branĉon de paco kun blankaj lilioj de pureco kaj anoncis alvenon de
jezuitoj. Ofendaj personaj aludoj kaj arogantaj sugestoj estis tie
abundaj. La tutan Florencon  indignigis maljusteco kaj senkoreco
de ĝia satiro! Samtempe la tuta Florenco ridegis. Kvankam ĉiuj
enmetitaj absurdaĵoj estis verkitaj serioze, sed ili havis multe da
komikeco, tial la pamfleto ravis ferocajn oponantojn de Ojstro kaj
samtempe liajn pasiajn partizanojn. Malgraŭ sia turpa tono, tiu ĉi
satiro restigis konsiderindan spuron en mensostato de la loĝantaro.
Kvankam reputacio de Montanelli estis sufiĉe alta kaj ĝin ne povis
ŝanceli iu paskvilo, eĉ plej sprita, sed tiam socia opinio apenaŭ ne
turniĝis kontraŭ li. Ojstro sciis lokon taŭgan por piko. Kaleŝon de
Montanelli, samkiel antaŭe, renkontis homamasiĝoj, sed inter aklamoj
kaj benoj jam ofte aŭdiĝis makabraj krioj: "Jezuito!", "Spiono de
sanfedistoj!".</p>
        <p>Sed Montanelli havis neniun mankon de subtenantoj.
Du tagojn post apero de la pamfleto, ĉefa klerika gazeto
"Ekleziulo" eldonis superban artikolon "Respondo al "Mistero de la
Anunciacio", kiun subskribis "Filo de la eklezio". Ĝi entenis tre
pasian defendon de Montanelli kontraŭ kalumniaj atakoj de Ojstro. La
anonima aŭtoro komence interpretis kun grandaj elokvento kaj fervoro
doktrinon pri paco sur la tero kaj bonvolo al homaro, kiun deklaris la
nova pontifiko, kaj poste postulis de Ojstro, ke li pruvu  almenaŭ
unu el siaj falsakuzoj kaj fine la aŭtoro ekzorcis legantojn ne kredi
la fian kalumniulon. Laŭ konvinkiteco de la enmetitaj argumentoj kaj la
literatura kompetenteco "Respondo…" estis pli alta ol ordinara nivelo
de aliaj gazetaj artikoloj, tial ĝi ekinteresis la tutan urbon, des
pli, ke eĉ redaktoro de "Ekleziulo" ne konis realan nomon de "Filo de
la eklezio". Baldaŭ oni eldonis la artikolon kiel broŝuro kaj pri
anonima defendanto de Montanelli oni ekparolis en ĉiuj kafejoj de
Florenco.</p>
        <p>Ojstro respondis per la nova violenta atako kontraŭ
la tuta pontifikaro kaj ĉiuj liaj subtenantoj, precipe kontraŭ
Montanelli, kiu, laŭ prudenta sugesto de Ojstro,  probable mem
inspiris la gazetan panegiron. La anonima defendanto tuj replikis per
indigna protesto. Polemiko inter ambaŭ aŭtoroj ne ĉesis dum restado de
Montanelli en Florenco, kaj publiko atentis ĝin eĉ pli, ol la faman
predikiston mem.</p>
        <p>Kelkaj membroj de la liberala partio provis protesti
kontraŭ malica tono de artikoloj far Ojstro direktitaj al Montanelli,
sed ili fiaskis. Aŭskultante ilin, Rivarez nur afable ridetis kaj
respondis, apenaŭ balbutante: — R-reale, sinjoroj, vi ne estas entute
justaj.  Dum la konversacio kun sinjorino Bolo mi cedis kun jena
kondiĉo —  mi rajtos ridi kaj moki koncerne de M-montanelli laŭ
mia volo. Tio ĉi estis reciproka konsento.</p>
        <p>Fine de oktobro Montanelli forveturis en sian
eparĥion de Romanjo. Antaŭ forveturo dum adiaŭa prediko li koncernis
faman polemikon, bedaŭris pri troa pasieco de la aŭtoroj kaj petis sian
nekonatan defendanton fari ekzemplon de toleremo, ĉesiginte senutilan
kaj malindan vortomiliton. La sekvan tagon en "Ekleziulo" aperis anonco
de "Filo de la eklezio", kiu, plenumante volon de monsinjoro Montanelli
eldiritan publike, deklaris, ke li ĉesigas disputon.</p>
        <p>La lasta vorto restis kun Ojstro. "Senarmita per
kristana kvieteco de Montanelli, — skribis li en sia vica pamfleto,  —
mi estas preta ĵeti sin sur kolon de la unua renkontita sanfedisto kaj
eĉ brakumi sian anoniman oponanton! Kaj se miaj legantoj scius, kiel
scias mi kaj la kardinalo, kio estas implicita kaj kial mia oponanto ne
malkovras sian realan nomon, ili nepre kredus sincerecon de mia
metamorfozo".</p>
        <p>Fine de novembro Ojstro anoncis en la literatura
komitato sian deziron forveturi al marbordo kaj forveturis, ŝajne, al
Livorno. Baldaŭ tien alveturis d-ro Rikardo kaj ekvolis vidi Ojstron,
sed ne sukcesis trovi lin. La kvinan de decembro en Papa ŝtato,
laŭlonge de Apeninoj, komencis tempestaj politikaj demonstracioj, kaj
tiam homoj divenis kaŭzon de feriado de Ojstro, kiun li fantaziis
okazigi  mezvintre. Li revenis Florencon post fiasko de la ribelo kaj trafis surstrate
Rikardon. Li diris al li afable: — Mi aŭdis, ke vi serĉis min en
Livorno, sed mi estis en Piso. Kia belega estas tiu ĉi antikva urbo! En ĝi mi fartis kvazaŭ en feliĉa Arkadio<a l:href="#note_14" type="note">[14]</a>!</p>
        <p>Unu tagon de la kristnaska semajno li ĉeestis
kunvenon de la literatura komitato, okazinta en loĝejo de d-ro Rikardo
situanta apud Pordo al la Kruco [Porta alla Croce]. La kunveno estis
multehoma, tial kiam Ojstro venis ĉambron kaj ridetante pardonpetis pro
sia malfruiĝo, ĉiuj seĝoj jam estis okupitaj. Rigardo volis alporti
seĝon el alia ĉambro, sed Ojstro haltigis lin: — Ne maltrankviliĝu, mi
komforte restos ĉi tie.</p>
        <p>Li aliris al fenestro, ĉe kiu sidis Gemo, sidiĝis
sur fenestrobreton kaj alpremiĝis al fosto.</p>
        <p>Gemo sentis sur si subtilan, kvazaŭ sfinksan,
rigardon de Ojstro similan al tiuj, kiujn oni vidas sur portretoj de
Leonardo da Vinci<a l:href="#note_15" type="note">[15]</a>,
kaj ŝia instinkta malkonfido al tiu ĉi homo pliiĝis, kio generis
senprudentan timon.</p>
        <p>Temo de okazinta diskuto estis mizero, kiu minacis
Toskanujon. La komitato intencis eldoni broŝuron, en kiun meti sian
opinion pri ĝi kaj indiki necesajn rimedojn  kontraŭ plago.
Ellabori ĉies decidon estis sufiĉe malfacile, ĉar, kiel kutime, rezonoj
estis malsamaj. Plej progresema sekcio de la komitato, al kiu apartenis
Gemo, Martini kaj Rikardo, proponis energie apelacii al la registaro
kaj publiko por urĝe helpi al kamparanaro. Pli modera sekcio, inkluzive
certe Grassini, timis, ke tro energia tono de apelacio povos nur
kolerigi la registaron, sen iu ajn rezulto.</p>
        <p>— Memkompreneble, gesinjoroj, ke helpon devas oni
okazigi kiel eble plej baldaŭ, — diris Grassini kaj malsevere
ekrigardis emociplenajn radikalulojn, — sed multaj personoj el ni
iluziiĝas pri nerealaj revoj. Se ni startos per tono, kiun ili
proponas, do verŝajne la registaro okazigos neniujn agojn, ĝis kiam ne
venos efektiva malsato. Endas admoni la registaron esplori staton de la
rikoltaĵo, kio estus paŝo antaŭen.</p>
        <p>Galli sidanta enangule ĉe kameno tuj atakis sian
oponanton: — Paŝo antaŭen! Kiam efektiva malsato realiĝos, tiam estos
malfrue. Se ni paŝos tiamaniere, la popolo mortos neatendinte nian
helpon.</p>
        <p>— Mi interesiĝas pri… — komencis paroli Sakoni
[Sacconi], sed kelkaj voĉoj interrompis lin: — Parolu pli laŭte, ni
nenion aŭdas!</p>
        <p>— Tio ne estas mirinda, ĉar surstrate estas tia
infera bruego!, — malkontente diris Galli. — Ĉu la fenestro estas
fermita, Rikardo? Mi eĉ ne aŭdas min mem!</p>
        <p>Gemo turniĝis. — Jes, — diris ŝi, — la fenestro
estas fermita. Tie, ŝajne, traveturas migranta varieteo.</p>
        <p>Elekstere aŭdiĝis krioj, ridoj, piedpremado, sonado
de sonoriletoj kune kun muĝado de malakorda blovorkestro kaj terura
tamburado.</p>
        <p>— Tia bruo ĉiam okazas antaŭ Kristnasko, — diris
Rikardo, — sekve necesas toleri ĝin… Do, bonvolu daŭrigi, Sakoni.</p>
        <p>— Mi interesiĝas pri opinio de loĝantaro en Piso kaj
Livorno pri la veninta mizero. Ĉu eble s-ro Rivarez rakontos al ni, ja
li ĵus revenis de tie?</p>
        <p>Ojstro nenion respondis. Li fikse rigardis la
fenestron kaj, ŝajne, aŭdis nenion, pri kio oni konversaciis en la
ĉambro.</p>
        <p>— Sinjoro Rivarez! — diris Gemo, sidanta pli proksime
al li ol la ceteraj ĉeestantoj. Ĉar li restis senmova, ŝi kliniĝis al
li kaj tuŝis lian brakon. Tiam li malrapide turnis sin al ŝi, kaj Gemo
ektremis ekvidinte lian teruran senvivan rigardon. Momente al ŝi
ŝajnis, ke antaŭ ŝi estas vizaĝo de mortinto; poste lipoj de Ojstro
strange ekmoviĝis.</p>
        <p>— Jes, tio ĉi estas migranta varieteo, — traflustris li.</p>
        <p>Ŝia unua instinkta impeto estis ŝirmi lin de
scivolaj okuloj. Nekomprenante okazon, Gemo konjektis, ke Ojstron nun
regas ia halucino. Ŝi rapide ekstaris kaj, ŝirminte lin, disfaldis la
fenestron, kvazaŭ por vidi la straton. Neniu, krom ŝi, vidis lian
mienon.</p>
        <p>Laŭlonge de la strato moviĝis trupo de migranta
cirko — klaŭnoj sur azenoj kaj arlekenoj en buntaj vestoj. Festa
amasiĝo de karnavalaj maskoj, ridante kaj puŝante, interŝanĝis ŝercojn,
interĵetis  serpentenon, donis saketojn kun kandoj al Kolombino,
kiu sidis en ĉaro vestita en brilaĵoj kaj plumaĵoj kun falsaj bukloj
sur la frunto kaj artefarita rideto sur kolorigitaj lipoj. Malantaŭ de
ĉaro marŝis knabaro, almozuloj, akrobatoj, farantaj diversajn vertiĝajn
trukojn dum moviĝado, kaj vendistoj de bagatelaĵoj kaj dolĉaĵoj. Ili
ĉiuj ridis kaj aplaŭdis al iu figuro, kiun Gemo ne sukcesis difini. Iom
poste ŝi ekvidis, ke tiu estis ĝiba, hida nano en histriona vesto kaj
papera kalpako kun tintiloj, kiu amuzis la tutan homamasiĝon per aĉaj
grimacoj.</p>
        <p>— Kio tie okazas? — demandis Rikardo, alveninte al la
fenestro. — Kio interesa estas por vi?</p>
        <p>Li estis iom surprizita, ke ili devigas atendi la
tutan komitaton pro iuj komediantoj.</p>
        <p>— Nenio grava, — diris ŝi. — Nur migranta cirko. Sed
ili tiel bruas, ke mi ekpensis pri iu grava okazaĵo.</p>
        <p>Ŝi subite eksentis, kiel malvarmaj fingroj de Ojstro
premis ŝian manon.</p>
        <p>— Mi dankas vin!  — traflustris li, fermis la
fenestron, kaj, sidiĝante sur fenestrobreton, diris ŝerceme: — Mi
p-pardonpetas, gesinjoroj, ke mi interrompis vin. Mi atentis
m-moviĝadon de varieteo. Tre interesa s-spektaklo.</p>
        <p>— Sukoni metis demandon al vi! — maldelikate diris Martini.</p>
        <p>Konduto de Ojstro ŝajnis al li absurda afektado kaj
li ĉagreniĝis, ke Gemo tiel sentakte sekvis lian ekzemplon. Tio ĉi ne
estis kutima por ŝi.</p>
        <p>Ojstro deklaris, ke li nenion scias pri eventoj
okazintaj en Piso, ĉar li tie nur "ripozis". Samtempe li komencis
filozofii pri agrokulturaj perspektivoj, pri nova pamfleto kaj finfine
molestis ĉiujn per torento de siaj vortoj kaj balbutado. Ŝajnis, ke li
trovis ian febran agrablon en sonoj de propra voĉo.</p>
        <p>Post finiĝo de la kunveno, kiam komitatanoj komencis
disiri, Rikardo alpaŝis al Martini:  — Restu por tagmanĝo, Fabrizi
kaj Sakoni ankaŭ restos.</p>
        <p>— Ne, dankon. Mi akompanos sinjorinon Bolon hejmen.</p>
        <p>— Vi, ŝajne, timas, ke mi sola ne atingos mian
hejmon, ĉu ne? — diris Gemo vestante al si la kapoton. — Certe, li
restos kun vi, d-ro Rikardo! Al li necesas iom distriĝi, ĉar li tro
longe troviĝas endome.</p>
        <p>— Se vi permesos, mi akompanos vin, — eniĝis en ilian
interparoladon Ojstro. — Mi iros saman vojon.</p>
        <p>— Se vi reale iros mian direkton …</p>
        <p>— Ĉu eble, se vi havos libertempon, Rivarez, vi
vizitos min vespere? — demandis Rikardo, malfermante al ili la pordon.</p>
        <p>Ojstro ridante turniĝis kaj diris: — Ne, mia kara
amiko. Mi volas iri en la cirkon.</p>
        <p>— Jen, strangulo! — diris Rikardo, reveninte la
ĉambron. — Kial li tre ŝatas histrionojn?</p>
        <p>— Evidente ties animoj similas, — diris Martini. — Ja
li mem estas reala histriono.</p>
        <p>— Estus bone, se li estas nur histriono, — serioze
diris Fabrizi. — Mi supozas, ke li estas tro danĝera.</p>
        <p>— Danĝera? En kiu senco?</p>
        <p>— Ne plaĉas al mi liaj misteraj vojaĝoj. Lia lasta
veturo estis la tria, mi scias, kaj mi ne kredas, ke li vizitis Pison.</p>
        <p>— Laŭ mi, ne estas sekreto, ke Rivarez estis en
montaro, — diris Sakoni. — Li eĉ ne provas kaŝi siajn ligojn kun
kontrabandistoj, malnovajn  ligojn, ankoraŭ ekde tempo, kiam
okazis ribelo en Savinjo [Savigno]. Tial nature aspektas lia uzado de
amikaj interrilatoj por transporti siajn pamfletojn trans limo de Papa
ŝtato.</p>
        <p>— Ĝuste pri tio mi volus kun vi interparoli, — diris
Rikardo. — En mian kapon venis ideo peti Rivarezon gvidi nian propran
kontrabandon. Presejo en Pistojo funkcias, laŭ mia opinio, tre fuŝe,
kaj livero de literaturo tien samrimede, ene de cigaroj, estas sufiĉe
primitiva.</p>
        <p>— Tamen ĝis nun tiu ĉi rimedo havis neniujn
riproĉojn, — obstine oponis Martini.</p>
        <p>Galli kaj Rikardo ĉiam elstarigis Ojstron kiel
modelo por kopiado kaj tio ne plaĉis al Martini. Li opiniis, ke ĉio
iris tre glate, ĝis kiam inter ili ne aperis tiu ĉi "langvora pirato",
kiu penas ŝanĝi laboron.</p>
        <p>— Jes, ĝis nun ĝi kontentigis nin, ĉar forestis io
pli taŭga. Sed lastatempe okazis pluraj arestoj kaj konfiskoj. Mi
pensas, ke sub gvido de Ojstro samaj fiaskoj plu ne okazos.</p>
        <p>— Kial vi tiel pensas?</p>
        <p>— Unue necesas scii, ke kontrabandistoj rigardas nin
kiel fremdulojn aŭ, povas esti, eĉ simple kiel melkatan bovinon;
Rivarez almenaŭ minimume por ili estas amiko kaj eĉ  ŝajne ilia
gvidanto. Ili obeas kaj fidas lin. Por partoprenanto de ribelo en
Savinjo apeninaj kontrabandistoj povas okazigi tion, kion ne sukcesos
atingi iu alia. Due, apenaŭ inter ni estas kvankam unu persono, kiu
tiel bone konis montaron kiel Rivarez. Ne forgesu, ke li rifuĝis tien,
sekve al li estas konata ĉiu vojeto. Neniu el kontrabandistoj kuraĝos
fraŭdi Rivarezon, kaj se iu provos, do nepre fiaskos.</p>
        <p>— Ĉu sekve vi proponas komisii al li liveron de nia
literaturo en Papan ŝtaton, inkluzive propagon, adresojn, kaŝitajn
tenejojn kaj ĝenerale ĉion aŭ nur transportadon trans la limo?</p>
        <p>— Ĉiuj niaj adresoj kaj kaŝitaj tenejoj estas konataj
al li. Eĉ ne nur la niaj, sed ankaŭ la aliaj. Do necesas ekspliki al li
nenion. Kio koncernas propagon, do vi devas decidi. Laŭ mi, plej grava
estas transporto trans la limo; kiam literaturo atingos Bolonjon, tiam
disvastigi ĝin oni povos facile.</p>
        <p>— Se vi demandos min, — diris Martini, — mi kontestas
tian planon. Vi ja nur supozas, ke Rivarez estas lertulo. Efektive
neniu el ni vidis lin en aferoj, tial ni ne povas esti certaj, ke dum
kulmino li ne perdos sian kapon…</p>
        <p>— Ho, pri tio vi ne dubu! — interrompis lin Rikardo.
—  Li neniam perdas sian kapon, ĉar ribelo en Savinjo estas plej bona
pruvo por tio ĉi!</p>
        <p>— Krome, — daŭrigis Martini, — kvankam mi ne sufiĉe
konas Rivarezon, sed al mi ŝajnas, ke ne eblas konfidi al li ĉiujn
niajn partiajn sekretojn. Laŭ mi, li estas frivola viro kaj ŝatas
afekti. Komisii la tutan liveron de literaturo en manojn de unu homo
estas tre serioza decido. Kion vi opinias pri tio ĉi, Fabrizi?</p>
        <p>— Se temus sole pri viaj oponoj, Martini, — replikis
la profesoro, — do mi ilin forĵetus, ĉar Ojstro havas ĉiujn necesajn
kapablojn, pri kiuj parolas Rikardo. Mi estas certa, ke li havas
bravecon, honestecon kaj sinregadon.</p>
        <p>Montaron kaj montanojn li konas perfekte. Tamen
ekzistas aliaj duboj.  Mi ne estas certa, ke li veturadas tien nur
por kontrabanda transporto de siaj pamfletoj. Ŝajnas al mi, ke li celas
ion kroman. Konfidence mi supozas jenon. Mi pensas, ke li havas densan
ligon kun unu tiea grupo, povas esti, eĉ kun plej danĝera.</p>
        <p>— Kun kiu? Kun "'Ruĝaj zonoj"?</p>
        <p>— Ne, kun "Ponardistoj" [Occoltellatori].</p>
        <p>— Kun "Ponardistoj"! Sed ja ĝi estas malmultenombra
amasiĝo de proskribitaj kamparanoj, malkleraj kaj havantaj nenian
politikan sperton.</p>
        <p>— Tion saman oni povas diri pri insurgentoj en
Savinjo. Tamen inter ili estis ankaŭ kleraj personoj, kiuj gvidis.
Supozeble sama situacio okazas inter anoj de "Ponardistoj". Krome,
plimulto de anoj de plej ekstremaj grupoj en Romanjo estas
partoprenantoj de ribelo en Savinjo, kiuj komprenis, ke superi
ekleziulojn en aperta batalo ne eblas, do ili prenis ponardojn.</p>
        <p>— Kaj kial vi opinias, ke Rivarez estas ligita kun ili?</p>
        <p>— Tio ĉi estas nur mia supozo. Ĉiuokaze, antaŭ
komisio de transportado de nia literaturo kune kun li, endas ĉion
klarigi. Se Rivarez okazigos ambaŭ aferojn samtempe, li povos grave
malutiligi renomon de nia partio: li simple ruinigos ĝian reputacion
kaj neniel helpos al ni. Sed pri tio ĉi ni ankoraŭ interparolos, kaj
nun mi volus sciigi al vi novaĵon venintan el Romo. Oni diras, ke
baldaŭ estos organizita komisiono por ellaboro de projekto de municipa
konstitucio.</p>
      </section>
      <section id="_ĉapitro_6_ojstro_kaj_gemo_en_la_cirko">
        <title>
          <p>Ĉapitro 6. Ojstro kaj Gemo en la cirko</p>
        </title>
        <p>Ojstro kaj Gemo silente iris laŭlonge de kajo Lung’Arno. Lia deziro paroli, paroli senfine, probable, elĉerpiĝis.
Li diris preskaŭ nenion, post forlaso de domo de Rikardo, kaj tio
plaĉis al Gemo. Ŝi ĉiam fartis malkomforte kun Ojstro kaj tiun tagon
precipe, ĉar lia stranga konduto konfuzis ŝin. Proksime de Uffizi palaco li haltis kaj demandis ŝin: — Ĉu vi ne laciĝis?</p>
        <p>— Ne. Kaj kio?</p>
        <p>— Ĉu vi estos okupita hodiaŭ vespere?</p>
        <p>— Ne.</p>
        <p>— Estu afabla kaj bonvolu promeni kune kun mi.</p>
        <p>— Kien?</p>
        <p>— Kien ajn, laŭ via deziro.</p>
        <p>— Kial aperis la ideo?</p>
        <p>Ojstro enpensiĝis. — Mi ne kapablas simple ekspliki
ĝin. Sed mi vin petegas!</p>
        <p>Li levis siajn okulojn. Ties enteno konsternis
Gemon. — Io stranga okazas kun vi, — milde diris ŝi.</p>
        <p>Ojstro eltiris floron el sia butontruo kaj komencis
deŝiri ĝiajn petalojn. Kiun li memorigis al ŝi? Sama nervoza kaj hasta
gestado de fingroj…</p>
        <p>— Mi fartas malbone, — diris li apenaŭ aŭdeble,
rigardante rekte siajn manojn. — Hodiaŭ vespere mi ne volas resti sola.
Ĉu vi akceptas mian proponon?</p>
        <p>— Jes, certe, ĉu eble vi preferus viziti mian loĝejon?</p>
        <p>— Ne, iru ni en restoracion por tagmanĝi. Ĝi situas
proksime, sur Signoria placo. Bonvolu ne rifuzi, ja vi promesis!</p>
        <p>Ili venis restoracion. Ojstro ordonis tagmanĝon, sed
mem preskaŭ nenion manĝis, li silentis, faris panerojn kaj ĉifis
franĝon de tablotuko.Gemo fartis tre malkomforte kaj bedaŭris pri tio,
ke ŝi konsentis iri kune kun li. Longa silentado ĝenis ŝin, sed ŝi ne
volis simple babili kun la homo, kiu, ŝajne, tute forgesis ŝian
ĉeeston. Finfine li levis siajn okulojn kaj diris abrupte: — Ĉu vi
volus viziti cirkon?</p>
        <p>Gemo mire ekrigardis lin kaj ekpensis, kial li tial ŝatas cirkon?</p>
        <p>— Ĉu vi antaŭe jam spektis iujn spektaklojn en ĝi?  —
demandis li, antaŭ ŝi sukcesis respondi.</p>
        <p>— Ne, mi ne spektis, ĉar ili min ne interesis.</p>
        <p>— Vane. Spektakloj estas tre interesaj. Al mi ŝajnas,
ke ne eblas scii vivon de la popolo, nevidinte ilin. Revenu ni al Pordo
al la Kruco [Porta alla Croce].</p>
        <p>La migranta cirko starigis sian tendon apud urba
pordego. Kiam Ojstro kaj Gemo estis alvenantaj al ĝi, netolerebla ŝriko
de violonoj kaj tamburado jam anoncis komencon de spektaklo.</p>
        <p>La spektaklo estis sufiĉe kruda. Trupon konsistigis
kelkaj klaŭnoj, arlekenoj kaj akrobatoj, unu rajdanto saltanta tra
ringegoj, kolorigita Kolombino kaj ĝibulo distranta publikon per siaj
malsaĝaj grimacoj. Krudeco de spritaĵoj ne ofendis orelojn, ĉar ili
estis jam uzitaj kaj enuaj. Vulgareco vidiĝis ĉie. Tamen publiko ridis
kaj aplaŭdis, ĉar ĝentileco estas ĉefa trajto de toskananoj. Plej
ridindaj estis ŝercoj de la ĝibulo, kvankam Gemo trovis nenion
interesan kaj amuzan en ili. Tio ĉi estis simpla grotesko kaj hida
histrionado. Spektantoj imitis lin kaj, levante infanojn sur ŝultrojn,
montris al ili " monstron".</p>
        <p>— Sinjoro Rivarez, ĉu reale al vi plaĉas la
spektaklo? — demandis Gemo, turniĝante al Ojstro, kiu staris,
alpremiĝinte al ligna fosto. — Laŭ mi,…</p>
        <p>Gemo ne sukcesis finparoli. Neniam antaŭe, krom
okazo en la ĝardeno en Livorno, en kiu ŝi estis kune kun Montanelli, ŝi
vidis saman senliman, desperan mienon sur homa vizaĝo. Ŝi rememoris
"Inferon" far Dante, kiam ŝi estis rigardanta lin.</p>
        <p>Samtempe la ĝibulo, kiun piedbatis unu el klaŭnoj,
cirklosaltis kaj ruliĝante forlasis la arenon. Poste aperis dialogo
inter du klaŭnoj kaj tiam Ojstro stariĝis, kvazaŭ vekiĝinte.</p>
        <p>— Iru ni, — diris li, — ĉu eble vi deziras resti plu?</p>
        <p>— Ne, dankon.</p>
        <p>Ili forlasis la cirkon kaj laŭ verda herbejo direktis sin al la rivero.</p>
        <p>— Ĉu plaĉis al vi la spektaklo? — demandis Ojstro.</p>
        <p>— Ĝi estis sufiĉe sopira kaj iufoje eĉ malagrabla.</p>
        <p>— Ĝuste kio ŝajnis al vi malagrabla?</p>
        <p>— Ĉiuj grimacoj kaj histrionado. Ili estis malbonaj
kaj havis nenion spritan.</p>
        <p>— Ĉu vi mencias la ĝibulon?</p>
        <p>Gemo memoris, ke Ojstro kun stranga sentivo rilatis
al siaj korpaj difektoj, tial ŝi ne volis koncerni tiun ĉi temon. Sed
li mem menciis la ĝibulon, tial ŝi konfirmis:</p>
        <p>— Jes, la ĝibulo tute ne plaĉis al mi.</p>
        <p>— Sed li pli ol la ceteraj amuzis publikon.</p>
        <p>— Pri tio mi nur bedaŭras.</p>
        <p>— Kial? Ĉu eble pro tio, ke liaj agoj estis neartaj?</p>
        <p>— Tie estis ĉio nearta, inkluzive kruelecon…</p>
        <p>Li ekridetis. — Krueleco? Rilate al la ĝibulo?</p>
        <p>— Jes… Li mem, certe, rilatas indiferente al ĉio.
Por li histrionado estas ordinara laboro, samkiel saltado por rajdanto
aŭ rolo de Kolombino por aktorino. Sed kiam oni rigardas tiun ĉi
ĝibulon, aperas sopiro enanime. Tio estas humiliga kaj prezentas
degradon de la homo.</p>
        <p>— Li probable plu ne degradas post sia vivostarto.
Kvankam degrado de plimulto de ni daŭras.</p>
        <p>— Jes, sed ĉi tie… Al vi, oni povas supozi, ŝajnos
absurda superstiĉo, sed por mi, la homa korpo estas sakrala. Kaj mi ne
ŝatas, kiam oni ĝin mokas aŭ intence mutilas.</p>
        <p>— La homa korpo?.. Ĉu animo ankaŭ?</p>
        <p>Ojstro haltis kaj apogis sin sur ŝtona parapeto de
la kajo. Li ekrigardis rekte okulojn de Gemo.</p>
        <p>— Animo? — ripetis ŝi kaj ankaŭ haltis, mire rigardante lin.</p>
        <p>Li rapide levis ambaŭ brakojn kun neatendita pasio:
—  Ĉu eble neniam venis en vian kapon penso pri tio, ke tiu ĉi
kompatinda klaŭno havas animon; vivan,  batalantan, homan animon,
enigitan en la ĝiban korpon, kiu servas al li kiel sklavo? Ĉu vi, tia
bonkora, kompatanta la korpon en bufona vesto kun tintiloj, enpensiĝis
iam pri malfeliĉa animo, kiu ne havas eĉ tiujn buntajn ĉifonojn,
necesajn por kovri  sian mizeran nudecon? Imagu, kiel ĝi tremas
pro malvarmo, kiel en ĉies okuloj ĝi hontas, kiel suferas ĝi pro ridego
kaj mokado, kiuj kvazaŭ skurĝas kaj brulvundas per arda fero! Imagu,
kiel ĝi senhelpe rigardas montaron kaj ŝtonojn, kiuj ne kapablas kaŝi
ĝin, tial ĝi envias al ratoj kapablaj eniĝi truojn kaj kaŝi sin tie.
Rememoru ankaŭ, ke animo estas muta, ne havas voĉon kaj ne povas krii.
Ĝi devas toleri, toleri kaj toleri… Cetere, mi parolas absurdaĵojn…
Kial vi ne ridas? Vi ne havas senson de humuro!</p>
        <p>Malrapide kaj silente Gemo turniĝis kaj ekiris
laŭlonge de la kajo. Dum la tuta vespero ŝi eĉ unufojon ne divenis
ligon de emocio de Ojstro kun la migranta cirko, kaj nun, kiam la
subita afekcio montris lian enan vivon, ŝi sukcesis trovi neniun
konsolan vorton, kvankam ŝian koron plenigis kompato al li. Li iris
apude, rigardante akvon.</p>
        <p>— Bonvolu kompreni, — ekparolis li subite kaj
arogante ekrigardis ŝin, — ĉiuj miaj eldiraĵoj, kiujn vi ĵus aŭdis,
estas simple fantazio. Al mi iufoje plaĉas fantazii, sed mi ne ŝatas,
kiam oni akceptas ĝin serioze.</p>
        <p>Gemo nenion respondis. Ili iris silente plu.
Proksime de Uffizi palaco Ojstro neatendite rapide trapasis vojon kaj
kliniĝis super malhela fasko, kuŝanta ĉe balustrado.</p>
        <p>— Kio okazis, etulo? — demandis li kun tia kareso,
kiun Gemo neniam aŭdis de li. — Kial vi ne iras hejmen?</p>
        <p>La fasko ekmoviĝis kaj ekaŭdiĝis mallaŭta ĝemo. Gemo
aliris kaj ekvidis sesjaran malpuran ĉifonulon, kiu alpremiĝis al
balustrado kiel timiĝinta besteto. Ojstro staris, kliniĝinte super li,
kaj karesis liajn distaŭzitajn harojn.</p>
        <p>— Kio okazis? — ripetis li kaj kliniĝis pli, por
fiksaŭskulti balbutadon de la knabo. — Necesas iri hejmen al lito.
Infano ne devas resti dum nokto surstrate, ja vi povas malvarmiĝi. Donu
al mi vian manon kaj stariĝu! Kie vi loĝas?</p>
        <p>Li prenis manon de la infano, sed tiu ekkriis kaj refalis surteren.</p>
        <p>— Nu, kio, kio okazis? — Ojstro metis sin sur la
genuojn apude. Aĥ, sinjorino, ekvidu!</p>
        <p>Knabaj ŝultro kaj ĵaketo estis kovritaj per sango.</p>
        <p>— Diru al mi, kio okazis? — karese daŭrigis Ojstro.  —
Ĉu vi falis?.. Ne? Ĉu iu batis vin?.. Mi tion supozis. Kiu?</p>
        <p>— Mia onklo.</p>
        <p>— Kiam?</p>
        <p>— Hodiaŭ matene. Li estis ebria kaj mi… mi…</p>
        <p>— Kaj vi hazarde trafis lin. Ĉu ne? Ne eblas trafi
ebriulojn, amiketo! Ili ne ŝatas tion. Iru ĉi tien al lumo, fileto, mi
volas esplori vian ŝultron. Brakumu mian kolon kaj kvietiĝu…</p>
        <p>Li levis la knabon, transportis lin en malan flankon
de la strato kaj sidigis sur larĝan ŝtonan balustradon. Poste li
elpoŝigis tranĉilon kaj lerte fortranĉis disŝiritan manikon, preminte
kapon de la infano al sia brusto. Gemo samtempe apogis la vunditan
brakon. La tuta ŝultro havis multajn batbluojn kaj ekskoriaĵojn; inter
ĝi kaj kubuto estis grava vundo.</p>
        <p>— Jes, etulo, batado estis serioza! — diris Ojstro
pansante la vundon per sia nazotuko, por ke ĝi ne malpuriĝu de la
ĵaketo. — Per kio li vin batis?</p>
        <p>— Per fosilo. Mi petis lin doni al mi soldon<a l:href="#note_16" type="note">[16]</a>
por aĉeti en butiko, situanta en angulo, polenton, sed li ekbatis min
per fosilo.</p>
        <p>Ojstro ektremis.</p>
        <p>— Aĥ! — li diris milde, — tio ĉi tre doloras.</p>
        <p>— Li ekbatis min per fosilo kaj mi… mi forkuris.</p>
        <p>— Ĉu vi tutan tempon vagadis laŭ stratoj malsate?</p>
        <p>Anstataŭ respondo la infano ekploregis. Ojstro
demetis lin de sur balustrado.</p>
        <p>— Nu, ne ploru, ne ploru! Nun ni ĉion plibonigos. Kie
preni veturilon? Ŝajne ĉiuj staras ĉe teatro, ĉar hodiaŭ en ĝi okazas
granda spektaklo. Mi bedaŭras, sinjorino, ke mi estas devigita kuntreni
vin, sed…</p>
        <p>— Mi nepre iros kune kun vi. Eventuale vi bezonos
mian helpon. Ĉu vi povas porti lin tial malproksime, ja li ne estas
malpeza?</p>
        <p>— Ho, mi sukcesos, dankon.</p>
        <p>Ĉe la teatro staris kelkaj veturiloj, sed ĉiuj estis
okupitaj. Spektaklo jam finiĝis kaj plimulto de publiko disiris. Sur
afiŝoj per grandaj literoj estis skribita nomo de Zito, kiu dancis
ĉi-vespere en baleto. Petinte Gemon atendi minuton, Ojstro
alvenis al artista enirejo kaj demandis deĵoranton: — Ĉu sinjorino Reni
jam forveturis?</p>
        <p>— Ne, sinjoro, — respondis tiu, ĉirkaŭrigardante bone
vestitan ĝentlemanon kun infano sur brakoj. — Sinjorino Reni baldaŭ
eliros. Ŝin atendas veturilo. Kaj jen ŝi iras.</p>
        <p>Zito descendiĝis laŭ ŝtuparo, apogante sin sur brako
de juna kavaleria oficiro. Ŝi estis superba en flama-ruĝa korduroja
mantelo surĵetita super vespera robo, ĉe kies zono pendis ventumilo
farita el strutaj plumoj. La ciganino haltis en la pordo, lasis la
kavaliron kaj rapide aliris al Ojstro.</p>
        <p>— Felico! — duonvoĉe diris ŝi. — Kio estas en viaj brakoj?</p>
        <p>— Mi prenis la infanon surstrate. Li estas batita kaj
malsata. Endas kiel eble plej baldaŭ veturigi lin en mian hejmon.
Liberaj veturiloj forestas, tial mi petas doni al mi la vian.</p>
        <p>— Felico! Ĉu vi volas venigi tiun ĉi ĉifonulon en
vian hejmon? Alvoku policanon, por tiu transportu lin en hospicon aŭ
ankoraŭ ien ajn. Ne eblas kolekti en via hejmo mizerulojn de la tuta
urbo!</p>
        <p>— La infano estas batita, — ripetis Ojstro. — En
hospicon lin oni povos veturigi morgaŭ, sed hodiaŭ li bezonas
rebandaĝon kaj manĝaĵon.</p>
        <p>Zito faris etan abomenan grimacon.</p>
        <p>— Vidu! Li alpremis sian kapon al vi! Kial vi tion
permesas? Ja li estas en koto!</p>
        <p>Okuloj de Ojstro ekflamis pro kolero.</p>
        <p>— La infano malsatas! — furioze diris li. — Vi ŝajne
ne komprenas, kion tio signifas!</p>
        <p>— Sinjoro Rivarez, — diris Gemo, proksimiĝante al
ili, — mia loĝejo situas apude. Transportu la etulon en mian hejmon
kaj, se vi ne prenos veturilon, mi restigos lin ĝis mateno.</p>
        <p>Ojstro rapide turnis sin al ŝi: — Ĉu li ne ĝenos vin?</p>
        <p>— Kompreneble, ne… Adiaŭ, sinjorino Reni.</p>
        <p>La ciganino seke kapjesis, tiris siajn ŝultrojn,
prenis brakon de la oficiro kaj, enmaniginte roban trenaĵon, preteriris
majeste al la konkursa veturilo.</p>
        <p>— Sinjoro Rivarez, se vi volas, mi revenigos la
veturilon por vi kaj la infano, — diris ŝi irante.</p>
        <p>— Bone. Mi sciigos la adreson al koĉero. — Li
eksplikis situon de loĝejo de Gemo al koĉero kaj revenis kune kun sia
portaĵo.</p>
        <p>Katjo atendis la mastrinon kaj, aŭdinte pri la
okazo, forkuris por varma akvo kaj ceteraj necesaĵoj por rebandaĝo.</p>
        <p>Ojstro sidigis la infanon sur seĝon, metis sin sur
la genuojn kaj, rapide demetis liajn ĉifonaĵojn, tre atente kaj lerte
desinfektis kaj repansis lian vundon. Kiam Gemo venis la ĉambron kun
pleto enmane, li jam sukcesis bani la infanon kaj envolvis lin en
varmetan litkovrilon.</p>
        <p>— Ĉu vi permesas nutri nian pacienton? — demandis ŝi
ridetante. — Mi preparis por li vespermanĝon.</p>
        <p>Ojstro stariĝis kaj kolektis de sur planko malpurajn ĉifonaĵojn.</p>
        <p>— Kiel ni senordigis ĉion en via ĉambro! — diris li.
—  Ĉifonaĵojn necesas bruligi, morgaŭ mi aĉetos por li novan veston. Ĉu
vi havas brandon, sinjorino? Estus bone doni kelkajn gutojn al la
povruleto. Laŭ via permeso mi iros lavi manojn.</p>
        <p>Post manĝado la infano tuj ekdormis sur genuoj de
Ojstro, preminte sian kapon al lia blanka ĉemizo. Gemo helpis al Katjo
reordigi la ĉambron kaj sidiĝis ĉe la tablo.</p>
        <p>— Sinjoro Rivarez, vi devas manĝi antaŭ foriro. Vi
nenion manĝis dum la tagmanĝo kaj nun estas tre malfrue.</p>
        <p>— Mi plezure eltrinkus tason da teo, sed mi ne
kuraĝas peti vin tiel malfrue.</p>
        <p>— Ho! Kia bagatelo! Kuŝigu la infanon sur sofon, ja
li estas peza. Mi nun kovros kusenon per tuko… Kion vi faros kun li
plu?</p>
        <p>— Morgaŭ mi serĉos liajn parencojn kaj precipe tiun
bestion. Se mi ne sukcesos, tiam mi estos devigita sekvi konsilon de
sinjorino Reni kaj konduki lin en hospicon. Eble estus pli bone aligi
ŝtonon al lia kolo kaj ĵeti lin en la riveron. Sed tio sekvigos
malbonan konsekvencon por mi… Kia nevekebla dormado! Li estas pli
sendefenda ol strata katido!</p>
        <p>Kiam Katjo alportis pleton kun teo,  la etulo
malfermis la okulojn kaj komencis mire ĉirkaŭrigardi. Ekvidinte sian
patronon, li derampis de sur sofo kaj,  implikiĝinte en faldoj de
la littuko, ekkrablis al li. La infano sufiĉe resaniĝis kaj en li
aperis scivolemo; indikante la difektitan maldekstran brakon, en kiu
Ojstro tenis kukpecon, li demandis:</p>
        <p>— Kio ĝi estas?</p>
        <p>— Kio? Kuko. Ĉu vi ankaŭ volas? Ne, por hodiaŭ
sufiĉas. Atendu ĝis morgaŭ!</p>
        <p>— Ne, tio ĉi! — La knabo permane tuŝis fingroŝtumpojn
kaj grandan cikatron sur mano de Ojstro.</p>
        <p>Ojstro metis la kukpecon sur la tablon.</p>
        <p>— Aĥ! Jen pri kio vi demandas! Tio estas sama, kiel
sur via ŝultro. Min vundis homo, kiu estis pli forta ol mi.</p>
        <p>— Ĉu ĝi tre doloris vin?</p>
        <p>— Mi ne memoras. Ŝajne samkiel ceteraj vundoj. Nun
redormu, ĉar estas malfrue.</p>
        <p>Kiam alveturis kaleŝo, la knabo dormis, tial Ojstro
zorgeme, penante ne veki, prenis lin sur brakoj kaj transportis
malsupren.</p>
        <p>— Vi estis hodiaŭ mia bonkora anĝelo, — diris li al
Gemo, haltinte ĉe la pordo, — tamen tio, certe, ne malakcelos al ni
poste  kvereli.</p>
        <p>— Mi ne havas deziron kvereli kun iu ajn…</p>
        <p>— Aĥ! Sed mi deziras. Vivo estus netolerebla sen
kvereloj. Bona kverelo estas salo de la tero. Ĝi estas eĉ pli bona ol
spektaklo en la cirko!</p>
        <p>Li mallaŭte ekridetis kaj descendis laŭ ŝtuparo,
portante en brakoj la dormantan infanon.</p>
      </section>
      <section id="_ĉapitro_7_paroksismo_de_ojstro">
        <title>
          <p>Ĉapitro 7. Paroksismo de Ojstro</p>
        </title>
        <p>Komence de januaro Martini dissendis invitilojn al membroj de la
literatura komitato por ĉiumonata kunsido kaj ricevis de Ojstro lakonan
letereton skribitan krajone: "Mi tre bedaŭras, sed mi ne povas veni".
Martini koleriĝis pro ĝi, ĉar lia invitilo havis indikon: "Tre
gravas".  Tia frivola rilato al la afero ŝajnis al li ofenda.
Krome samtagon venis ankoraŭ tri leteroj kun malbonaj novaĵoj kaj
ekblovis orienta vento. Ĉio kune malbonigis humoron de Martini, tial,
kiam d-ro Rikardo demandis pri alveno de Rivarez, li respondis kolere:
—  Li forestos. Li ŝajne preferis ion pli interesan kaj ne povas alveni,
aŭ ne volas.</p>
        <p>— Martini, sama ĉikanemulo, kiel vi, ŝajne forestas
en la tuta Florenco, — diris malkontente Galli. — Se la homo ne plaĉas
al vi, sekve ĉio, kion li faras, estas malbona. Kiel Rivarez povas
alveni, se li estas malsana?</p>
        <p>— Kiu diris al vi, ke li malsaniĝis?</p>
        <p>— Ĉu vi ne sciis tion? Li jam la kvaran tagon troviĝas en lito.</p>
        <p>— Kio okazis kun li?</p>
        <p>— Mi ne scias. Pro malsano li eĉ prokrastis rendevuon
kun mi, kiun ni planis okazigi ĵaŭdon. Kaj hieraŭ, kiam mi vizitis lian
domon, oni diris al mi, ke li malbone fartas kaj sekve neniun povas
vidi. Mi opiniis, ke Rikardo flegas lin.</p>
        <p>— Mi ankaŭ nenion sciis.  Hodiaŭ vespere mi
vizitos lin por informiĝi pri eblaj necesaĵoj.</p>
        <p>Sekvan matenon Rikardo, pala kaj laca, aperis en
malgranda kabineto de Gemo. Ŝi sidis ĉe tablo kaj monotone diktis al
Martini ciferojn, kaj li kun lupeo kaj  krajono enmane faris
apenaŭ videblajn markojn sur libropaĝo. Gemo levis brakon petante
silenton. Rikardo sciis, ke ne eblas interrompi homon farantan
ĉifritajn markojn, tial li sidiĝis kaj ekoscedis, malfacile superante
deziron ekdormeti.</p>
        <p>— "2,4,3,7,6,1,5,4,1 — kiel monotona aŭtomato
daŭrigis Gemo — 8,4,7,2,5,1". La frazo finiĝas ĉi tie, Cezaro.</p>
        <p>Ŝi enigis pinglon en ekzaktan lokon de papero, kiun
ŝi findiktis kaj turniĝis al Rikardo.</p>
        <p>— Bonan matenon, doktoro. Vi aspektas malbone. Kiel vi fartas?</p>
        <p>— Mi fartas sufiĉe bone, sed mi tre laciĝis. Mi
pasigis teruran nokton kun Rivarez.</p>
        <p>— Kun Rivarez?</p>
        <p>— Jes. Mi flegis lin ĝis mateno kaj nun necesas iri
al la hospitalo. Mi venis al vi por demandi, ĉu eble vi proponas iun,
kiu povus flegi lin kelkajn sekvajn tagojn? Lia nuna stato estas
malfacila. Mi, certe, faros ĉion, kion mi kapablos. Sed mi nun ne havas
tempon, sed pri flegistino li eĉ aŭskulti ne deziras.</p>
        <p>— Kaj kio konkreta okazis kun li?</p>
        <p>— Multaj komplikaĵoj! Antaŭ ĉio…</p>
        <p>— Antaŭ ĉio — ĉu vi jam matenmanĝis?</p>
        <p>— Jes, mi dankas vin. Do, pri Rivarez… Liaj nervoj,
sendube, malordiĝis, sed la ĉefa kaŭzo de lia malsano estas malnova,
neglekte kuracita vundo. Alivorte lia nuna stato estas en danĝero. La
vundo probable aperis dum la milito en Suda Ameriko. Ĝin oni kuracis
neĝisfine, pro ebla hasto. Li estas feliĉulo, ke estas viva ĝis nun…
Rezultis kronika tendenco al inflamo, kiu periode akutiĝas, sekve ĉiu
bagatelo povas okazigi novan paroksismon.</p>
        <p>— Ĉu ĝi danĝeras?</p>
        <p>— N-ne… Dum paroksismo, plej grava danĝero estas
tio, ke la malsanulo povas ne elteni suferojn kaj eltrinki venenon.</p>
        <p>— Ĉu li spertas nun fortajn dolorojn?</p>
        <p>— Terurajn! Min konsternas lia tolero. Mi estis
devigita doni al li nokte opiaĵon. Ĝenerale mi ne preferas doni
opiaĵojn al nervozaj pacientoj, sed necesis iel malpliigi liajn
suferojn.</p>
        <p>— Ĉu grave liaj nervoj difektiĝis?</p>
        <p>— Tre, certe. Sed lia volopovo estas mirinda! Ĝis
kiam li senkonsciiĝis, lia pacienco estis unika. Plej serioza mia
laboro okazis noktofine! Kion vi opinias, kiam li malsaniĝis? Antaŭ
kvin diurnoj! Kaj neniu apude, escepte de stulta dommastrino, kiu tiel
emas dormi, ke eĉ se la domo ruiniĝos, ŝi tutegale ne vekiĝos, kaj se
vekiĝos, do utilon ŝi nenian okazigos.</p>
        <p>— Ĉu vizitas lin la dancistino?</p>
        <p>— Jes, sed jen kia kuriozaĵo! Li ne permesas al ŝi
eniri. Li havas patologian timon al ŝi. Entute li similas kolekton de
diversaj antagonismoj! — Rikardo elpoŝigis la  horloĝon kaj atente
ekrigardis ĝin. — Mi ŝajne ne sukcesos ĝustatempe atingi la
malsanulejon. Juna kuracisto estos devigita komenci laboron sen mi.
Estas domaĝe, ke min oni ne sciigis pri stato de Rivarez antaŭe, ĉar
lin ne eblas restigi sola nokte.</p>
        <p>— Sed kial li ne informis nin pri sia malsano?  —
interrompis lin Martini. — Li devas esti certa, ke ni ne restigus lin
sola!</p>
        <p>— Vane, doktoro, vi ne invitis iun el ni por flegi
lin, anstataŭ troviĝi tie sen ies asistado, — diris Gemo.</p>
        <p>— Kara mia, — verdire mi volus inviti Galli, sed
Rivarez tuj eferveskis aŭdinte mian aludon, tial mi forĵetis mian
intencon. Kiam mi demandis lin, kiun inviti laŭ lia deziro por flegado,
li time ekrigardis min, kovris permane sian vizaĝon kaj diris: "Sciigu
neniun, ĉar ili ridos!"  En lian kapon venis fiksa ideo: al li
ŝajnas, ke homoj ridas pri io. Mi ne komprenis pri kio, ĉar li parolis
hispane. Mi scias, ke delirantaj pacientoj ofte parolas ĉiajn
absurdaĵojn.</p>
        <p>— Kiu flegas lin nun? — demandis Gemo.</p>
        <p>— Neniu, escepte de la dommastrino kaj ŝia servistino.</p>
        <p>— Mi iros al li, — diris Martini.</p>
        <p>— Dankon. Kaj mi revizitos lin hodiaŭ vespere. Vi
trovos miajn instrukciojn en kesto de tablo staranta ĉe la granda
fenestro kaj opiaĵon sur breto en alia ĉambro. Se doloroj pliiĝos, donu
al li unu dozon. Neniaokaze restigu flakonon videblan, por ke li ne
ekvolu eltrinki troan kvanton…</p>
        <p>— Kiam Martini venis duonhelan ĉambron, Ojstro rapide
turnis sian kapon, etendis la varman manon kaj ekparolis, vane
penante  imiti sian kutiman frivolan manieron: — Aĥ, Martini! Vi
verŝajne koleras pro mia korektado. Ne mallaŭdu mian foreston dum
kunsido de la komitato: mi iomete malsaniĝis kaj…</p>
        <p>— Ne menciu la komitaton! Mi hodiaŭ interparolis kun
Rikardo kaj venis informiĝi pri necesaĵoj por vi.</p>
        <p>Vizaĝo de Ojstro iĝis kvazaŭ ŝtona.</p>
        <p>— Via afableco estas dankinda. Sed vi vane klopodis:
mi simple iomete malbone fartas.</p>
        <p>— Mi tion komprenis laŭ vortoj de Rikardo. Ja li
flegis vin la tutan nokton, ĉu ne?</p>
        <p>Ojstro kolere mordpremis sian lipon.</p>
        <p>— Mi dankas vin. Nun mi fartas komforte kaj mi nenion bezonas.</p>
        <p>— Tre bone! Ĉiuokaze mi sidos en la apuda ĉambro:
ŝajne vi preferas resti sola. Mi duone fermos la pordon, ke vi povu
voki min.</p>
        <p>— Bonvolu ne maltrankviliĝi. Mi kredigas vin, ke mi
nenion bezonas. Vi nur vane perdos tempon.</p>
        <p>— Forĵetu tiujn sensencaĵojn! — abrupte interrompis
lin Martini. Por kio vi mensogas? Ĉu vi opinias, ke mi ne havas
okulojn? Kuŝu kviete kaj penu ekdormi, se vi povas.</p>
        <p>Martini transiris en la apudan ĉambron kaj,
neferminte plene la pordon, komencis legi. Baldaŭ li ekaŭdis, ke la
malsanulo ekmoviĝis. Li demetis la libron kaj komencis fikse aŭskulti.
Iom da tempo malantaŭ la pordo estis silento, sed poste denove aperis
sonoj de moviĝo kaj ĝemo, kvazaŭ Rivarez kunpremis la dentojn, por ne
aperigi sian malfacilan spiregon. Martini revenis la ĉambron al li.</p>
        <p>— Ĉu mi povas fari ion por vi, Rivarez?</p>
        <p>Respondo ne sekvis, kaj Martini aliris al la lito.
Ojstro kun pala, mortkolora vizaĝo, ekrigardis lin kaj nege balancis la
kapon.</p>
        <p>— Ĉu doni al vi opiaĵon? Rikardo parolis, ke necesas
ĝin eltrinki, se doloroj iĝos netolereblaj.</p>
        <p>— Ne, dankon. Mi ankoraŭ kapablas toleri. Poste mia
stato povos malpliboniĝi…</p>
        <p>Martini tiris siajn ŝultrojn kaj eksidis ĉe la lito.
Dum la tuta tago, kiu ŝajnis al li senfina, li silente observis la
malsanulon, poste ekstaris kaj alportis opiaĵon.</p>
        <p>— Sufiĉe, Rivarez! Se vi ankoraŭ kapablas toleri, sed
mi ne. Endas eltrinki opiaĵon.</p>
        <p>Senvorte Ojstro ĝin eltrinkis. Poste li turniĝis kaj
fermis la okulojn. Martini residiĝis. Spirado de la malsanulo iom post
iom iĝis pli profunda kaj unutona.</p>
        <p>Ojstro tre elturmentiĝis, tial li ekdormis kvazaŭ
mortinto. Kelkajn horojn li absolute ne moviĝis. Tage kaj vespere
Martini kelkfoje aliris al la lito kaj fiksrigardis lian senmovan
korpon — krom spiradon, ĝi aperigis neniujn  vivosignojn. La
vizaĝo estis tia pala kaj senkolora, ke timo penetris en Martini. Ĉu
eble mi supernarkotis lin? Kripligita maldekstra brako de Ojstro kuŝis
super littuko kaj Martini zorgeme skuis ĝin, por veki lin.
Malbutonumita maniko translokiĝis al la kubuto kaj aperigis terurajn
vundojn sur la tuta brako.</p>
        <p>— Imagu, kiel aspektis la brako, kiam la vundoj estis
freŝaj! — aŭdiĝis voĉo de Rikardo malfronte.</p>
        <p>— Ha, vi venis finfine! Aŭskultu, Rikardo, kiel longe
li dormos? Mi donis al li opiaĵon antaŭ dek horoj kaj de tiam moviĝis
neniu lia muskolo.</p>
        <p>Rikardo kliniĝis kaj fiksaŭskultis spiradon de Ojstro.</p>
        <p>— Nenio grava. Lia spirado estas normala. Tian
dormolongecon okazigis  multaj noktaj suferoj. Matene la
paroksismo povos ripetiĝi. Mi esperas, ke tiam iu estos apude, ĉu ne?</p>
        <p>— Galli deĵoros. Li informis, ke venos je la deka posttagmeze.</p>
        <p>— Nun ĝuste estas ĉirkaŭ la deka…</p>
        <p>— Aha, li vekiĝas! Bonvolu ordoni, ke oni alportu
buljonon varman… Kviete, Rivarez, kviete! Ne batu min, mi ne estas
episkopo!</p>
        <p>Ojstro duonleviĝis kaj ĉirkaŭrigardis per okuloj plenaj de timo.</p>
        <p>— Ĉu mia vico? — ekbalbutis li hispane. — Amuzu
publikon ankoraŭ minuton… Aĥ! Mi ne ekkonis vin, Rikardo.  — Li
denove ĉirkaŭrigardis la ĉambron kaj tuŝis permane sian frunton, kvazaŭ
nekomprenante, kio okazas. — Martini! Mi pensis, ke vi jam foriris.
Ŝajne mi longe dormis…</p>
        <p>— Vi dormis dek horojn samkiel la dormanta belulino
en sorĉa fabelo! Nun necesas manĝi buljonon kaj redormi.</p>
        <p>— Dek horojn! Martini! Ĉu vi tutan tempon estis ĉi tie?</p>
        <p>— Jes. Tamen mi komencis maltrankviliĝi pri troa dozo
de opiaĵo, kiun mi donis al vi.</p>
        <p>Ojstro ruze ekrigardis lin: — Mi bedaŭras, ke vi
malsukcesis ĉi-foje! Kiaj kvietaj kaj pacaj estus sen mi viaj komitataj
kunsidoj!.. Kion, diablo vin prenu, vi volas de mi, Rikardo? Bonvolu
lasi min! Mi ne toleras kuracistojn.</p>
        <p>— Bone, eltrinku tion ĉi kaj restu en paco. Post unu
aŭ du tagoj mi vin revizitos kaj esploros detale. Mi esperas, ke plej
malbono jam preterpasis:  vi tute ne similas mortinton.</p>
        <p>— Ho, baldaŭ mi plene resaniĝos, dankon… Kiu
alvenis? Galli? Hodiaŭ kolektiĝis ĉe mi ĉiuj gracioj…</p>
        <p>— Mi restos apud vi la tutan nokton.</p>
        <p>— Sensencaĵo! Mi neniun bezonas. Disiru ĉiuj hejmen.
Se paroksismo ripetiĝos, via helpo ne estos utila, ĉar mi ne trinkos
opiaĵon plu; ĝi taŭgas maksimume por unu-du fojoj.</p>
        <p>— Jes, vi pravas, — diris Rikardo. — Sed realigo de
tia decido estas malsimpla.</p>
        <p>Ojstro ekrigardis lin ridetante.</p>
        <p>— Ne timu! Se mi emus al tio ĉi, mi delonge estus narkotisto.</p>
        <p>— Ĉiuokaze ni ne restigos vin sola, — seke respondis
Rikardo. — Iru ni, Martini… Ĝis revido, Rivarez! Mi revenos morgaŭ.</p>
        <p>Martini volis ankaŭ foriri, sed Ojstro vokis lin kaj
etendis sian manon: — Mi dankas vin.</p>
        <p>— Ho, bagatelo! Redormu!</p>
        <p>Rikardo foriris kaj Martini restis interparoli kun
Galli en la apuda ĉambro. Baldaŭ tra malfermita enira pordo li ekvidis
kaleŝon veturintan al ĝardena pordeto, el kiu eliris virino. Tiu estis
Zito veninta ŝajne de iu vespera spektaklo. Li eliris kaj, levinte la
ĉapelon, deflankiĝis, por doni al ŝi vojon. Li jam atingis malhelan
strateton kondukantan al placo Poĝio Imperiale [Poggio Imperiale], kiam
malantaŭe aŭdiĝis frapo de la pordeto kaj hastaj paŝoj.</p>
        <p>— Atendu minuton! — ekkriis Zito.</p>
        <p>Post kiam Martini turniĝis kaj reiris malantaŭen, ŝi
haltis tuŝante permane apudan arbuston. Lumo de sola lanterno staranta
en angulo de la strateto apenaŭ atingis ĉi tien, tamen Martini sukcesis
vidi, ke la dancistino iras, mallevinte la kapon, kvazaŭ malkuraĝe kaj
hontante ion.</p>
        <p>— Kiel li fartas? — demandis ŝi nerigardante Martini.</p>
        <p>— Pli bone, ol matene. Li dormis la tutan tagon, do
lia aspekto ne estas sama elturmenta. Ŝajne paroksismo preterpasis!</p>
        <p>— Ĉu li tre suferis?</p>
        <p>— Jes, tre. Laŭ mi, pli malbona stato ne ekzistas.</p>
        <p>— Mi tion supozis. Se li malpermesas miajn vizitojn,
sekve lia farto estas tre malbona.</p>
        <p>— Ĉu lin ofte atakas paroksismoj?</p>
        <p>— Neregule… Somere, en Svisio, li tute estis sana,
sed dum la pasinta vintro, kiam ni loĝis en Vieno, li fartis terure. Mi
ne povis veni al li kelkajn tagojn. Li ne toleras mian ĉeeston dum
malsano.. — Ŝi levis la okulojn, rigardante Martini, sed tuj duonfermis
ilin. — Kiam lia stato malboniĝas, li trovas ĉiun pretekston, por
ekspedi min al balo aŭ koncerto, kaj mem ŝlosas la pordon kaj restas en
ĝi sola dum malsano. Mi kaŝe revenas kaj sidas ĉe la fermita pordo. Se
li tion scius, do li ege kolerus kontraŭ mi! Iam la hundo plorbojas
apude, li ĝin enlasas, sed min ne. Pri ĝi li zorgas pli, ol pri mi…</p>
        <p>Tion ĉi ŝi eldiris en stranga, kolera maniero.</p>
        <p>— Mi esperas, ke malbono forpasis, — karese diris
Martini. — Doktoro Rikardo lerte kuracas lin. Povas esti, ke lia
resaniĝo baldaŭ okazos. Ĉiuokaze nun li suferas malpli ol antaŭe, tamen
sekvan fojon nepre sciigu nin pri lia nova malsano. Se ni scius ĉion
ĝustatempe, liaj turmentiĝoj pasus pli glate. Ĝis revido!</p>
        <p>Li etendis la manon, sed ŝi deflankiĝis kaj abrupte
skuis la kapon: — Mi ne komprenas, kiel vi povas etendi vian manon al
lia amatino?</p>
        <p>— Laŭ via volo, certe…  — diris li konfuzite.</p>
        <p>Zito piedpremis.</p>
        <p>— Mi malamas vin! — Ŝi ekkriis kaj ŝiaj okuloj
ekbrilis kiel braĝo. — Mi malamas vin ĉiujn! Vi rajtas alveni,
interparoli kun li pri politiko! Li permesas al vi troviĝi apude la
tutan nokton kaj doni medikamentojn, sed mi ne povas vidi lin eĉ tra
ŝlosiltruo! Kiu li estas por vi? Kiu rajtigis vin depreni lin de mi? Mi
malamas! Malamas! Malamas!</p>
        <p>Ŝi ekploregis kaj forkuris al la domo, ferminte la
pordeton antaŭ Martini.</p>
        <p>"Dio mia! — diris Martini al si mem, pasante tra la
malhela strateto. — Tiu ĉi virino serioze amas lin! Eksterordinara
situacio!"</p>
      </section>
      <section id="_ĉapitro_8_rememoroj_de_ojstro">
        <title>
          <p>Ĉapitro 8. Rememoroj de Ojstro</p>
        </title>
        <p>Ojstro rapide resaniĝadis. Sekvan semajnon Rikardo
trovis lin vestitan en turka ĥalato kaj kuŝantan sur sofo . Kune kun li
estis Martini kaj Galli. Li volis eĉ eliri eksteren por freŝa aero, sed
Rikardo nur ekridis kaj demandis, ĉu li startos laŭ la valo ĝis Fiesolo
[Fiesole]?</p>
        <p>— Vi ankaŭ povas viziti geedzojn Grassini, — aldonis
li ŝerce. — Mi estas certa, ke la sinjorino estos ĝoja, precipe nun,
kiam via paleco estas tia alloga.</p>
        <p>Ojstro tragike eksvingis la manojn.</p>
        <p>— Benu mian animon! Mi pri tio ne pensis! Ŝi rigardus
min kiel italan martiron kaj palavrus pri patriotismo. Mi estus
devigita eniĝi la rolon kaj rakonti al ŝi pri tio, ke min oni dishakis
je pecoj en hipogeo kaj poste mallerte aglutinis. Ŝi ekvolus informiĝi
ekzakte pri miaj tiamaj sentoj. Ĉu estus malfacile por mi  trompi
ŝin, Rikardo? Mi estas preta veti, ke ŝi kredos plej nerealan fikcion,
kiun mi diros. Mi vetas je mia hinda ponardo kontraŭ via tenio, metita
en alkoholon, el via kabineto. Konsentu, ja kondiĉoj estas avantaĝaj
por vi.</p>
        <p>— Dankon, sed mi ne ŝatas mortigajn armilojn.</p>
        <p>— Tenio ankaŭ mortigas, kvankam ĝia aspekto ne estas same bela.</p>
        <p>— Ĉiuokaze, mia kara amiko, mi ne bezonas la
ponardon, se la tenio ankoraŭ taŭgos… Martini, mi devas forkuri. Ĉu
vi zorgos pri tiu ĉi turbulenta paciento?</p>
        <p>— Jes, sed nur ĝis la tria. Poste venos ĉi tien sinjorino Bolo.</p>
        <p>— Sinjorino Bolo! — timeme ripetis Ojstro. — Ne,
Martini, tio ĉi ne eblas! Mi ne permesas, ke la damo zorgis pri mi mem
kaj pri miaj malsanoj. Krome, kie ŝi sidos? Ĉi tie estas malkomforte.</p>
        <p>— Ĉu delonge vi komencis sekvi regulojn de bontono?  —
demandis ridante Rikardo. — Sinjorino Bolo estas nia ĉefa flegistino.
Ŝi ekflegis malsanulojn ankoraŭ tiam, kiam ŝi kuradis en kurtaj
robetoj. Mi konas neniun pli bonan fratinon de karitato. "Ĉi tie estas
malkomforte", diris vi. Ĉu eble vi konsideris sinjorinon Grassini?..
Martini,  por vizito de nia kolegino ne necesas restigi iujn
instrukciojn. Dio mia, jam estas la dua kaj duono! Mi devas urĝe foriri.</p>
        <p>— Nun, Rivarez, prenu la medikamenton ĝis ŝia alveno,
—  diris Galli, alirante al Ojstro kun glaso.</p>
        <p>— Diablo prenu la medikamenton!</p>
        <p>Samkiel aliaj resaniĝuloj, Ojstro iĝis tre incitebla
kaj do multe ĉikanis siajn fidelajn geflegistojn.</p>
        <p>— Pro k-k-kio vi d-d-donas al mi aĉan
m-m-miksturon, kiam jam doloroj malaperis?</p>
        <p>— Ĝuste pro tio, ke doloroj ne reaperu. Ĉu vi
volas  tiel senfortiĝi,  ke sinjorino Bolo donu al vi opiaĵon?</p>
        <p>— Mia bonfavora sinjoro!  Se paroksismoj devas
reaperi, ili reaperos. Ili ne similas dentodolorojn, kiujn oni
p-p-povas malpliigi per viaj malbonaj m-m-medikamentoj.  Ili estas
same senutilaj, kiel injektilo dum incendio en domo. Cetere, faru kion
ajn, laŭ via volo.</p>
        <p>Li prenis la glason per la maldekstra brako. Teruraj vundoj sur ĝi
rememoris al Galli antaŭan subjekton de konversacio.</p>
        <p>— Do, interalie, — diris li, — kie vi estis vundita? Ĉu en la milito?</p>
        <p>— Mi ja ĵus rakontis, ke min oni metis en subteraĵon kaj…</p>
        <p>— Mi tion scias. Sed tiu ĉi versio taŭgas por
sinjorino Grassini…  Ĉu reale, tio okazis en la brazila milito?</p>
        <p>— Jes, parte en la milito, parte dum ĉasado en
sovaĝaj areoj… kaj aliloke.</p>
        <p>— Aĥ, jes! Dum la scienca ekspedicio… Ŝajne, vi
tiam spertis multajn aventurojn, ĉu ne?</p>
        <p>— Memkompreneble, en sovaĝaj landoj aventuroj iufoje
okazas, — neglekte diris Ojstro. — Pli ofte, necesas konfesi, ili estis
malagrablaj.</p>
        <p>— Tamen mi ne komprenas, kiel la vundoj estas tiom
multenombraj?.. Ĉu eble vin atakis sovaĝaj bestoj, kiuj okazigis
cikatrojn sur via maldekstra brako?</p>
        <p>— Aĥ, tio ĉi okazis dum ĉasado por pumo. Mi pafis…</p>
        <p>Aŭdiĝis frapo ĉe la pordo.</p>
        <p>— Ĉu la ĉambro estas ordigita, Martini? Jes? Tiam
bonvolu malfermi… Vi estas tre afabla, sinjorino. Pardonu min, ke mi
restas en la lito.</p>
        <p>— Vi ne bezonas ellitiĝi. Mi venis ne kiel gastino
iom pli frue. Cezaro, ĉu vi, certe,  hastas?</p>
        <p>— Ne, en mia dispono estas ankoraŭ la horokvarono.
Permesu al mi meti vian mantelon en alian ĉambron. Ĉu korbon ankaŭ
forporti tien?</p>
        <p>— Nur zorge,  mi petas,  en ĝi estas freŝaj
ovoj. Katjo aĉetis ilin matene en Monte Oliveto… Jen kristnaskaj
rozoj, sinjoro Rivarez. Mi scias, ke vi ŝatas florojn.</p>
        <p>Ŝi sidiĝis ĉe tablo, ordigis tigojn kaj metis la florojn en vazon.</p>
        <p>— Do, Rivarez, vi komencis rakonti pri pumo,  —
rediris Galli. — Kiel tio okazis?</p>
        <p>— Aĥ, jes! Galli pridemandis min, sinjorino, pri vivo
en Suda Ameriko kaj mi komencis rakonti pri apero de vundoj sur mia
maldekstra brako. Tio okazis en Peruo. Dum ĉasado por pumo necesis vadi
trans rivero, tial, kiam mi estis pafanta,  la fusilo maltrafis,
ĉar pulvo fariĝis malseka. Kompreneble, la pumo ne atendis, kiam mi
repafos kaj jen sekvis rezulto.</p>
        <p>— Jes, la aventuro estis mirinda!</p>
        <p>— Ho, tie ne estis tiel terure, kiel ŝajnas. Ĉio
okazis, certe, sed entute mia vivo estis tre interesa. Ĉasado por
serpentoj, ekzemple…</p>
        <p>Li babilis, rakontis multajn anekdotojn pri la
argentina milito, pri la brazila ekspedicio, pri renkontiĝoj kun
aborigenoj, pri ĉasado por sovaĝaj bestoj ktp. Galli aŭskultis lin kun
ĝuo, kiel infano kutime aŭskultas fabelojn, kaj metis multajn
demandojn. Impresema, kiel ĉiuj napolanoj,  li ŝatis ĉion
neordinaran. Gemo prenis el la korbo trikaĵon kaj ankaŭ atente
aŭskultis, lerte laborante per trikiloj. Martini estis malserena kaj
malkontenta, ĉar en anekdotoj li trovis nur fanfaronadon kaj memamon.
Malgraŭ sia nevola admiro al la homo, kapabla toleri fortan fizikan
doloron kun nekomparebla spiritopovo, kiun li mem vidis antaŭ unu
semajno, al  Martini ne plaĉis Ojstro, ties manieroj kaj agoj.</p>
        <p>— Jes, tia vivo estis glorinda! — suspiris Galli kun
nekaŝita envio. — Mi miras, pro kio vi forlasis Brazilon. Kiaj enuaj
ŝajnas post ĝi ĉiuj aliaj landoj!</p>
        <p>— Mia plej feliĉa vivo okazis en Peruo kaj Ekvadoro,
—  daŭrigis Ojstro. — Tiuj landoj estas efektive belegaj! Certe, tie
estas tro varmega klimato, precipe en apudmara areo de Ekvadoro, kio
faras vivkondiĉojn tre severaj. Sed beleco de tieaj pejzaĝoj estas
neimagebla.</p>
        <p>— Min pli interesas plena libereco de vivo en
la barbara lando ol ĝiaj belaj pejzaĝoj, — diris Galli. — Tie homo
povas reale sperti senton de sia digno, kio ne eblas en niaj
superplenigitaj urboj.</p>
        <p>— Jes, — konsentis Ojstro, — sed nur…</p>
        <p>Gemo translokis siajn okulojn de trikado kaj
ekrigardis lin. Li tuj konfuziĝis kaj paŭzis.</p>
        <p>— Ĉu la nova paroksismo komenciĝas? — plenzorge demandis  Galli.</p>
        <p>— Ho, nenio grava. Viaj medikamentoj efikis, kvankam
mi malbenis ilin… Ĉu vi jam foriras, Martini?</p>
        <p>— Jes. Iru kune, Galli, alie ni malfruiĝos.</p>
        <p>Gemo akompanis ilin ĝis la elirejo kaj baldaŭ
revenis kun miksaĵo el ovoj kaj lakto.</p>
        <p>— Eltrinku, — diris ŝi milde, sed insiste kaj eksidis por retrikadi.</p>
        <p>Ojstro obeis humile.</p>
        <p>Duonhoron ambaŭ silentis. Poste li mallaŭte
ekparolis: — Sinjorino Bolo!</p>
        <p>Gemo ekrigardis lin. Li ĉifis franĝon de plejdo
kovranta la sofon, nerigardante ŝin.</p>
        <p>— Diru al mi, ĉu vi kredas, ke mi rakontis veron?</p>
        <p>— Mi eĉ minuton ne dubis, ke vi ĉion elpensis,  —
trankvile respondis Gemo.</p>
        <p>— Vi absolute pravas. Mi tutan tempon mensogis.</p>
        <p>— Ĉu vi mensogis ankaŭ pri la milito?</p>
        <p>— Preskaŭ pri ĉio. Mi neniam partoprenis militojn.
Pri la ekspedicio… Aventuroj tie efektive okazis kaj plimulto el miaj
anekdotoj estis reala. Tamen miajn vundojn aperigis malsamaj kaŭzoj. Vi
detektis unu mian falson, tial mi nun povas konfesi la aliajn.</p>
        <p>— Ĉu necesas malŝpari vian energion por elpensado de
tiuj falsaj anekdotoj? — demandis Gemo. — Laŭ mi, ne.</p>
        <p>— Kaj kion mi devis fari? Rememoru vian anglan
proverbon: "Ne metu demandojn kaj vi ne aŭdos mensogon". Mi ricevas
neniun plezuron, kiam mi estas devigita misopiniigi homojn, kiuj
demandas kialon de mia kriplaĵo. Tial mi mensogas, sed aldonas amuzon.
Vi ja vidis, ke Galli estis tre kontenta.</p>
        <p>— Ĉu por vi estas pli grava amuzo por Galli, ol vero?</p>
        <p>— Vero… — Li fikse ekrigardis ŝin, tenante enmane
la forŝiritan plejdan franĝon. — Ĉu vi volas, ke mi rakontu veron al
tiuj homoj? Pli baldaŭ mi mian langon fortranĉos! — Kaj poste li
abrupte kaj mallerte aldonis: — Mi ankoraŭ al neniu rakontis tutan
veron, sed al vi, laŭ via deziro, mi rakontu.</p>
        <p>Ŝi silente metis la trikaĵon sur siajn genuojn.
Estis io kortuŝa en tiu ĉi malmilda, sekretema kreaĵo decidinta
konfidenci al la virino, kiun li apenaŭ konis kaj versimile antipatiis.
Post longatempa silentado Gemo ekrigardis lin. Ojstro duonkuŝis
apoginte sin sur tableton starantan apud la sofo kaj kovris per la
kripligita mano siajn okulojn. Fingroj de lia mano nervoze tremis; sur
la cikatro vidiĝis pulsobatado. Gemo aliris al la sofo kaj mallaŭte
vokis lin. Li ektremis kaj levis la kapon.</p>
        <p>— Mi tute f-forgesis, — trabalbutis li per pardoninda
tono. — Mi v-volis rakonti al vi pri…</p>
        <p>— Pri akcidento, kiu kaŭzis vian lamecon. Tamen se
rememoro malplaĉas al vi…</p>
        <p>— Pri akcidento? Ho, sed tio ne estis akcidento! Ne.
Simple min oni batis per fajroprenilo.</p>
        <p>Gemo rigardis lin en plena mirego. Per la tremanta
mano li demetis harojn de la frunto kaj ekridetis.</p>
        <p>— Ĉu vi volas eksidi? Bonvolu altiri la brakseĝon pli
proksime. Bedaŭrinde mi ne povas fari tion mem por vi. R-reale mi estus
p-perfekta trezoraĵo por Rikardo, se li tiam kuracus min. Ja li, kiel
efektiva kirurgo, tre ŝatas rompitajn ostojn, des pli, ke tiam en mia
korpo, ŝajne, estis rompita preskaŭ ĉio krom mia kolo.</p>
        <p>— Kaj krom via kuraĝo, — ŝi aldonis milde. — Ĉu eble
vi konsideras ĝin kiel vian nerompeblan havaĵon?</p>
        <p>Li nege balancis la kapon.</p>
        <p>— Ne, — diris li, — mian kuraĝon mi sukcesis
restarigi iom poste kune kun ceteraj miaj restaĵoj, sed tiam ĝi estis
rompita samkiel tea taso. Tio estis plej terura parto… Do, mi
komencis rakonti pri la fajroprenilo. Tio ĉi okazis… antaŭ dek tri
jaroj en Limo. Mi jam diris, ke Peruo estas belega lando, sed ĝi
aspektis ne tiel bele por homoj havintaj neniun monon en poŝoj,
inkluzive min. Antaŭe mi jam estis en Argentino kaj Ĉilio. Mortante pro
malsato mi venis Limon el Valparaiso kiel matroso de ŝipo trasportinta
brutaron. En la urbo mem mi ne trovis laboron, tial mi venis dokojn en
Kalao [Callao] por ŝerci tie. Kiel estas sciate, en ĉiuj havenaj urboj
estas mizeraj kvartaloj, en kiuj grupiĝas matrosoj, kaj tie mi trovis
laborlokon en unu aĉa ludkartejo. Mi servis kiel kuiristo, kiel kelnero
ktp. Laboro ne estis tre agrabla, sed mi estis almenaŭ kontenta. Tie mi
manĝis, vidis homajn vizaĝojn kaj aŭskultis homan paroladon. Vi povas
diri, ke tiuj simplaj impresoj ne meritas ĝojon, sed ĝis tiam mi
malsanis je flava febro kaj longatempe kuŝadis sola en duone disfalinta
kabanaĉo, kio tre teruris min… Foje nokte oni ordonis al mi forpuŝi
eksteren unu ebrian hindan matroson, kiu komencis skandali. Li tiam
enbordiĝis, venis la ludkartejon, malgajnis tutan monon kaj sekve
tre ĉagreniĝis. Mi estis devigita obei, alie mi perdus laboron kaj
mortus pro malsato, sed tiu viro estis duoble pli forta ol mi: mi tiam
estis dudekunujara kaj post febro mi estis debila kiel katido. Krom
tio, li tenis enmane fajroprenilon… — Ojstro paŭzis kaj ŝtele
ekrigardis Gemon. — Li probable volis serioze bati min kaj eĉ mortigi,
sed samkiel ceteraj hindaj matrosoj efektivigis sian intencon fuŝe kaj
do li restigis mian vivon apenaŭ ekzistantan.</p>
        <p>— Kaj kion faris tiam aliaj homoj? Ĉu ili timis unu ebrian matroson?</p>
        <p>Ojstro ekrigardis ŝin kaj ekridegis.</p>
        <p>— Alaj homoj?  Ludantoj kaj ceteraj vizitantoj?
Kial vi ne komprenas! Tie estis negroj, ĉinoj kaj, nur la ĉielo scias,
kiu, ja mi estis ties servisto, ties propraĵo. Ili ekstaris ĉirkaŭe
kaj, certe, ĝuis vidinte la batadon. Tie oni rigardas samajn scenojn
kiel amuzon. Kompreneble, ke neniu el tiuj mem ne partoprenas en
interbatiĝo.</p>
        <p>Gemo ektremis.</p>
        <p>— Kiel ĉio finiĝis?</p>
        <p>— Mi ne povas tion ekspliki. Kutime post sama
interbatiĝo ĉiu homo nenion kapablas rememori la unuajn tagojn. Kiam
spektantoj konvinkiĝis, ke mi estis ankoraŭ viva, ili invitis ŝipan
kuraciston, kiu troviĝis proksime. Li fuŝe mi riparis, kion ankaŭ
konfirmas Rikardo, kvankam eble pro profesia envio. Kiam mi
rekonsciiĝis, unu olda indiĝenino prenis min pro kristana karitato,
efektive stranga vortkombino, ĉu ne? Mi rememoras, ke ŝi kaŭris en
angulo de kabano, fumis pipon, kraĉis sur plankon kaj murmuris
ion al si mem. La oldulino estis bona kaj diris, ke mi povas morti en
paco: neniu malhelpos al mi. Sed antagonismaj fortoj ne lasis min, tial
mi  elektis vivon. Tio estis malfacila laboro — batalo pro vivo,
kvankam nun mi iufoje enpensiĝas, ke la tuta ludo ne valoris kandelon.
Pacienco de tiu oldulino estis neordinara. Ŝi flegadis min dum… ŝajne
kvar monatoj kaj mi permanente deliris aŭ frenezumis, kiel urso kun
inflamo en la orelo. Doloro efektive estis tre granda por mi, ja mi
estas la homo, kies sibaritan karakteron oni kreis ankoraŭ infanece.</p>
        <p>— Kio okazis poste?</p>
        <p>— Poste… mi apenaŭ resaniĝis kaj forrampis de la
oldulino. Ne pensu, ke tiam min gvidis ia kulposento antaŭ tiu malriĉa
virino pro ŝia gastameco. Mi simple ne povis plu troviĝi en ŝia
kabanaĉo… Vi menciis mian kuraĝon. Se vi vidus min tiaman! Doloraj
atakoj okazis ĉiun vesperon dum krepusko. Posttagmeze mi kutime kuŝis
sola kaj observis sunan subiron, kiu malleviĝis pli kaj pli… Ho, vi
ne kapablas tion kompreni! Mi ĝis nun ne povas sen teruro vidi
sunsubiron…</p>
        <p>Venis longa paŭzo.</p>
        <p>— Poste mi vagadis tra la lando kun espero trovi iun
laboron. Resti en Limo mi ne povis, ĉar tio frenezigus min… Mi
translokiĝis al Kuzko [Cuzco] kaj tie…  Cetere, mi mem ne scias,
pro kio mi malĝojigas vin per tiu ĉi malnova historio, kiu eĉ havas
nenion amuzan.</p>
        <p>Gemo levis sian kapon kaj fiksrigardis lin per
profundaj kaj seriozaj okuloj.</p>
        <p>— Ne parolu tiel, mi petas, — diris ŝi.</p>
        <p>Li dentopremis sian lipon kaj forŝiris ankoraŭ unu plejdofranĝon.</p>
        <p>— Ĉu pluigi mian rakonton? — demandis li iom poste.</p>
        <p>— Se… se vi deziras. Sed mi opinias, ke rememoroj dolorigas vin.</p>
        <p>— Ĉu vi opinias, ke mi ĉion forgesas, kiam mi estas
silenta? Tiam mi fartas pli malbone. Tamen min dolorigas ne rememoroj
mem, sed sento de foresto de sinregado.</p>
        <p>— Mi ne ĝisfine komprenas…</p>
        <p>— Mia kuraĝo finiĝis kaj mi fariĝis timulo.</p>
        <p>— Sed ja ekzistas limo de ĉiu tolero!</p>
        <p>— Jes, la homo atinginta tiun limon, ne scias kio okazos sekvan fojon.</p>
        <p>— Diru al mi, se vi volas, — demandis Gemo hezite,  —
kial vi antaŭ dek tri jaroj okazis tie?</p>
        <p>— Tre simple. Junece mia vivo en la patrujo estis
glata, sed mi forkuris de tie.</p>
        <p>— Kial?</p>
        <p>Li ekridis per sia abrupta, seka maniero: — Kial?
Ŝajne pro tio, ke mi estis memkontenta knabo. Mi kreskis en la riĉa
familio, en kiu min oni senlime dorlotis, tial mi imagis, ke la tutan
mondon  konsistigas rozkolora vato kaj konfitita migdalo. Tamen
unu belan tagon klariĝis, ke iu, al kiu mi plene konfidis, trompadis
min… Kio okazis kun vi? Kial vi ektremis?</p>
        <p>— Nenio. Pluigu, mi petas.</p>
        <p>— Mi eksciis, ke min oni ĉirkaŭplektis per mensogo,
kio estas ordinara, certe, sed  mi ripetas, ke mi estis juna,
memfida kaj kredis, ke mensoguloj trafos nepre la inferon. Tial mi
forlasis la hejmon kaj atingis Sudan Amerikon sen mono, sen unu hispana
vorto, des pli, ke mi estis diletanto kaj ne kutimis servi al si mem.
Rezulte mi trafis la realan inferon, kio seniluziigis min de kredo pri
la imaga infero. Mi okazis sur fundo… Pasis kvin jaroj, kiam
ekspedicio de Duprez eltiris min sur supraĵon.</p>
        <p>— Kvin jaroj! Oho, tio estas terure! Ĉu vi havis neniujn amikojn?</p>
        <p>— Amikojn? — Li turniĝis al ŝi tutkorpe, — mi NENIAM havis amikojn!</p>
        <p>Post momento li kvazaŭ ekhontis pro sia efervesko
kaj haste aldonis: — ne perceptu tion ĉi serioze. Ŝajne mi prezentis
mian pasintecon tre makabre. Efektive mi dum la unua kaj duono jaro
vivis ne tute malbone, mi estis juna, fortoplena kaj sukcese batalis
kontraŭ malfacilaĵoj, ĝis kiam tiu matroso ne kripligis min… Poste mi
ne sukcesis trovi laboron. Kiel lerte efikis la fajroprenilo en liaj
manoj! Kriplulon neniu bezonas.</p>
        <p>— Kion vi tiam faris?</p>
        <p>— Ion ajn. Kelkan tempon mi  plenumis komisiojn
de negroj laborintaj sur sukeraj plantejoj. Interalie, estas kurioze,
ke sklavoj ĉiam penas havi propran sklavon! Cetere, al voktoj mi ne
plaĉis, ĉar pro mia lameco mi faris ĉion malrapide, des pli, ke mi ne
povis porti grandajn pezaĵojn. Ankaŭ malhelpis al mi oftaj inflamoj de
mia malsano… Post iom da tempo mi translokiĝis al arĝenta minejo por
trovi laboron tie, sed voktoj nur ridis kaj ministoj mokis min.</p>
        <p>— Pro kio?</p>
        <p>— Ŝajne pro tio, ke tia estas homa naturo. Ja ili
vidis, ke nur unu mia brako funkcias normale, kiu tute ne taŭgas por
rebato de ties atakoj. Mi komencis vagabondi kaj serĉi alian laboron.</p>
        <p>— Vagabondi? Kun la lama kruro?</p>
        <p>Ojstro subite levis la okulojn kaj konvulsie suspiris.</p>
        <p>— Mi… mi malsatadis, — li diris.</p>
        <p>Gemo deturniĝis kaj apogis sian mentonon sur la manon.</p>
        <p>Li iomete silentis kaj poste reparolis: — Mi vagadis
kaj vagadis preskaŭ ĝis alieneco, sed nenion trovis. Mi translokiĝis al
Ekvadoro, sed tie estis ankoraŭ pli malbone. Iufoje mi ion lutis,
purigis porkejojn kaj… plenumis ceterajn komisiojn, kiuj eĉ ne taŭgas
mencion. Kaj foje…</p>
        <p>Mincan, brunkoloran manon Ojstro subite pugnigis kaj
Gemo ekvidis profile pulsantan vejnon sur lia kapo. Ŝi kliniĝis kaj
milde metis sian manon sur lian brakon.</p>
        <p>— Ne parolu plu, ja rememoroj martirigas vin.</p>
        <p>Li dubinde ekrigardis ŝian manon, balancis la kapon
kaj daŭrigis firme: — kaj foje mi trafis vagantan varieteon. Ĉu vi
memoras la cirkon, kiun ni kune vizitis? Tiu estis ankoraŭ pli malbona
kaj vulgara. Tiea publiko ankaŭ malsimilas la lokan, florencan kaj
preferas spekti brutalaĵojn, aĉaĵojn ktp. Korido, certe, ankaŭ
konsistigis programon. La trupo haltis por noktopasigo apud granda
vojo. Mi aliris al ili kaj komencis almozi. Vetero tiam estis varmega,
mi estis tre malsata kaj pro tio svenis. Tiam tio ofte okazis kun mi,
samkiel kun studentino eniĝinta en korseto. Min oni enportis en tendon,
nutris kaj donis konjakon. Sekvan matenon oni proponis al mi…</p>
        <p>Venis la nova paŭzo.</p>
        <p>— Ili bezonis ĝibulon aŭ iun monstron, en kiun buboj
ĵetos ŝelojn de oranĝoj kaj bananoj.. Ĉu vi memoras klaŭnon el la
cirko? Mi estis sama du jarojn. Mi supozas, ke vi havas humanajn
sentojn al negroj kaj ĉinoj. Atendu, ĝis kiam vi ne trafos ties
mizerikordon.</p>
        <p>Do, mi ellernis iujn trukojn. Tamen al la
cirkomastro ŝajnis, ke mi aspektis ne tute kiel monstro. Oni alfaris
falsan ĝibon kaj aldonis kromajn atributojn al miaj kripligitaj brako
kaj kruro. Tieaj spektantoj estas nepostulemaj, por ili sufiĉas
turmentado de viva ekzistaĵo kaj mia bufona vesto nur pliigis ties
mokadon.</p>
        <p>Ĉio iris glate, sed mi ofte malsanis kaj sekve ne
ludis sur la areno. Iufoje, kiam la cirkomastro havis malbonan humoron,
li ordonis al mi ludi, malgraŭ mia veinda stato, ĉar tiam publiko
precipe ĝuis. Unu tagon, kiam mi ankaŭ fartis malbone, min oni igis
ludi. Mi aperis sur la areno kaj tuj perdis konscion. Post iom da tempo
mi rekonsciiĝis kaj ekvidis ĉirkaŭe homamasiĝon, kiu kriis, mokis ktp…</p>
        <p>— Sufiĉe! Mi ne povas aŭskulti plu! Stop, pro dio!  —
Gemo ekstaris kaj levis manojn al la oreloj.</p>
        <p>Li eksilentis kaj levinte la kapon ekvidis larmojn en ŝiaj okuloj.</p>
        <p>— Damno por mi! Kia mi estas idioto! — traflustris li.</p>
        <p>Gemo staris ĉe la fenestro. Ŝi turniĝis kaj ekvidis
Ojstron kuŝantan kun mano kovrinta lian vizaĝon. Ŝajnis, ke li forgesis
ŝian ĉeeston. Ŝi eksidis apude kaj post longa silento mallaŭte
ekparolis: — mi volas vin demandi…</p>
        <p>— Ĉu? — li reagis senmove.</p>
        <p>— Kial vi tiam ne tranĉis vian gorĝon?</p>
        <p>Li ekrigardis ŝin kun miro, ĉar la demando grave surprizis lin.</p>
        <p>— Mi ne atendis, ke VI tion ĉi demandos! Ja mi havas
celon! Kiu efektivigus ĝin krom mi?</p>
        <p>— Via celo, aĥ, mi komprenas… Vi ne hontas paroli
pri via timeco! Kvankam vi longe suferis, sed vi ne forgesis vian
celon!  Vi estas plej brava viro, kiun  mi renkontis!</p>
        <p>Li denove kovris permane sian vizaĝon kaj pasie
premis fingrojn de Gemo. Venis silento, ŝajne, senfina.</p>
        <p>Subite en la ĝardeno, sub fenestroj, pura virina
soprano ekkantis francan surstratan kanzonon:</p>
        <poem>
          <stanza>
            <v>"Eh, Pierrôt! Danse, Pierrôt!</v>
            <v>Danse un peu, mon pauvre Jeannôt!</v>
            <v>Vive la danse et l'allégresse!</v>
            <v>Jouissons de nôtre bell' jeunesse!</v>
            <v>Si moi je pleure ou moi je soupire,</v>
            <v>Si moi je fais la triste figure-</v>
            <v>Monsieur, ce n'est que pour rire!</v>
            <v>Ha! Ha, ha, ha!</v>
            <v>Monsieur, ce n'est que pour rire!"</v>
          </stanza>
        </poem>
        <poem>
          <stanza>
            <v>[He, Piero! Dancu, Piero!</v>
            <v>Dancu pli, mia povra Ĵano!</v>
            <v>Vivu la danco kaj la ĝojego!</v>
            <v>Ĝuu pro nia bela juneco!</v>
            <v>Se mi ploras aŭ sopiras,</v>
            <v>Se mi faras la tristan figuron — </v>
            <v>Sinjoro, tio ne estas por rido!</v>
            <v>Ha! Ha, ha, ha!</v>
            <v>Sinjoro, tio ne estas por rido!]</v>
          </stanza>
        </poem>
        <p>Aŭskultinte la unuajn vortojn de la kanzono Ojstro
kun obtuza ĝemo deflankiĝis de Gemo. Sed ŝi firme prenis lian manon,
kvazaŭ penante faciligi doloron dum kirurga operacio. Post fino de la
kantado en la ĝardeno aperis aplaŭdoj kaj rido, li malrapide reparolis,
rigardante ŝin kiel animalo dum batuo: — Jes, tiu estas Zito kun ŝiaj
amikoj. Ŝi volis viziti min tiun vesperon, kiam ĉi tie estis Rikardo.
Mi freneziĝus tiam de unu ŝia tuŝo!</p>
        <p>— Sed ŝi ja ne komprenas tion, — milde diris Gemo.  —
Ŝi eĉ ne supozas, ke ŝi vin suferigas.</p>
        <p>— Ŝi similas kreolinon, — li respondis tremante. — Ĉu
vi memoras ŝian mienon tiun vesperon, kiam ni prenis la mizeran
infanon? Ĝuste tial rigardas mestizoj, kiam ili estas ridantaj.</p>
        <p>En la ĝardeno aperis la nova ridoeksplodo. Gemo
ekstaris kaj disfaldis la fenestron. Sur vojeto estis Zito, kokete
kovrita per orkolora skarpo, tenanta super la kapo bukedon de violoj,
kiun penis eltiri tri junaj kavaleriaj oficiroj.</p>
        <p>— Sinjorino Reni! — vokis ŝin Gemo.</p>
        <p>Kvazaŭ nimbuso tuj kovris vizaĝon de Zito.</p>
        <p>— Kion vi volas? — demandis ŝi kaj ĵetis provokan rigardon en Gemon.</p>
        <p>— Bonvolu peti viajn amikojn paroli pli mallaŭte.
Sinjoro Rivarez malbone fartas.</p>
        <p>La dancistino ĵetis violojn surteren.</p>
        <p>— Allez-vous-en! [Foriru!] — ekkriis ŝi kaj aprupte
turniĝis al la surprizitaj oficiroj. — Vous m’embêtez, messieurs!
[Vi tedis min, sinjoroj!], — kaj malrapide forlasis la ĝardenon.</p>
        <p>Gemo fermis la fenestron.</p>
        <p>— Ili foriris, — diris ŝi.</p>
        <p>— Dankon. Pordonu min pro maltrankvileco.</p>
        <p>— Maltrankvileco ne estis grava…</p>
        <p>Li tuj kaptis hezitemecon en ŝia voĉo.</p>
        <p>— Maltrankvileco ne estis grava, sed… Vi ne finis
la frazon, sinjorino. Ĉu ĝi entenis "sed"?</p>
        <p>— Se vi kapablas legi fremdajn pensojn, do bonvolu ne
ofendi. Afero estas tute ne mia, sed mi ne komprenas…</p>
        <p>— Mian abomenon al sinjorino Reni? Tio estas nur kiam…</p>
        <p>— Ne, mi ne komprenas, kiel vi povas vivi kune kun
ŝi, se ŝi tiel suferigas vin. Laŭ mi, tio estas ofendinda  por ŝi
kiel virino kaj …</p>
        <p>— Kiel virino? — li akre ekridis. — Kaj vi nomas ŜIN
virino? Madame, ce n’est que pour rire! [Sinjorino, tio ne estas por
rido!]</p>
        <p>— Tio ĉi ne estas justa! — ekkriis Gemo. — Kiu
rajtigis vin paroli pri ŝi tial kun iu ajn, precipe kun aliaj virinoj?</p>
        <p>Ojstro deturniĝis al la fenestro kaj per larĝe
malfermitaj okuloj ekrigardis sunsubiron. Gemo ŝirmis la fenestron kaj
eksidis ĉe tableto staranta apud la alia
fenestro.     Ŝi komencis retriki.</p>
        <p>Iom poste ŝi demandis lin: —  Ĉu vi bezonas lampon?</p>
        <p>Li nege balancis la kapon.</p>
        <p>Kiam venis krepusko Gemo prenis la trikaĵon kaj
metis ĝin en korbon.  Ŝi metis la brakojn sur la genuojn kaj
silente rigardis senmovan korpon de Ojstro. Malhela vespera lumo
mildigis lian mokeman, memaman mienon kaj aperigis tragikajn faldetojn
ĉe la buŝo. En ŝia kapo aperis asocio de ideoj, inter kiuj ŝi rememoris
ŝtonan krucon, kiun ŝia patro starigis por memoro de Arturo, kaj
skribaĵon sur ĝi:  " Ĉiuj ciaj ondoj kaj lavangoj trapasis super
mi".</p>
        <p>Tutan horon ili silentis. Fine Gemo ekstaris kaj
mallaŭte eliris el la ĉambro. Ŝi revenis kun lampo kaj paŭzis,
pensante, ke Ojstro ekdormis. Kiam lumo falis sur lian vizaĝon, li
turnis la kapon al ŝi.</p>
        <p>— Mi kuiris por vi kafon, — diris Gemo kaj metis la lampon sur tablon.</p>
        <p>— Demetu ĝin ien ajn kaj bonvolu proksimiĝi al mi.</p>
        <p>Ojstro prenis ŝiajn manojn.</p>
        <p>— Ĉu vi scias, pri kio mi pensis? Vi tute pravas, mia
vivo estas damaĝita. Sed viro ne ĉiun tagon renkontas virinon, kiun li
povas ami. Ĉar mi multe suferis, do mi timas…</p>
        <p>— Kion?</p>
        <p>— Mallumon. Iufoje mi simple ne povas resti sola
nokte. Mi bezonas almenaŭ iun vivan ekzistaĵon apude. Mallumo, absoluta
mallumo ĉirkaŭe… Ne! Ne! Mi ne timas la inferon! Ĝi estas infana
ludilo. Min timigas INTERNA mallumo, en kiu forestas plorado kaj
dentogrincado, sed estas nur silento,.. absoluta silento.</p>
        <p>Pupiloj de liaj okuloj plilarĝiĝis kaj li
silentiĝis. Gemo atendis, preminte sian spiradon.</p>
        <p>—  Ŝajne opinias vi nun: kia mistifiko! Jes! Feliĉe
vi ne kapablas tion ĉi kompreni. Mi freneziĝus, se mi restos sola. Ne
riproĉu min tro kruele. Mi ne estas tiel malbona, kiel mi ŝajnas
komence.</p>
        <p>— Mi ne rajtas vin riproĉi, — respondis ŝi. Mi ankaŭ
spertis multajn suferojn.  Mi opinias, ke se iu permesas al timo
regi lin aŭ okazigas maljustaĵon, kruelaĵon, do tiu persono nepre iam
pentos. Vi ne sukcesis superi nur tion ĉi. Mi sur via loko perdus
lastajn fortojn, damnus dion kaj sinmortigus.</p>
        <p>Ojstro tenis ŝiajn manojn plu.</p>
        <p>— Diru al mi, — mallaŭte li demandis, — ĉu vi mem
iam  riproĉis sin pro iu kruelaĵo?</p>
        <p>Gemo nenion respondis, sed ŝia kapo kliniĝis kaj
du  grandaj larmoj falis sur lian manon.</p>
        <p>— Diru, — pasie redemandis li preminte ŝiajn
fingrojn, — diru al mi!  Ja mi rakontis pri ĉiuj miaj suferoj.</p>
        <p>— Jes… Mi estis kruela koncerne al la homo, kiun mi
amis pli ol iun ajn en la tuta mondo.</p>
        <p>Manoj, premintaj ŝiajn fingrojn, ektremis.</p>
        <p>— Li estis nia kamarado, — daŭrigis Gemo,
—  oni lin misfamigis, en polico inside faris mensogon kontraŭ li, kiun
mi ekkredis. Mi lin vangofrapis kiel perfidulon</p>
        <p>kaj li dronigis sin… Post du tagoj mi eksciis veron, ke li estis
absolute senkulpa… Mia rememoro ŝajne estas pli malbona ol la viaj.
Mi volonte permesus dehaki mian dekstran manon, por korekti tiaman
situacion.</p>
        <p>Nova, ankoraŭ nevidita lumeto ekbrilis en okuloj de
Ojstro. Li rapide kliniĝis kaj kisis manon de Gemo. Ŝi deflankiĝis kun
la surprizita mieno.</p>
        <p>— Ne faru tion! — ekkriis ŝin lamente. — Neniam faru
tion plu! Vi dolorigas min!</p>
        <p>— Ĉu vi opinias, ke vi ne dolorigis la viron, kiun vi mortigis?</p>
        <p>— La viro, kiun mi mortigis…Aĥ, jen aperis finfine
Cezaro! Mi… mi devas foriri.</p>
        <subtitle>* * *</subtitle>
        <p>Veninte la ĉambron Martini ekvidis Ojstron solan.
Apude staris la netuŝita taseto da kafo; li mallaŭte kaj monotone, sen
videbla kontenteco, mallaŭdis sin.</p>
      </section>
      <section id="_ĉapitro_9_malsamaj_opinioj_de_ojstro_kaj_gemo">
        <title>
          <p>Ĉapitro 9. Malsamaj opinioj de Ojstro kaj Gemo</p>
        </title>
        <p>Kelkajn tagojn poste Ojstro venis porlegantan halon
de la publika biblioteko kaj petis kolekton de predikoj de kardinalo
Montanelli. Li estis ankoraŭ sufiĉe pala kaj lamis pli videble ol
kutime. Ĉe najbara tablo sidis Rikardo, al kiu  plaĉis Ojstro mem,
sed ne lia kurioza malicemeco al ĉiuj.</p>
        <p>— Ĉu vi preparas novajn atakojn kontraŭ la malfeliĉa
kardinalo? — demandis li sarkasme.</p>
        <p>— Mia kara amiko, kial vi ĉiam atribuas al homoj
malbonajn motivojn? Tial ne agas kristanoj. Mi simple preparas eseon
pri la moderna teologio por nova ĵurnalo.</p>
        <p>— Por kiu nova ĵurnalo? — Rikardo kuntiris la
brovojn. Ĉiuj sciis, ke la opozicio nur atendis novan leĝon pri
gazetaro, por surprizi legantojn per nova radikala ĵurnalo, kvankam
formale tio estis sekreto.</p>
        <p>— Por "Ĉarlatano" aŭ alie "Eklezia Kalendaro".</p>
        <p>— Ts, Rivarez, ni ĝenas aliajn legantojn.</p>
        <p>— Okupiĝu pri via kirurgio kaj permesu al mi okupiĝi
pri teologio. Mi ne ĝenas vin kuraci rompitajn ostojn, kvankam  mi
vidis ilin sufiĉe pli ol vi.</p>
        <p>Li sidiĝis kaj komencis diligente legi. Baldaŭ
bibliotekisto aliris al li.</p>
        <p>— Sinjoro Rivarez, laŭ mia scio vi partoprenis
ekspedicion de Duprez, kiu esploris riverbranĉojn de Amazono. Estu
afabla helpi al ni. Unu sinjorino petis raportojn de la ekspedicio, sed
nuntempe ili estas rebinditaj.</p>
        <p>— Kion ŝi volas scii?</p>
        <p>— Ŝi volas scii tempon de starto de la ekspedicio kaj
kiam ĝi trapasis Ekvadoron.</p>
        <p>— La ekspedicio startis  el Parizo aŭtune de
1837 kaj trapasis Kviton [Quito] aprile 1838. Ni estis tri jarojn en
Brazilo, poste venis Rio-de-Ĵanejron kaj revenis Parizon somere 1841.
Ĉu bezonas la sinjorino datojn de separataj eltrovaĵoj?</p>
        <p>— Ne, dankon, tio ĉi sufiĉas. Bepo, bonvolu forporti
la paperon al sinjorino Bolo… Mi ankoraŭfoje dankas vin, sinjoro
Rivarez. Mi pardonpetas mian ĝenon.</p>
        <p>Ojstro kuntiris la brovojn kaj premiĝis al seĝodorso.</p>
        <p>— Kial ŝi bezonas la datojn? Kial ŝi volas scii, kiam
la ekspedicio trapasis Ekvadoron?</p>
        <p>Gemo venis sian domon kun la papero enmane. Aprile
1838… Arturo mortis maje 1833… Kvin jaroj. Ŝi emocie paŝis tra
ĉambroj. Lastajn noktojn ŝi malbone dormis, tial aperis darkaj ombroj
sub ŝiaj okuloj. Kvin jaroj… Li parolis pri "riĉa familio", pri iu, "
kiun li konfidis, sed tiu lin trompis"… Poste li la trompon
malkovris. Ŝi haltis kaj metis ambaŭ manojn sur la kapon. Ho, tio estas
plena frenezo!.. Tio ne povis okazi! Tio estas absurdo, ja ni tiam
ĝisfunde serĉis la kadavron en la haveno! Kvin jaroj… Li tiam estis
ankoraŭ dudekjara, kiam tiu hinda matroso… Sekve li forlasis la
hejmon estinte deknaŭjara. Ja li ne diris "unu jaro kaj duono"…
Kiaj similaj bluaj okuloj kaj nervozaj fingroj… Kial li tiel koleras
kontraŭ Montanelli? Kvin jaroj… Kvin jaroj… Se la fakto de Artura
morto estus tute certa, se ŝi vidus lian kadavron… Tiam tiu ĉi
malnova vundo malaperus finfine kaj malfacila rememoro ĉesigus turmenti
ŝin. Verŝajne post dudek jaroj ŝi eble kutimiĝus rigardi malantaŭen sen
teruro.</p>
        <p>Tutan ŝian junecon maldolĉigis bedaŭro pri la
okazo.  Tago post tago, jaro post jaro ŝi decide batalis kontraŭ
rimorso. Ĉiam ŝi memorigis al si mem, ke ŝi agas por futuro kaj penis
apartiĝi de la terura pasinteco. Sed ŝin ĉiun tagon, ĉiun jaron ne
lasadis imago de la droninto, kies korpo drivis en la maron, kaj en ŝia
koro sonis akra krio, kiun ŝi ne sukcesis dampi: "Mi mortigis Arturon!
Arturo mortis!" Iufoje ŝajnis al ŝi, ke tiu ĉi ŝarĝo estas netolerebla.
Tamen nuntempe ŝi fordonus duonon de sia vivo por senti tiun ĉi ŝarĝon
denove. Amara penso, ke ŝi mortigis Arturon, fariĝis kutima, ŝia animo
longatempe turmentadis pro tio. Sed se ŝi alkondukis lin ne en akvon,
sed en… Gemo eksidiĝis sur seĝon kaj kovris la vizaĝon permane. Tutan
ŝian vivon nigrigis vizio de lia morto! Se ŝi ne alportis al li ion pli
malbonan ol morto!</p>
        <p>Detale, senkompate rememoris Gemo la tutan inferon
de lia vivo. Ŝi imagis ĝin tre klare, kvazaŭ ŝi mem spertis ĉion:
tremadon de la senprotekta animo, mokadon, kiu estis pli malbona ol
morto, teruron de soleco, kiu ne lasis lin tagnokte. Kune kun li ŝi
suferis en la kota kabanaĉo, en arĝentaj minejoj, en kafaj plantejoj,
en la vaganta varieteo… La vaganta varieteo… Ne, almenaŭ tiun ĉi
imagon ŝi devas forgesi, alie ankaŭ ŝi povas freneziĝi!</p>
        <p>Gemo eligis keston el la skribtablo, en kiu kuŝis
kelkaj ŝiaj relikvoj. Ŝi neniel sukcesis devigi sin likvidi ilin. Ŝi ne
estis tro sentimentala, tial ŝi restigis ilin nur por memoro, kio estis
cedo al la febla flanko de ŝia naturo, kiun Gemo ĉiam insiste
sufokadis. Ŝi tre malofte permesis al si rigardi tiun ĉi kolekton. Ĝin
konsistigis: la unua letero de Giovani al ŝi, floroj, kiujn li tenis en
la morta mano, bukleto de ŝia bebo kaj velkinta folio de sur la tombo
de ŝia patro. Surfunde de la kesto kuŝis miniatura portreto de Arturo,
kiam li estis dekjara, — unusola lia portreto.</p>
        <p>Gemo sidiĝis sur seĝon kaj rigardis la belan
knaban  kapeton. Reala imago de Arturo aperis antaŭ ŝi. Ŝi nun
klare vidis lian vizaĝon! Sentivaj linioj de la buŝo, la grandaj,
seriozaj okuloj, la serafa pureco de lia mieno, ĉio ĉi restis en ŝia
memoro, kvazaŭ li mortis nur hieraŭ. Kaj malrapide blindigitaj ŝiaj
larmoj ekfalis sur la portreton.</p>
        <p>Ho, kial tia penso aperis en ŝia kapo? Ja ĝi similas
sakrilegion, kiu ligas tiun ĉi helan, malproksiman spiriton kun
kovardaj mizeroj de vivo. Verŝajne dioj amis lin kaj permesis al li
morti juna. Estas pli bone milfoje pasi en nenion, ol resti viva kaj
iĝi Ojstro kun liaj multekostaj kravatoj, liaj dubindaj spritaĵoj, lia
sarkasma lango kaj lia baleta fraŭlino! Ne, ne! Ĉio ĉi estas frukto de
ŝia imago. Ŝi suferigas sin mem per la sensencaj elpensaĵoj. Arturo
estis morta.</p>
        <p>— Ĉu mi povas eniri? — mallaŭte oni demandis ĉe la pordo.</p>
        <p>Gemo tre ektremis kaj la portreto elfalis el ŝiaj
manoj. Ojstro trapasis la ĉambron lamante, prenis kaj donis ĝin al ŝi.</p>
        <p>— Kiel vi min timigis! — ŝi diris.</p>
        <p>— Mi p-petas p-pardonon. Ĉu eble mi malhelpis al vi?</p>
        <p>— Ne, mi rigardis malnovajn objektojn.</p>
        <p>Ŝi iomete hezitis kaj poste prezentis al li la miniaturan portreton.</p>
        <p>— Kion vi opinias pri tiu ĉi kapeto?</p>
        <p>Kiam Ojstro estis rigardanta ĝin, ŝi observis lian
mienon tiel, kvazaŭ de tio dependis tuta ŝia vivo. Sed li nur kritike
levis siajn brovojn kaj diris: — Vi metis malfacilan taskon antaŭ mi.
La portreto velkis, des pli, ke infanaj vizaĝoj ĝenerale estas
nelegeblaj. Mi opinias, ke tiu ĉi knabo maturiĝus je malfeliĉulo. Tial
pli racia por li estus restado tia juna.</p>
        <p>— Kial?</p>
        <p>— Vidu linion de lia suba lipo. En nia mondo tiuj
naturoj ne kapablas ekzisti. Ili sentas suferon kiel suferon, mensogon
kiel mensogon. Tial elvivas nur homoj, kiuj bezonas nenion krom sia
okupo.</p>
        <p>— Ĉu la portreto iun memorigas al vi?</p>
        <p>Li rigardis ĝin pli fikse.</p>
        <p>— Jes. Kurioze, tamen ĝi mi memorigas al mi…</p>
        <p>— Kiun?</p>
        <p>— Kardinalon M-montanelli. Ĉu eble tiu ĉi senriproĉa
prelato havas nevon? Kiu reale estas pentrita?</p>
        <p>— Tio ĉi estas infana portreto de mia amiko, pri kiu
mi antaŭnelonge diris al vi.</p>
        <p>— Tiu, kiun vi mortigis?</p>
        <p>Gemo nevole ektremis. Kiel facile kaj kruele li
diris tiun ĉi abomindan vorton!</p>
        <p>— Jes, tiu, kiun mi mortigis…. se li efektive mortis.</p>
        <p>— Se?</p>
        <p>Ŝi fiksrigardis lian mienon: — iufoje mi dubas pri
tio ĉi. Ja la korpo ne estas trovita. Povas esti li, samkiel vi,
forlasis la hejmon kaj forveturis al Suda Ameriko.</p>
        <p>— Esperu ni, ke ne. Vi vivus tiam tre malfacile kun
tiu ĉi penso. Iam mi sukcesis sendi kelkajn homojn al la subtera regno
de ombroj [Hades], tamen, se mi scius, ke iu laŭ mia kulpo forveturis
al Suda Ameriko, mi dormus malbone.</p>
        <p>—  Sekve, vi opinias, — diris Gemo, pugniginte la
manojn kaj proksimiĝinte al li,  — ke, se tiu ĉi homo ne dronus
kaj spertus tion, kion spertis vi mem, ĉu li NENIAM revenus hejmen kaj
forgesus la pasintecon? Ĉu vi opinias, ke li povus pardoni? Ja mi ankaŭ
multe suferis. Vidu!</p>
        <p>Ŝi demetis de la frunto pezan harotufon. Inter
nigraj bukloj vidiĝis larĝa griza strio.</p>
        <p>Venis longa paŭzo.</p>
        <p>— Mi opinias, — malrapide diris Ojstro, — ke
mortintoj pli bone restu mortintoj. La pasintecon oni malfacile
forgesas. Se mi estus surloke de via morta amiko, mi restus morta.
REVENO de vizio estas malagrabla .</p>
        <p>Gemo metis la portreton en la keston kaj ŝlosis ĝin.</p>
        <p>— Tio ĉi estas kruela doktrino, — diris ŝi.  —
Interparolu ni pri io alia.</p>
        <p>— Mi venis al vi konsulti, sekrete laŭeble, unu
negravan planon, kiu aperis en mia kapo.</p>
        <p>Gemo almovis seĝon al tablo kaj sidiĝis.</p>
        <p>— Kion vi opinias pri projekto de nova leĝo koncerne
de gazetaro? — komencis li per glata voĉo, sen kutima balbutado.</p>
        <p>— Kion mi opinias? Mi opinias, ke ĝi estos preskaŭ
senutila, sed ĝi donos almenaŭ ion bonan ol nenion.</p>
        <p>— Sendube. Sekve vi planas labori en unu nova gazeto,
kiu startos ĉi tie, ĉu ne?</p>
        <p>— Jes, mi planas tion. Dum starto de nova gazeto
kutime okazas multaj praktikaj taskoj: presado, cirkulado, disvastigo
kaj…</p>
        <p>— Kiel longe vi intencas malŝpari vian mensan talenton tiamaniere?</p>
        <p>— Kial "malŝpari"?</p>
        <p>— Certe, malŝpari. Vi ja scias bone, ke vi mem estas
sufiĉe pli saĝa ol ceteraj viroj laborantaj kune kun vi, tamen vi
permesas al ili uzi vin kiel servistino. Mense Grassini kaj Galli estas
simplaj lernantoj kompare kun vi, sed vi sidas kaj korektas ties
artikolojn kiel pseŭdoverkistino.</p>
        <p>— Unue, mi malŝparas ne tutan tempon por korektado
kaj due, miaj kapabloj ne estas tiaj perfektaj, kiel vi opinias.</p>
        <p>— Mi tiel ne opinias, — kviete respondis Ojstro.  —
Via menso estas logika kaj solida, kio tre gravas. Kiam okazas kunvenoj
de la komitato, vi unua rimarkas misaĵojn de viaj kamaradoj.</p>
        <p>— Vi ne estas justa al ili. Martini estas tre saĝa
viro, pri kapabloj de Fabrizi kaj Lega mi ankaŭ ne dubas. Kio koncernas
Grassini, do li scias ekonomian statistikon de Italio pli bone ol ajna
oficisto.</p>
        <p>— Tio ĉi ne sufiĉas, sed ne gravas. Fakto estas tio,
ke vi kun viaj kapabloj povus agi pli serioze kaj respondece ol
nuntempe.</p>
        <p>— Mi estas kontenta pri mia nuna pozicio. Mia laboro
ne estas tro valora, sed ja ni ĉiuj faras tion, kion ni povas.</p>
        <p>— Sinjorino Bolo, ne parolu ni unu al la alia
komplimentojn kaj ne estu modestaj. Respondu al mi rekte: ĉu vi
rigardas, ke vian nunan laboron povas realigi homoj malpli saĝaj ol vi?</p>
        <p>— Nu, se vi tiel insistas, jes, ĝis ia limo.</p>
        <p>— Kial vi tion permesas?</p>
        <p>— Ĉar mi nenion povas ŝanĝi.</p>
        <p>— Kial?</p>
        <p>Ŝi ekrigardis lin riproĉe: — tio ĉi estas
maldelikate… tiel insiste postuli mian respondon.</p>
        <p>— Tamen mi petas vin respondi.</p>
        <p>— Bone. Ĉar mia privata vivo fiaskis kaj mi havas
nenian energion startigi ion REALAN nuntempe. Mi taŭgas nur por labori
kiel revolucia ŝarĝoĉevalo kaj plenumi teknikajn partiajn taskojn.
Tamen mi faras ĉion almenaŭ konscience, ja devas iu pri ĝi okupiĝi.</p>
        <p>— Certe, iu devas, sed ne sama tiu homo.</p>
        <p>— Ŝajne mi nur por tio taŭgas.</p>
        <p>Li fiksrigardis ŝin per duonfermitaj okuloj. Gemo levis sian kapon.</p>
        <p>— Ni revenas al la malnova temo, kiu estas subjekto
de nia konversacio. Por kio interparoli kun mi pri laboro farota? Pli
bone diskutu ni vian planon. Kio estas ĝia esenco?</p>
        <p>— Vi komence deklaras, ke senutile interparoli kun vi
pri nova laboro kaj poste demandas, kion mi volas sugesti. Mia plano
bezonas ne nur vian konsilon, sed ankaŭ vian partoprenon en ĝia realigo.</p>
        <p>— Komence vi diru kaj poste ni diskutu.</p>
        <p>— Antaŭ ĉio, mi volas scii: ĉu vi aŭdis ion pri
preparo de ribelo en Venecio?</p>
        <p>— Post la amnestio oni multe parolas pri okazontaj
ribeloj kaj sanfedistaj komplotoj, sed mi skeptike rigardas ilin.</p>
        <p>— Mi grandparte ankaŭ. Sed nun temas pri serioza
preparo de ribelo kontraŭ aŭstroj. En Papa ŝtato, precipe en kvar
legatujoj, junularo intencas sekrete transpasi la limon kaj unuiĝi kun
ribelontoj. Miaj amikoj el Romanjo [Romagna] sciigas min, ke…</p>
        <p>— Diru al mi, — interrompis lin Gemo, — ĉu vi plene
konfidas tiujn amikojn?</p>
        <p>— Absolute. Mi konas ĉiun persone, ja mi laboris kune kun ili.</p>
        <p>— El tio sekvas, ke ili membras saman "sekton", al
kiu apartenas ankaŭ vi mem, ĉu ne? Ne ofendiĝu pro mia skeptikismo, sed
mi ĉiam iomete dubas pri informo veninta el sekretaj societoj. Ŝajnas
al mi…</p>
        <p>— Kiu diris al vi, ke mi membras iun sekretan
societon? — akre demandis Ojstro.</p>
        <p>— Neniu, mi mem konjektis.</p>
        <p>— Aha, — li premiĝis al seĝodorso kaj ekrigardis
Gemon malkontente. — Sekve vi kapablas konjekti fremdajn aferojn?</p>
        <p>— Tre ofte. Mi ŝatas observi kaj konkludi ligojn
inter faktoj. Do, estu pli singardema kun mi, se vi ne volas, ke mi
sciu ion.</p>
        <p>— Mi ne kontraŭiĝas, ke vi sciu miajn aferojn, ĉefe,
ke neniu pli ilin sciu. Mi esperas, ke vi neniun informis pri via
konjekto…</p>
        <p>Gemo ekrigardis lin duone ofendite kaj surprizite.</p>
        <p>— Via supozo estas nenecesa, — diris ŝi.</p>
        <p>— Mi, certe, scias, ke vi nenion diris al fremduloj,
sed, povas esti, vi ion diris al membroj de via partio…</p>
        <p>— Nia partio diskutas nur pri faktoj, sed ne pri miaj
konjektoj kaj fantazioj. Memkompreneble, mi neniam kun iu pri tio ĉi
interparolis.</p>
        <p>— Mi dankas vin. Ĉu eble vi ankaŭ konjektis al kiu
societo mi apartenas?</p>
        <p>— Mi esperas.., ne ofendiĝu pro mia sincereco, ja vi
mem komencis nian interparoladon, mi esperas, ke ĝi ne estas
"Ponardistoj".</p>
        <p>— Kial vi tion esperas?</p>
        <p>— Ĉar vi indas pli bonan.</p>
        <p>— Ni ĉiuj indas pli bonan. Jen via propra respondo.
Mi, cetere, membras "Ruĝajn Zonojn". Ĝin konsistigas pli firmaj homoj,
kiuj pli serioze agadas.</p>
        <p>— Ĉu en ties agado eniĝas ankaŭ murdoj?</p>
        <p>— Jes, interalie, ankaŭ murdoj. Ponardo estas tre
utila ilo, kiam post ĝi staras bone organizita propagando. Ĉi-rilate ni
havas malsamajn vidpunktojn. Ili opinias, ke ponardo povas forigi ĉiujn
mondajn problemojn kaj tio ĉi estas misaĵo. Ĝi povas forigi multon, sed
ne ĉion.</p>
        <p>— Ĉu vi efektive kredas tion ĉi?</p>
        <p>Li ekrigardis ŝin mire.</p>
        <p>— Certe, — pluigis Gemo, — per ponardo oni povas
forigi provizore iun konkretan spionon aŭ malbonan oficiston, sed sur
iliaj lokoj povas aperi novaj, pli seriozaj reprezentantoj de la
potenco, ĉu ne? Jen la demando! Povas okazi io simila al apologo pri
ordigita hejmo kaj sep diabloj. Ja post ĉiu nova murdo pli koleras
polico kaj la popolo kutimiĝas rigardi kruelecon kaj perforton, kiel
tute ordinaran aferon.</p>
        <p>— Kio, laŭ via opinio, okazos, kiam venos revolucio?
Ĉu vi supozas, ke tiam la popolo ne kutimiĝos al perforto? Milito estas
milito.</p>
        <p>— Jes, sed revolucio estas malsama afero. Ĝi estas
nur momento en la popola vivo kaj prezo, kiun ni pagas pro nia
progreso. Sendube dum ĉiuj revolucioj perfortoj okazas, sed ili devas
esti izolitaj faktoj, kiel esceptoj de ekstrema historia momento.
Plej terura en tiuj sensistemaj murdoj estas ties ordinareco kaj sekve
velkas sento de sankteco de homa vivo. Mi malofte vizitis Romanjon,
tamen mi obtenis impreson, ke tie oni kutimiĝis aŭ komencas kutimiĝi al
perfortaj rimedoj de batalo.</p>
        <p>— Tio estas pli bona ol obeado kaj rezignacio.</p>
        <p>— Mi tiel ne opinias.Ĉiu kutimo havas ion malbonan,
sklavan, kaj tiu ĉi krome okazigas en homoj kruelecon. Certe, se laŭ
via opinio  revolucia agado celas nur obteni koncesiojn de la
registaro, tiam la sekretaj sektoj kaj la ponardo devas ŝajni al vi
plej taŭga armilo, ĉar ĉiuj registaroj timas ilin pli ol ĉio. Laŭ mia
opinio, batalo kontraŭ la registaro estas nur rimedo, ĉefa nia celo
estas ŝanĝo de rilatoj inter homoj. Kutimigo de malkompetentaj homoj al
vido de sango ne estas metodo de pliigo de valoro de homa vivo.</p>
        <p>— Ĉu valoro de religio?</p>
        <p>— Mi ne komprenas.</p>
        <p>Li ekridetis.</p>
        <p>— Ni havas malsamajn opiniojn rilate de radiko de
ĉiuj niaj problemoj. Laŭ vi, ĝi estas en subtakso de homa vivo…</p>
        <p>— Pli korekte, en subtakso de homa personeco, kiu estas sankta.</p>
        <p>— Estu tiel, laŭ via plaĉo. Mi opinias, ke plej grava
kaŭzo de niaj malfeliĉoj kaj misaĵoj estas mensa malsano, kiu nomiĝas
religio.</p>
        <p>— Ĉu vi mencias unu konkretan religion?</p>
        <p>— Ho, ne! Ili ĉiuj diferencas nur per eksteraj
simptomoj. La malsano mem estas tio, kion oni nomas religia strukturo
de intelekto. Ĝi instigas homan deziron krei fetiĉon por si mem kaj
adori ĝin, fali ventalteren kaj kulti iun ajn.  Jesuo, Budao aŭ
totemo de sovaĝuloj havas preskaŭ nenian diferencon. Vi, certe, ne
konsentas kun mi. Vi povas rigardi sin ateistino, agnostikulino aŭ iu
ajn, sed mi sentas vian religian temperamenton distance de kvin jardoj.
Cetere, nia diskuto estas senutila. Vi eraras pensante, ke mi preferas
murdojn de malicaj reprezentantoj de potenco. Ne, tiu ĉi rimedo, laŭ
mi, plej bona rimedo, sapeas prestiĝon de la eklezio kaj kutimigas la
popolon al tio, ke ĝi rigardu klerikajn agentojn kiel parazitojn.</p>
        <p>— Kiam vi atingos vian celon, kiam vi vekos sovaĝan
beston dormantan en  homa korpo kaj instigas ĝin kontraŭ la
eklezio, tiam…</p>
        <p>— Tiam mi konvinkiĝos, ke mia dumviva laboro reale valoris.</p>
        <p>— Sekve tiun ĉi laboron vi menciis, ĉu ne?</p>
        <p>— Jes, ĝuste tiun ĉi.</p>
        <p>Ŝi ektremis kaj turniĝis de li.</p>
        <p>— Ĉu vi disreviĝis pri mi? — ridetante demandis Ojstro.</p>
        <p>— Ne, mi ne disreviĝis… Mi.., ŝajne, komencas timi vin.</p>
        <p>Ŝi returniĝis post momento, ekrigardis lin kaj
reparolis per sia kutima afera voĉo: — Nia diskuto estas senprofita.
Niaj vidpunktoj tre diferencas. De mia flanko, mi kredas sole
propagandon, propagandon kaj propagandon, kiu rezultigos insurekcion.</p>
        <p>— Tiam revenu ni al mia plano, kiu iom rilatas al
propagando kaj plie al insurekcio.</p>
        <p>— Mi aŭskultas vin.</p>
        <p>— Kiel mi jam diris al vi, multaj volontuloj moviĝas
el Romanjo al Venecio. Ni nun ne scias, kiam la insurekcio ekflamos,
ŝajne post alveno de aŭtuno aŭ vintro. Tamen tiujn volontulojn en
Apeninoj necesas armi kaj pretigi, por ke ili laŭ la unua voko povu
starti  al plataĵoj. Mi sindevigis liveri pulvopafilojn kaj
ekipaĵojn al teritorio de Papa ŝtato por ili…</p>
        <p>— Atendu minuton. Kiel vi povas labori kun tiuj
homoj? Ja revoluciuloj en Lombardujo kaj Venecio favoras al la nova
papo. Ili adeptiĝis al liberalaj reformoj kaj pozitive rilatas al
progresa movado en la eklezio. Kial povas vi, "senkompromisa
antiklerikalulo" agi kune?</p>
        <p>Li levis siajn ŝultrojn: — Min ne interesas iliaj
amuzoj kun la ĉifona pupo, gravas, ke ili agu. Kial ilia favoro al papo
devas maltrankviligi min, se nia celo estas insurekcio? Ĉiu bastono
taŭgas por bati hundon kaj ĉiu alvoko taŭgas por alarmi la popolon
kontraŭ aŭstroj.</p>
        <p>— Kion vi volas, ke mi faru?</p>
        <p>— Ĉefe helpi al mi translokigi pafoarmilojn tien.</p>
        <p>— Sed kial mi tion faros?</p>
        <p>— Vi estas ĝuste tiu persono, kiu povas fari plej
bone. Mi intencas aĉeti pafoarmilojn en Anglio, tamen ilia transportado
estas malfacila. Havenoj de Papa ŝtato ne taŭgas por enmetado, tial
necesos alporti ilin en Toskanujon kaj de tie veturigi trans Apeninoj.</p>
        <p>— Sed tiam okazos du limoj anstataŭ unu.</p>
        <p>— Jes, sed alia vojo ne ekzistas. Ja ne eblas alporti
grandan kontrabandan kargon en etan havenon  Ĉivita Vekia [Civita
Veccia], kiun vizitas kutime nur tri velaj boatoj kaj skuno de
fiŝistoj. Se kargo atingos Toskanujon, do mi sindevigas porti ĝin
trans limo de Papa ŝtato. Miaj kamaradoj scias ĉiun vojeton en la
montaro kaj lokojn taŭgajn por kaŝi ĝin. Kargo mare venos Livornon, kie
mi havas neniujn ligojn kun kontrabandistoj, sed vi, ŝajne, havas.</p>
        <p>— Permesu al mi mediti kvin minutojn.</p>
        <p>Gemo metis sian kubuton sur la genuon kaj apogis la
mentonon permane. Ŝi baldaŭ diris: — Mi eble povas helpi al vi, sed ĝis
komenco de nia detala diskuto vi devas respondi unu mian demandon. Ĉu
vi povas doni al mi vorton de honesto, ke realigo de via plano esceptos
iujn murdojn kaj ĝenerale perfortojn?</p>
        <p>— Kompreneble! Mi neniam proponus al vi partopreni
ion, kion vi ne aprobas.</p>
        <p>— Kiam vi volas ricevi mian difinitan respondon?</p>
        <p>— Tempo malsufiĉas, sed mi povas atendi kelkajn tagojn.</p>
        <p>— Ĉu vi estos libera la sabatan vesperon?</p>
        <p>— Momenton… hodiaŭ estas ĵaŭdo.., jes.</p>
        <p>— Tiam venu al mi. Mi ĉion pripensos kaj donos al vi finalan respondon.</p>
        <subtitle>* * *</subtitle>
        <p>Sekvan dimanĉon Gemo sendis leteron al la florenca
branĉo de Madzini partio, en kiu ŝi sciigis, ke dum kelkaj monatoj ŝi
intencas okupiĝi pri unu politika afero kaj sekve ne povos plenumi
ŝiajn kutimajn funkciojn, pro kiuj ŝi respondecas en la partio.</p>
        <p>La letero surprizis komitatanojn, sed neniu oponis.
Al Gemo partianoj konfidis multajn jarojn, tial ili decidis, ke se
sinjorino Bolo faras ion neatenditan, do ŝi havas seriozajn rezonojn
por tio.</p>
        <p>Al Martini Gemo diris rekte, ke ŝi helpos al Ojstro
solvi "unu liman problemon". Ĝis tiam ŝi ricevis de li rajton esti pli
malkaŝema ol kutime, ĉar ŝi ne volis aperon de iuj miskomprenoj kaj
sekretoj inter ŝi kaj ŝia malnova amiko. Ŝi penis pruvi, ke ŝi plene
konfidas lin. Martini nenion diris, sed Gemo komprenis, ke la novaĵo
tre malĝojigis lin.</p>
        <p>Ili sidis sur ŝia teraso rigardante malproksiman
pejzaĝon de Fiesolo [Fiesole]. Post longa silentado Martini ekstaris
kaj komencis paŝi tien kaj reen, kun manoj metitaj en poŝoj kaj
fajfante, kio montris lian agitiĝon. Kelkajn minutojn Gemo rigardis lin.</p>
        <p>— Cezaro, vi tre agitiĝis pro mia sciigo, — diris ŝi
finfine. —  Mi bedaŭras pro tio ĉi, sed mi rajtis diri.</p>
        <p>— Min maltrankviligas ne afero, kiun vi intencas
efektivigi, — respondis li sombre. — Mi nenion scias pri ĝiaj detaloj,
sed se vi decidis partopreni, do sekve ĝi meritas tion. Tamen mi ne
konfidas la homon, kun kiu vi laboros.</p>
        <p>— Mi opinias, ke vi mise komprenas lin. Mi estis
sama, ĝis kiam mi ne ekkonis lin pli bone. Ojstro malproksimas de
perfekteco, sed li estas pli bona ol vi pensas.</p>
        <p>— Tre probable. — Minuton Martini paŝis silente kaj
subite haltis. — Gemo, rifuzu! Rifuzu, dume estas ankoraŭ tempo! Ne
permesu al tiu ĉi homo enigi vin en aferon, pro kiu vi poste pentos.</p>
        <p>— Cezaro, nu kion vi parolas! — milde diris ŝi.  —
Neniu min enigas ion. Mia decido estas memstara kaj aperis post longa
meditado. Mi scias, ke al vi ne plaĉas Rivarez, sed nun temas pri
politika laboro, ne pri personoj.</p>
        <p>— Madono, rifuzu! Li estas danĝera, kaŝema, kruela,
senskrupula homo kaj… li amas vin!</p>
        <p>Ŝi deflankiĝis.</p>
        <p>— Cezaro, kial tiu ĉi absurdo venis en vian kapon?</p>
        <p>— Li amas vin, — ripetis Martini. — Disiĝu de li, madono!</p>
        <p>— Kara Cezaro, mi ne povas disiĝi de li kaj jen kial.
Ni ambaŭ estas kunligitaj ne laŭ nia propra volo.</p>
        <p>— Se situacio estas tia, do mi nenion povas diri plu,
—  Martini respondis lace.</p>
        <p>Li foriris, kvazaŭ pro urĝaj aferoj, kaj longe
vagadis laŭ kotplenaj stratoj. La mondo ŝajnis nigra al li tiun
vesperon. Li havis la solan trezoron, sed venis tiu ĉi fripono kaj
ŝtelis ĝin.</p>
      </section>
      <section id="_ĉapitro_10_zito_vane_amas_ojstron">
        <title>
          <p>Ĉapitro 10. Zito vane amas Ojstron</p>
        </title>
        <p>Meze de februaro Ojstro forveturis al Livorno. Tie
Gemo konatigis lin kun juna anglo, laboranta kiel ŝipa agento, kiun ŝi
mem kaj ŝia edzo konis ankoraŭ en Anglio. Li jam kelkfoje kontribuis
florencajn radikalulojn: pruntedonis monon, permesis uzi sian adreson
por partiaj leteroj ktp. Tamen ĉion ĉi li faris nur pro respekto al
Gemo.</p>
        <p>Akorde de partia etiketo ŝi rajtis kontakti kun li
laŭ sia propra volo.</p>
        <p>Ŝi dubis pri nuna sukceso, ĉar antaŭe ŝi petis sian
amikon nur permesi uzi lian adreson por leteroj el Sicilio kaj kaŝi
iujn dokumentojn en ŝranko de lia oficejo, sed nun temas pri
kontrabando de pafiloj por ribelantoj. Gemo havis tre malgrandan
esperon, ke li konsentos.</p>
        <p>— Vi povas provi, — diris ŝi al Ojstro, — sed mi
opinias, ke rezulto estos nenia. Se vi petus de li, laŭ mia rekomendo,
kvincent skudojn<a l:href="#note_26" type="note">[26]</a>,
vi nepre ilin ricevus, ĉar li ne estas avarulo. Li ankaŭ povas
provizore doni sian pasporton aŭ kaŝi iun fuĝanton en sia kelo. Tamen,
se vi parolos kun li pri pafiloj, do li juĝos, verŝajne, nin ambaŭ kiel
gefrenezulojn.</p>
        <p>— Povas esti li ion konsilos al mi aŭ konatigos kun
iu matroso, — respondis Ojstro. — Ĉiuokaze necesas provi.</p>
        <p>Post kelkaj tagoj, fine de la monato, li venis al ŝi
vestita malpli elegante ol kutime, kaj ŝi tuj rimarkis sur lia vizaĝo,
ke li havas bonajn novaĵojn.</p>
        <p>— Aĥ, finfine! Mi jam komencis pensi, ke io okazis kun vi.</p>
        <p>— Mi opiniis, ke danĝere skribi al vi kaj alveni pli
frue mi ne sukcesis.</p>
        <p>— Ĉu vi ĵus alveturis?</p>
        <p>— Jes, mi aliris el diliĝenco por diri, ke ĉio estas en ordo.</p>
        <p>— Ĉu reale Bejli [Bailey] konsentis helpi?</p>
        <p>— Eĉ plie. Li pretas paki, transporti, unuvorte fari
ĉion necesan. Fusilojn oni kaŝe metos en varajn pakojn, kiuj venos
rekte el Anglio. Lia partnero kaj intima amiko   Ŭiljamso
[Williams] konsentis persone observi ekspedon de la kargo el
Sauthemptono [Southampton]. Bejli tiros ĝin tra doganejo en Livorno.
Tial mi malfruiĝis: Ŭiljamso forveturis al Sauthemptono kaj mi
akompanis lin ĝis Ĝenovo.</p>
        <p>— Ĉu por interparoli detalojn de la afero?</p>
        <p>— Jes, ĝis tiam, kiam mi eksentis naŭzon pro balancado.</p>
        <p>— Ĉu vi suferas pro marmalsano? — rapide demandis
Gemo, kiu rememoris, ke Arturo same suferis dum mara vojaĝo okazigita
de ŝia patro.</p>
        <p>— Mi tute ne ŝatas maron, kvankam mi ofte ŝipis…
Tamen ni sukcesis plu interparoli en Ĝenovo, kiam  lia ŝipo estis
ŝarĝata. Ĉu vi, certe, konas Ŭiljamson? Bona viro, saĝa kaj meritas
plenan konfidon. Sama estas Bejli, kaj ambaŭ scipovas teni langojn post
la dentoj.</p>
        <p>— Ŝajnas al mi, ke Bejli tre riskas.</p>
        <p>— Mi ankaŭ tion diris al li, sed li nur malserene
ekrigardis min kaj tiel respondis: — Ĉu la afero estas via? Mi nenian
alian respondon atendis de li. Se mi trafus lin ie en Timbuktuo
[Timbuctoo], mi dirus al li : "Bonan matenon, anglo!"</p>
        <p>— Sed mi ĝisfine ne komprenas, kial ili konsentis?
Precipe Ŭiljamso, kiun mi absolute ne konsideris.</p>
        <p>— Jes, komence li protestis, ne pro danĝero, sed pro
lia opinio, ke la afero ne estas "negoca". Sed mi sukcesis rekonvinki
lin… Nun interparolu ni detalojn.</p>
        <p>Kiam Ojstro revenis hejmen, la suno jam subiris kaj
en veninta krepusko floroj de la japana cidoniarbo aspektis kiel darkaj
makuloj sur la ĝardena muro. Li deŝiris kelkajn branĉetojn kaj enportis
ilin en la domon. En lia kabineto sidis Zito, kiu ekvidinte lin, tuj
ĵetis sin al li kun vortoj: — Ho, Felico! Mi pensis, ke vi neniam
revenos!</p>
        <p>Lia unua impulso estis deziro demandi ŝin pri kaŭzo
de ŝia alveno, tamen li rememoris, ke ili ne vidis unu la alian tri
semajnojn, tial li etendis al ŝi sian manon kaj fride demandis: — Bonan
vesperon, Zito! Kiel vi fartas?</p>
        <p>Ŝi pli proksimigis al li sian vizaĝon por kiso, sed
li, kvazaŭ nenion rimarkinte, pasis preter ŝi kaj prenis vazon de sur
tablo. Tiun momenton la posta pordo disfaldiĝis kaj de tie enkuris lia
hundo, kiu komencis salti ĉirkaŭ la mastro, boji, jelpi kaj tempeste
leki lin prezentante sian ĝojon. Ojstro kuŝigis florojn kaj kliniĝis al
la hundo: — Saluton, Ŝajtano [Shaitan], saluton, oldulo! Jes, jes, tiu
ĉi estas reale mi. Donu al mi cian piedon, bona hundo!</p>
        <p>Mieno de Zito iĝis malĝoja.</p>
        <p>— Ĉu vi volas vespermanĝi? — demandis ŝi fride. — Mi
ordonis kovri tablon en mia ĉambro, ĉar vi sciigis min, ke hodiaŭ
vespere vi revenos.</p>
        <p>Ojstro rapide turniĝis.</p>
        <p>— Mi tre b-b-bedaŭras, sed vi v-v-vane atendis min.
Mi baldaŭ revestiĝos kaj venos vian ĉambron. B-b-bonvolu meti la
florojn en akvon.</p>
        <p>Kiam li venis ĉambron de Zito, ŝi staris antaŭ
spegulo kaj alpinglis branĉeton de la japana cidoniarbo al sia robo.
Ŝajnis, ke ŝi decidis ŝanĝi sian malbonan humoron je pli bona, ĉar ŝi
prezentis al li etan bukedon de karmezinaj florburĝonoj: — Permesu al
mi enigi ĝin en butontruon de via jako.</p>
        <p>Dum vespermanĝo Ojstro penis esti afabla kaj gaje
babilis pri bagateloj. Zito respondis al li per brilaj ridetoj. Ŝia
evidenta ĝojo konfuzis Ojstron, ĉar ŝi vivis aparte, havis siajn
amikojn, al kio li kutimiĝis, tial en lian kapon neniam venis penso, ke
ŝi povas sopiri pri li. Ŝajne ŝi multe enuis, sekve ilia renkonto tiel
emociis ŝin.</p>
        <p>— Trinku ni kafon sur la teraso, — proponis Zito,  —
hodiaŭa vespero estas sufiĉe varma.</p>
        <p>— Tre bone. Ĉu prenu mi gitaron, por ke vi kantu al mi?</p>
        <p>Ŝi estis tre kontenta, ĉar li bone komprenis muzikon
kaj malofte petis ŝin kanti.</p>
        <p>Laŭlonge de la teraso troviĝis larĝa ligna benko.
Ojstro eksidis en angulo, de kie vidiĝis la pitoreska montaro kaj Zito
eksidis sur parapeton, metis la piedojn sur la benkon kaj alpremiĝis al
kolono apoginta tegmenton. Bela pejzaĝo ne interesis ŝin, ŝi preferis
vidi Ojstron.</p>
        <p>— Donu al mi cigaredon. Mi ne fumis post via forveturo.</p>
        <p>— Feliĉa ideo! Por plena mia b-b-beato mankas nur cigaredo.</p>
        <p>Zito kliniĝis al li kaj fiksrigardis lin: — Ĉu
efektive vi nun estas feliĉa?</p>
        <p>Ojstro mire levis siajn maldikajn brovojn.</p>
        <p>— Jes, ĉu ne? Mi bone vespermanĝis, mi vidas plej
p-p-pitoreskan pejzaĝon en Eŭropo, mi atendas bonan kafon kaj
hungaran  folkloron. Krome nun nenio efikas miajn konsciencon kaj
digeston. Kion plu mi povas deziri?</p>
        <p>— Mi scias, kion vi povas plu deziri.</p>
        <p>— Kion?</p>
        <p>— Jenon! — Ŝi ĵetis kesteton en liajn manojn.</p>
        <p>— Rostita m-m-migdalo! Kial vi ne s-s-sciigis min,
ĝis kiam mi ankoraŭ ne estis fumanta? — li ekkriis riproĉe.</p>
        <p>— Ĉar vi estas bebo! Vi povas manĝi ĝin post fumado.
Jen oni alportis kafon…</p>
        <p>Ojstro gravmiene trinkis kafon, ronĝis migdalon kaj
ĝuis, kiel kato lekanta kremon.</p>
        <p>— Kiel estas agrable t-t-trinki la bongustan kafon
post tiu kafaĉo, kiun oni vendas en Livorno! — diris li per sia ronrona
voĉo.</p>
        <p>— Restu hejme plu.</p>
        <p>— Ne restigu min ĉi tie. M-m-morgaŭ mi denove forveturos.</p>
        <p>La rideto mortis sur ŝia vizaĝo.</p>
        <p>— Morgaŭ! Pro kio? Kien?</p>
        <p>— Ho! Pro negoco, en du aŭ tri lokojn.</p>
        <p>Post konsilo kun Gemo li decidis mem viziti
Apeninojn kaj interparoli kun kontrabandistoj pri transportado de
pafoarmiloj. Transiro de limo de Papa ŝtato estis tre danĝera por li,
sed de tiu ĉi vizito dependis sukceso de la tuta operacio.</p>
        <p>— Ĉiam nur negoco! — apenaŭ aŭdeble suspiris Zito kaj
demandis pli laŭte: — Ĉu vi longe forestos?</p>
        <p>— Ne, dum du aŭ tri semajnoj, p-p-probable.</p>
        <p>— Ĉu via nuna negoco estas SAMA? — abrupte demandis ŝi.</p>
        <p>— Kiu sama?</p>
        <p>— Tiu, pro kiu vi iam rompos vian kolon, nomiĝas politiko.</p>
        <p>— Ĝi iomete rilatas al p-p-politiko.</p>
        <p>Zito ĵetis la cigaredon eksteren.</p>
        <p>— Vi volas misinformi min. Mi konjektas, ke la vojaĝo estos danĝera.</p>
        <p>— Mi forveturos r-r-rekte en inferan regionon, — li
respondis apatie. Ŝajne vi h-h-havas tie amikojn, por kiuj vi nun
forŝiras hederon kiel donaco, ĉu ne? Bonvolu, ne  f-f-forŝiru ĝin
tutan.</p>
        <p>Ŝi ofendite forŝiris grandan hederan branĉon de la
kolono kaj ĵetis ĝin sur la plankon.</p>
        <p>— La vojaĝo estos danĝera, — ripetis ŝi, — sed vi ne
volas diri veron honeste! Ĉu vi opinias, ke mi taŭgas nur por blagi kaj
ŝerci kun mi? Eble, povos okazi, ke vi estos pendigita baldaŭ kaj eĉ ne
sukcesos diri lastafoje "adiaŭ". Tia ĉi politiko, eterna politiko, kiel
ĝi tedis min!</p>
        <p>— Min ankaŭ, — diris Ojstro oscedante, — tial
konversaciu ni pri io alia aŭ kantu al mi.</p>
        <p>— Bone, donu al mi la gitaron. Kion kanti?</p>
        <p>— "Baladon pri la pereinta ĉevalo", kiun vi kantas tre bele.</p>
        <p>Ŝi ekkantis la malnovan hungaran kanzonon pri la
viro, kiu komence perdis sian ĉevalon, poste sian hejmon kaj amatinon,
konsoliĝante, ke batalo sur Moĥaĉa [Mohacz] kampo alportis al li plian
malĝojon. Ĝi estis plej favorata kanzono de Ojstro. Ĝia rigora kaj
tragika melodio kaj amara stoikismo de la refreno kortuŝis lin tiel,
kiel nenia alia sentimentala muziko.</p>
        <p>Zito havis belegan voĉon. Sonoj eliĝis el ŝia buŝo
puraj, viglaj kaj vivodonaj. Malpli bone ŝi kantis italajn kaj slavajn
kanzonojn, tamen ŝia kantado de la hungara folkloro estis tute perfekta.</p>
        <p>Ojstro aŭskultis ŝin kun larĝe malfermitaj okuloj,
preminte sian spiradon. Tiel bele Zito ankoraŭ neniam kantis. Kiam ŝi
estis finanta lastan refrenon, subite ŝia voĉo ektremis:</p>
        <p>
          <emphasis>-Aĥ, tutegale! Multan malĝojon alportis…</emphasis>
        </p>
        <p>Ŝi ekploretis kaj kaŝis sian vizaĝon en densa hedero.</p>
        <p>— Zito! — Ojstro prenis la gitaron el ŝiaj manoj. — Kio okazis?</p>
        <p>Ŝi plu ploris kaj kovris la vizaĝon permane. Li
tuŝis ŝian ŝultron: — Diru al mi, kio okazis?</p>
        <p>— Lasu min sola! — diris ŝi tra larmoj kaj deflankiĝis de li. — Lasu!</p>
        <p>Li residiĝis kaj komencis kviete atendi, kiam ŝia
plorado finiĝos. Subite Zito ĉirkaŭbrakis lin kaj metis sin sur la
genuojn: — Felico! Ne forveturu! Mi petegas!</p>
        <p>— Ni tion diskutu iom poste. — Li ĝentile liberigis
sin de ŝiaj brakoj. — Komence diru al mi, kio okazis? Kio timigis vin?</p>
        <p>Ŝi silente balancis la kapon.</p>
        <p>— Ĉu eble mi vin ofendis?</p>
        <p>— Ne. — Ŝi tuŝis lian kolon permane.</p>
        <p>— Nu, kio, finfine?</p>
        <p>— Vi estos murdita, — traflustris ŝi. — Vin oni
kaptos… Tion diris unu homo, veninta ĉi tien, mi aŭdis. Vi ridas,
kiam mi demandas vin ĉi-rilate.</p>
        <p>— Mia kara Zito, — mire ekrigardis Ojstro ŝin post
kurta paŭzo. — Vi trograndigas vian imagon pri mi! Povos okazi, ke min
oni murdos iam, tio ĉi estas natura konsekvenco de ĉiu revoluciulo, sed
k-k-kial  tio devas okazi ĝuste nun? Mi riskas samkiel aliaj homoj.</p>
        <p>— Aliaj homoj! Ili neniel koncernas min! Se vi amus
min, vi ne restigus min kuŝantan nokte kun la malfermitaj okuloj kaj
meditantan: ĉu vi estas arestita aŭ ne… Se mi estas dormanta, do mi
sonĝas vin murditan. Vi pli zorgas pri la hundo ol pri mi mem!</p>
        <p>Ojstro ekstaris kaj malrapide deiris al alia angulo
de la teraso. Li ne estis preta al tiu ĉi sceno kaj ne sciis, kion
respondi al ŝi. Jes, Gemo pravas, lia vivo trafis pelmelon kaj nur
intensa laboro povas reordigi ĝin.</p>
        <p>— Sidiĝu ni kaj interparolu pri tio ĉi pli kviete  —
diris li al Zito. — Ŝajne ni ne komprenis unu la alian. Mi ne ridus, se
mi scius viajn seriozajn supozojn. Diru al mi pli detale, kio vin tiel
emociis kaj eventuale ĉio iĝos komprenebla.</p>
        <p>— Nenio bezonas komprenon. Evidente vi min tute ne ŝatas.</p>
        <p>— Kara mia, estu ni sinceraj. Mi ĉiam estis honesta
en niaj interrilatoj kaj neniam iluziis vin rilate de…</p>
        <p>— Ho, jes! Via honesto efektive estas perfekta! Vi
neniam kaŝis vian opinion pri mi kaj rigardas min kiel prostituitinon,
kiu similas uzitan ludilon estintan en malsamaj manoj!</p>
        <p>— Silentiĝu, Zito! Mi malpermesas tiel paroli!</p>
        <p>— Vi neniam amis min, — ŝi insiste ripetis.</p>
        <p>— Jes, mi neniam vin amis. Aŭskultu min kaj ne
riproĉu tro severe, se vi povas.</p>
        <p>— Mi ne riproĉas, mi…</p>
        <p>— Atendu minuton. Jen kion mi volas diri: rutinaj
kondiĉoj de la morala kodo ne ekzistas por mi kaj, sekve, meritas
nenian mian respekton. Laŭ mi rilatoj inter viro kaj virino devas
enteni nur ŝaton aŭ malŝaton…</p>
        <p>— Kaj monon, — interrompis ŝi kun moka rideto.</p>
        <p>— Tio ĉi estas, certe, plej malagrabla flanko de la
afero. Tamen, kredu min, mi ne permesus al si uzi sian avantaĝon por
kunvivi, se mi ne scius, ke mi plaĉas al vi. Same mi rilatis al aliaj
virinoj en mia vivo. Miaj sentoj ĉiam estis tute sinceraj. Mi agnoskas,
ke parolas veron.</p>
        <p>Li paŭzis momenton, sed Zito silentis.</p>
        <p>— Mi tiel rezonis, — reparolis Ojstro. — Se viro
vivas sola en la mondo kaj opinias, ke ĉeesto de virino plibeligos lian
ekzistadon, do li renkontas tiun, kiu plaĉas al li kaj al kiu li same
plaĉas… Li rajtas en danka kaj amika etoso akcepti  tion, kion
ŝi deziras doni al li, sed ne necesas postuli de ŝi redoni ion plian.
Mi rigardas tiajn interrilatojn bonaj, gravas, ke ili estu honestaj kaj
havis neniujn trompojn kaj ofendojn. Mi neniam pensis pri viaj
interrilatoj kun aliaj viroj okazintaj ĝis nia konatiĝo.  Mi
opiniis, ke nia kunvivo estos agrabla por ni ambaŭ kaj se ĝi komencos
tedi nin, tiam ni ĉesigos ĝin. Se mi eraris… se vi nun opinias
malsame, do …</p>
        <p>Li paŭzis denove.</p>
        <p>— Kio, do?.. — apenaŭ aŭdeble traflustris Zito nerigardante lin.</p>
        <p>— Do mi malpravis koncerne de vi kaj tre bedaŭras
tion. Sed mi tion ĉi ne volis.</p>
        <p>— "Vi tre bedaŭras", "vi tion ĉi ne volis"! Felico!
Ĉu vi havas la ŝtonan koron? Ĉu vi neniam amis iun virinon? Ĉu vi ne
vidas, ke mi amas vin?</p>
        <p>Subita tremado trapenetris lin, kiam li estis
aŭskultanta ŝian monologon. Jam delonge neniu parolis al li " mi amas
vin". Tiutempe Zito komencis ĉirkaŭbrakumi lian kolon kaj paroli:  —
Felico! Forveturu ni de ĉi tie! Forveturu ni el tiu ĉi malbona lando,
de tieaj homoj kun ties politiko! Ja iliaj problemoj ne estas niaj, ĉu
ne? Forveturu ni en Sudan Amerikon, kie vi loĝis.</p>
        <p>Ŝiaj lastaj vortoj startigis terurajn rememorojn en
li kaj tuj reaperis lia memkontrolo. Li disigis ŝiajn brakojn de sia
kolo kaj firme premis ilin:  — Zito! Provu kompreni  tion,
kion mi diros. Mi ne amas vin kaj eĉ se mi amus vin, do mi ne
forveturus kune kun vi. Mi havas mian laboron en Italio kaj miaj
kamaradoj…</p>
        <p>— Kaj unu persono, kiun vi amas pli ol min! — ekkriis
ŝi pasie. — Ho, mi murdos vin! Kaj ne menciu viajn kamaradojn! Mi
scias, kiu vin altenas ĉi tien!</p>
        <p>— Silentiĝu! — diris li kviete. — Vi nun ekscitiĝis
kaj imagas ion nerealan.</p>
        <p>— Ĉu vi opinias, ke mi supozas sinjorinon Bolon? Ne,
mi ne estas simpla stultulino! Kun ŝi vi interparolas ĉefe pri politiko
kaj ŝi ne interesas vin samkiel mi… Tiu ĉi persono estas kardinalo!</p>
        <p>Ojstro deflankiĝis, kvazaŭ oni lin ekfrapis.</p>
        <p>— Kardinalo? — meĥanike ripetis li.</p>
        <p>— Jes! Kardinalo Montanelli, kiu predikis ĉi tie la
pasintan aŭtunon. Ĉu vi opinias, ke mi ne rimarkis vian mienon, kiam
lia kaleŝo estis preterveturanta? Tiam via vizaĝo estis same blanka,
kiel tiu ĉi tuko! Ja vi nun same ektremis, kiam ekaŭdis mian mencion de
lia nomo!</p>
        <p>Ojstro ekstaris.</p>
        <p>— Vi mem ne scias, kion vi nun parolas, — malrapide
kaj mallaŭte diris li. — Mi… malamas la kardinalon. Li estas mia plej
malica malamiko.</p>
        <p>— Malamiko aŭ ne, tion mi ne scias, sed vi amas lin
pli ol iun ajn en la mondo. Vidu miajn okulojn kaj diru, ke tio ĉi ne
estas vero, se vi povas!</p>
        <p>Li deturniĝis de ŝi kaj proksimiĝis al la fenestro.
Zito kaŝe observis lin, ĉar ŝi ektimiĝis, ke diris ion troan. En la
teraso ili longe silentis. Sed finfine ŝi ne sukcesis plu silenti,
aliris al li kaj kvazaŭ timiĝinta infano ektiris lian manikon. Ojstro
returniĝis al ŝi.</p>
        <p>— Jes, tio ĉi estas vero, — diris li.</p>
      </section>
      <section id="_ĉapitro_11_ojstro_kvazau_pilgrimas_en_brisigelon">
        <title>
          <p>Ĉapitro 11. Ojstro kvazau pilgrimas en Brisigelon</p>
        </title>
        <p>— Ĉu mi p-p-povas  renkonti lin ie en montaro? Brisigelo [Brisighella] estas danĝera loko por mi.</p>
        <p>— Ĉiu spano de grundo en Romanjo estas riska por vi,
sed nun Brisigelo estas plej taŭga loko por vi ol iu alia.</p>
        <p>— Kial?</p>
        <p>— Mi diros al vi post minuto… Ne turnu vian vizaĝon
al tiu viro en blua jako: li estas danĝera persono… Jes, ŝtormo estis
terura. Mi ion saman ne povas rememori. Multaj vitejoj ruiniĝis!</p>
        <p>Ojstro metis la brakojn sur la tablon kaj mallevis
sian kapon super ili, kiel tre laca aŭ ebria homo. Ĉirkaŭrigardinte
rapide la ĉambron "danĝera persono" en blua jako ekvidis nur du
kamparanojn konversaciantajn pri rikolto, apud kiuj staris botelo da
vino, kaj dormeman montanon, mallevintan sian kapon. Similan scenon oni
povis vidi ofte en tavernoj de malgrandaj vilaĝoj, samaj kiel Marradi,
tial la posedanto de blua jako decidis probable, ke nenion interesan li
aŭdos ĉi tie, eltrinkis sian vinon kaj translokiĝis en apudan ĉambron.
Apoginte sin sur butiktablon li malenergie ekbabilis kun mastro kaj
fojfoje rigardis tra la malfermitan pordon tien, kie sidis la triopo.
La kamparanoj same drinkis vinon kaj interparolis pri vetero en la loka
dialekto kaj Ojstro ronkis samkiel homo, kies konscienco estas pura.</p>
        <p>Fine la spiono konvinkiĝis, ke en la taverno nenio
grava okazas, pro kio li perdus sian tempon. Li kvitiĝis kaj per
malrapida irmaniero ekpromenis laŭ mallarĝa strato.</p>
        <p>Ojstro levis la kapon, oscedis, erektis kaj ekfrotis
siajn okulojn per maniko de tola bluzo.</p>
        <p>— Bona kaŝobservado estas ĉi tie, — diris li,
elpoŝigis faldeblan tranĉilon kaj detranĉis panpecon de bulkego kuŝanta
sur la tablo. — Ĉu multe oni vin ĝenas, Mikelo [Michele]?</p>
        <p>— Pli malbone ol moskitoj aŭguste. Eĉ minuton ni ne
estas en paco. Ĉie, kien ni venas, estas spionoj. Eĉ en montaro, kie
antaŭe ilin oni ne vidis, nuntempe ni fojfoje trafas grupojn el
tri-kvar spionoj… Ĉu vere, Gino? Tial ni aranĝis vian rendevuon kun
Domenikino [Domenichino] en la urbo.</p>
        <p>— Jes, sed kial ĝuste en Brisigelo? Ja en apudlimaj
urboj ĉiam estas multaj spionoj.</p>
        <p>— Brisigelo plej taŭgas por tio. Ĝin nun plenigis
pluraj pilgrimuloj venintaj tien el diversaj partoj de la lando.</p>
        <p>— Sed ĝia situo ne estas tro oportuna.</p>
        <p>— Ĝi situas proksime de vojo al Romo kaj multaj
pilgrimuloj antaŭ Pasko devojiĝas por aŭskulti tie meson.</p>
        <p>— Mi ne s-s-sciis, ke en Brisigelo troviĝas io vidinda.</p>
        <p>Tie servas la kardinalo. Ĉu vi memoras, ke li
vizitis Florencon oktobre de la pasinta jaro? Tiu estis loka kardinalo
Montanelli. Oni diras, ke li tie okazigis grandan sensacion.</p>
        <p>— Povas esti, sed mi ne aŭskultas predikojn.</p>
        <p>— Bone, li havas reputacion por esti sanktulo.</p>
        <p>— Per kio li atingis tion?</p>
        <p>— Mi ne scias. Mi supozas, ke eble li disdonas tutan
enspezon kaj vivas samkiel simpla paroĥa pastoro je kvarcent aŭ
kvincent eskudoj jare.</p>
        <p>— Krome, — enkojniĝis konversacion tiu, kiun oni
nomis Gino, — la kardinalo ne nur disdonas monon, sed li ankaŭ multan
tempon pasigas kune kun malriĉuloj, zorgas, ke malsanulojn oni bone
flegis kaj de mateno ĝis vespero akceptas iliajn plendojn kaj petojn.
Samkiel vi, Mikelo, mi ne ŝatas sacerdotojn, sed monsinjoro Montanelli
tute ne similas ceterajn kardinalojn.</p>
        <p>— Ho, mi pensas, ke li estas pli malsaĝulo ol
fripono! — diris Mikelo. — Sed ĉiuokaze lin la popolo adoras kaj
lastatempe pilgrimuloj preferas viziti Brisigelon speciale por ricevi
lian benon. Domenikino intencas iri tien kiel kolportisto kun korbo da
malkaraj krucoj kaj rozarioj. Homoj volonte aĉetas tiujn aĵojn kaj
petas la kardinalon tuŝi ilin. Poste ilin gepatroj pendas sur koloj de
siaj infanoj, por gardi de envulto.</p>
        <p>— Atendu minuton. Ĉu mi ankaŭ d-d-devas iri kiel
pilgrimulo? Mia nuna k-k-kamuflaĵo plaĉas al mi, sed mi s-s-scias, ke
ĝi ne taŭgas por vizito en Brisigelon, ĉar nin kune oni vidis ĉi tie.
Se mi estos kaptita tio ĉi iĝos evidente k-k-konviktaĵo kontraŭ vi.</p>
        <p>— Neniu vin kaptos. Ni havas taŭgan kostumon,
pasporton kaj ĉion necesan por vi.</p>
        <p>— Kies kostumon vi havas?</p>
        <p>— De unu olda hispana pilgrimulo — pentanta bandito.
Pasintjare en Ankono li malsaniĝis kaj unu el niaj kamaradoj pro
kompato enigis lin sur sian kargoŝipon kaj poste eligis en Venecion,
kie tiu havis amikojn. Danke li disponigis siajn dokumentojn kaj
veston. Nun ili taŭgas por vi.</p>
        <p>— Pentanta b-b-bandito? Kiel rigardos tion ĉi polico?</p>
        <p>— Ho, ĉi-rilate ĉio estas en ordo. La oldulo plenumis
la punon en galero antaŭ kelkaj jaroj kaj de tiam pilgrimadas laŭ
Jerusalemo kaj aliaj sanktaj lokoj por savi sian animon. Li murdis sian
filon erare, anstataŭ iu alia, tial li rimorsis kaj mem informis
policon pri tio ĉi.</p>
        <p>— Ĉi li reale estas maljuna?</p>
        <p>— Jes, sed grizharaj barbo kaj peruko igos vin
maljuna ankaŭ, des pli, ke ceteraj antaŭsignoj plene estas komunaj kun
li. Li estas eksa soldato kaj same lamas, sur lia vizaĝo estas cikatro
simila la vian, nacie li estas hispano, tial vi sukcesos interparoli
hispane kun liaj samlandanoj laŭbezone.</p>
        <p>— Kie mi renkontos Domenikinon?</p>
        <p>— Aliĝu vi al pilgrimuloj sur vojkruciĝo, kiun ni
indikos al vi sur mapo, kaj diru al ili, ke vi perdis necesan vojon en
montaro. En la urbo vi iru komune kun homamaso al la merkata placo
situanta kontraŭe de la kardinala palaco.</p>
        <p>— Ho, sekve li l-l-loĝas en la palaco malgraŭ sia sankteco, ĉu ne?</p>
        <p>— Li loĝas en alo de la konstruaĵo, en la resta parto
li aranĝis hospitalon… Kiam li eliros kaj komencos beni pilgrimulojn,
tiam aperos Domenikino kune kun sia korbo kaj diros al vi: "Ĉu vi estas
pilgrimulo, patro?". Vi devas tiel respondi al li: "Mi estas mizera
pekulo". Poste li metos la korbon teren kaj viŝos sian vizaĝon per
maniko. Vi proponos al li ses soldojn pro rozario.</p>
        <p>— Tio ĉi taŭgas, sed kie ni interparolos detalojn?</p>
        <p>— Ene de homamaso aŭskultonta la kardinalon, li
sukcesos sciigi al vi novan lokon por rendevuo. Jenon ni planas. Se tio
ĉi ne plaĉas al vi, ni ankoraŭ sukcesos informi Domenikinon pri ŝanĝoj
de la plano.</p>
        <p>— Ne, ĝi estas bona. Sed faru tiel, ke la barbo kaj
la peruko aspektu nature.</p>
        <subtitle>* * *</subtitle>
        <p>— Ĉu vi estas pilgrimulo, patro?</p>
        <p>Ojstro, sidanta sur ŝtuparo de la kardinala palaco,
levis sian grizharan, hirtan kapon kaj per raŭka, tremanta voĉo diris
la pasvorton kun aŭdebla fremda akcento. Domenikino metis la korbon kun
krucoj kaj rozarioj sur la ŝtuparon. Neniu el amaso de kamparanoj kaj
pilgrimuloj plenigintaj la merkatan placon atentis ilin, sed por ĉiu
okazo ili komencis interparoli pri bagateloj. Domenikino parolis en sia
loka dialekto kaj Ojstro en miksaĵo el la itala kaj la hispana lingvoj.</p>
        <p>— Monsinjoro! Monsinjoro eliras! — ekkriis homoj
starantaj ĉe la pordo. — Depaŝu! Liberigu la vojon!</p>
        <p>Ojstro kaj Domenikino ekstaris.</p>
        <p>— Prenu, patro, jenon, — diris Domenikino kaj metis
en manon de Ojstro malgrandan amuleton envolvitan en papero, — kaj
preĝu pro mi, kiam vi estos en Romo.</p>
        <p>Ojstro metis ĝin en ĉebruston kaj turniĝinte
ekrigardis la kardinalon, kiu en violkolora sutano kaj skarlata ĉapeto
staris sur la alta ŝtupo kaj benis la popolon.</p>
        <p>Montanelli malrapide discendiĝis laŭ la ŝtuparo kaj
alvenintoj ĉirkaŭigis lin penante kisi lian manon. Multaj homoj
ekgenuis kaj alpremis lian sutanon al siaj lipoj, kiam li estis
preteriranta.</p>
        <p>— Estu en paco, miaj infanoj!</p>
        <p>Aŭdinte tiun ĉi puran, arĝentitan voĉon Ojstro tuj
klinis sian kapon kaj grizaj haroj kovris lian vizaĝon. Domenikino
ekvidis, ke lia bastono tremas kaj aprobe ekpensis, ke Ojstro estas
lerta aktoro.</p>
        <p>Virino staranta apude kliniĝis kaj prenis sian infanon de sur ŝtuparo.</p>
        <p>— Iru ni, Ĉeko [Cecco], diris ŝi, — monsinjoro benos
vin, samkiel Kristo benis infanojn.</p>
        <p>Ojstro movis unu paŝon antaŭen kaj haltis. Ho, tio
estas netolerebla. Ĉiuj fremdaj homoj — pilgrimuloj kaj montanoj  —
rajtas proksimiĝi al li kaj interparoli… Li tuŝas permane ties
infanojn. Povas esti iun vilaĝan knabon li nomas "carino", samkiel li
nomis iam…</p>
        <p>Ojstro residiĝis sur la ŝtuparon kaj deturniĝis, ĉar
li ne povis plu rigardi. Se li povus kaŝi sin en ia angulo kaj ŝtopi
siajn orelojn, por ne aŭdi sonojn de tiu ĉi voĉo! Efektive neniu viro
sukcesus elteni tion ĉi, ja troviĝi tiel proksime de li, ke oni povas
tuŝi lian karan manon…</p>
        <p>— Ĉu vi volas eniri en ejon, mia amiko? — la milda
voĉo diris. — Mi vidas, ke vi tremas pro malvarmo.</p>
        <p>— Koro de Ojstro svenis. Minuton li nenion sentis
krom premantan sangan tension, kiu ŝajne estis preta disŝiri lian
bruston, poste ĝia premado malstreĉiĝis kaj  per varma ondo
plenigis la tutan korpon. Li levis sian kapon. La seriozaj, profundaj
okuloj fikse rigardis lin desupre kun kompato sur la vizaĝo.</p>
        <p>— Demoviĝu iomete, amikoj, — diris Montanelli al
homamaso, — mi volas interparoli kun li.</p>
        <p>Pilgrimuloj malrapide demoviĝis interflustrante kaj
Ojstro, sidanta senmove kun la premitaj lipoj kaj la malleviĝintaj
okuloj, eksentis ĝentilan tuŝon de mano de Montanelli.</p>
        <p>— Ĉu vi spertas grandan malfeliĉon? Ĉu povas mi helpi al vi iel?</p>
        <p>Ojstro balancis la kapon silente.</p>
        <p>— Ĉu vi estas pilgrimulo?</p>
        <p>— Mi estas mizera pekulo.</p>
        <p>Hazarda simileco de la demando metita de Montanelli
kaj la pasvorto estis maldika savodona ŝalmo, kiun Ojstro kaptis
malespere, tial li respondis aŭtomate. Li retremis sub mola premo de la
mano, kiu bruligis lian ŝultron.</p>
        <p>La kardinalo plu kliniĝis.</p>
        <p>— Ĉu eble vi volas interparoli kun mi vidalvide? Se
mi kapablas iel helpi al vi…</p>
        <p>Ojstro unuefoje ekrigardis rekte okulojn de
Montanelli. Memkontrolo revenadis lin.</p>
        <p>— Ne, tio estas senutila kaj senespera, — diris li.</p>
        <p>Polica oficiro elstariĝis el homamasiĝo.</p>
        <p>— Pardonu mian enmiksiĝon, via eminenco. Mi opinias,
ke la oldulo iomete freneziĝis. Li estas sendanĝera, liaj dokumentoj
estas en ordo, tial ni indiferentas al li. Li estis punita en galero
pro granda krimo kaj nun li pentas.</p>
        <p>— Pro granda krimo, — ripetis Ojstro kaj rebalancis la kapon malrapide.</p>
        <p>— Dankon, kapitano. Estu afabla kaj demoviĝu iomete,
mi petas…  Amiko mia, espero ne forlasas la homon, kiu sincere
pentas. Ĉu vi povas viziti min hodiaŭ vespere?</p>
        <p>— Ĉu estas preta via eminenco gastigi viron, kiu
kulpas pri morto de lia propra filo?</p>
        <p>La demando estas metita preskaŭ provoke, tial
Montanelli ektremis kaj premiĝis kvazaŭ pro frida vento.</p>
        <p>— Dio malpermesas al mi kondamni vin, malgraŭ via
kulpeco! — diris li solene. — Laŭ li, ni ĉiuj estas pekuloj kaj nia
virto similas aĉan ĉifonon. Se vi vizitos min, do mi akceptos vin tiel,
kiel mi preĝas akcepti min, kiam unu tagon li akceptos min.</p>
        <p>Ojstro etendis la brakojn supren kun pasia gesto.</p>
        <p>— Aŭskultu, — diris li, —  kaj vi ankaŭ
aŭskultu, kristanoj!  Se viro mortigis sian solan filon, kiu amis
kaj konfidis lin, estis karno de lia karno kaj osto de lia osto; se tiu
viro trompe kaj mensoge enigis lin en danĝeron, ĉu rajtas tiu homo
esperi ion sur la tero kaj en la ĉielo? Mi konfesis mian pekon antaŭ
dio kaj homo. Mi suferis pro puno, kiun homoj responsigis sur min kaj
poste restigis min en paco. Sed kiam dio diros: "Sufiĉas"? Kies beno
formetos lian damnon de mia animo? Kiu absolvo plene forigos mian pekon?</p>
        <p>Venis morta silento kaj homoj, rigardantaj
Montanelli, ekvidis, ke tremas la kruco sur lia brusto. Fine li levis
la okulojn kaj benis ĉiujn per la tremanta mano:</p>
        <p>— Nia dio estas korfavora! Metu viajn ŝarĝojn antaŭ
lia trono, ĉar oni skribis jene: "Rompiĝintan kaj penteman koron ne
malestimu".</p>
        <p>Li turniĝis kaj ekpaŝis laŭ la merkata placo. Li
ofte haltis por interparoli kun iu aŭ preni ies infanon en siaj brakoj.</p>
        <p>Vespere Ojstro laŭ teksto skribita sur papero, en
kiu oni metis la amuleton, startis al loko de kunsido. Tio estis domo
de tiea kuracisto, aktiva membro de la "sekto". Multaj konspirantoj jam
alvenis kaj ties admiro okaze de ĉeesto de Ojstro donis al li kroman
pruvon de lia populareco de gvidanto, kiun li bezonis.</p>
        <p>— Ni ĝojas revidi vin, — diris la kuracisto, — sed ni
ĝojos plie, kiam vi forveturos. Via alveno estas tre riska kaj mi
oponis la planon.  Ĉu vi estas certa, ke neniu polica rato vidis
vin hodiaŭ sur la placo?</p>
        <p>— Ho, certe ili m-m-min vidis, sed ne r-r-rekonis.
Domenikino ĉion bone aranĝis. Sed kie li? Mi lin ne vidas.</p>
        <p>— Li ankoraŭ ne venis. Ĉu ĉio pasis glate? Ĉu la kardinalo benis vin?</p>
        <p>— Kardinala beno! Tio ĉi estas bagatelo! — aŭdiĝis
voĉo de eniranta Domenikino ĉe la pordo. — Rivarez, vi estas plena de
surprizoj, kiel kristnaska kuko. Per kiuj ceteraj talentoj vi ankoraŭ
mirigos nin?</p>
        <p>— Pri kio vi parolas? — apatie demandis Ojstro
kuŝanta sur sofo kaj fumanta cigaron; sur li estis vesto de la
pilgrimulo, sed la barbo kaj la peruko jam estis demetitaj.</p>
        <p>— Mi eĉ ne supozis, ke vi estas tia talenta aktoro.
Mi neniam ĝis nun vidis iun saman superban scenon! Lia eminenco apenaŭ
ne ekploris pro viaj vortoj.</p>
        <p>— Kiel tio okazis? Rakontu, Rivarez.</p>
        <p>Ojstro tiris la ŝultrojn. Li ne estis parolema tiun
vesperon, tial la ĉeestantoj kompreninte, ke nenion interesan li
eldonos, ekpetis la samon de Domenikino. Kiam tiu finis raporti pri la
sceno okazinta matene sur la merkata placo, unu juna laboristo, kiu ne
ridis, samkiel la aliaj, abrupte diris: —  Certe  vi tre
lerte ludis vian rolon, sed mi vidas nenian utilon de tio ĉi por iu ajn.</p>
        <p>— Jen kia utilo, — respondis Ojstro. — Mi nun povas
iri ĉien kaj fari ĉion laŭ mia volo en tiu ĉi distrikto, ja neniu
suspektos min. Morgaŭ la tuta urbo scios pri hodiaŭa okazo, tial
spionoj, kiuj trafos min estos pensantaj tiel: "Tiu estas freneza Diego
konfesinta sian pekon sur la placo". Sendube tio ĉi estas grava
avantaĝo.</p>
        <p>— Jes, mi konsentas. Sed estus pli bone realigi ĉion
ĉi alie, sen mistifo de la kardinalo. Li estas tre bona homo kaj ne
meritas saman trukon!</p>
        <p>— Al mi ankaŭ li ŝajnis honesta persono, — apatie konfirmis Ojstro.</p>
        <p>— Sensencaĵo, Sandro! Ni bezonas neniujn kardinalojn
ĉi tie, — diris Domenikino. — Se monsinjoro Montanelli prenus postenon
en Romo, kiun oni proponis al li, Rivarez ne estus devigita mistifi lin.</p>
        <p>— Li ne prenis la postenon, ĉar ne volis lasi sian laboron ĉi tie.</p>
        <p>— Pli eventuala kaŭzo estas tio, ke li timas
venenadon de agentoj de Lambruĉini tie. Li scias pri ties malkontento,
tial li preferas resti en nia malgranda truo, kiun eĉ dio forgesis. Ĉu
vi same opinias, Rivarez?</p>
        <p>Ojstro faris el fumo ringojn. — Ĉu eble ĉion
k-k-kaŭzas rompita kaj pentanta koro? — diris li observante
fumoringojn. — Nun, sinjoroj, faru ni aferon.</p>
        <p>La alvenintoj komencis detale diskuti variajn
planojn de kontrabanda trasportado kaj stakado de pafilaro. Ojstro
aŭskultis ĉiujn atente kaj, se proponoj estis nepripensitaj aŭ informoj
malĝustaj, korektis diskutantojn per abruptaj replikoj. Post kiam ĉiuj
eldiris siajn opiniojn, li metis kelkajn valorajn proponojn, plimulto
de kiuj estis akceptitaj senkondiĉe. La kunsido finiĝis. Ankaŭ ili
decidis ĝis bonorda reveno de Ojstro en Toskanujon ne kunveni
ĉiuvespere, por ne altiri atenton de polico.</p>
        <p>Post la deka ĉiuj disiris. La kuracisto, Ojstro kaj
Domenikino restis por diskuti specialajn taskojn. Longa kaj varma
interdisputo daŭris plu. Finfine Domenikino ekrigardis la horloĝon:  —
Jam estas duono antaŭ noktomezo. Necesas foriri, alie ni trafos noktan
patrolon.</p>
        <p>— Kiam ĝi pasos? — demandis Ojstro.</p>
        <p>— Ĉirkaŭ la dekdua. Mi volus atingi mian hejmon ĝis
tiam. Bonan nokton, Ĝordano [Giordani]! Iru ni kune, Rivarez!</p>
        <p>— Ne, estas pli sendanĝere disiri po unu. Kie ni revidos?</p>
        <p>— Jes, en Kastelo de Bolonjo [Castel Bolognese]. Mi
nun ne scias, kiel mi aspektos tie, sed la pasvorto estas konata al vi.
Ĉu vi morgaŭ forlasos la urbon?</p>
        <p>Ojstro surmetadis antaŭ spegulo la barbon kaj la perukon.</p>
        <p>— Morgaŭ matene kune kun pilgrimuloj. Postmorgaŭ mi
kvazaŭ malsaniĝos kaj restos kuŝi en kabano de paŝtistoj. De tie mi
pasos rekte trans la montaro kaj atingos Kastelon de Bolonjo pli frue
ol vi.  Bonan nokton!</p>
        <p>Je la dekdua, kiam horloĝo sur sonorilejo de la
katedralo sonoris, Ojstro proksimiĝis al la pordo de granda ŝedo, en
kiu oni aranĝis pensionon por pilgrimuloj. Sur planko kuŝis
diversformaj figuroj, aŭdiĝis laŭta ronkado, tiea prema aero estis
preskaŭ netolerebla. Ojstro kun abomeno ektremis kaj retiriĝis. Ĉi tie
li ne sukcesus ekdormi! Pli bone li serĉos iun fojnamason, kiu pli
taŭgos por pura kaj kvieta dormado.</p>
        <p>Estis glora nokto kaj la plena luno brilis en la
pura ĉielo. Ojstro sencele vagis laŭ stratoj kaj kun amareco
rememoradis la matenan scenon. Kiel li nun domaĝis, ke konsentis
renkonti kun Domenikino en Brisigelo! Se li komence deklarus, ke la
plano estas tre danĝera, ili elektus alian taŭgan lokon, kaj tiam li
kaj Montanelli ne spertus la okazintan, sensencan farson.</p>
        <p>Kiel padre ŝanĝiĝis! Kvankam lia voĉo estas sama,
kiel antaŭe, kiam li nomis min carino…</p>
        <p>En mala angulo de la strato aperis lanterno de nokta
gardisto, tial Ojstro devojiĝis en kurban strateton. Post kelkaj paŝoj
li venis la katedralan placon, ĉe la maldekstra alo de la episkopa
palaco. La placo estis tute malplena kaj ĝin lumigis la luno. Ojstro
rimarkis, ke unu pordo de la katedralo estas malfermita, kiun evidente
forgesis ŝlosi sakristiano, ja mesoj tiun tempon ne okazas. Ĉu povas
esti, eniri tien kaj dormi sur benko, anstataŭ reveni la aĉan ŝedon?
Matene li kaŝe eliros el la katedralo ĝis alveno de sakristiano. Eĉ se
oni tie lin trovos, tiam oni pensos, ke freneza Diego preĝis en ia
angulo kaj ne sukcesis eliri ĝustatempe.</p>
        <p>Li fikse aŭskultis minuton kaj poste eniris per sia
neaŭdebla irmaniero, kiun li uzis malgraŭ sia lameco. Luna lumo
penetris tra fenestroj kaj kovris per larĝaj strioj la marmoran
plankon. Pleje estis lumigita la altaro, kie lumo estis kvazaŭ taga. Ĉe
ĝi genuis sola kardinalo Montanelli kun nuda kapo kaj kruciĝintaj
brakoj.</p>
        <p>Ojstro retiriĝis en ombron. Ĉu estos pli bone
foriri, ĝis kiam Montanelli ne ekvidos lin? Tio sendube estos prudenta
ago kaj ŝajne favora. Alie, se li proksimiĝos, kio malbona okazos? Li
nur unufoje ekrigardos vizaĝon de padre, ja nun neniu ĝenas ilin, tial
ne necesas ludi la matenan abomenan komedion. Ankaŭ povos okazi, ke mi
neniam plu vidos lin! Mi proksimiĝos kaŝe por rigardi lin iomete. Poste
mi revenos al miaj okupoj.</p>
        <p>Ojstro kaŝis sin en ombroj de kolonoj kaj iom post
iom proksimiĝis al la altaro. Li haltis ĉe flanka enirejo, proksime de
la trono, kies ombro estis tiom granda, ke plene kovris lin. Li
embuskis kaj retenis sian spiradon.</p>
        <p>— Mia malfeliĉa knabo! Ho, dio, mia malfeliĉa knabo!</p>
        <p>En lia intermita flustrado estis tiom da senfina
despero, ke Ojstro nevole ektremis. Poste aŭdiĝis profunda kaj peza
plorego sen larmoj kaj Montanelli levis la brakojn kiel homo suferanta
pro forta doloro.</p>
        <p>Ojstro antaŭe ne pensis, ke li tiel suferas kaj
multfoje imagis kun amara certeco: "Ne necesas malkvietiĝi pri tio, lia
vundo jam delonge cikatriĝis". Kaj jen post multaj jaroj mi revidas
tiun ĉi vundon, el kiu ŝvitas sango. Kiel estas simple kuraci ĝin nun!
Necesas nur etendi la manon, movi nur unu paŝon kaj diri: "Padre, tiu
estas mi!"</p>
        <p>Sed ankaŭ estas Gemo kun la griza harstrio. Ho, se
mi kapablus pardoni! Se mi kapablus forigi el la memoro la pasintecon  —
la ebrian matroson, la sukeran plantejon, la vagantan varieteon! Neniu
alia sufero estas komparebla kun tiu ĉi. Mi volas pardoni, mi penas
pardoni, sed mi ankaŭ scias, ke ĉio estas senespera kaj nepardonebla.</p>
        <p>Fine Montanelli ekstaris, faris signon de kruco kaj
deiris de la trono. Ojstro retiriĝis plu en ombron kaj tremis pro timo,
ke la kardinalo ekaŭdos batadon de lia koro. Baldaŭ li enspiris pli
facile, ĉar Montanelli preteriris nerimarkinte lin tiel proksime, ke la
violkolora sutano tuŝis lian vangon.</p>
        <p>Ne rimarkis… Ho, kion mi faris? Tio ĉi estis mia
lasta ŝanco, netaksebla momento, kiun mi ne utiligis. Ojstro startis
kaj aperis en lumo.</p>
        <p>— Padre!</p>
        <p>Sono de la propra voĉo fadanta supre sub tegmentaj
arkoj,  timigis lin. Tial li retiriĝis en ombron.  Montanelli
haltis ĉe kolono kaj aŭskultis la sonon senmove kun la larĝe
malfermitaj okuloj, kiujn plenigis mortiga teruro. Longecon de veninta
silento Ojstro ne sukcesis difini, eble unu momenton, eble tutan
eternecon. Fine li rekonsciiĝis. Samtempe Montanelli komencis balanci,
kvazaŭ falante, kaj liaj lipoj sensone ektremis.</p>
        <p>— Arturo, — aŭdiĝis mallaŭta flustrado, — jes, akvo estas profunda…</p>
        <p>Ojstro startis antaŭen: — Pardonu min, via eminenco,
mi pensis, ke ĉi tie estas iu pastro.</p>
        <p>— Aĥ, tiu estas vi, la pilgrimulo, ĉu ne?</p>
        <p>Memkontrolo revenis al Montanelli, sed laŭ rebriloj
de safiro sur lia fingro Ojstro ekvidis, ke li tremas plu.</p>
        <p>— Ĉu vi ion bezonas, mia amiko? Jam estas malfrue kaj
la katedralo estos ŝlosita nokte.</p>
        <p>— Mi petas pardonon, monsinjoro. La pordo ne estis
fermita kaj mi eniris por preĝi. Mi ekvidis la meditantan pastron ĉe la
altaro kaj decidis peti lin beni jenon.</p>
        <p>Li prezentis malgrandan stanan kruceton aĉetitan
matene de Domenikino. Montanelli prenis ĝin el liaj manoj, reascendis
sur la tronon kaj metis ĝin sur la altaron dum momento.</p>
        <p>— Reprenu ĝin, mia filo, — diris li, — kaj kvietiĝu
via animo, ja nia dio estas amoplena kaj korfavora. Paŝu al Romo kaj
petu benon de dia ministro, sankta papo. Estu paco kun vi!</p>
        <p>Ojstro  mallevis la kapon, kiam li estis benata, kaj malrapide
treniris al elirejo.</p>
        <p>— Stop! — subite ekkriis Montanelli. Li staris,
apoginte sin permane sur krado de la altaro. — Kiam vi en Romo
komuniiĝos, preĝu pri tiu, kies koro estas dolorplena, ĉar lian animon
premas peza dia mano.</p>
        <p>Voĉo de la kardinalo entenis larmojn, tial decidemo
de Ojstro komencis heziti. Post unu momento li perfidus sin mem. Sed
imago pri la vaganta varieteo reaperis en lia cerbo.</p>
        <p>— Ĉu estos aŭskultanta dio miajn preĝojn de leprulo
kaj pario? Se mi povus oferi al lia trono, kiel via eminenco povas,
sanktan vivon kaj senmakulan, nestigmatan animon…</p>
        <p>Montanelli abrupte turniĝis de li.</p>
        <p>— Mi povas oferi nur, — diris li, — mian rompitan koron.</p>
        <subtitle>* * *</subtitle>
        <p>Post kelkaj tagoj Ojstro revenis Florencon en
diliĝenco el Pistojo. Komence li vizitis domon de Gemo, sed ne sukcesis
ŝin vidi pro ŝia foresto, tial li skribis mesaĝon, en kiu li informis
ŝin pri sia morgaŭa alveno, poste li venis sian hejmon kun espero, ke
nun Zito ne estas en lia kabineto. Ŝiaj ĵaluzaj riproĉoj efikus liajn
nervojn, samkiel tuŝado de borilo al malsana dento.</p>
        <p>— Bonan vesperon, Bianko, — diris li al servistino
disfaldinta la pordon. — Ĉu sinjorino Reni alvenis hodiaŭ?</p>
        <p>La fraŭlino estis surprizita: — Sinjorino Reni? Ĉu
ŝi jam revenis, sinjoro?</p>
        <p>— De kie? — demandis Ojstro kaj kuntiris la brovojn.</p>
        <p>— Ŝi forveturis ĝuste post vi, sen bagaĝo. Ŝi eĉ nenion diris al mi.</p>
        <p>— Ĝuste post mi… Sekve antaŭ du semajnoj, ĉu ne?</p>
        <p>— Jes, sinjoro, la saman tagon. Ŝi ĉion restigis en
ĥaoso. Ĉiuj najbaroj ankaŭ miregas.</p>
        <p>Ojstro silente turniĝis kaj rapide startis al loĝejo
de Zito. En ŝiaj ĉambroj nenio ŝanĝiĝis. Liaj donacoj kuŝis en kutimaj
lokoj. Ŝi restigis neniun skribaĵon.</p>
        <p>— Sinjoro, — diris Bianko kaj enŝovis sian kapon tra
pordotruo, — alvenis oldulino…</p>
        <p>Li feroce turniĝis al ŝi: — Kial vi spuras min? Kion vi bezonas?</p>
        <p>— Oldulino atendas vin.</p>
        <p>— Kion ŝi v-v-volas? Diru al ŝi, ke mi estas okupita
kaj ne p-p-povas eliri.</p>
        <p>— Ŝi alvenas ĉiutage post via forveturo kaj demandas pri via reveno.</p>
        <p>— Transdonu ŝi pere de vi sian deziron… Kvankam, bone, mi mem eliros.</p>
        <p>En akceptejo li ekvidis brunkoloran, sulkiĝintan
oldulinon, en malriĉa vesto, sed kun bunta tuko sur la kapo. Ŝi fikse
ekrigardis lin kaj diris: — Ĉu vi estas tiu sama ĝentlemano lamanta?
Zito Reni petis sciigi al vi ŝian mesaĝon.</p>
        <p>Ojstro venigis ŝin en la kabineton kaj fermis la
pordon, por ke Bianko ne sukcesu subaŭskulti ilin.</p>
        <p>— Bonvolu sidiĝi. Nun d-d-diru al mi, kiu vi estas?</p>
        <p>— Tio ĉi vin ne koncernas. Mi alvenis por diri, ke
Zito forlasis vian hejmon kune kun mia filo.</p>
        <p>— Kun via… filo?</p>
        <p>— Jes, sinjoro. Se vi ne sukcesis deteni la knabinon,
kiam ŝi estis la via, nun vi ne kompatu, ke ŝi apartenas al la aliaj.
En vejnoj de mia filo estas sango, sed ne lakto kun akvo, li originas
el la cigana gento!</p>
        <p>— Aĥ, vi estas ciganino! Sekve Zito revenis al siaj geamikoj, ĉu ne?</p>
        <p>Ŝi rigardis lin kun nekaŝita malestimo: tiuj
kristanoj eĉ ne havas sufiĉan virecon, por indigni, kiam ili estas
insultitaj.</p>
        <p>— Kion vi entreprenis por restigi ŝin ĉi tie? Niaj
knabinoj iufoje vivas kune kun tiuj, kiel vi,  iuj pro kapricoj,
iuj pro mono, sed la cigana sango nepre retiras ilin al la cigana gento.</p>
        <p>Mieno de Ojstro neniel ŝanĝiĝis.</p>
        <p>— Ĉu ŝi foriris kune kun tuta nomadaro aŭ nur kun via filo?</p>
        <p>La oldulino ekridis: — ĉu eble vi intencas atingi
Ziton kaj revenigi ŝin? Vi malfruiĝis, sinjoro! Necesis anticipe pli
profunde mediti!</p>
        <p>— Ne, mi simple volas scii veron.</p>
        <p>La oldulino levis la ŝultrojn, ĉar ŝi ne volis plu
insulti la viron, kiu akceptas ĉion tiel rezignacie.</p>
        <p>— Jen la vero: Zito trafis mian filon sur strato tiun
tagon, kiam vi lasis ŝin, kaj ekparolis kun li cigane. Kvankam ŝia
fajna tualeto ne similis la kutiman ciganan veston, li eksentis sian
samnaciulinon, ekamis ŝin, kiel kapablas ami nur NIAJ viroj, kaj
alkondukis en la tendaron. Ŝi rakontis al ni ĉiujn siajn malĝojojn kaj
senĉese ploregis tiel, ke niaj koroj apenaŭ ne rompiĝis. Ni konsolis
ŝin laŭ niaj kapabloj, post kio ŝi revestiĝis je kutima cigana robo kaj
konsentis edziniĝi al mia filo. Li ne diros al ŝi: "Mi vin ne amas" aŭ
" Mi estas okupita pri aliaj aferoj". Kiam virino estas juna, ŝi
deziras viron. Al kiu speco de viroj vi apartenas, se vi eĉ ne povas
kisi belan knabinon, kiu mem metis siajn brakojn sur vian kolon?</p>
        <p>— Vi diris, — interrompis ŝin Ojstro, — ke Zito petis
vin sciigi ŝian mesaĝon al mi.</p>
        <p>— Jes. Mi speciale restis ĉi tie por transdoni jenajn
ŝiajn vortojn. Al ŝi tedis homoj, kiuj babiladas pri ĉiuj bagateloj, en
kies vejnoj fluas la malvigla sango. Ŝi volas reveni al sia popolo kaj
esti libera. Ŝi estas virino kaj ŝi amis vin, tial ŝi ne volas resti
kune kun vi kiel odalisko plu. Laŭ mi, ŝi pravas. Se iu ciganino
enspezos iom da mono per sia beleco, do tio ĉi havas nenion malbonan,
sed ami longe viron de via raso ŝi ne povas.</p>
        <p>Ojstro stariĝis.</p>
        <p>— Ĉu vi sciigis la tutan mesaĝon? — demandis li.  —
Bonvolu transdoni al ŝi, ke ŝi prave agis kaj mi deziras al ŝi feliĉon.
Mi havas neniujn aliajn vortojn. Adiaŭ!</p>
        <p>Li ĝisatendis fermon de pordeto en la ĝardeno post
la oldulino, eksidis sur brakseĝon kaj kovris la vizaĝon permane.</p>
        <p>Ankoraŭ unu vangofrapo! Ĉu restigis oni en li apenaŭ
spliton de iama lia fiereco, lia memrespekto? Ja li spertis ĉiujn
suferojn, kiujn kapablas eltoleri la homo. Lian puran koron oni ĵetis
en koton sub piedoj de pasantoj. Kaj lia animo! Kiom da malestimoj kaj
mokadoj restigis siajn ferajn spurojn sur ĝi! Kaj nun tiu ĉi cigana
knabino, kiun li deprenis de strato, havas knuton en ŝia mano.</p>
        <p>Malantaŭ de la pordo aŭdiĝis jelpo de Ŝajtano.
Ojstro stariĝis kaj enigis la hundon, kiu, kiel ĉiam,  ĵetis sin
al li kun tempesta ĝojo, sed ĝi tuj komprenis, ke situo ne estas
oportuna, tial ĝi metis sian malvarman nazon en la senmovan manon de la
mastro kaj kuŝiĝis sur tapiŝo apud liaj piedoj.</p>
        <p>Post unu horo al la domo aliris Gemo. Ŝi frapis ĉe
la pordo, sed neniu respondis, ĉar Bianko forestis, pro tio, ke ŝi
konkludis, ke la sinjoro ne volas manĝi, tial ŝi startis al najbara
kuiristino. La pordon ŝi ne ŝlosis kaj akceptejo estis lumigita. Iom da
tempo Gemo meditis, sed fine ŝi decidis eniri, ĉar ŝi volis interparoli
kun Ojstro pri novaĵoj ĵus ricevitaj de Bejli.</p>
        <p>Ŝi frapis ĉe la pordo de la kabineto kaj ekaŭdis
voĉon de Ojstro: — Vi povas foriri, Bianko, mi nenion bezonas.</p>
        <p>Gemo mole malfermetis la pordon. En la ĉambro estis
plena obskuro, sed lampo el la akceptejo lumigis vizaĝon de Ojstro. Li
sidis kun la kapo metita sur bruston; apud liaj piedoj dormis la hundo.</p>
        <p>— Tiu estas mi, — diris Gemo.</p>
        <p>Li startis al ŝi: — Gemo,… Gemo! Ho, kiel mi vin bezonas!</p>
        <p>Antaŭ ol ŝi sukcesis ankoraŭ ion diri, li falis al ŝiaj piedoj kaj kaŝis sian vizaĝon en faldoj de ŝia robo.
Laŭ lia korpo trakuris konvulsio, kiu estis pli terura por ĝin vidi, ol
liaj larmoj…</p>
        <p>Gemo staris silente. Ŝi neniel povis helpi al li,
neniel! Tio ĉi estis plej amara! Ŝi devas apude stari pasive kaj vidi
lian malĝojon… Ŝi pretas morti, por forigi liajn suferojn! Ho, se ŝi
povus kliniĝi al li, brakumi lin kaj gardi lin per la propra korpo de
ĉiuj ceteraj danĝeroj! Tiam li reiĝos por ŝi Arturo, tiam  aperos
la nova tago, kiu dispelos ĉiujn ombrojn.</p>
        <p>Aĥ, ne, ne! Ĉu li povos iam ĉion forgesi? Ĉu ne ŝi
mem puŝis lin en la inferon per sia propra mano?</p>
        <p>Ŝi ne sukcesis utiligi la okazon. Ojstro rapide
ekstaris, sidiĝis ĉe la tablo, fermis la okulojn kaj komencis mordi la
lipojn tiel forte, kvazaŭ li volis breĉi ilin.</p>
        <p>Poste li levis la kapon kaj diris jam kvietvoĉe:  —
Pardonu min, ŝajne mi surprizis vin.</p>
        <p>Gemo etendis al li ambaŭ siajn manojn: — Kara, — ŝi
diris, — ĉu ni ne estas geamikoj por konfidi min iomete?  Kio
estis tio?</p>
        <p>— Nur miaj privataj problemoj. Kaj mi ne intencas
ŝarĝi per ili iun ajn.</p>
        <p>— Aŭskultu min, — diris Gemo kaj prenis liajn
tremantajn manojn. — Mi ne volis koncerni tion, kion mi ne rajtas
koncerni. Sed vi mem, laŭ via propra volo, jam multon konfidencan
rakontis al mi. Tial bonvolu plu rakonti al mi tion, kio restis ankoraŭ
kaŝita, kiel al via fratino! Konservu la maskon sur via vizaĝo, se ĝi
iel konsolas vin, sed forĵetu ĝin de sur via animo, por vi mem!</p>
        <p>Ojstro pli klinis la kapon.</p>
        <p>— Vi devas esti tolerema, — diris li. — Mi ne estas
konvena frato, sed, se vi nur scius… Mi apenaŭ ne freneziĝis
lastatempe. Mi kvazaŭ denove estis en Suda Ameriko. Tiel aŭ aliel la
diablo penetras min kaj… Lia voĉo ektremis.</p>
        <p>— Ĉu eble vi transdonos iujn viajn ŝarĝojn al mi? — traflustris Gemo.</p>
        <p>Li premis sian frunton al ŝia brako: — Dia mano estas peza!</p>
      </section>
    </section>
    <section id="_la_tria_parto">
      <title>
        <p>La Tria Parto</p>
      </title>
      <section id="_ĉapitro_1_adiaŭo_de_ojstro_kaj_gemo">
        <title>
          <p>Ĉapitro 1. Adiaŭo de Ojstro kaj Gemo</p>
        </title>
        <p>La postajn kvin semajnojn Gemo kaj Ojstro vivis
kvazaŭ en iu vortico, ĉar ili ambaŭ estis multe okupitaj. Tiam ili eĉ
ne sukcesis pensi pri siaj personaj aferoj. Pafilaron bonorde
kontrabandistoj transportis en teritorion de Papa ŝtato. Sed restis
neplenumita plej malfacila kaj danĝera parto de la laboro: necesis el
sekretaj kaŝejoj en montaj kavernoj kaj fendoj kaŝe disdoni ĝin en
diversajn lokajn centrojn kaj en separatajn vilaĝojn. Ĉiujn distriktojn
plenigis spionoj. Domenikino, kiu laŭ ordono de Ojstro respondecis pri
la afero, alsendis en Florencon kurieron kun urĝa peto pri helpo aŭ
prokrasto. Ojstro insistis, ke ĉion li finis ĝis mezo de junio, tial
Domenikino perdadis esperon. Konvojado de pezaj ŝarĝoj estis tre
malfacila en montaj kondiĉoj kaj ĝia sekreteco ankaŭ forprenis tempon.</p>
        <p>
          <emphasis>"Mi troviĝas inter Scilo kaj Ĥaribdo<a l:href="#note_17" type="note">[17]</a>.
Hasti mi ne povas, ĉar tiam spionoj detektos min kaj prokrasti mi ne
povas, pro kurta tempolimo. Elsendu al mi efikan helpon aŭ sciigu
venecianojn, ke ni estos pretaj nur komence de julio."</emphasis>
        </p>
        <p>Ojstro alportis la leteron al Gemo. Ŝi komencis legi
kaj li eksidis sur la plankon por karesi la katon.</p>
        <p>— Tio ĉi estas malbona, — diris ŝi. — Estos malfacile
por ni konsentigi venecianojn, por ke tiuj atendu ankoraŭ tri semajnojn.</p>
        <p>— Certe, malfacile. Propono de Domenikino estas
absurdo kaj li devas kompreni tion ĉi. Ne venecianoj devas sekvi nin,
sed male ni devas sekvi ilin.</p>
        <p>— Mi vidas, ke Domenikino ne estas kulpa, li evidente
faras ĉion, sed ne povas superi neeblecon.</p>
        <p>— Certe, tio ne estas lia kulpo. Kialo estas tio, ke
tie agas nur sola persono, anstataŭ du. Ja unu devas gardi kaŝejojn kaj
la alia observi transportadon. Domenikino tute pravas, li bezonas
efikan asistanton.</p>
        <p>— Sed kiun ni sendos al li? Ja en Florenco ne estas taŭga homo.</p>
        <p>— Okaze mi m-m-mem devas veturi.</p>
        <p>Gemo premiĝis al seĝodorso kaj kuntiris la brovojn:
—  Ne, tio ĉi ne taŭgas pro tro granda risko.</p>
        <p>— Necesas riski, se ni t-t-trovos nenian alian rimedon.</p>
        <p>— Sekve ni devas trovi tiun rimedon. Vi ne povas tien veturi.</p>
        <p>Li obstine kunpremis la lipojn: — Mi ne k-k-komprenas, kial?</p>
        <p>— Vi komprenos, se vi meditos kviete almenaŭ minuton.
Pasis nur kvin semajnoj post via reveno. Polico nun jam ion kroman
scias pri la olda pilgrimulo kaj serĉas liajn spurojn. Jes, mi scias,
ke vi trafe kamuflas vian eksteraĵon, sed rememoru, ke oni jam vidis
vin kiel Diego kaj ankaŭ kiel kamparano. Same ne povas esti kaŝitaj
viaj lameco kaj cikatro.</p>
        <p>— En la mondo estas m-m-multaj lamuloj!</p>
        <p>— Jes, sed en Romanjo oni malofte trafas lamulojn kun
sabra cikatro sur vango, kripligita brako, bluaj okuloj kaj nigraj
haroj.</p>
        <p>— Koloro de miaj o-o-okuloj ne gravas, mi povas ŝanĝi
ĝin per beladono.</p>
        <p>— Ĉu ankaŭ la ceterajn signojn?.. Ne, tio ĉi ne
eblas! Veturi tien ĝuste nun kun viaj konataj markoj signifas trafi
kaptilon.</p>
        <p>— Sed ja iu d-d-devas helpi al Domenikino, ĉu ne?</p>
        <p>— Vi neniel povas helpi al li en nuna plej kriza
momento. Via aresto egalos fiaskon de la tuta afero.</p>
        <p>Sed Ojstron estis malfacile konvinki, tial ilia
disputo longe daŭris kaj rezultigis nenion. Gemo ĝuste nun komencis
kompreni, kiel multe da kvieta obstineco estas en karaktero de tiu ĉi
homo. Se temus pri io malpli grava, tiam ŝi probable cedus. Sed nun
cedo ne taŭgis, ĉar praktika utilo, kiun povus alporti veturo de Ojstro
tien, ne estus same valora, kiel okazonta risko. Ŝi ankaŭ suspektis, ke
lian intencon helpi al Domenikino kaŭzas ne nur politika neceseco, sed
ĉefe dolora pasio al risko. Li kutimiĝis ne aprezi sian vivon kaj
ĉeesti plej danĝerajn situojn. Li strebis al danĝero, samkiel ebriulo
al vino, tial oni devas superi tion. Ĉio, kion Gemo jam eldiris, ne
sukcesis ŝanĝi lian intencon, tial ŝi decidis uzi sian lastan
argumenton.</p>
        <p>— Estu ni ĉiuokaze honestaj, — diris ŝi, — kaj nomu
veran kialon de via deziro veturi tien. Ne malfacilaĵoj, kiujn nun
spertas Domenikino, devigas vin insisti, sed via persona pasio al…</p>
        <p>— Tio ĉi ne estas vero! — furioze interrompis ŝin
Ojstro. — Li estas neniu por mi. Mi absolute ne volas vidi lin… — Kaj
li silentiĝis, ĉar pro ŝia mieno li konkludis, ke li denuncis sin mem.</p>
        <p>Rigardoj de iliaj okuloj renkontis momente kaj tuj
malleviĝis. Nomo de la homo, kiu aperis samtempe en ties kapoj, restis
neeldirita.</p>
        <p>— Mi ne… ne Domenikinon v-v-volas savi,  —
trabalbutis fine Ojstro kaj metis sian vizaĝon en lanugan hararon de la
kato, — mi komprenas tutan danĝeron por nia afero, se n-n-neniu alvenos
kun helpo tien.</p>
        <p>Gemo malatentis lian nekonvinkan pretekston kaj
pluigis paroli, kvazaŭ neniu ŝin interrompis:  — Via pasio al ĉiu
risko devigas vin moviĝi tien. Kiam via animo troviĝas en
maltrankvileco, vi strebas al danĝero, kiel malsanulo al opiaĵo.</p>
        <p>— Mi ne petis opiaĵon, kiam mi estis malsana,  —
eferveskis Ojstro, —  aliaj personoj insiste petegis min ĝin
eltrinki.</p>
        <p>— Memkompreneble! Vi aprezas vian stoikismon,
tial  ne eblas peti medikamenton por vi mem! Sed riski per sia
propra vivo, por malstreĉi viajn nervojn, tio ĉi eblas! Via malhumileco
restos senmakula! Finfine diferenco inter tio kaj la alia estus nur
virtuala.</p>
        <p>Ojstro prenis per ambaŭ manoj kapon de la kato kaj
ekrigardis ĝiajn rondajn, verdajn okulojn: — Ĉu tio estas vero, Paŝto?
—  li diris. —  Ĉu pravas cia mastrino, kiu eldiris tiom da
malagrablaĵoj pri mi? Sekve “mea culpa, mea maxima culpa” [mia kulpo,
mia maksimuma kulpo], ĉu ne? Ĉu ci, saĝulo, ŝajne neniam petas opion?
Ciaj prakatoj en antikva Egiptio estis dioj. Tiam neniu kuraĝis
piedpremi voston de ies kato. Interese, ĉu ci ankaŭ estus majeste
indiferenta al ĉiuj surteraj problemoj, se mi nun bruligus cian
piedeton per kandelo?.. Ŝajne ci petus opion de mi. Ĉu ne, Paŝto? Aŭ
eble morton? Ne, kateto, ni ne rajtas morti pro nia persona oportuneco.
Ni devas tolere ronki kaj miaŭi, sed ne eltiri la piedeton el fajro.</p>
        <p>— Sufiĉas! — Gemo deprenis la katon de Ojstro kaj
metis ĝin sur seĝon. — Ni plu diskutos alifoje, sed nun necesas decidi,
kiel malfortigi malfacilaĵojn de Domenikino… Kio okazis, Katjo? Ĉu iu
alvenis? Diru, ke mi estas okupita.</p>
        <p>— Sinjorino Rajto [Wright] alsendis paketon kun kuriero.</p>
        <p>Sur ĝi estis marko de Papa ŝtato kaj adreso de s-ino
Rajto. Ene estis kovrita letero kun la sama adreso. Malnovaj lernejaj
geamikoj de Gemo loĝantaj en Florenco ofte permesis plej gravajn
leterojn por ŝi sendi en ties adresojn pro sekureco.</p>
        <p>— Tio ĉi estas kondiĉa marko de Mikelo, — diris ŝi
rapide legante la mesaĝon, en kiu temis pri someraj prezoj en unu
Apenina pensiono, kaj indikante du etajn makulojn en angulo de la paĝo.
—  Li skribas per kemia nevidebla inko; reakciilo troviĝas en la tria
kesto de la skribtablo. Jes, tio ĉi estas ĝi.</p>
        <p>Ojstro metis la leteron sur la tablon kaj pasigis
per malgranda peniko laŭ la paĝo. Kiam la reala mesaĝo kun brilaj bluaj
literoj aperis sur papero li premiĝis al seĝodorso kaj ekridis.</p>
        <p>— Kio okazis, — demandis Gemo haste.</p>
        <p>Li enmanigis al ŝi la leteron. "Domenikino estas
arestita. Alvenu senprokraste".</p>
        <p>Ŝi malrapide sidiĝis kun la letero enmane kaj
senespere ekrigardis Ojstron.</p>
        <p>— Bone, — li diris en sia kutima mola kaj ironia
prononco, — ĉu nun vi kontentiĝis, ke mi devas veturi?</p>
        <p>— Jes, vi devas, — respondis ŝi kaj suspiris. — Sed mi ankaŭ veturu.</p>
        <p>Li ektremis: — Vi ankaŭ? Sed…</p>
        <p>— Certe. Estos tre malbone, ke neniu restos en
Florenco, sed tio ĉi ne gravas nun, ĉefe necesas disponigi ekstran
paron de manoj tie.</p>
        <p>— Estas multaj manoj tie krom la viaj!</p>
        <p>— Ili ne apartenas al homoj, kiujn oni povas plene
konfidi. Vi mem diris, ke la aferon devas gvidi almenaŭ du respondecaj
personoj. Se Domenikino ne sukcesis gvidi sole, sekve vi unu same ne
sukcesos. Ĉar vi estas senespere kompromitiĝinta, do la laboro estos
tre malfacila por vi. Tial vi nepre bezonos asistanton. Vi intencis
kunlabori kun Domenikino, nun anstataŭ li estu mi.</p>
        <p>Ojstro kuntiris la brovojn kaj enpensiĝis.</p>
        <p>— Jes, vi tute pravas, — diris li fine, — kaj ju pli
baldaŭ ni veturu tien, des pli bone estos.  Tamen ne eblas al ni
starti kune. Se mi rajde forveturos hodiaŭ vespere, do vi startu morgaŭ
per poŝta diliĝenco.</p>
        <p>— Kien?</p>
        <p>— Necesas diskuti. Mi opinias, ke mi direktos min
rekte al Faenza. Hodiaŭ malfrue vespere mi rajde startos al Borgo San
Lorenzo, tie mi revestiĝos je mia kamuflaĵo kaj poste moviĝos plu.</p>
        <p>— Ŝajne alia rimedo ne ekzistas, — diris Gemo
malkontente. Tro multe da risko —  hasta forveturo, revestiĝo en
Borgo ĉe kontrabandistoj. Vi bezonas minimume tri plenajn tagojn por
atingi la limon per ĉirkaŭvojo, por kaŝi viajn spurojn.</p>
        <p>— Tio ne devas timigi vin, — li respondis ridetante.
—  Oni povos aresti min nur post la limo. En la montaro mi estos en
sendanĝereco, samkiel ĉi tie. Neniu kontrabandisto en Apeninoj denuncos
min. Sed mi ne povas imagi, kiel vi transpasos la limon?</p>
        <p>— Ho, tio ĉi estas tre simple! Mi prenos de Luiso
Rajto [Louisa Wright] ŝian pasporton por pseŭda ripozo en la montaro.
Min neniu konas en Romanjo, sed vin konas ĉiu spiono.</p>
        <p>— Feliĉe ĉiu k-k-kontrabandisto ankaŭ.</p>
        <p>Gemo ekrigardis la horloĝon.</p>
        <p>— Duono post la dua. En via dispono estas nur kelkaj
horoj, se vi volas starti hodiaŭ vespere.</p>
        <p>— Iru mi tuj hejmen, kolektu ĉion necesan kaj prenu
bonan ĉevalon. Mi rajdos al San Lorenzo por esti en sendanĝereco.</p>
        <p>— Preno de ĉevalo estas suspektinda. Ĝia mastro…</p>
        <p>— Tial mi ne prenos. Ĝin disponigos al mi unu homo,
kiun mi konfidas. Li antaŭe ankaŭ helpis al mi. Post du semajnoj iu
paŝtisto revenigos ĝin… Mi hodiaŭ revenos al vi je la kvina aŭ je la
kvina kaj duono. Tiutempe vi trovu M-m-martini kaj sciigu lin pri ĉio.</p>
        <p>— Martini! — ŝi turniĝis al li kaj ekrigardis mire.</p>
        <p>— Jes, ni estas devigitaj informi lin, se vi ne proponos iun alian.</p>
        <p>— Mi ne tute komprenas por kio.</p>
        <p>— Ĉi tie devas resti fidinda homo por ĉiu okazo.
Martini estas plej taŭga persono. Rikardo ankaŭ certe farus ĉion por
ni, laŭ liaj kapabloj. Cetere vi konas ilin pli bone ol mi, tial decidu.</p>
        <p>Mi havas tute neniujn dubojn koncerne de Martini, li
estas taŭga kaj fidinda persono. Li certe konsentos helpi al ni, sed…</p>
        <p>Li tuj komprenis: — Gemo, imagu, ke via kamarado ne
petas vian helpon nur pro tio, ke li ne volas dolorigi vin. Ĉu tio ĉi
estas bono, laŭ vi?</p>
        <p>— Tre bone, — diris ŝi post ioma paŭzo, — mi sendos
Katjon por li kaj mi mem vizitu Luison. Ŝi promesis disponigi sian
pasporton laŭ mia unua peto. Kio pri mono? Ĉu eble mi prenos ioman
sumon el banko?</p>
        <p>— Ne, ne perdu tempon. Mia mono sufiĉas. Eble iom
poste ni uzos vian subvencion. Do, ĝis la kvina kaj duono. Ĉu mi trovos
vin tiam ĉi tie?</p>
        <p>— Jes, certe! Mi revenos eĉ pli frue.</p>
        <p>Ojstro revenis je la sesa vespere kaj ekvidis Gemon
kune kun Martini sur la teraso. Li tuj komprenis, ke inter ili okazis
malfacila konversacio. Spuroj de agitiĝo vidiĝis sur ambaŭ vizaĝoj.</p>
        <p>Martini estis silentema kaj malserena.</p>
        <p>— Ĉu vi ĉion aranĝis? — demandis Gemo.</p>
        <p>— Jes, mi alportis monon por via vojaĝo. La ĉevalo
atendos min ĉe bariero en Ponte Rosso [Ruĝa Ponto] je la unua post
noktomezo…</p>
        <p>— Ĉu ne tro malfrue? Ja vi devas atingi San Lorenzon
ĝis mateniĝo, kiam loĝantoj ankoraŭ estos dormantaj.</p>
        <p>— Mi sukcesos. La ĉevalo estas tre bona. Mi ne volas,
ke iu vidu mian forveturon. Mi ne revenos hejmen, ĉar apude deĵoras
spiono opinianta, ke mi troviĝas ene.</p>
        <p>— Kial vi lasis la domon kaŝe?</p>
        <p>— Mi tra kuireja fenestro penetris la ĝardenon kaj
poste transgrimpis najbaran fruktarbaron. Tial mi malfruiĝis, necesis
iel misinformi spionon. Mastro de la ĉevalo sidas kun lampo en mia
kabineto, kio okazigas iluzion de mia ĉeesto hejme.</p>
        <p>— Sekve vi restos ĉi tie,  ĝis kiam necesos iri al la bariero, ĉu ne?</p>
        <p>— Jes, mi ne volas, ke min oni vidu sur la strato…
Prenu cigaron, Martini, mi scias, ke sinjorino Bolo permesas fumi.</p>
        <p>— Mi devas lasi vin, — diris Gemo, — ĉar necesas
helpi al Katjo prepari vespermanĝon.</p>
        <p>Post foriro de Gemo, Martini ekstaris kaj komencis
paŝi tien-reen laŭ la teraso metinte brakojn sur la dorson. Ojstro
silente fumis kaj rigardis eksteran pluveton.</p>
        <p>— Rivarez! — diris Martini haltinte tuj apud Ojstro kaj nerigardante rekte
liajn okulojn. — En kion vi volas entiri ŝin?</p>
        <p>Ojstro eligis cigaron el la buŝo kaj faris longan fumospiralon.</p>
        <p>— Ŝi mem ĉion elektis por si, — respondis li. — Ŝin neniu devigis.</p>
        <p>— Jes, jes, mi scias. Sed diru al mi…</p>
        <p>Li paŭzis.</p>
        <p>— Mi diros, ĉion, kion mi povas.</p>
        <p>— Mi malmulton scias pri viaj aferoj en la montaro.
Ĉu ŝi estos en granda danĝero tie?</p>
        <p>— Ĉu vi volas scii veron?</p>
        <p>— Certe.</p>
        <p>— Jes.</p>
        <p>Martini turniĝis, repaŝis kaj denove haltis.</p>
        <p>— Ankoraŭ unu demando. Vi kompreneble rajtas ne
respondi ĝin, sed mi bezonas vian honestan respondon: ĉu vi amas ŝin?</p>
        <p>Ojstro nehaste forskuis cindron de la cigaro kaj fumis silente plu.</p>
        <p>— Sekve vi ne volas respondi, ĉu ne?</p>
        <p>— Jes, mi ne volas, tamen mi rajtas scii kialon de via demando.</p>
        <p>— Kialon? Dio mia! Ĉu vi mem ne komprenas?</p>
        <p>— Aĥ! — Ojstro demetis la cigaron kaj fikse
ekrigardis okulojn de Martini. — Jes, — fine diris li milde, — mi amas
ŝin. Tamen ne pensu, ke mi intencas anonci tion ĉi al ŝi. Ĉar min
atendas…</p>
        <p>Lastajn vortojn li traflustris apenaŭ aŭdeble.
Martini proksimiĝis pli:</p>
        <p>— Kio atendas?</p>
        <p>— Morto.</p>
        <p>Ojstro rigardis rekte antaŭen per la fridaj,
senmovaj okuloj, kvazaŭ li estis jam mortinta. Kiam li reparolis, lia
voĉo sonis senvive kaj glate.</p>
        <p>— Ne malkvietigu ŝin antaŭtempe per tio, kion mi
eldiris. Estas neniu ŝanco, ke mi elvivos. Danĝero minacas ĉiujn. Gemo
tion ankaŭ bone scias, samkiel mi. Sed kontrabandistoj faros ĉion, ke
ŝi ne estu arestita. Ili estas bonaj homoj, kvankam iom krudaj. Mia
kolo delonge troviĝas en maŝo kaj post transpaso de la limo, mi mem nur
pli kuntiros ŝnuron.</p>
        <p>— Rivarez! Kio okazis kun vi? Mi certe komprenas, ke
la afero estas malfacila, precipe por vi. Sed vi jam multfoje
transpasis la limon kaj ĝis nun ĉio sukcesis.</p>
        <p>— Jes, sed ĉi-foje mi estos kaptita.</p>
        <p>— Sed kial? De kie vi povas scii tion?</p>
        <p>Ojstro triste ekridetis.</p>
        <p>— Rememoru malnovan germanan legendon pri homo
mortinta, post kiam lin trafis lia duulo nokte en senplena loko, kiu
tordis siajn brakojn en despero… Min ankaŭ trafis mia duulo dum la
lasta veturo al Apeninoj kaj nun, post mia transpaso de la limo, mi ne
sukcesos reveni.</p>
        <p>Martini aliris al li kaj metis sian manon sur
seĝodorson: — Aŭskultu, Rivarez, mi komprenis neniun vorton el tuta via
metafizika galimatio, sed al mi estas komprenebla nur jeno — vi ne
devas starti kun tiuj malbonaj antaŭsentoj. Se vi anticipe konvinkos
vin pri via nepra aresto, tiam ĝi verŝajne okazos. Mi supozas, ke vi
estas malsana, ĉar tiuj absurdaĵoj venis vian kapon. Mi proponas min
mem anstataŭ vi por veturo, mi nur bezonas vian leteron kun eksplikoj
al viaj amikoj…</p>
        <p>— Por ke vin oni mortigu tie anstataŭ min? Tio ĉi ne eblas!</p>
        <p>— Ho, mi ne estos mortigita! Oni ne konas min tiel,
kiel oni konas vin! Aliflanke, se tio okazos…</p>
        <p>Li paŭzis kaj Ojstro longe fiksrigardis lin kun
demando en la okuloj. Martini demetis la manon de la seĝodorso.</p>
        <p>— Pri vi ŝi sopiros multe pli ol pri mi, — diris li
en kutima parolmaniero. — Krome, Rivarez, tio ĉi estas publika afero
kaj ni devas rigardi ĝin nur de unu komuna vidpunkto: kiel ĉion plenumi
kun maksimuma utilo por maksimuma kvanto de homoj. Via "rendimento",
kiel parolas ekonomikistoj, estas pli alta ol mia. Miaj mensaj kapabloj
sufiĉas por kompreni tion ĉi, kvankam mi ne favoras vin. Vi estas pli
valora persono ol mi, kvankam oni ne difinis, kiu el ni estas pli bona,
tial via ebla morto estos pli grava perdo.</p>
        <p>Ĉion ĉi Martini eldiris tiel, kvazaŭ ili
interparolis pri kurzo de borsaj akcioj. Ojstro rigardis lin kaj
tremetis, kiel pro malvarmumo.</p>
        <p>— Ĉu vi volas, ke mi atendu, kiam mia tombo
malkovriĝos kaj forglutos min?</p>
        <p>
          <emphasis>"Se mi devas perei, mi trafos morton kiel fianĉinon!"</emphasis>
        </p>
        <p>— Ŝajne ni ambaŭ parolas sensencaĵojn.</p>
        <p>— Vi sendube, — diris Martini morne.</p>
        <p>— Kaj vi ankaŭ. Por utilo de la ĉielo ne absorbiĝu ni
en abnegacion, kiel moŝto Karloso [Don Carlos] kaj markizo Posa
[Marquis Posa]. Ni vivas en la deknaŭa jarcento kaj se mi devas morti,
tiam mi mortu.</p>
        <p>— Kaj se mi devas elvivi, tiam mi elvivu, mi supozas.
Bonŝanco estas sur via flanko, Rivarez!</p>
        <p>— Jes, — ironie konsentis Ojstro, — bonŝanco kaj mi ĉiam estis kune.</p>
        <p>Ili silente finfumis siajn cigarojn kaj komencis
diskuti detalojn de la veturo. Kiam alvenis Gemo, ili neniel aperigis
siajn sentojn rilate de la okazinta nekutima interparolado. Post
vespermanĝo je la dekunua Martini ekstaris kaj prenis sian ĉapelon:  —
mi baldaŭ revenos kaj alportos mian kapoton, ĉar en ĝi vi estos malpli
rekonata, ol en via nuna kostumo. Samtempe mi observos ĉirkaŭaĵojn, kie
povas troviĝi spionoj.</p>
        <p>— Ĉu vi akompanos min ĝis la bariero?</p>
        <p>— Jes, du paroj de okuloj estas pli bone ol unu, se
oni spuros nin. Mi revenos noktomeze. Atendu min. Mi prenos ŝlosilon,
Gemo, por ne maltrankviligi vin per frapo ĉe pordo.</p>
        <p>Ŝi fikse ekrigardis lin kaj komprenis, ke li intence
trovis tiun ĉi pretekston por restigi ŝin solan kune kun Ojstro.</p>
        <p>— Ni interparolos morgaŭ, — diris ŝi. — Matene, kiam mi finos pakadon.</p>
        <p>— Ho, jes! Tempo sufiĉos. Mi volus meti ankoraŭ du aŭ
tri demandojn al vi, Rivarez, sed cetere mi faros tion dum marŝado.
Gemo, ordonu al Katjo enlitiĝi kaj parolu kiel eble pli mallaŭte. Do,
ĝis la dekdua.</p>
        <p>Li foriris kun eta riverenco kaj rideto. Kun frapo
li fermis la elirejan pordon, por ke najbaroj komprenu, ke vizitanto de
sinjorino Bolo forlasis la domon. Gemo venis la kuirejon, diris "bonan
nokton" al Katjo kaj revenis kun taso da nigra kafo sur plato.</p>
        <p>— Ĉu eble vi dormetos iomete, ja vi rajdos la tutan nokton.</p>
        <p>— Ho, kara, ne! Mi dormos en San Lorenzo, kiam miaj
amikoj preparos mian kamuflaĵon.</p>
        <p>— Tiam trinku kafon, mi nun aldonos biskvitojn.</p>
        <p>Kiam ŝi ekgenuis antaŭ servicoŝranko Ojstro aliris
kaj subite kliniĝis al ŝi.</p>
        <p>— Kion vi havas sube? Ĉu ĉokoladajn bombonojn kaj
anglajn karamelojn? Ja ili estas l-l-luksaj manĝaĵoj de reĝoj!</p>
        <p>Ŝi kontente ekridetis.</p>
        <p>— Ĉu vi ankaŭ amas dolĉaĵojn? Mi ĉiam havas ilin por
Cezaro, kiu ĝojas kiel infano, kiam ilin vidas.</p>
        <p>— Ĉu reale? Donu tiujn al mi kaj al li aĉetu
m-m-morgaŭ la aliajn. Mi metu k-k-karamelojn en mian poŝojn kaj ili
konsolos min pri ĉiuj perditaj ĝojoj de vivo. Mi esperas, ke oni
p-p-permesos al mi frandi bombonojn, kiam mi estos pendigata.</p>
        <p>— Ho, atendu momenton! Mi trovos iun kesteton, ĉar
ili estas gluecaj. Ĉu enmeti ankaŭ la ĉokoladajn bombonojn?</p>
        <p>— Ne, tiujn mi manĝos nun kune kun vi.</p>
        <p>— Mi ne ŝatas ĉokoladon. Do, sufiĉas paroli pri
bagateloj. Ja ni verŝajne ne havos alian ŝancon por interparolado, ĝis
kiam unu el ni estos mortigita kaj…</p>
        <p>— Ŝi ne ŝatas ĉ-ĉ-ĉokoladon! — mallaŭte traflustris
Ojstro. — Tiam mi mem formanĝos ĉion. La lasta festeno en mia vivo
kvazaŭ antaŭ ekzekuto, kiam oni plenumos ĉiujn miajn fantaziojn, ĉu ne?
Tial mi deziras, ke vi eksidu sur tiun ĉi brakseĝon kaj mi, laŭ via
permeso, kuŝiĝos apud vi sur la tapiŝo komforte.</p>
        <p>Post paŭzo li ekrigardis ŝian vizaĝon kaj diris:  —
Kia pala vi estas! Ŝajne pro tio, ke vi vidas nur la tristan flankon de
vivo kaj ne ŝatas ĉokoladon.</p>
        <p>— Estu vi serioza kvankam kvin minutojn! Ja nun temas pri vivo kaj morto!</p>
        <p>— Eĉ du minutojn mi ne volas esti serioza, mia kara,
vivo kaj morto ne indas tion.</p>
        <p>Li prenis ambaŭ ŝiajn manojn kaj komencis karesi
ilin per siaj fingroj.</p>
        <p>— Ne rigardu tiel grave, Minervo<a l:href="#note_18" type="note">[18]</a>.
Post unu minuto mi ekploros kaj vi komencos konsoli min. Kaj mi volas,
ke vi estu ĝoja kaj ridema, ja via r-r-rideto estas tia agrablega! Nu,
ne riproĉu min, mia kara! Manĝu ni ambaŭ biskvitojn, kiel du
bonedukitaj infanoj, sen kverelo, ja morgaŭ ni mortos.</p>
        <p>Li prenis de sur la plato biskviton kaj akurate
disigis ĝin je du egalaj pecoj tiel, ke sukera glazuro rompiĝis ĝuste
en mezo.</p>
        <p>— Estu ili hostioj dum sakramento, kiujn r-r-ricevas
bonintenculoj en preĝejo. "Prenu kaj manĝu korpon mian". Ni ankaŭ
d-d-devas eltrinki vinon el la sama glaso…   Jes, vi scias
necesajn vortojn el preĝo antaŭ komunio "Faru tion ĉi por rememori
min…"</p>
        <p>Ŝi metis la glason sur la tablon.</p>
        <p>— Ĉesigu! — diris ŝi apenaŭ neploregante. Li
ekrigardis ŝin kaj reprenis ŝiajn manojn.</p>
        <p>— Nu, sufiĉe. Silentu ni iomete. Kiam unu el ni estos
mortinta, la alia rememoru tiujn ĉi minutojn.  Forgesu ni tiun ĉi
bruan, tedeman mondon, kiu insiste hurlas ĉe niaj oreloj, iru ni mano
en mano en sekretajn palacojn de morto kaj kuŝiĝu ni tie en liton
kovritan per papavaj floroj. Ts! Parolu nenion.</p>
        <p>Li metis sian kapon sur ŝiajn genuojn kaj kovris la vizaĝon permane.
Gemo silente karesis liajn nigrajn harojn. Iom da tempo ili sidis
senmove en silento.</p>
        <p>— Kara, baldaŭ  venos noktomezo, — diris fine
Gemo. Ojstro levis la kapon.  —  Restis nur kelkaj
minutoj.  Ankaŭ baldaŭ revenos Martini. Povas esti, ni neniam plu
vidos unu la alian. Ĉu vi nenion volas diri al mi?</p>
        <p>Ojstro nehaste leviĝis kaj translokiĝis en la alian
angulon de la ĉambro. Minuton ili silentis.</p>
        <p>— Mi diros al vi nur jenon, — apenaŭ aŭdeble
traflustris li, — mi diros…</p>
        <p>Li eksilentis, sidiĝis ĉe la fenestro kaj kovris la vizaĝon permane.</p>
        <p>— Finfine vi decidis kompati min, — ankaŭ mallaŭte diris Gemo.</p>
        <p>— Kompato malofte trafis min. Komence mi opiniis, ke
vi estis indiferenta.</p>
        <p>— Ĉu vi nun same opinias?</p>
        <p>Nericevinte respondon ŝi proksimiĝis al li.</p>
        <p>— Diru al mi veron! — traflustris ŝi. — Se vi estos
mortigita kaj mi restos viva, do mi neniam ekscios… kaj konvinkiĝos,
ke…</p>
        <p>Li reprenis ŝiajn manojn kaj firme premis ilin:</p>
        <p>— Se mi estos mortigita… Vidu, kiam mi forveturis
al Suda Ameriko… Aĥ, Martini!</p>
        <p>Li ĵetis sin al la pordo kaj disfaldigis ĝin.
Martini purigis ŝuojn per mato.</p>
        <p>— Vi estas p-p-punktuala, kiel ĉiam, kaj similas
animitan  kronometron, Martini! Ĉu tio estas via kapoto?</p>
        <p>— Jes, mi ankaŭ kunportis kelkajn necesaĵojn. Mi
penis ne akvumi ilin, ĉar ekstere pluvegas. Via rajdado ne estos facila.</p>
        <p>— Ho, ne gravas. Ĉu stratoj estas malplenaj?</p>
        <p>— Jes, spionoj ŝajne jam dormas, des pli, ke vetero
favoras tion… Ĉu tio ĉi estas kafo, Gemo? Rivarez bezonas trinki ion
pli varman, alie li povas malvarmumi.</p>
        <p>— Tio ĉi estas nigra kafo, tre firma. Mi nun boligos lakton.</p>
        <p>Gemo foriris al la kuirejo kun la firme kunpremitaj
lipoj, por ne ekploregi. Kiam ŝi revenis, Ojstro jam surmetis la
kapoton kaj butonumis ledajn kruringojn, kiujn alportis Martini.
Starante li eltrinkis tason da kafo kaj prenis ĉapelon kun grandaj
randaĵoj.</p>
        <p>— Venis tempo por starto, Martini. Marŝu ni al la
bariero ĉirkaŭvoje… Ĝis la revido, sinjorino. Mi esperas vidi vin
merkrede en Forli, se certe nenio malbona okazos.  Atendu
m-m-minuton, jen la adreso.</p>
        <p>Li eltiris folieton el sia notlibro kaj skribis
kelkajn vortojn sur ĝi per krajono.</p>
        <p>— Mi ĝin havas, — per senviva kaj egaltona voĉo respondis Gemo.</p>
        <p>— Ĉu?  Bone, sed por ĉiu okazo prenu  la
folieton.  Iru ni, Martini.  Ts!  Necesas, ke la pordo ne kraku!</p>
        <p>Ili mole discendiĝis. Kiam la ekstera pordo estis
fermita, Gemo revenis la ĉambron kaj meĥanike ekrigardis la folieton,
kiun restigis Ojstro. Sube de adreso estis skribita jeno: <emphasis>"Mi diros al vi ĉion tie."</emphasis></p>
      </section>
      <section id="_ĉapitro_2_aresto_de_ojstro_en_brisigelo">
        <title>
          <p>Ĉapitro 2. Aresto de Ojstro en Brisigelo</p>
        </title>
        <p>En Brisigelo estis bazara tago. El najbaraj vilaĝoj
venis kamparanoj kun diversaj varoj: birdoj, porkoj, laktaĵoj, buteroj
ktp. Homamaso moviĝis tien-reen laŭ la merkata placo kaj ene de ĝi
aŭdiĝis ridoj, ŝercoj, kutimaj demandoj de aĉetantoj kaj respondoj de
vendistoj. Sub la varmega suno vidiĝis ankaŭ sunbrunaj infanoj kaj
iliaj patrinoj sidantaj ombre de arboj kun siaj korboj da ovoj kaj
oleujoj.</p>
        <p>Monsinjoro Montanelli eniris la placon por diri
"Bonan matenon" al la popolo kaj tuj estis ĉirkaŭigita de brua
infanaro, kiu komencis etendi al li bukedojn de iridoj, skarlataj
papavoj kaj dolĉaj blankaj narcisoj plukitaj sur montaj deklivoj. Al
pasio de la kardinalo al malkulturaj floroj oni rilatis malsevere, kiel
al kaprico, kiujn iufoje havas saĝuloj. Se iu alia same kolektus tiujn
florojn, oni verŝajne ridus,  sed ekscentrikeco de la
"benanta kardinalo"  ne taŭgis por tio.</p>
        <p>— Saluton, Mariuĉjo [Mariuccia], — diris li haltinte
apud etulino kaj karesinte ŝian kapeton. — Vi iom kreskiĝis post nia
lasta  renkontiĝo. Ĉu via avino same suferas pro reŭmatismo?</p>
        <p>— Ŝi fartas pli bone, via eminenco, sed mia patrino malsaniĝis.</p>
        <p>— Mi tre bedaŭras. Iru ŝi al d-ro Ĝordano [Giordani],
por ke li ŝin esploru. Mi ankaŭ kontribuos ŝian resaniĝon. Luiĝo
[Luigi]! Ĉu viaj okuloj vidas pli bone?</p>
        <p>Montanelli pasis laŭ la placo kaj interparolis kun
montanoj. Li memoris ties nomojn kaj aĝojn de ties infanoj, ĉiujn
iliajn problemojn, zorgeme demandis pri stato de bovino malsaniĝinta
dum Kristnasko, pri ĉifona pupo dispremita per kaleŝa rado la pasintan
bazaran tagon. Kiam li revenis sian palacon, la bazaro jam funkciis
plene.     Lama viro en blua bluzo kun cikatro sur
la maldekstra vango kaj nigra hararo kovrinta liajn okulojn aliris al
unu butiko kaj, en la malbona itala lingvo, ekpetis limonadon.</p>
        <p>— Evidente vi estas fremdulo, ĉu ne? — demandis
vendistino enverŝante limonadon.</p>
        <p>— Jes, mi venis el Korsiko.</p>
        <p>— Ĉu vi serĉas laboron?</p>
        <p>— Jes. Baldaŭ venos sezono de herbfalĉado. Unu
sinjoro, kies bieno situas apud Raveno [Ravenna], antaŭtagon vizitis
Bastion [Bastia] kaj diris al mi, ke tie estos sufiĉe da laboro.</p>
        <p>— Mi esperas, ke vi trovos laboron, kvankam nuna
tempo estas tre malfacila.</p>
        <p>— En Korsiko, patrino, situacio estas eĉ pli
malfacila kaj mi ne scias, kio okazos kun ni, malriĉuloj.</p>
        <p>— Ĉu vi venis de tie sola?</p>
        <p>— Ne, kune kun mia kamarado, kiu staras apude en la
ruĝa ĉemizo… Hej, Paolo!</p>
        <p>Mikelo, aŭdinte sian pseŭdonomon, enpoŝigis siajn
manojn kaj malrapide ekpaŝis al la butiko.  Li aspektis preskaŭ
kiel korsikano, spite al sia rufa peruko, kiu devis fari lian
eksteraĵon nerekonebla. Ojstro aspektis absolute perfekte.</p>
        <p>Ili promenadis laŭ la merkata placo. Mikelo mallaŭte
fajfis. Ojstro iom kliniĝis kvazaŭ pro granda pezo de la sako metita
sur lian ŝultron kaj trenis sin, por kaŝi sian lamecon. Ili atendis
komisiiton, al kiu ili volis komuniki gravajn direktivojn.</p>
        <p>— En tiu angulo mi vidas Markonon [Marcone] rajde,  —
subite traflustris Mikelo.</p>
        <p>Ojstro kun la sako ekmoviĝis ĉi-direkten.</p>
        <p>— Ĉu vi bezonas falĉiston, sinjoro? — demandis li kaj
tuŝis per unu mano sian disŝiritan ĉapon kaj per unu fingro de la alia
mano li prenis la bridon. Tio ĉi estis kondiĉa signalo. La rajdanto,
kiu aspektis kiel intendanto de iu bieno, surteriĝis kaj ĵetis
bridrimenon sur kolon de la ĉevalo.</p>
        <p>— Kian laboron vi scipovas?</p>
        <p>Ojstro ĉifis enmane sian ĉapon.</p>
        <p>— Mi scipovas falĉi herbon, sinjoro, tondi heĝon… —
li komencis kaj sen ŝanĝo de voĉa tono daŭrigis, — je la unua post
noktomezo, ĉe faŭko de la ronda kavo. Vi havu du bonajn ĉevalojn kaj
ĉaron. Mi atendos vin ene de la kavo… ankaŭ fosi, sinjoro, kaj…</p>
        <p>— Tre bone. Mi bezonas falĉiston. Ĉu vi jam laboris per gazonofalĉilo?</p>
        <p>— Jes, sinjoro… Vi devas armiĝi, ĉar eble nin
trafos polica skadro. Ne uzu arbaran vojeton, pli bone iru ĉirkaŭvoje.
Se vin trafos spiono, pafu tuj, sen ia atendo…  Mi estas tre
feliĉa, sinjoro, ke vi dungas min.</p>
        <p>— Certe! Laboru bone, falĉisto…Ne, mi havas neniun apunton, oldulo.</p>
        <p>Tre malriĉa almozulo proksimiĝis al ili kaj komencis
lamenti per monotona voĉo: — Helpu al malfeliĉa blindulo pro nomo de la
beata virgulino… Foriru senprokraste, polica skadro rajdas… Sankta
reĝino de la ĉielo, la ĉasta virgulino… Ili spuras, Rivarez, kaj post
du minutoj atingos ĉi-lokon … sanktuloj dankemaj… Necesas agi
aktive, ja spionoj troviĝas ĉie. Vi ĉiuokaze estos detektitaj.</p>
        <p>Markono enmanigis la bridrimenon al Ojstro:</p>
        <p>— Hastu! Rajdu ĝis la ponto, lasu la ĉevalon tie kaj
kaŝu vin en ravino. Ni ĉiuj estas armitaj, tial ni pafos kaj inhibicios
ilin dum dek minutoj.</p>
        <p>— Ne, mi ne volas lasi miajn kamaradojn. Grupiĝu vi
ĉiuj kaj pafu laŭ mia ordono. Moviĝu direkten al niaj ĉevaloj starantaj
ĉe la palaca enirejo kaj preparu ponardojn. Ni batalos kaj retiriĝos,
kiam mi ĵetos mian ĉapon surteren, tiam vi urĝe tranĉu kolbridojn,
prenu plej proksiman ĉevalon kaj forrajdu. Povas esti, ni sukcesos
atingi la arbaron…</p>
        <p>Ili interparolis kviete kaj duonvoĉe, tial eĉ apude
starantaj homoj povis supozi nenion pli seriozan, krom temo pri falĉado.</p>
        <p>Markono reprenis la bridrimenon de sia ĉevalino kaj
kondukis ĝin al ĉevalejo. Ojstro treniris apude kaj la almozulo sekvis
ilin kun la etendita mano, neĉesigante sian lamentadon. Fajfanta Mikelo
proksimiĝis al ili kaj la almozulo sukcesis komuniki al li ĉion necesan
Tiu, siavice, informis tri kamparanojn manĝantajn krudajn cepojn sub la
arbo. Tiuj tuj stariĝis kaj eksekvis lin.</p>
        <p>Rezulte la sepopo trafe atingis la ĉevalejon ĉe la
palaca enirejo kaj atendis razion. Ĉiu per unu mano altenis pistolon
ĉebruste. Ĉevaloj staris proksime.</p>
        <p>— Atentigu neniun, ĝis mia signalo, — diris Ojstro
mallaŭte, sed kompreneble. — Povos okazi, ke ni restos nerekonitaj.
Kiam mi komencos pafi, ankaŭ vi pafu. Celu nur lamigi ĉevalojn de
policanoj, sed ne ilin mem, por ke tiuj ne povu rajde atingi nin. Unu
triopo pafu kaj la alia triopo reŝargu la pistolojn.  Se iu el ili
sukcesos enlokiĝi inter ni kaj niaj ĉevaloj, tiam vi povos murdi tiun.
Mi preferas rajdi sur la ruana ĉevalo. Post kiam mia ĉapo estos ĵetita
surteren ĉiu agu laŭ sia propra volo kaj ĉefe ne haltu.</p>
        <p>— Policanoj venis, — diris Mikelo kaj Ojstro
returniĝis kun la vizaĝo plena de naiva miro. Samtempe vendistoj kaj
aĉetantoj subite komencis pli aktive marĉandi.</p>
        <p>Dek kvin rajdantoj malrapide venis el apuda strateto
sur la merkatan placon.  Ili malfacile trovis vojon en la homamaso
kaj, se forestus spionoj, tiam ĉiuj sep konspirantoj povus kviete kaŝi
sin ekstere, ĉar atento de soldatoj estis distrita. Mikelo proksimiĝis
al Ojstro: — Ĉe eble ni sukcesos forrajdi nun?</p>
        <p>— Ne eblas. Nin ĉirkaŭigis spionoj kaj unu el tiuj
jam rekonis min. Li sendis asistanton al kapitano, por ke tiu diru pri
mia lokiĝo. Estas nura ŝanco — lamigi pafe ties ĉevalojn.</p>
        <p>— Kiu estas la spiono?</p>
        <p>— Tiu, kiun mi unue pafos. Ĉu ĉiuj pretas? Ili jam
proksimiĝas al ni. Tuj ili impetos.</p>
        <p>— Liberigu la vojon! — ekkris la kapitano. — Nome de lia sankta moŝto!</p>
        <p>La homamaso ektimiĝis kaj retiriĝis. Tiam soldatoj
impetis al la eta grupo staranta ĉe la palaca enirejo. Ojstro eltiris
pistolon el sub sia bluzo kaj ekpafis, sed ne la atakantajn rajdantojn,
sed la spionon, kiu kaŝe moviĝis al la ĉevalejo. Tiu tuj falis kun
rompita klaviklo. Samtempe ses aliaj pafoj aperis kaj poste, la
konspirantoj komencis retiriĝi al la alligitaj ĉevaloj.</p>
        <p>Unu el policaj ĉevaloj estis vundita kaj saltis
flanken. La alia falis kaj laŭte ekhenis. En la homamaso, en kiu aperis
paniko, aŭdiĝis krioj, sed ili ne sukcesis superi komandan voĉon de la
oficiro. Li ekstaretis sur piedingoj kaj eksvingis la sabron:</p>
        <p>— Antaŭen, soldatoj! Sekvu min!</p>
        <p>Subite li ekbalanciĝis kaj deĉevaliĝis surteren.
Ojstro repafis trafe. Sur kapitana kitelo aperis sango, sed tiu
sukcesis ekstari kaj prenante kolhararon de la ĉevalo feroce apelaciis:
—  Mortigu tiun laman diablon, se vi ne povas kapti lin viva! Li estas
Rivarez!</p>
        <p>— Alian pistolon urĝe! — ekkriis Ojstro al siaj kamaradoj, — kaj diskuru!</p>
        <p>Li ĵetis sian ĉapon surteren ĝuste tiam, kiam sabroj
de furioziĝintaj soldatoj jam estis levitaj super lia kapo.</p>
        <p>— Demetu viajn armilojn, vi ĉiuj!</p>
        <p>Subite inter batalantoj aperis figuro de kardinalo
Montanelli. Unu el soldatoj kun teruro en voĉo ekkriis: — Via eminenco!
Mia dio, vin oni murdos!</p>
        <p>Sed Montanelli moviĝis antaŭen plu kaj haltis tuj
antaŭ pistolo de Ojstro.</p>
        <p>Kvin konspirantoj jam sukcesis forrajdi laŭ apuda
kruta strato. La sesa, Markono, ĵus surĉevaliĝis kaj antaŭ sia starto
turniĝis: ĉu eble lia gvidanto bezonas helpon? La ruana ĉevalo staris
proksime kaj ĉe favora cirkonstancaro ili ĉiuj momente povus savi sin.
Tamen post kiam la figuro en skarlata sutano paŝis antaŭen, Ojstro
ekbalancis kaj lia mano kun la pistolo malleviĝis. La momento decidis
ĉion. Ojstro tuj estis ĉirkaŭigita kaj surterigita; unu el soldatoj
sabre elbatis lian pistolon. Tiutempe Markono jam rajdis kaj lin sekvis
rajde persekutantoj. Li sukcesis lastfoje pafi en plej proksimiĝintan
soldaton kaj ekvidi Ojstron. Lian vizaĝon kovris sango. Ĉevaloj,
soldatoj kaj spionoj piedpremis lin. Sovaĝaj sakraĵoj kaj triumfaj
ĝemkrioj de la kaptintoj estis vaste aŭdeblaj.</p>
        <p>Montanelli tiutempe ne vidis okazaĵon, ĉar li
kvietigis la timiĝintan popolon kaj kliniĝis super la vundita
spiono.  Subite la homamaso retiriĝis kaj tio ĉi atentigis lin.</p>
        <p>Soldatoj transpasadis la placon kaj  kuntrenis
la kaptiton kun ŝnure ligitaj manoj. Lia vizaĝo estis griza pro doloro
kaj batado, spirado raŭkiĝis, sed li tamen sukcesis turniĝi flanken al
la kardinalo kaj ridetante per la blankiĝintaj lipoj traflustri: — Mi
gratulas v-v-vian eminencon!..</p>
        <subtitle>* * *</subtitle>
        <p>Post kvin tagoj Martini atingis Forlion [Forli]. Per
poŝto li ricevis de Gemo aron de presitaj afiŝoj, kiu fakte estis
anticipa kondiĉa signalo signifa, ke pro okazintaj eventoj ŝi bezonas
lian urĝan alvenon. Martini  rememoris la konversacion sur la
teraso kaj tuj komprenis kialon. Dum veturo li konvinkadis sin, ke
nenio grava okazis kun Ojstro. Ĉu havas iun rezonon infanaj superstiĉoj
de tiu ĉi nervoza kaj ekstravaganca persono? Sed li ne sukcesis tion
kaj fine konkludis, ke Ojstro trafis danĝeron.</p>
        <p>— Mi supozas, ke Rivarez estas kaptita, ĉu ne?  —
diris li al Gemo venante ŝian ĉambron.</p>
        <p>— Li estis arestita lastan ĵaŭdon en Brisigelo. Dum
senespera memdefendado li serioze vundis la skadroestron kaj spionon.</p>
        <p>— Armita rezistado, tio estas malbone!</p>
        <p>— Ne gravas. Li jam estis multfoje kompromitita, tial
liaj pafoj dubinde pli ŝarĝos lian malfacilan pozicion.</p>
        <p>— Kion oni povas fari kun li laŭ via opinio?</p>
        <p>Vizaĝo de Gemo pli paliĝis.</p>
        <p>— Mi opinias, — ŝi diris, — ke ni ne devas atendi,
kion oni faros kun li.</p>
        <p>— Ĉu vi opinias, ke ni kapablas lin liberigi?</p>
        <p>— Ni DEVAS.</p>
        <p>Martini turniĝis kaj komencis fajfi, metinte la
brakojn sur la dorson. Gemo ne ĝenis lian meditadon. Ŝi sidis senmove
kun la fleksita malantaŭen kapo kaj la okuloj vidantaj j nenion en
plena absorbiĝo. Lia mieno havis saman esprimon, kiel sur pentraĵo
"Melankolio" de Dürer.</p>
        <p>— Ĉu vi vidis lin? — demandis Martini haltinte antaŭ ŝi.</p>
        <p>— Ne, li volis renkonti min ĉi tie sekvan matenon.</p>
        <p>— Jes, mi memoras. Kie li estas nun?</p>
        <p>— En la fortreso, sub tre strikta gardo kaj, oni diras, en kateno.</p>
        <p>Li faris geston de indiferenteco.</p>
        <p>— Ho, tio ĉi ne gravas, bonan fajlilon Ojstro
bezonas, se li ne estas vundita…</p>
        <p>— Ŝajne ne tro serioze li estas vundita. Mi opinias,
ke necesas aŭskulti Mikelon, kiu povas rakonti pri la aresto.</p>
        <p>— Kiel li savis sin? Ĉu li forkuris kaj lasis
Rivarezon al volo de la sorto?</p>
        <p>— Li ne kulpas. Li pafis ĝisfine kaj precize sekvis
ĉiujn eldonitajn instrukciojn. Same agis la aliaj konspirantoj, krom
Ojstro mem. Li kvazaŭ forgesis sian propran ordonon kaj faris misaĵon
la lastan minuton. Tio ĉi ne estas klarigebla. Atendu minuton, mi
alvokos Mikelon…</p>
        <p>Baldaŭ ŝi revenis kune kun Mikelo kaj larĝaŝultra montano.</p>
        <p>— Tiu ĉi estas Markono, unu el la kontrabandistoj,  —
diris ŝi, — vi jam aŭdis lian nomon. Li ĵus alvenis kaj povas alplenigi
rakonton. Mikelo, tiu ĉi estas Cezaro Martini, pri kiu mi parolis kun
vi. Diru al li ĉion, kion vi vidis.</p>
        <p>Mikelo rakontis pri la okazinta batalo inter la
konspirantoj kaj la polica skadro.</p>
        <p>— Ĝis nun restas nekomprenebla por mi la okazo,  —
diris li fine de sia rakonto. — Neniu el ni forrajdus, se scius, ke li
estos kaptita.  Post kiam li ĵetis sian ĉapon surteren, li tranĉis
kolrimenon de sia ĉevalo kaj prenis de mi  pistolon. Verŝajne li
ne sukcesis surĉevaliĝi pro sia lameco. Tio estas mia sola supozo…
Tamen li povis almenaŭ pafi…</p>
        <p>— Ne, okazis io malsama, — interrompis lin Markono.  —
Li eĉ ne provis surĉevaliĝi. Mi estis forrajdanta la lasta, sed mi
sukcesis vidi lin. Neniu lin obstrukcis, krom la kardinalo.</p>
        <p>— Aĥ! — mallaŭte suspiris Gemo.</p>
        <p>Martini ripetis mire: — la kardinalo?</p>
        <p>— Jes, li ĵetis sin rekte al faŭko de la pistolo,..
estu li damnita! Mi supozas, ke tiam Rivarez surpriziĝis, ĉar li
mallevis la manon kun la pistolo kaj la alian metis al siaj okuloj.
Tiun momenton oni lin ekatakegis.</p>
        <p>— Mi nenion komprenas, — diris Mikelo. — Ĝis nun
Rivarez neniam konfuziĝis dum iu krizo.</p>
        <p>— Ĉu probable li mallevis la pistolon pro tio, ke li
ne volis hazarde murdi iun senarmitan?</p>
        <p>— Senarmitaj homoj ne devas ŝovi siajn nazojn en
batalon. Milito estas milito. Se kuglo de Rivarez  trafus la
kardinalon, anstataŭ tio, ke li koncedus kapti sin kiel edukita
kuniklo, tiam en la mondo restus je unu honesta homo pli kaj je unu
sacerdoto malpli.</p>
        <p>Li turniĝis kaj dentopremis siajn lipharojn, ĉar lia
kolero apenaŭ ne ŝanĝiĝis je ploro.</p>
        <p>— Ĉiuokaze, — diris Martini, — la situo estas
pli-malpli klara kaj plua diskutato pri ĝi  estas nur vana
tempokonsumo. Nun aperis jena demando: kiel okazigi  lian eskapon?
Mi supozas, ke vi pretas riski, ĉu ne?</p>
        <p>Mikelo eĉ ne degnis respondi  la superfluan ,
laŭ lia opinio, demandon kaj la kontrabandisto diris kun rideto: — mi
murdus mian propran fraton, se li rifuzus.</p>
        <p>— Tre bone, tiam ni… Ĉu vi havas planon de la fortreso?</p>
        <p>Gemo malŝlosis keston de la skribtablo kaj eltiris
kelkajn paperajn foliojn.</p>
        <p>— Mi havas ĉiujn necesajn planojn: de la unua etaĝo,
de la suba kaj de la supera etaĝoj de turoj, de la remparo, de vojoj al
la valo, de subteraj pasejoj al kaŝejoj en la montaro.</p>
        <p>— Ĉu vi scias, en kiu turo li troviĝas?</p>
        <p>— En la orienta turo. En ronda kamero kun kradita
fenestro. Mi metis signon sur la planon.</p>
        <p>— De kiu vi ricevis tiun ĉi informon?</p>
        <p>— De soldato de la gardo kromnomata "Grilo", kiu
estas kuzo de nia amiko Gino.</p>
        <p>— Vi vigle ĉion preparis.</p>
        <p>— Jes, tempo ne estis vane perdita. Gino tuj venis
Brisigelon kaj iujn el planoj ni havis antaŭe. Liston de kaŝejoj en la
montaro faris Rivarez mem, vi povas vidi lian skribmanieron.</p>
        <p>— Kiuj soldatoj konsistigas la gardon?</p>
        <p>— Ni ne scias, ĉar Grilo servas tie ankoraŭ nelonge
kaj ne konas siajn kamaradojn.</p>
        <p>— Necesas pli detale demandi Ginon pri lia kuzo
Grilo. Kio estas sciata pri intencoj de la registaro? Kie funkcios
tribunalo, en Brisigelo aŭ en Raveno?</p>
        <p>— Tion ni ankaŭ ne scias. Raveno estas certe ĉefurbo
de la legatejo, tial laŭ la leĝo, plej gravaj kazoj devas esti juĝataj
tie, en tribunalo de la unua instanco. Sed leĝojn oni ne tre respektas
en tiuj kvar legatejoj, ĉio dependas de persona fantazio de tiu, kiu
potencas tie nun.</p>
        <p>— Oni lin ne translokigos en Ravenon, —  sedis  Mikelo.</p>
        <p>— Kial vi tiel opinias?</p>
        <p>— Mi estas certa pri tio. Kolonelo Ferrari, milita
komandanto de Brisigelo, estas onklo de la skadrestro, kiun vundis
Rivarez. Li estas venĝema bruto kaj nepre profitos ĉiun ŝancon por puni
malamikon.</p>
        <p>— Ĉu, laŭ via opinio, li provos deteni Rivarezon en Brisigelo?</p>
        <p>— Mi opinias, ke li provos pendumi lin.</p>
        <p>Martini ekrigardis Gemon. Ŝi estis tre pala, sed ŝia
vizaĝo neniel ŝanĝis post tiuj ĉi vortoj, ĉar evidente ties senco ne
estis nova por ŝi.</p>
        <p>— Tamen li ne rajtas neglekti ĉiujn formalaĵojn,  —
kviete diris ŝi, — li certe serĉos iun pretekston por okazigi surloke
militan tribunalon, kiun li estras,  kaj poste senkulpigos sin,
kvazaŭ ekzekuto efektiviĝis  pro neceso konservi pacon en la urbo.</p>
        <p>— Ĉu la kardinalo konsentos?</p>
        <p>— Li ne havas jurisdikcion en militaj aferoj.</p>
        <p>— Sed li havas grandan influon. Sendube la komandanto
ne kuraĝos okazigi tiun agon sen lia konsento.</p>
        <p>— Li neniam ĝin ricevos, — sedis Markono.  —
Montanelli ĉiam oponis kontraŭ militaj tribunaloj. Dume Rivarez restos
plu en Brisigelo, nenio serioza okazos, ĉar la kardinalo zorgos ĉiun
arestiton. Plej danĝera estas translokado de Rivarez en Ravenon. Tie li
nepre pereos.</p>
        <p>— Tion ni ne povas allasi, — diris Mikelo. — Pli
facila estas realigo de lia eskapo dum transportado, sed ne el la
fortreso.</p>
        <p>— Mi pensas, — diris Gemo, — ke estas sensenca atendo
de lia transportado en Ravenon. Ni devas liberigi lin en Brisigelo kaj
ne eblas konsumi tempon plu. Cezaro,  vidu la planon de la
fortreso ankoraŭfoje kaj komune ni pripensu  variantojn. Mi havas
ideon en mia kapo, sed min konfuzas unu dubo.</p>
        <p>— Iru ni, Markono, — diris Mikelo ekstarante,  —
pripensu ili ŝian ideon. Mi devas atingi Fonjanon [Fognano] hodiaŭ
posttagmeze kaj mi volas, ke vi iru kune kun mi. Ni atendis hieraŭ
kartoĉojn de Vincento, sed li ne elsendis ilin.</p>
        <p>Post kiam du viroj forlasis la domon, Martini aliris
al Gemo kaj silente etendis sian manon al ŝi. Dum momento ŝi restigis
siajn fingrojn en ĝi.</p>
        <p>— Vi ĉiam estis bona amiko, Cezaro, — ŝi diris fine,
—  kaj ofte helpis al mi dum malfacilaj periodoj. Kaj nun diskutu ni la
ideon.</p>
      </section>
      <section id="_ĉapitro_3_rendevuo_de_ojstro_kaj_montanelli">
        <title>
          <p>Ĉapitro 3. Rendevuo de Ojstro kaj Montanelli</p>
        </title>
        <p>— Mi ankoraŭfoje deklaras, ke rifuzo de via eminenca
moŝto serioze danĝeras al paco en la urbo.</p>
        <p>La komandanto penis konservi respektan tonon dum konversacio kun
supera ordinulo de la eklezio, tamen agaco aŭdiĝis  en lia voĉo.
Li estis galhumora, lia edzino estis malŝparema kaj dum lastaj tri
semajnoj li spertis multajn malfacilaĵojn. Malkontento de la popolo
kreskadis ĉiutage kaj fariĝis pli minaca. Komplotoj kaj kaŝejoj de
armiloj aperis ĉie. Malmultenombra garnizono de Brisigelo ne estis
sufiĉa kaj fidinda. Krom ĉio, la kardinalo, kiun li iufoje nomis dum
interparolado kun sia adjutanto "enkorpigo de senriproĉa
obstineco",  enigis lin en desperon. Nun lin ŝarĝis Ojstro,
animita kvintesenco de la malbona spirito.</p>
        <p>Tiu ĉi "ruza hispana diablo" vundis liajn favoratan
nevon kaj plej lertan spionon, nun kvazaŭ sorĉis la tutan gardon,
timigis ĉiujn pridemandantajn oficirojn kaj ĝenerale turnis la prizonon
en iun "bazaron". Jam tri semajnojn li troviĝas en la fortreso, sed
aŭtoritatuloj de Brisigelo ankoraŭ nenion decidis. Oni multfoje lin
enketis, minacis, promesis, faris diversajn artifikojn, sed nenion
novan eksciis. Nun oni bedaŭras, ke tuj post la aresto ne translokis
lin en Ravenon, sed tempo jam estas perdita. En sia raporto al la
legato, la komandanto petis permeson al si pridemandi la arestiton.
Tamen post ricevo de tiu konsento li estis devigita humiliĝi kaj
konfesi, ke karaktero de la oponanto estas pli forta ol lia.</p>
        <p>Supozoj de Gemo kaj Mikelo estis pravaj. Efektive la
kolonelo decidis okazigi la militan tribunalon, por forigi
malfacilaĵojn. Tamen obstina rifuzo de kardinalo Montanelli sankcii
lian planon estis la lasta guto, kiu superplenigis lian tason da
ĉagreno.</p>
        <p>— Monsinjoro, — diris li, — se vi scius, kiel multe
mi mem kaj miaj asistantoj turmentiĝas pro tiu ĉi homo, vi alie rilatus
al la afero. Mi plene komprenas viajn oponojn kontraŭ dekliniĝoj de
jura proceduro kaj respektas vian principecon, sed tio ĉi estas
ekstrema kazo postulanta ekstremajn punojn.</p>
        <p>— Neniu ekstrema kazo, — respondis Montanelli,  —
povas pravigi maljustecon. Kondamni civilulon per sekreta milita
tribunalo estas maljuste kaj kontraŭleĝe.</p>
        <p>— La kazo estas tute neordinara, via eminenco! La
arestito klare kulpas pri multaj gravaj krimoj. Li partoprenis ribelon
en Savinjo [Savigno], tial la milita komisiono, kiun nomumis monsinjoro
Spinola, nepre kondamnus lin por mortpuno aŭ sendus al galero, se li ne
sukcesus eskapi en Toskanujon. Ekde tiam li senĉese komplotis. Estas
sciate, ke li estas influa membro de unu el plej pereigaj sekretaj
societoj en la lando. Ni suspektas, ke laŭ lia konsento aŭ laŭ lia
ordono estis murditaj almenaŭ tri konfidatoj de la polico. Lin oni
preskaŭ kaptis dum transportado de pafilaro en Papan ŝtaton. Krome, li
okazigis armitan reziston al reprezentantoj de la potenco kaj grave
vundis du oficirojn, kiam tiuj plenumis siajn devojn. Nun li minacas
pacon kaj ordon en la urbo. Ĉio ĉi permesas juĝi lin en la milita
tribunalo.</p>
        <p>— Sendepende de tio, kion tiu ĉi homo faris, li
rajtas esti juĝota laŭ la leĝo, — respondis Montanelli.</p>
        <p>— Ordinara proceduro deprenos multe da tempo, via
eminenco, kaj nun tre valoras eĉ ĉiu minuto. Ankaŭ min konstante tre
timigas ebleco de lia eskapo.</p>
        <p>— Tiam pliigu vian gardon.</p>
        <p>— Mi faras ĉion, laŭ miaj kapabloj, via eminenco, sed
mi dependas de la prizona personaro, kiun tiu ĉi homo plene sorĉis. Dum
tri semajnoj mi kvarfoje ŝanĝis la gardon, mi punis soldatojn, sed
rezultiĝis nenio. Mi ne sukcesas preventi interŝanĝon de leteroj, kiun
ili efektivigas. Miaj idiotoj amas lin kiel virinon.</p>
        <p>— Tio ĉi estas tre kurioza. Verŝajne li estas rimarkinda viro.</p>
        <p>— Efektive li estas neordinare ruza, kiel diablo. Mi
pardonpetas, via eminenco, sed li kapablas reale maltrankviligi eĉ
sanktulon. Tio estas malfacile kredebla, sed mi mem estas devigita
konduki pridemandadon, ĉar la regula oficiro, kies devo estis tio, ne
sukcesis plu toleri…</p>
        <p>— Kial?</p>
        <p>— Tion ne eblas facile ekspliki, via eminenco, sed se
vi almenaŭ unufoje ĉeestus pridemandadon, vi nepre komprenus min. El ĝi
oni povus konkludi, ke la enketanta oficiro estas krimulo kaj li estas
juĝisto.</p>
        <p>— Kion timigan li kapablas okazigi? Li certe povas
rifuzi respondi viajn demandojn, ja li havas nenian alian armilon krom
silento.</p>
        <p>— Kaj langon, kiu similas razilon. Ni ĉiuj pekis, via
eminenco, kaj faris misaĵojn. Sed ni ne volas, ke pri ili oni kriu ĉie,
ja tia estas homa naturo. Tamen imagu. Subite aperas informo pri iuj
eraroj okazintaj antaŭ dudek jaroj kaj oni ĵetas ĝin rekte vian vizaĝon!</p>
        <p>— Ĉu Rivarez malkovris iun personan sekreton de la enketanta oficiro?</p>
        <p>— Nu, kiel diri… Tiu malfeliĉulo ŝuldiĝis, kiam li
servis kiel kavaleria oficiro kaj prunteprenis iom da mono el la
regimenta fonduso…</p>
        <p>— Alivorte li ŝtelis ĉies monon, kiun oni fakte konfidis al li?</p>
        <p>— Certe lia delikto ne estas bona, sed liaj amikoj
baldaŭ pagis la tutan sumon kaj la afero vaste ne disfamiĝis. Li estas
ano de bona familio kaj ekde tiam havas neniujn riproĉojn. Mi ne povas
kompreni, de kie Rivarez eltiris tiun malnovan skandalon, kiun li
anoncis dum la unua pridemandado, des pli, ke ĝin ankaŭ partoprenis
suboficiro! Li deklaris ĝin, kvazaŭ li preĝis tiam! Memkompreneble tiu
ĉi okazo estas konata preskaŭ al ĉiu en la urbo. Se via eminenco ĉeestu
almenaŭ unu pridemandadon, tiam vi komprenu… Ne necesas, ke Rivarez
sciu tion. Vi povus aŭskulti ĉion el…</p>
        <p>Montanelli turniĝis al la komandanto kaj ekrigardis
lin kun tia esprimo, kiun oni antaŭe preskaŭ ne vidis.</p>
        <p>— Mi estas ekleziulo, — li diris, — sed ne polica
agento, tial subaŭskultado ne estas mia profesio.</p>
        <p>— Mi… mi ne volis vin ofendi.</p>
        <p>— Mi opinias, ke nia plua diskutado rezultigos nenion
pozitivan. Se vi sendos la arestiton en mian oficejon, mi havos
interparoladon kun li.</p>
        <p>— Mi kuraĝas oponi, via eminenco, kun mia tuta
respekto al vi. La viro estas perfekte nerebonigebla. Pli sendanĝera
kaj pli saĝa estos unusola dekliniĝo de la litero de la leĝo ĉi-kaze
por forigi lin, ol atendi novan lian malbonon. Post tio, kion vi
eldiris, via eminenco, mi ne povas insisti pri mia propono, sed finfine
mi respondecas al monsinjoro legato pri ordo en la urbo…</p>
        <p>— Kaj mi, — interrompis lin Montanelli, — respondecas
al dio kaj papo pri tio, ke en mia eparĥio okazas neniu kontraŭleĝa
ago. Se vi plu insistos, kolonelo, tiam mi uzu mian priveligion kiel
kardinalo. Mi malpermesas okazigon de sekreta milita tribunalo en tiu
ĉi urbo dum paca tempo. Mi akceptos la arestiton solan morgaŭ matene je
la deka.</p>
        <p>— Kiel al via eminenco plaĉas, — malkontente, sed kun
respekto la komandanto respondis kaj eliris grumblante: — laŭ obstino
tiu ĉi paro egalas.</p>
        <p>Li al neniu diris pri rendevuo de Ojstro kaj la
kardinalo ĝis la minuto, kiam necesis senkateni la arestiton kaj
konduki lin en la palacon.</p>
        <p>— Tio jam sufiĉas, — diris li dum interparolado kun
sia vundita nevo,  —  ke tiu ĉi  ido de azenino de
Balamo [Balaam] traktas leĝojn. Ja nun povas okazi koluzio de soldatoj
kun amikoj de Rivarez cele liberigi lin dum translokado.</p>
        <p>Kiam Ojstro firme gardita eniris ĉambron, kie Montanelli sidis ĉe tablo kovrita per paperoj, li tuj rememoris varman someran
tagon, manuskriptojn kun predikoj, kiujn li same foliumis tiam.
Fenestrokovriloj same estis duonfermitaj, kiel antaŭe, kaj ekstere sur
strato fruktovendisto kriis: "Fragola!", "Fragola!"<a l:href="#note_3" type="note">[3]</a>.</p>
        <p>Li kolere svingis la kapon, por ke hararo malkovru
liajn okulojn kaj mienis rideton .</p>
        <p>Montanelli ekrigardis lin.</p>
        <p>— Vi povas atendi en la akceptejo, — diris li al gardistoj.</p>
        <p>— Mi pardonpetas, via eminenco, — komencis serĝento
duonvoĉe kaj evidente nervoze, — sed la kolonelo opinias, ke la
arestito estas tre danĝera, tial estus pli bone…</p>
        <p>Subita brilo aperis en okuloj de Montanelli.</p>
        <p>— Vi povas atendi en la akceptejo, — ripetis li
trankvilvoĉe, kaj la timiĝinta serĝento salutante forlasis la ĉambron
kune kun siaj soldatoj.</p>
        <p>— Bonvolu sidiĝi, — diris la kardinalo, kiam la pordo estis fermita.</p>
        <p>Ojstro obeis silente.</p>
        <p>— Sinjoro Rivarez, — komencis Montanelli post ioma
paŭzo, — mi volus meti kelkajn demandojn al vi kaj estos tre dankema,
se vi respondos ilin.</p>
        <p>Ojstro ekridetis. — Mia ĉefa o-o-okupo nun estas
aŭskultado de d-d-demandoj.</p>
        <p>— Ĉu sen respondoj? Jes, min oni sciigis. Sed tiujn
demandojn metis enketintaj oficiroj, kiuj volis uzi viajn respondojn
kiel konviktaĵoj kontraŭ vi…</p>
        <p>— Ĉu demandoj de via eminenco?..</p>
        <p>Kaŝita deziro insulti sentis en tono de liaj
eldiritaj vortoj. La kardinalo tuj tion komprenis, tamen lia mieno
estis same serioza kaj favora.</p>
        <p>— Miaj demandoj kaj viaj eblaj respondoj restos
inter ni.  Se ili koncernos viajn politikajn sekretojn, vi certe
rajtas silenti.  Kvankam ni ne estas interkonataj unu al la alia,
tamen mi esperas, ke vi estos afabla kaj ne rifuzos konversacii kun mi.</p>
        <p>— Mi estas en v-v-via dispono, via eminenco.</p>
        <p>Liaj eta klino de la kapo kaj konvena mieno forigus
deziron de plua  konversacio de iu ajn.</p>
        <p>— Unue, oni vin akuzas pri transportado de pafilaro
ĉi tien. Por kio vi ĝin enigis?</p>
        <p>— Por m-m-mortigi ratojn.</p>
        <p>— Tio ĉi estas terura respondo. Ĉu laŭ vi, homoj,
kiuj kredas malsame, estas ratoj?</p>
        <p>— Iuj.</p>
        <p>Montanelli premiĝis al seĝodorso kaj streĉis la rigardon silente.</p>
        <p>— Kio estas sur via mano? — li demandis subite.</p>
        <p>Ojstro montris la maldekstran manon.</p>
        <p>— Spuroj de rataj dentoj.</p>
        <p>— Ekskuzu min, mi parolis pri la alia mano, sur kiu estas freŝa vundo.</p>
        <p>La tuta maldika dekstra mano estis vundita. Ojstro
levis ĝin. La ŝvela manradiko havis sangoruĝajn  spurojn de kateno.</p>
        <p>— Vi vidas s-s-simplan bagatelon. Kiam mi estis
arestata, dank` al via  eminenco, —  li denove iomete klinis
la kapon,  — unu soldato piedpremis ĝin.</p>
        <p>Montanelli prenis lian manon kaj ekzamenis ĝin.</p>
        <p>— Tamen pasis jam tri semajnoj post tio. Kial ĝi tiel
statas? — Li demandis. — Krome ĝi inflamis.</p>
        <p>— Eble p-p-premo de fero malutilis ĝin.</p>
        <p>La kardinalo kuntiris la brovojn.</p>
        <p>— Ĉu oni metis katenon sur la freŝan vundon?</p>
        <p>— Kompreneble, via eminenco. Nur freŝaj v-v-vundoj
taŭgas por tio. La malnovaj ne estas uzeblaj, ĉar ili nur doloras, sed
ne bruligas kiel fajro.</p>
        <p>Montanelli fikse ekrigardis lin denove kun demando
en la okuloj, poste li ekstaris, elŝovis keston el tablo kun ĥirurgaj
iloj.</p>
        <p>— Prenu al mi la manon.</p>
        <p>Ojstro obeis. Lia vizaĝo senmoviĝis kaj ŝajnis
ŝtona. Montanelli desinfektis kaj pansis la vundon. Evidente samaj
proceduroj estis por li kutimaj.</p>
        <p>— Mi interparolos kun la prizonestro pri kateno, — li
diris. — Kaj nun mi volas meti alian demandon. Kion vi intencas fari
plu?</p>
        <p>— Mia respondo estas s-s-simpla, via eminenco.
Eskapi, se mi sukcesos, kaj morti, se mi fiaskos.</p>
        <p>— Kial "morti"?</p>
        <p>— Ĉar se la komandanto ne sukcesos pafmortigi min,
tial mi estos k-k-kondamnita por galero, kio egalas morton.  Mia
sano ne sufiĉas por toleri tion ĉi.</p>
        <p>Montanelli metis sian brakon sur la tablon kaj
enpensiĝis. Ojstro ne ĝenis lin. Li premiĝis al seĝodorso, duonfermis
la okulojn kaj ĝuis sian staton estante sen kateno.</p>
        <p>— Supozu ni, — Montanelli diris, — ke vi sukcesos
eskapi. Kion vi faros tiam?</p>
        <p>— Mi jam d-d-diris al via eminenco: mortigi ratojn.</p>
        <p>— Vi mortigos ratojn… Sekve, se mi helpos al vi
eskapi — supozu ni, ke mi havas necesan potencon por tio, — vi uzos
vian liberecon por kontribui perforton kaj sangoverŝon, anstataŭ ilia
prevento, ĉu ne?</p>
        <p>Ojstro ekrigardis la krucifikson pendantan sur muro.</p>
        <p>— "Ne pacon, sed glavon…"<a l:href="#note_19" type="note">[19]</a>.
Vi vidas, ke mi t-t-troviĝas en bona kompanio. Cetere mi preferas
pistolojn.</p>
        <p>— Sinjoro Rivarez, — diris la kardinalo kun sama
sinrego, — mi ne insultis vin, mi ne parolis malrespekte pri viaj
konvinkoj kaj amikoj.  Ĉu mi rajtas atendi saman ĝentilecon de via
flanko aŭ vi volas konvinki min pri tio, ke ateisto ne povas esti
ĝentilhomo?</p>
        <p>— Aĥ, mi f-f-forgesis, ke via eminenco juĝas
ĝentilecon kiel unu el plej altaj kristanaj virtoj. Mi rememoras vian
predikon en Florenco, okaze de mia disputo kun via anonima defendanto.</p>
        <p>— Tio ĉi estas subjekto, pri kiu mi volus ĝuste nun
demandi vin. Estu afabla kaj ekspliku al mi, kial mi tiel kolerigas
vin? Se vi simple elektis min kiel taŭga celo, tiam tio estas unu
flanko. Viaj metodoj de politika polemiko estas via propra afero kaj ni
ne diskutu tion nun. Tamen el viaj pamfletoj oni povas konkludi, ke vi
spertas personan malamikecon al mi. Tial mi volus scii, kio elvokis
tian vian rilaton al mi? Ĉu eble mi mem iam kaŭzis ĝin?</p>
        <p>Iam kaŭzis ĝin! Ojstro premis per la pansita mano sian gorĝon.</p>
        <p>— Mi volus memorigi al via eminenco vortojn de
Ŝekspiro [Shakespeare], — diris li kun kurta rido. — "Iuj homoj ne
toleras ĉeeston de ordinara kato". Mia antipatio estas sacerdoto. Vido
de sutano kaŭzas mian d-d-dentodoloron.</p>
        <p>— Ho, se estas  nur tio… — Montanelli
indiferente gestis. — Bone, ataku min plu, sed ne eblas misformi
faktojn. En via pamfleto vi deklaris, ke mi konas mian anoniman
defendanton. Sed tio ĉi estas misaĵo! Mi ne akuzas vin pri mensogo, ĉar
estas evidente, ke vi eraris. Nomon de tiu ĉi homo mi ne konas ĝis nun!</p>
        <p>Ojstro klinis sian kapon flanken, kvazaŭ inteligenta
rubekolo, ekrigardis grave la kardinalon, poste ĵetis sin al seĝodorso
kaj laŭte ekridegis:</p>
        <p>— Ho, s-s-sancta simplicitas [sankta simpleco]! Saman
naivecon havis sole paŝtisto el Arkadio. Ĉu vi ne konjektis kaj ne
rimarkis la bifidan hufon?</p>
        <p>Montanelli ekstaris:</p>
        <p>— Alivorte, sinjoro Rivarez, vi verkis artikolojn de
ambaŭ nomoj kaj sekve kontestis vin mem, ĉu ne?</p>
        <p>— Tio estis honto, mi scias, — Ojstro respondis
rigardante la kardinalon per siaj grandaj bluaj okuloj. — Tamen mi tiam
tre ĝojis. Ja vi forglutis mian mistifikon facile, kvazaŭ ostron!
Efektive tio ne estas aprobinda, sed tre amuza!</p>
        <p>Montanelli dentopremis sian lipon kaj residiĝis.
Ankoraŭ komence de la konversacio li komprenis deziron de Ojstro lin
nervozigi,  por ke li perdu sinregon. Ankaŭ nun iĝis klara kolero
de la komandanto. Oni povas pardoni homon, kiu tri lastajn semajnojn po
du horoj ĉiutage enketis Ojstron, pro lia okaza sakraĵo.</p>
        <p>— Ĉesigu ni tiun ĉi subjekton, — kviete diris
Montanelli. — Ĉefe mi volis vin vidi jen por kio: kiel kardinalo mi
rajtas voĉdoni, kiam oni kondamnos vin. Mi uzos mian privilegion nur
por tio, ke forigi tro krudajn punrimedojn al vi. Tial mi volas scii
viajn pretendojn. Koncerne de kateno, la demando estos aranĝita.
Kontraŭ kio vi ankoraŭ volas protesti?  Ankaŭ mi rajtas pli detale
ekkoni vin mem, antaŭ mia voĉdono.</p>
        <p>— Mi pri nenio plendas, via eminenco. A la guerre
comme a la guerre<a l:href="#note_20" type="note">[20]</a>.
Mi ne estas lernanto, tial mi ne atendas, ke la r-r-registaro karesos
mian kapon pro enigo de pafilaro en ĝian teritorion. Evidente ĝi ne
indulgos min. Kio koncernas min mem, do vi jam elaŭskultis mian
romantikan konfeson. Ĉu tio ne sufiĉas kaj vi volas, ke mi ripetu
ĝin?</p>
        <p>— Mi vin ne komprenas, — fride diris Montanelli,
prenis de sur la tablo krajonon kaj komencis ĉifi ĝin inter siaj
fingroj.</p>
        <p>— Ĉu via eminenco ne forgesis ankoraŭ oldan
pilgrimulon Diegon? — Li subite ŝanĝis sian voĉon kaj eklamentis kiel
Diego: " Mi estas mizera pekulo…"</p>
        <p>La krajono rompiĝis en mano de Montanelli.</p>
        <p>— Nu, tio ĉi estas troa! — li diris.</p>
        <p>Ojstro fleksis la kapon malantaŭen, mallaŭte ekridis
kaj komencis observi la kardinalon paŝantan silente en la ĉambro.</p>
        <p>— Sinjoro Rivarez, — Montanelli haltis antaŭ li, — vi
agis tiel, kiel neniu homo naskita de virino agas rilate al plej
malbona malamiko. Vi sukcesis ekscii mian privatan malĝojon kaj faris
el tio ludilon kaj mokon por si el suferoj de la alia homo. Mi
ankoraŭfoje petas vin diri: ĉu mi okazigis iun malbonon por vi? Se ne,
do kial vi tiel malkompate ŝercis kun mi?</p>
        <p>Ojstro premiĝis al seĝodorso kaj ekridetis fride,
mistere kaj nepenetreble.</p>
        <p>— Tio a-a-amuzis min, via eminenco, vi prenis miajn
vortojn tre proksime al via koro. Kaj tio memorigis al mi la vagantan
varieteon…</p>
        <p>Lipoj de Montanelli blankiĝis, li turniĝis kaj eksonorigis tintilon.</p>
        <p>— Vi povas forkonduki la arestiton — diris li al veninta konvojo.</p>
        <p>Kiam ili forlasis la ĉambron, li sidiĝis ĉe la tablo
tremante pro malkutima sento de indigno kaj komencis foliumi raportojn
de paroĥaj pastroj, sed baldaŭ demetis ilin, kliniĝis al la tablo kaj
kovris la vizaĝon permane. Ojstro kvazaŭ restigis en la ĉambro sian
timigan ombron. Tial Montanelli timis malkovri la vizaĝon, por ke ĝi ne
aperu antaŭ li. Li sciis, ke la ĉambro estas malplena kaj lian nunan
staton okazigas neŭropatio, sed li plu tremis pro pseŭda ĉeesto de la
fantomo… kun la vundita brako, kruda rideto sur la lipoj, la misteraj
okuloj, en kiuj vidiĝas profunda mara akvo…</p>
        <p>Li deskuis sian imagon kaj pluigis laboron. Dum la
tuta tago li estis multe okupita, tial rememoroj ne suferigis lin.
Tamen, kiam li estis eniranta la dormoĉambron, li haltis ĉe la pordo.
Ĉu li sonĝos la fantomon?  Li tuj rekonsciiĝis kaj genufleksis
antaŭ la krucifikso por preĝi. Sed tiun nokton li ne sukcesis ekdormi.</p>
      </section>
      <section id="_ĉapitro_4_malsukcesa_eskapo">
        <title>
          <p>Ĉapitro 4. Malsukcesa eskapo</p>
        </title>
        <p>Kolero de Montanelli tamen ne realigis lian
neglekton koncerne de lia promeso. Li tiel emocie protestis kontraŭ
uzado de kateno por Ojstro, ke la malfeliĉa komandanto iĝis tute
konfuzinta kaj ordonis senkateni la arestiton.</p>
        <p>— Kiel mi povas scii, — grumblis li al la adjutanto,
—  pri kio ankoraŭ lia eminenco estos malkontenta? Se li opinias, ke
kateno estas kruelaĵo, do baldaŭ li protestos kontraŭ feraj kradoj sur
fenestroj kaj postulos, ke mi nutru Rivarezon per ostroj kaj trufoj!
Dum mia juneco krimuloj estis krimuloj kaj ni rilatis al ili
respektive. Neniu tiam opiniis, ke perfidulo estas pli bona ol
ŝtelisto. Sed nuntempe ribelanto estas moda kaj lia eminenco ŝajne
inklinas kuraĝigi ĉiujn kanajlojn en la lando.</p>
        <p>— Mi ĝenerale ne vidas lian rajton eniĝi, — rimarkis
la adjutanto. — Li ne estas legato, do ne havas aŭtoritaton en civilaj
kaj militaj aferoj. Laŭ leĝo…</p>
        <p>— Ne parolu ni pri leĝo! Ĉu oni povas atendi
respekton al ĝi, post kiam lia sankta moŝto malfermis prizonojn kaj
liberigis la tutan bandon de liberaluloj! Tio ĉi estas plena
malprudento! Tial estas komprenebla nuna fiereco de monsinjoro
Montanelli. Li estis tute kvieta, kiam potencis la mortinta papo, kaj
nun li iĝis tre grava persono. Li trafis en favoron kaj faras ĉion laŭ
sia plaĉo. Ĉu mi kapablas oponi lin? Li eble havas sekretan instrukcion
el Vatikano. Nun ĉio renversiĝis kaj do ne eblas supozi, kio okazos
morgaŭ. Dum malnova bona tempo oni sciis kiel agi, sed nun…</p>
        <p>La komandanto triste balancis la kapon. Mondo, en
kiu kardinaloj interesiĝas pri prizona disciplino kaj parolas pri
"rajtoj" de politikaj krimuloj, iĝis tre komplika por li.</p>
        <p>Ojstro revenis la fortreson en stato proksima al
histerio. Rendevuo kun Montanelli deprenis preskaŭ ĉiujn liajn fortojn.
Eldirita fine de la konversacio lia arogaĵo aperis kiam li preskaŭ
perdis sinregon, ĉar se interparolado daŭrus ankoraŭ kvin minutojn, li
nepre ekplorus.</p>
        <p>La saman tagon vespere lin oni alkondukis al la
kolonelo por enketado, sed ĉiujn metitajn demandojn li respondis per
konvulsia ridego. Kiam la komandanto perdis sian toleron kaj komencis
blasfemi, lia ridego iĝis pli laŭta. La malfeliĉa kolonelo minacis la
malhumilan malliberulon per plej rigoraj punoj, sed fine konkludis,
samkiel iam Ĝejmso Burton,  ke disputo kun homo perdinta la
racion, estas vana konsumo de nervoj kaj tempo.</p>
        <p>Ojstron oni alkondukis en lian kameron kaj li falis
sur dormobenkon, plena per neesprimebla sopiro, kiu ĉiam anstataŭigis
pasintajn furiozajn eferveskojn, kaj longe kuŝis senmove. Lin penetris
apatio. Kvazaŭ meĥanika pezaĵo premis lian rigidiĝintan animon.Verdire,
ĉu havas iun signifon okazonta fino? Plej grava por li, samkiel por iu
alia viva ulo, estas sinkonservo de netolereblaj turmentoj. Ne gravas,
kiel li estos savita, ĉu lin oni liberigos, ĉu simple mortos lia
kapablo senti doloron. Povas esti li sukcesos eskapi, ankaŭ lin eble
oni mortigos, sed ĉiuokaze li neniam plu ekvidos padre…</p>
        <p>Provoso alportis manĝaĵon. Ojstro ekrigardis lin
indiferente: — Kioma horo nun estas?</p>
        <p>— La sesa posttagmeze. Prenu manĝaĵon, sinjoro.</p>
        <p>Ojstro kun abomeno ekrigardis duone malvarmiĝintan
supaĉon, kiu fetoris, kaj turniĝis de ĝi. Depresio plenigis ne nur lian
animon kaj ankaŭ lian tutan korpon. Vido de manĝaĵo naŭzis lin.</p>
        <p>— Vi malsaniĝos, se ne manĝos, — haste diris la
provoso. — Formanĝu almenaŭ panon, kiu pliigos vian forton.</p>
        <p>Li eldiris la lastan frazon kun rimarkebla signifo
kaj prenis de sur plato malsekan panpecon. Konspiranto vekiĝis ene de
Ojstro, kiu tuj komprenis, ke en ĝi estas io kaŝita.</p>
        <p>— Restigu ĝin sur la tablo, mi ĝin manĝos poste,  —
diris li indiferente, ĉar la pordo estis malfermita kaj ekstere
gardanta serĝento povis aŭdi ĉiun vorton.</p>
        <p>Kiam li restis sola kaj konvinkiĝis, ke tra
fenestreto neniu vidas lin, li prenis la panpecon kaj zorge disigis
ĝin. Ene estis tio, kion li esperis trovi: aro de fajliloj. Ili estis
volvitaj en papero, sur kiu vidiĝis kelkaj vortoj. Li ĝin platigis kaj
alportis al lampo, kiu apenaŭ lumigis la kameron. La mesaĝo estis
skribita tre kompakte kaj la papero estis tre maldika, tial legado ne
estis facila.</p>
        <p>
          <emphasis>"La pordo ne estas
ŝlosita. Luno forestas. Trafajlu kradon kiel eble plej baldaŭ kaj eliru
tra subtera pasejo inter la dua kaj la tria. Ni estas pretaj kaj alia
ŝanco ne okazos."</emphasis>
        </p>
        <p>Ojstro konvulsie ĉifis la paperon. Tuta preparo
estas preta kaj li devas nur trafajli la fenestran kradon. Estas tre
bone, ke kateno estas demetita! Li ne bezonas ĝin ankaŭ trafajli. Kiom
da vergoj en ĝi estas? Du… kvar… kaj ĉiun necesas trafajli en du
lokoj, sume ok. Ho, se li hastos, do nokte li sukcesos… Kiel Gemo kaj
Martini preparis ĉion necesan tiel rapide: veston, pasporton, kaŝejon?
Ŝajne ili agis tre streĉe… Fine estis akceptita ŝia plano. Li
mallaŭte ekridis pro sia stulteco, ĉu gravas kies planon oni nun
realigas? Samtempe al li plaĉis tio, ke nome Gemo proponis uzi subteran
pasejon por eskapo, anstataŭ sinko laŭ ŝnura ŝtuparo, kion proponis
kontrabandistoj. Ŝia plano estis pli malfacila, sed tiam vivo de
gardisto deĵoranta malantaŭ de la orienta murego restos en sendanĝero.
Tial, kiam antaŭe li konatiĝis kun ambaŭ planoj, li sendube preferis la
ŝian.</p>
        <p>Laŭ ĝi, gardisto "Grilo", devos malŝlosi la feran
pordon, tra kiu oni povos penetri  el la prizona korto en la
subteran pasejon, kaj poste rependigi ŝlosilon  en gardejo.
Ojstro devos trafajli la fenestrokradon, disŝiri sian ĉemizon, fari el
rubandoj ŝnuron, sinki laŭ ĝi sur la larĝa orienta murego. Poste rampi
laŭ ĝi tiam, kiam gardisto rigardos flanken kaj embuski, kiam tiu
rigardos lian flankon.</p>
        <p>En sudorienta angulo de la murego estas duone ruiniĝinta turo. Ĝiajn
eksteraĵojn dense kovris hedero, pluraj ŝtonoj eliĝis kaj kuŝis sube.
Laŭ hedero kaj ŝtonaro Ojstro devos malleviĝi de sur la turo en la
korton, mallaŭte malfermi la malŝlositan pordon kaj tra la subtera
pasejo penetri en apudan tunelon. Antaŭ kelkaj jarcentoj la tunelo
kunligis la fortreson kun la turo staranta sur proksima monteto. Nun ĝi
ne estas uzata kaj iuj ĝiaj partoj ankaŭ ruiniĝis.</p>
        <p>Nur kontrabandistoj sciis pri la zorge kaŝita
pasejo, kiu ili elfosis ĝis la tunelo mem. Neniu eĉ supozis, ke multaj
kontrabandaj varoj longe troviĝis apude de la fortresa murego, kiam
doganistoj vane serĉis ilin en loĝejoj de malkontentaj montanoj.</p>
        <p>Tra tiu pasejo Ojstro devos atingi lokon, kie lin
atendos Martini kune kun unu kontrabandisto. Plej malfacila estis
malŝloso de la fera pordo, kiun necesis okazigi post vespera patrolado.
Hodiaŭ ŝanco por sukceso ekzistas kaj necesas ĝin nepre uzi.</p>
        <p>Ojstro eksidis sur la dormobenko kaj komencis manĝi
panon, kiun li ne tiel abomenis, kiel ceterajn prizonajn manĝaĵojn.
Necesis iom fortiĝi. Ankaŭ li devas ripozi kaj eĉ ekdormi, ĉar ĝis la
deka komenci laboron ne eblas pro granda risko.</p>
        <p>Do, padre proponis al li eskapon! Tio estis dirita
en lia etoso. Sed li neniam konsentos uzi lian helpon! Se eskapo
sukcesos, do ĝi estos rezulto de liaj manoj kaj agoj de liaj kamaradoj.
Li bezonas neniun favoron de sacerdotoj.</p>
        <p>Kia varmego! Ŝajne okazos fulmotondro. Aero estas
tia peza, sufoka… Li malkviete turniĝis sur la dormobenko kaj metis
sub la kapo la pansitan dekstran manon anstataŭ  kuseno. Poste li
ĝin demetis. Kiel ĝi brulas kaj pulsas! Kaj aliaj malnovaj vundoj
komencas dolorigi… Kial? Ho, absurdo! Probable vetero tion kaŭzas.
Necesas ekdormi kaj almenaŭ iomete ripozi antaŭ trafajlado…</p>
        <p>Ok vergoj, dikaj kaj firmaj! Kiom ankoraŭ
restis?  Malmulte, ja li trafajlas jam longe, senfine longe, kaj
tial lia brako doloras. Tre doloras! Ĝis osto mem! Ĉu pro laboro?
Ankaŭ pikanta, bruliga doloro en la kruro… Kial ĝi aperis?..</p>
        <p>Li saltis de la dormobenko. Ne, tio ne estis sonĝo.
Li simple haluciniĝis kun la malfermitaj okuloj. La fenestrokrado ne
estas difektita.</p>
        <p>Malproksima tura horloĝo sonoris dek fojojn. Necesas
eklabori. Ojstro konvinkiĝis, ke neniu kaŝobservis lin tra truo en la
pordo kaj prenis unu fajlilon de la brusto.</p>
        <subtitle>* * *</subtitle>
        <p>Ne, nenio okazis kun li, nenio! Tio estis nura
imago. Doloro en lia flanko ŝajne aperis pro inflamo aŭ lakso, kiujn
okazigis abomenaj manĝaĵoj kaj sufoka aero. Osta doloro kaj oftiĝinta
pulsado estas rezulto de nervoza afekcio kaj parte de nesufiĉa
trejnado. Jes, sendube, nesufiĉa trejnado. Kial li ne pensis pri tio ĉi
antaŭe! Baldaŭ doloroj velkos kaj li komencos labori. Necesas atendi du
aŭ tri minutojn.</p>
        <p>Sed kiam li eksidis, lia stato malboniĝis. Doloro
penetris tutan lian korpon kaj lia vizaĝo griziĝis pro teruro. Ne,
necesas ekstari kaj eklabori. Necesas forĵeti doloron. Senti aŭ ne
senti doloron dependas de lia volo, li ne volas lin senti, tial li igas
ĝin foriĝi.</p>
        <p>Li stariĝis kaj laŭte diris: — Mi ne estas malsana.
Mi ne havas tempon por malsano. Mi devas trafajli la fenestrokradon.
Nun ne eblas malsaniĝi, — kaj prenis fajlilon.</p>
        <p>Kvarono post la deka, duono post la deka, kvarono
antaŭ la dekunua… Li fajlis kaj fajlis kaj ĉiufoje, kiam la fajlilo
skrapis feron, al li ŝajnis, ke estas fajlataj liaj cerbo kaj korpo.</p>
        <p>— Interese, — diris li al si mem ridetante, — kiu
estos trafajlita unue, mi mem aŭ vergaro? — Poste li kunpremis la
dentojn kaj daŭrigis laboron.</p>
        <p>Duono post la dekunua. Li estis ankoraŭ fajlanta,
kvankam lia mano ŝvelis, rigidiĝis kaj malfacile tenis la ilon. Ne,
ripozi ne eblas. Se li demetos la fajlilon, li denove ĝin ne sukcesos
preni.</p>
        <p>Malantaŭ la pordo aŭdiĝis paŝoj de gardisto kaj lia
pafilkapo frapis foston. Ojstro ĉesigis fajladon kaj turniĝis. Ĉu lin
oni detektis?</p>
        <p>Iu buleto, ĵetita tra truo en la pordo, falis sur la
plankon de lia kamero. Li kliniĝis kaj prenis ĝin. Tio ĉi estis volvita
papero.</p>
        <subtitle>* * *</subtitle>
        <p>Kiel longe daŭris tiu sinko kaj nigraj ondoj kovris
lin de ĉiuj flankoj. Kiel ili bolegis!</p>
        <p>Aĥ, jes! Li ja simple kliniĝis por preni la paperan
buleton. Kaj li svenis dum momento. Tio ofte okazas, kiam li kliniĝas.
Nenio grava. Absolute ne gravas.</p>
        <p>Li proksimigis la buleton al lampo kaj akurate disvolvis ĝin.</p>
        <p>
          <emphasis>"Eskapu nepre
hodiaŭ nokte. Morgaŭ Grilo estos translokita al alia servejo. Tio ĉi
estas nura ŝanco."</emphasis>
        </p>
        <p>Li disŝiris la paperon, samkiel la unuan mesaĝon,
prenis la fajlilon kaj daŭrigis laboron, obstine kaj mute.</p>
        <p>La unua post noktomezo. Li laboris tri horojn kaj
ses el ok vergoj estis trafajlitaj. Ankoraŭ du kaj tiam li povos
trarampi.</p>
        <p>Li komencis rememori aliajn okazintajn paroksismojn
de lia malsano. Lastfoje ĝi okazis antaŭ la Nova jaro. Tremado aperis
en lia korpo dum rememoro pri tiuj kvin teruraj tagoj. Sed tiam doloro
atakis lin iom post iom. Hodiaŭ ĝi aperis subite, kiel neniam antaŭe.</p>
        <p>Li faligis la fajlilon, levis ambaŭ brakojn kaj
unue, post kiam li iĝis ateisto, de liaj lipoj elflugis vortoj de
preĝo. Li preĝis en senlima despero, preĝis kaj ne sciis, al kiu li ĝin
direktis: — Ne hodiaŭ! Malsaniĝu mi morgaŭ! Morgaŭ mi eltoleros ĉion,
sed ne hodiaŭ!</p>
        <p>Minuton li staris senmove preminte la manojn al la kapo.
Poste li reprenis la fajlilon kaj komencis refajli…</p>
        <p>Duono post la unua. Restis lasta vergo. Manikoj de
lia ĉemizo disŝiriĝis, sur lipoj aperis sango, antaŭ liaj okuloj estis
ruĝa nebulo, ŝvito falis de la frunto, sed li fajlis, fajlis, fajlis…</p>
        <subtitle>* * *</subtitle>
        <p>Montanelli ekdormis nur post mateniĝo. Post noktaj
koŝmaroj, turmentintaj lin, li dormis kviete kaj baldaŭ li eksonĝis.
Komence sonĝoj estis malklaraj kaj preskaŭ nevideblaj. Bizaraj
fragmentoj de imagoj preterflugis restigante post si dolorsenton kaj
nedifinitan timon. Poste aperis jam kutima, terura sonĝo turmentanta
lin multajn jarojn.</p>
        <p>Li vagas laŭ iu granda malplena tereno penante trovi
kvietan lokon por ripozi kaj kuŝi. Sed ĉirkaŭ li intermiksiĝis pluraj
homoj, kiuj babilas, ridas, krias, preĝas, sonorigas. Foje li sukcesas
forlasi tiun bruegon kaj kuŝi meze de densa herbaro aŭ sur ligna benko,
aŭ sur ŝtona plato. Li kovras permane la okulojn kaj parolas al si mem:
"Nun mi ekdormos". Sed homamaso denove proksimiĝas kun laŭtaj apelacioj
kaj krioj. Oni lin alvokas: "Vekiĝu, vekiĝu pli baldaŭ, ni bezonas vin!"</p>
        <p>Kaj jen li trafas grandan palacon, kies haloj estas
riĉe ornamitaj. Ĉie troviĝas luksaj kuŝejoj kaj oportunaj divanoj.
Venas nokto. Li pensas: "Finfine mi kviete ekdormos ĉi tie en silento"
—  kaj kuŝiĝas en darka ĉambro, sed tien subite iu eniras kun lampo.
Brilanta lumo blindigas liajn okulojn kaj tiu krias proksime" Stariĝu,
vi estas vokata!"</p>
        <p>Li stariĝas kaj pasas plu balancante ĉiupaŝe, kvazaŭ
li estas morte vundita. Horloĝo batis unu fojon kaj li scias, ke
altvalora, kurta nokto baldaŭ finiĝos. Du, tri, kvar,  kvin kaj je
la sesa horo la tuta urbo vekiĝos kaj tiam silento malaperos.</p>
        <p>Li venas alian ĉambron kaj volas kuŝiĝi tie, sed iu
laŭte krias: "Tiu ĉi kuŝejo estas mia!" Kaj kun despero en la koro li
vagas plu.</p>
        <p>Lia vagado daŭris kelkajn horojn de unu ĉambro al la
alia, de unu halo al la alia, de unu koridoro al la alia. Horloĝo batas
kvin fojojn. Nokto finiĝas, baldaŭ venos terura griza mateniĝo, sed li
tiel ne sukcesis trovi pacan lokon. Ho, mizero! Alia tago… ankoraŭ
unu tago!</p>
        <p>Antaŭ li troviĝas senfine longa subtera tunelo, kiun
plenigis blindiganta lumo de lustroj kaj kandelabroj. Tra ĝia malalta
volbo penetras desupre ies voĉoj, ridoj kaj gaja muziko. Tie, en la
mondo de viva homaro, oni ion festas, sendube.</p>
        <p>Ho, kie trovi lokon por kaŝi sin kaj ekdormi,
almenaŭ loketon similan tombon! Li nur ekpensis pri tio, kiel ekvidis
sin mem ĉe bordo de elfosita tombo, el kiu blovetas morto kaj putro.
Aĥ, tutegale, tie li almenaŭ ekdormos!</p>
        <p>"Tiu ĉi tombo estas mia! — aŭdiĝas subite voĉo de
Gladiso. Ŝi forĵetas putran mortotukon, levas sian kapon kaj
ekrigardas lin per larĝe malfermitaj okuloj.</p>
        <p>Li rapide genufleksas kaj preĝante etendas al ŝi
siajn brakojn: " Gladiso! Gladiso! Kompatu min! Permesu al mi kuŝi ĉi
tie. Mi ne demandos vin pri nia amo kaj ne tuŝos vin, mi diros neniun
vorton, mi nur kuŝos apud vi kaj dormos! Ho, mia kara, sendormeco
turmentas min longan tempon! Taga lumo bruligas mian animon kaj bruo
ruinigas mian cerbon. Gladiso, permesu al mi eniri kaj dormi apude!"</p>
        <p>Li volas kovri siajn okulojn per ŝia mortotuko, sed
ŝi deflankiĝas de li flustrante: " Tio estas sakrilegio, ja vi estas
pastro!"</p>
        <p>Denove li vagas kaj eniras ĉemaran klifon, kiu estas
en plena lumo. Kontraŭ ĝi batadas senĉese ondoj kun vea ĝemo.</p>
        <p>"Aĥ, — li diras, — maro kompatos min, ja ĝi ankaŭ
morte laciĝis kaj ne povas dormi".</p>
        <p>Sed el ĝia profundo aperas Arturo kaj laŭte krias: "Maro estas mia!"</p>
        <subtitle>* * *</subtitle>
        <p>— Via eminenco! Via eminenco!</p>
        <p>Montanelli tuj vekiĝis. Lia servisto frapis ĉe la
pordo. Li ekstaris kaj meĥanike malfermis ĝin, kaj la viro ekvidis lian
timan vizaĝon.</p>
        <p>— Ĉu via eminenco malsaniĝis?</p>
        <p>Li tuŝis sian frunton per ambaŭ manoj.</p>
        <p>— Ne, mi dormis kaj vi afekciis min.</p>
        <p>— Mi tre bedaŭras. Mi aŭdis viajn paŝojn frumatene
kaj mi supozis, ke…</p>
        <p>— Kioma horo nun estas?</p>
        <p>— Nun estas la naŭa. Alveturis la komandanto kaj
deziras vidi vin pro tre urĝa afero. Li scias, ke kutime via eminenco
vekiĝas tre frue kaj…</p>
        <p>— Ĉu li troviĝas en la akceptejo? Mi baldaŭ alvenos tien.</p>
        <p>Li vestiĝis kaj venis la akceptejon.</p>
        <p>— Pardonu mian senceremoniecon, via eminenco… — komencis la komandanto.</p>
        <p>— Mi esperas, ke nenio grava okazis, ĉu ne?</p>
        <p>— Ho ve, male. Rivarez apenaŭ ne eskapis.</p>
        <p>— Bone, se lia eskapo fiaskis, do nenio grava okazis. Kiel estis tio?</p>
        <p>— Lin oni trovis ĉe la fera pordo. Kiam gardistoj
patrolis la korton je la tria, ili trafis ies kuŝantan korpon. Ili
lumigis ĝin kaj ekvidis, ke tiu estis Rivarez. Li svenis kaj kuŝis
transverse de vojo. Oni alarmis kaj vekis min. Mi ekzamenis lian
kameron kaj ekvidis, ke la fenestrokrado estas trafajlita, el la
fenestro pendas ŝnuro volvita el ĉemizaj rubandoj. Li malsupreniĝis laŭ
ĝi kaj poste rampis laŭ la murego. La fera pordo al la subtera pasejo
estis malfermita.  El tio sekvas, ke la gardo estis koruptita.</p>
        <p>— Sed kial li svenis kaj kuŝis transverse de vojo? Ĉu
li falis de sur la murego kaj vundis sin?</p>
        <p>— Mi tion komence ankaŭ supozis, sed la prizona
kuracisto trovis neniujn rezultojn de falado. Soldato, deĵorinta
hieraŭ, raportas, ke Rivarez ŝajnis al li malsana, ĉar li manĝis
nenion. Tamen tio ĉi estas tuta absurdo, ja ne kapablas malsanulo
trafajli kradon kaj rampi laŭ la murego. Kialo estas malsama.</p>
        <p>— Ĉu li jam eksplikis sian agon?</p>
        <p>— Ne, li ankoraŭ ne rekonsciiĝis, via eminenco.</p>
        <p>— Ĝis nun?</p>
        <p>— De tempo al tempo li kvazaŭ rekonsciiĝas, sed poste
li ĝemas kaj denove svenas.</p>
        <p>— Tre strange. Kion opinias la kuracisto?</p>
        <p>— Li nenion komprenas, ĉar koro de la arestito
funkcias normale kaj ne povis rezultigi la okazon. Estas klara nur
jeno: paroksismo komencis subite, kiam Rivarez preskaŭ atingis sian
celon. Mi persone vidas en tio efikon de favora providenco.</p>
        <p>Montanelli iom kuntiris la brovojn.</p>
        <p>— Kion vi volas fari kun li? — demandis li.</p>
        <p>— Ni baldaŭ decidos. Sed nun mi ricevis bonan
lekcion: ni senkatenis lin respekte al via eminenco kaj jen rezulto…</p>
        <p>— Mi esperas, — interrompis lin Montanelli, — ke vi
ne rekatenos la malsanulon. Lia nuna stato ne ebligos reeskapon.</p>
        <p>La komandanto eliris flustrante al si mem: — Mi tion
ne permesos, spite al sentimentaleco de lia eminenco. Estu Rivarez sana
aŭ malsana, ĉiuokaze mi lin ankoraŭfoje ne senkatenos.</p>
        <subtitle>* * *</subtitle>
        <p>— Sed kial tio okazis? Sveni lastan minuton, kiam
ĉion li faris kaj jam proksimiĝis al la pordo… Ia senkompata moko!</p>
        <p>— Unusola kaŭzo, kiun mi povas supozi, — diris
Martini, — estas tio, ke dum eskapo Rivarezon atakis paroksismo. Li
batalis kontraŭ ĝi ĝis plena perdo de liaj fortoj kaj jam en la korto
svenis.</p>
        <p>Markono elbatis cindron el sia pipo.</p>
        <p>— Jes, ĉio finiĝis, ni nenion por li kapablas okazigi
plu. Malfeliĉulo!</p>
        <p>— Malfeliĉilo!, — ripetis Martini duonvoĉe kaj subite
komprenis, ke sen Ojstro la mondo ŝajnos al li malplena kaj malserena.</p>
        <p>— Kion ŝi opinias? — demandis la kontrabandisto kaj
ekrigardis la alian angulon de la ĉambro, kie sidis Gemo kun la metitaj
sur genuoj brakoj kaj la nenion vidantaj okuloj.</p>
        <p>— Mi ne demandis ŝin. Ŝi silentas, post kiam mi
komunikis al ŝi novaĵon.  Estos pli bone, se ni ne malkvietigos
ŝin.</p>
        <p>Gemo ŝajne ne rimarkis ilin, tamen ili interparolis
duonvoĉe, kvazaŭ tie troviĝis mortinto. Pasis kelkaj minutoj de
silento. Markono ekstaris kaj enpoŝigis sian pipon.</p>
        <p>— Mi revenos vespere, — diris li.</p>
        <p>Sed Martini haltigis lin: — Atendu, mi volas demandi
vin plu. — Li diris ankoraŭ pli mallaŭte: — Ĉu vi opinias, ke nenia
reala espero restis?</p>
        <p>— Mi ĝin ne vidas… Pri la dua provo estas vane eĉ
pensi. Se li baldaŭ resaniĝos kaj okazigos ĉion necesan, do ni tiam
havos neniujn risurcojn. Ja gardistojn oni ŝanĝis, ĉar suspektas ilian
kontribuon por eskapo, tial Grilo jam ne sukcesos helpi al ni.</p>
        <p>— Ĉu, — demandis subite Martini, — kiam li resaniĝos
ni sukcesos iel distri alarmopretecon de gardo?</p>
        <p>— Distri alarmopretecon de gardo… Kial?</p>
        <p>— Mian kapon venis jena ideo: tagon Corpus Domini<a l:href="#note_21" type="note">[21]</a>,
kiam  procesio pasos preter la fortreso, mi baros vojon antaŭ la
komandanto kaj pafos lian vizaĝon, ĉiuj gardistoj komencos kapti min
kaj vi tiutempe kune kun viaj kamaradoj liberigos Ojstron. Mia plano
estas nun malneta kaj bezonas ĝustigon.</p>
        <p>— Dubinde, ke ĝi estas realigebla, — malrapide diris
Markono. — Necesas certe ĉion profunde pripensi, sed… — li paŭzis kaj
poste ekrigardis Martini, — sed se ĝi ebliĝos, ĉu  vi… povos
pafi?</p>
        <p>Martini estis modera homo, sed nun li forgesis sian
moderecon. Liaj okuloj ekrigardis rekte okulojn de la kontrabandisto.</p>
        <p>— Ĉu mi povos? — ripetis li. — Vidu ŝin!</p>
        <p>Aliajn eksplikojn oni ne bezonis. Tiuj ĉi vortoj
sufiĉis. Markono turniĝis kaj ekrigardis Gemon.</p>
        <p>Ŝi sidis same senmove. Ŝia vizaĝo mienis nenion  —
dubojn, timon kaj eĉ kompaton; vidiĝis nura ombro de morto. Okulojn de
la kontrabandisto plenigis larmoj.</p>
        <p>— Hastu, Mikelo, — li diris malfermante la verandan
pordon. — Vi ambaŭ ŝajne tre laciĝis, ĉu ne? Necesas ankoraŭ multon
fari.</p>
        <p>Mikelo kaj post li Gino eniris la ĉambron.</p>
        <p>— Mi estas preta, — li diris. — Mi nur volas demandi la sinjorinon…</p>
        <p>Li faris paŝon al Gemo, sed Martini haltigis lin
kaptinte lian manon: — Ne necesas. Restigu ŝin sola.</p>
        <p>— Efektive, — aldonis Markono. — Niajn konsolojn ŝi
nun ne bezonas. Dio scias, kiaj malfeliĉaj ni ĉiuj nun estas, sed ŝi
suferas pli ol ĉiu el ni. Mizerulino!</p>
      </section>
      <section id="_ĉapitro_5_kiel_ricevi_sankcion">
        <title>
          <p>Ĉapitro 5. Kiel ricevi sankcion</p>
        </title>
        <p>Tutan semajnon Ojstro ne sukcesis resaniĝi. La lasta
atako de paroksismo estis tre forta, des pli, ke la komandanto, kiun
plenigis timo kaj kolero, ordonis krom kateno aldoni ankaŭ rimenojn,
per kiuj oni alligis lin al la dormobenko. Rimenoj tre stringis lian
korpon, do ĉiu lia movo rezultigis kroman teruran doloron. Ĝis vespero
de la sesa tago Ojstro suferis, sed sukcesis toleri tion stoike. Poste
lia malhumileco velkis kaj li komencis peti la prizonan kuraciston doni
al li dozon da opio. Tiu volonte konsentis, sed la komandanto,
informita pri lia peto, severe malpermesis "bagatelon".</p>
        <p>— De kie vi scias, por kio li petas opion? Verŝajne
li simple simulis suferojn kaj nun volas dormigi gardiston por okazigi
iun novan trukon. Por tio lia ruzeco sufiĉas.</p>
        <p>— Mi donos al li etan dozon da opio, kiu ne sufiĉos
por dormigo, — respondis la kuracisto apenaŭ detenante sin de rideto.  —
Ankaŭ li ne simulas kaj povas morti ĉiuminute.</p>
        <p>— Ĉiuokaze mi malpermesas doni al li opion. Se homo
volas, ke oni estu afablaj kun li, tiam lia konduto devas esti
respektiva. Li plene meritis tiun ĉi severan punrimedon. Estu ĝi por li
leciono, kiu instruos lin, ke fari trukojn kun fenestraj kradoj ĉi tie
ne eblas.</p>
        <p>— Tamen la leĝo malpermesas torturon, — rimarkigis la
kuracisto, — kaj via "punrimedo" tre similas ĝin.</p>
        <p>— Laŭ mi scio, la leĝo nenion diras pri opio!  —
malkontente respondis la komandanto.</p>
        <p>— Vi rajtas decidi, kolonelo, tamen mi esperas, ke vi
permesos almenaŭ demeti rimenojn. Ili estas troaj kaj nur pliigas lian
mizeron. Efektivigo de lia eskapo nun forestas. Li ĝenerale ne kapablas
stari, se vi eĉ lin senkatenus.</p>
        <p>— Kuracistoj, mia kara, povas erariĝi, samkiel aliaj
ordinaraj homoj, mi supozas. Rivarez nun estas alligita al la
dormobenko kaj restu li en tia stato plu.</p>
        <p>— Nu, almenaŭ ordonu malpliigi stringilojn, ja ilia
plua uzado estos reala barbareco!</p>
        <p>— Ili restos plu kaj mi volas peti vin ne paroli pri
barbareco al mi. Se mi tion ordonis, sekve mi havas sufiĉan kaŭzon por
tio.</p>
        <p>Rezulte de tiu ĉi ordono suferoj de Ojstro daŭris la
sepan tagon. Soldato, gardanta lin apud la kamero, tremis kaj faris
signon de kruco aŭskultante nevole liajn korŝirajn kriojn. Tolero lasis
la arestiton.</p>
        <p>Je la sesa, antaŭ fino de sia deĵoro la soldato
zorge malfermis la pordon de la kamero kaj eniris ĝin. Li sciis, ke
serioze faŭlas disciplinon de la prizono, sed li ne sukcesis deteni sin
de propono de konsola vorto al la suferanto.</p>
        <p>Ojstro kuŝis senmove kun la fermitaj okuloj kaj
spiregis. La soldato iomete staris apud li, poste kliniĝis kaj
demandis: — Ĉu mi povas ion fari por vi, sinjoro? Hastu, en mia dispono
estas nur unu minuto.</p>
        <p>Ojstro malfermis la okulojn, — restigu min en paco,
—  traflustris li, — restigu…</p>
        <p>Li baldaŭ ekdormis kaj la soldato revenis sian postenon.</p>
        <p>Post dek tagoj la komandanto vizitis la palacon, kie
oni informis lin, ke la kardinalo troviĝas ekstere ĉe malsanulo sur
Pieve d’Ottavo kaj revenos nur vespere.</p>
        <p>Tamen dum tagmanĝo en sia domo la manĝoĉambron venis
lia servisto kaj anoncis, ke la kardinalo venis kaj deziras interparoli
kun li.</p>
        <p>La komandanto haste ĉirkaŭrigardis sin per spegulo,
ordigis uniformon, afektis gravan mienon kaj eniris la akceptejon.
Montanelli sidis rigardante fenestron kaj frapetis fingre laŭ brakseĝo.
Liaj brovoj estis angore kuntiritaj.</p>
        <p>— Mi aŭdis, ke vi volis interparoli kun mi hodiaŭ,  —
komencis la kardinalo paroli imperative, kiel li antaŭe ne parolis eĉ
kun ordinaraj homoj. — Probale pri subjekto, kiu ankaŭ min interesas.</p>
        <p>— Pri Rivarez, via eminenco.</p>
        <p>— Mi tion supozis. Mi multe pensis pri lia afero
lastajn tagojn kaj nun estas preta elaŭskulti ĉiun vian novaĵon
ĉi-rilate.</p>
        <p>La komandanto ektiris siajn lipharojn konfuziĝinte.</p>
        <p>— Fakte mi vizitis vian palacon por ricevi saman
novaĵon de vi, via eminenco. Se vi, kiel antaŭe, kontestas mian planon
ĝis nun, do mi bezonas vian decidon pri miaj pluaj agoj.</p>
        <p>— Ĉu aperis novaj komplikaĵoj?</p>
        <p>— Sekvan ĵaŭdon, la 3an de junio estos Corpus Domini,
tial ĝis tiu festo la aferon necesas tiel aŭ aliel decidi.</p>
        <p>— Jes, festo Corpus Domini okazos ĵaŭde. Sed kial
necesas la aferon decidi ĝis ĝia komenco?</p>
        <p>— Mi tre bedaŭras, via eminenco, se ŝajnas al vi, ke
mi kvazaŭ oponas vin, sed mi ne povas responsi pri paco en la urbo, se
ni ne liberigos sin de Rivarez ĝis tiam. Via eminenco scias, ke tiun
tagon ĉi tie kolektiĝas plej danĝeraj montanoj, kiuj tre evidente
provos  rompi pordegon de la fortreso kaj liberigi Rivarezon. Ili
ne sukcecos. Mi faros ĉion necesan, por ke ili fiasku, almenaŭ pafante.
Sed mi estas plene certa, ke tia provo okazos.  Popolo de Romanjo
havas malbonan sangon, kiu preferas ofte uzi siajn  tranĉilojn…</p>
        <p>— Mi opinias, ke nia eĉ malgranda zorgo preventos
ajnan buĉadon. Mi ĉiam rigardis interrilaton kun loĝantaro de la
distrikto tre facila, se ĝi estas racia. Viaj minacoj kaj perforto
rezultigos malon kaj homoj en Romanjo iĝos neregeblaj. Tamen, kial vi
estas certa, ke okazos nova provo liberigi Rivarezon?</p>
        <p>— Hieraŭ kaj hodiaŭ konfidatoj komunikis al mi, ke en
la distrikto cirkulas multaj maltrankvilaj onidiroj. Io estas sendube
preparata. Tamen detalojn ni ne havas. Se ni scius ties sencon, ni
antaŭgardus pli precize. De mia flanko, post eskapo de Rivarez mi
preferas agi kiel eble pli atente. Kun tiu ĉi ruza vulpo necesas esti
ĉiam singardema.</p>
        <p>Lastan fojon vi komunikis al mi, ke Rivarez estas
malfacile malsana, ne kapablas moviĝi kaj paroli. Ĉu li nun resaniĝas?</p>
        <p>— Li fartas pli bone, via eminenco. Li efektive estis
tre malsana.., se li ne simulis.</p>
        <p>— Ĉu vi havas kaŭzon por via suspekto?</p>
        <p>— Nu, kiel diri… La kuracisto estas tute certa, ke
li ne simulis, sed lia malsano estas tre mistera. Ĉiuokaze lia nuna
stato estas pli bona, kvankam ankaŭ pliiĝis lia malhumileco.</p>
        <p>— Kion li faris?</p>
        <p>— Feliĉe li nenion kapablas fari, — respondis la
komandanto kaj ekridetis rememorinte rimenojn. — Sed lia konduto estas
nepriskribebla. Hieraŭ matene mi venis lian kameron por meti kelkajn
demandojn al li, ĉar li mem ne kapablas veni al mi. Des pli, ke mi ne
volas, ke lin oni vidu, ĉar povas aperi ia nova absurdaĵo.</p>
        <p>— Do, pri kio vi volis demandi lin?</p>
        <p>— Jes, via eminenco. Mi esperis, ke li iĝis pli saĝa.</p>
        <p>Montanelli ekrigardis la komandanton tiel, kvazaŭ li
vidis iun novan klanon de malagrablaj animaloj. Feliĉe tiutempe tiu
ordigis sian portepeon kaj nenion rimarkinte pluigis en senemocia tono:
—  Neuzante iujn ekstremajn rimedojn mi tamen estis devigita praktiki
certan rigorecon koncerne de li, ja nia prizono estas milita. Mi
opiniis, ke etaj indulgoj favore efikos lin, kondiĉe, ke lia konduto
estos bona. Kion via eminenco pensas, kiel li respondis al mi? Minuton
li rigardis min kiel kaptita lupo kaj poste traflustris: "Kolonelo, mi
ne kapablas elbenkiĝi por strangoli vin, sed miaj dentoj ĉiam estas
pretaj por tio, tial tenu vian gorĝon kiel eble pli malproksime de mi".
Li estas same nepacigebla kiel sovaĝa kato.</p>
        <p>— Min tio tute ne surprizas, — kviete respondis
Montanelli. — Nun min interesas jeno: ĉu efektive troviĝo de Rivarez en
via prizono povas okazigi seriozan danĝeron por paco en la distrikto?</p>
        <p>— Mi estas plene certa, via eminenco.</p>
        <p>— Sekve, por preventi sangoverŝadon necesas tiel aŭ
aliel liberigi sin de li ĝis veno de la festo, ĉu ne?</p>
        <p>— Mi povas nur ripeti, ke se li restos ĉi tie ĵaŭde,
do dum la festo nepre okazos batalo, tre serioza, mi supozas.</p>
        <p>— Ankaŭ vi opinias, ke lia foresto forigos danĝeron, ĉu ne?</p>
        <p>— Tiam ĉio okazos glate… nu, eble oni ĵetos ŝtonojn
kaj ion krios. Se via eminenco elektos necesan rimedon koncerne de
Rivarez, mi konservos pacon ĉi tie. Male okazos gravaj malfacilaĵoj. Mi
konvinkiĝis, ke nova provo de liberigo de Rivarez okazos ĵaŭde. Kiam
konspirantoj ekscios, ke li ne troviĝas en la fortreso, ilia plano
ĉesos kaj preteksto por batalo ankaŭ malaperos.  Sed se ni estos
devigitaj doni rebaton al ili, do tiam ili uzos ponardojn kaj eventuale
la urbo estos forbruligita ankoraŭ ĝis noktiĝo.</p>
        <p>— Kial do vi ne translokigas lin en Ravenon?</p>
        <p>— La ĉielo scias, via eminenco, ke mi kun ĝojo tion
efektivigus. Sed tiam oni provos liberigi lin survoje. Mi ne havas
sufiĉan kvanton de soldatoj por rebati armitan atakon, des pli ke ĉiuj
montanoj havas ponardojn kaj silik-fusilojn.</p>
        <p>— Sekve vi persistas en via opinio pri milita
tribunalo kaj volas ricevi mian konsenton, ĉu ne?</p>
        <p>— Paronu min, via eminenco, mi petas nuran aĵon  —
vian helpon por preventi ribelon kaj sangoverŝadon en la urbo. Mi
volonte supozas, ke iufoje militaj tribunaloj, ekzemple sub gvido de
kolonelo Freddi, efektiviĝas tro severe sen precipa neceseco kaj sekve
kolerigas la popolon, anstataŭ pacigi ĝin. Sed ĉi-kaze milita tribunalo
estas racia rimedo kaj eĉ karitata. Ĝi preventos ribelon, kiu mem estas
granda danĝero por ni, sed ankaŭ ĝi provokos reestablon de militaj
komisionoj, kiujn abolis lia sankta moŝto.</p>
        <p>La komandanto finis sian kurtan diskurson kun patosa
soleneco kaj atendis respondon de la kardinalo. Post longa silento ĝi
aperis kaj surprizis lin per sia strangeco: — Kolonelo Ferrari, ĉu vi
kredas dion?</p>
        <p>— Via eminenco! — la kolonelo senspiriĝis pro protesta sento.</p>
        <p>— Ĉu vi kredas dion? — ripetis Montanelli ekstarante
kaj streĉante la rigardon. La kolonelo ankaŭ stariĝis.</p>
        <p>— Via eminenco, mi estas kristano kaj ĝis nun oni
neniam rifuzis absolvi min.</p>
        <p>Montanelli prenis la krucon de sia brusto.</p>
        <p>— Tiam ĵuru sur la kruco de redemptoro, kiu
mortis pro vi, ke vi diros veron al mi.</p>
        <p>La kolonelo staris konfuziĝinte kaj pensis: " Kiu el
ni ambaŭ freneziĝis, mi aŭ li?"</p>
        <p>— Vi petas min, ke mi donu mian konsenton je homa
morto. Kisu la krucon, se vi povas, kaj diru al mi ankoraŭfoje, ke alia
rimedo preventi grandan sangoverŝadon ne ekzistas. Kaj memoru, ke
mensogo ĵetos vian senmorteblan animon en danĝeron.</p>
        <p>Post paŭzo la komandanto prenis la krucon kaj premis
ĝin al siaj lipoj.</p>
        <p>— Mi kredas tion, — li diris.</p>
        <p>Montanelli malrapide turniĝis.</p>
        <p>— Mian difinitan respondon vi ricevos morgaŭ. Sed
unue mi devas vidi Rivarezon kaj interparoli kun li sole.</p>
        <p>— Via eminenco… mi volas sugesti… mi estas certa,
ke vi bedaŭros pri tio. Ĉi-rilate li mem hieraŭ petis min pri rendevuo
kun vi, sed mi malatentis tion, ĉar…</p>
        <p>— Malatentis tion! —  ripetis Montanelli.
—   La homo, troviĝanta en tia ekstrema cirkostanco, petas vin kaj
vi malatentas tion!</p>
        <p>— Mi pardonpetas, via eminenco, se mi nevole vin
ĉagrenis, sed mi ne deziris vane malkvietigi vin. Mi jam sufiĉe bone
konas Rivarezon, ĉar mi konvinkiĝis, ke li intencis insulti vin. Ankaŭ
permesu al mi rimarkigi,  ke sen gardo proksimiĝi al li ne eblas.
Li estas tre danĝera, tial mi decidis apliki iujn necesajn rimedojn…
cetere ne tro severajn.</p>
        <p>— Ĉu vi reale opinias, ke ne eblas sengarde
proksimiĝi al la malsana, nearmita homo, al kiu vi aplikis "iujn
necesajn rimedojn"?</p>
        <p>Montanelli parolis kviete kaj ĝentile, sed la
kolonelo eksentis malestimon en lia voĉo, tial lia ofendiĝinta vizaĝo
tuj eferveskis.</p>
        <p>— Via eminenco rajtas agi laŭ via volo, — seke diris
li. — Sed mi nur volis evitigi vin de aŭskultado de liaj teruraj
blasfemaĵoj.</p>
        <p>— Kio, laŭ via opinio, estas pli granda misfortuno
por kristano: aŭskultado de blasfemaĵoj aŭ lasado de mizerulo en
ekstremo?</p>
        <p>La komandanto staris erektinte kun oficiala, kvazaŭ
ŝtona, mieno. Lin tre ofendis tia molesto de Montanelli, tial li
montris sian malkontentecon per tia nekutima ceremonieco.</p>
        <p>— Je kioma horo via eminenco deziras viziti la arestiton? — li demandis.</p>
        <p>— Mi vizitos lin nun.</p>
        <p>— Se tio al via eminenco plaĉas. Bonvolu iomete
atendi, ĉar mi sendos iun kun mia ordono, por ke oni lin preparu.</p>
        <p>La komandanto haste deĵetis sian oficialan mienon.
Li timis, ke Montanelli ekvidos rimenojn stringantajn Ojstron.</p>
        <p>— Dankon, mi volas vidi lin senprokraste, ĝis kiam "oni lin
preparu". Mi iros rekte la fortreson. Ĝis la revido, kolonelo. Atendu
mian respondon morgaŭ matene.</p>
      </section>
      <section id="_ĉapitro_6_montanelli_vizitas_ojstron_en_la_fortresa_prizono">
        <title>
          <p>Ĉapitro 6. Montanelli vizitas Ojstron en la fortresa prizono</p>
        </title>
        <p>Ojstro ekaŭdis, ke oni malfermas la pordon de lia
kamero kaj indiferente ekrigardis flanken. Li supozis, ke denove aliris
la komandanto turmenti lin per alia pridemandado. Sur la mallarĝa
ŝtuparo aŭdiĝis paŝoj de soldatoj, kies pafilkapoj skrapis vandojn, kaj
ies voĉo respektoplene diris: — Tiu ŝtupo estas kruta, via eminenco.</p>
        <p>Ojstro konvulsie startis, sed rimenoj tuj dolore
eniĝis en lian korpon, tial li premiĝis spiregante.</p>
        <p>La kameron eniris Montanelli kune kun la serĝento kaj tri soldatoj.</p>
        <p>— Estu afabla, via eminenco, kaj atendu minuton,  —
diris nervoze la serĝento, — unu el miaj soldatoj baldaŭ alportos
seĝon. Pardonu nin, se ni scius pri via vizito, do ni preparus ĉion
necesan anticipe por vi.</p>
        <p>— Mi bezonas neniun preparon, serĝento. Lasu nin
solaj kaj atendu sube kune kun viaj soldatoj.</p>
        <p>— Jes, via eminenco. Jen la seĝo. Ĉu starigi ĝin apud li?</p>
        <p>Kvankam Ojstro kuŝis kun la fermitaj okuloj, sed li
sentis sur si rigardon de Montanelli.</p>
        <p>— Ŝajne li dormas, via eminenco, — diris la serĝento,
sed tiumomente Ojstro malfermis la okulojn.</p>
        <p>— Ne, — li diris.</p>
        <p>Kiam soldatoj jam estis forlasantaj la kameron subita eksklamacio de Montanelli haltigis ilin. Tiuj turniĝis kaj ekvidis,
ke li kliniĝis super la arestito kaj ekzamenas rimenojn.</p>
        <p>— Kiu faris tion? — li demandis. La serĝento ĉifis
sian kaskedon enmane.</p>
        <p>— Laŭ speciala ordono de la komandanto, via eminenco.</p>
        <p>— Mi ne sciis tion ĉi, sinjoro Rivarez, — diris
Montanelli kun granda kompato.</p>
        <p>— Mi parolis al via eminenco, — replikis Ojstro kun
sia rigora rideto, — ke mi n-n-neniam atendis kareson de mia kapo.</p>
        <p>— Serĝento, kiel longe procedas la ordono?</p>
        <p>— De post lia eskapo, via eminenco.</p>
        <p>— Sekve, du semajnojn. Alportu tranĉilon kaj urĝe distranĉu rimenojn.</p>
        <p>— Pardonu min, via eminenco, la prizona doktoro ankaŭ
petis demeti rimenojn, sed kolonelo Ferrari malpermesis tion.</p>
        <p>— Alportu tranĉilon tuj!</p>
        <p>Voĉo de Montanelli restis trankvila, sed lia vizaĝo
blankiĝis pro kolero. La serĝento elpoŝigis faldeblan tranĉilon,
kliniĝis super Ojstro kaj komencis distranĉi rimenojn stringintajn
liajn brakojn. Tamen li faris tion mallerte, tial lia manipulado nur
pliigis ties negativan efikon. Ojstro ektremis kaj dentopremis sian
lipon pro kroma doloro.</p>
        <p>Montanelli rapide proksimiĝis al li: — Vi ne povas,
donu la tranĉilon al mi.</p>
        <p>— Aĥ-ĥ-ĥ!</p>
        <p>Ojstro etendis flanken la brakojn kun longa ĝoja
enspiro. Post momento Montanelli distranĉis rimenojn sur liaj maleoloj.</p>
        <p>— Senkatenu lin, serĝento, kaj poste aliru al mi. Mi
volas interparoli kun vi.</p>
        <p>Li staris ĉe la fenestro kaj rigardis laboron de
soldatoj senkatenantaj la arestiton. La serĝento aliris.</p>
        <p>— Nun, — Montanelli diris, — rakontu al mi pri ĉio
okazinta ĉi tie lastatempe.</p>
        <p>La serĝento volonte komunikis ĉion, kion li sciis
pri malsano de Ojstro, pri "disciplinaj rimedoj", pri malsukcesa provo
de la kuracisto helpi.</p>
        <p>— Sed mi opinias, via eminenco,  — aldonis li,  —
ke la kolonelo volis tiamaniere akiri depozicion.</p>
        <p>— Depozicion?</p>
        <p>— Jes, via eminenco, antaŭihieraŭ mi aŭdis, ke la
kolonelo proponis al li demeti rimenojn, — la serĝento rapide
ekrigardis Ojstron, — se li konsentos respondi unu demandon…</p>
        <p>Montanelli pugnigis sian manon kuŝantan sur
fenestrobreto. Soldatoj interŝanĝis la rigardojn. Ili ĝis nun neniam
vidis la ĝentilan kardinalon en kolerego.</p>
        <p>Tiutempe Ojstro tute forgesis ilian ĉeeston, ĉar li
ĝuis pro fizika sento de libereco. Li turniĝis, erektis kaj ĝenerale
ekstazis.</p>
        <p>— Vi povas eliri, serĝento, — la kardinalo diris.  —
Ne maltrankviliĝu pri via pseŭda disciplinorompo, ĉar vi komunikis al
mi ĉion laŭ mia peto. Restigu nin solaj kaj faru tiel, ke neniu ĝenu
nin. Post konversacio mi forlasos la kameron.</p>
        <p>Post kiam soldatoj eliris, Montanelli apogis sin sur
fenestrobenko kaj kelkajn minutojn rigardis sunsubiron, por ke Ojstro
povu iomete ripozi.</p>
        <p>— Oni informis min, ke vi volis interparoli kun mi
sole, — komencis li sidiĝante ĉe la dormobenko. — Se vi fartas sufiĉe
bone, do mi estas en via dispono.</p>
        <p>Montanelli parolis en tre frida, imperativa tono,
kiu estis tute nekutima por li. Kiam Ojstron stringis rimenoj, tiu
estis por li ordinara suferanto, sed nun li rememoris ilian lastan
intervjuon kaj senkompatan insulton tiaman. Ojstro plezure kuŝis
metinte la kapon sur unu brakon. Li posedis denaskan talenton de
graciaj pozoj, tial kiam lia kapo estis en ombro, do neniu povus eĉ
supozi, kiujn terurajn suferojn ĵus spertis tiu ĉi viro. Tamen nun, en
sunaj radioj, oni povas vidi lian turmentiĝintan kaj palan vizaĝon, sur
kiu restigis siajn spurojn suferoj okazintaj dum lastaj tagoj. Tial
kolero de Montanelli malaperis.</p>
        <p>— Via malsano estis terura, — diris li. — Mi sincere
bedaŭras, ke mi nenion sciis antaŭe. Alie mi senprokraste ĉesigus tion.</p>
        <p>Ojstro levis la ŝultrojn. — Milito estas milito,  —
diris li malvarme. — Via eminenco rigardas rimenojn teorie de la
kristana vidpunkto, sed la kolonelo rigardas malsame. Li sendube
preferas uzi ilin ne sur sia propra haŭto, kiel en m-m-mia kazo.
Sed tio estas nur afero de p-p-persona oportuneco. En nuna momento mi
estas venkita… Ĉiuokaze, via eminenco, estas tre afable, ke vi
vizitas min. Ĉu eble vi okazigas tion ankaŭ laŭ k-k-kristana moraleco?
Vizitado de malliberuloj.. Aĥ, jes! Mi forgesis… "Tiu, kiu trinkigos
unu el plej mizeraj… [citaĵo el Evangelio] kaj tiel plu. Kvankam tio
ĉi ne estas flataĵo, sed "unu el plej mizeraj" estas devigata vin
danki…</p>
        <p>— Sinjoro Rivarez, — interrompis lin la kardinalo,  —
mi venis ĉi tien pro vi, sed ne pro mi. Se vi ne estus "venkita", kiel
vi mem diris, mi neniam interparolus kun vi denove post nia lasta
rendevuo. Sed vi havas duoblan privilegion: kiel arestito kaj
malsanulo, tial mi ne povis rifuzi vian deziron vidi min. Ĉu vi
efektive volas ion komuniki al mi, aŭ vi invitis min nur por amuziĝi
insultante oldulon?</p>
        <p>Respondo ne sekvis. Ojstro turniĝis kaj kovris la okulojn per unu mano.</p>
        <p>— Mi… tre bedaŭras, ke maltrankviligas vin, — diris
li sible post paŭzo, — bonvolu doni al mi akvon.</p>
        <p>Sur fenestrobenko staris kruĉo da akvo. Montanelli
ekstaris kaj alportis ĝin. Li kliniĝis super la arestito, ĉirkaŭbrakis liajn ŝultrojn kaj iomete
levis lin. Subite li eksentis, ke malvarmaj, malsekaj fingroj de Ojstro
premis lian manon kiel vajco.</p>
        <p>— Donu al mi vian manon pli baldaŭ por momento  —
traflustris Ojstro. — Ho, ja nenio ŝanĝiĝos! Nur por unu minuto!</p>
        <p>Li premis brakon de Montanelli al sia vizaĝo kaj
tuta lia korpo ektremis.</p>
        <p>— Eltrinku akvon, — diris Montanelli.</p>
        <p>Ojstro silente obeis, poste kuŝiĝis kaj refermis la
okulojn. Li mem ne sukcesus ekspliki, kio okazis, kiam  mano de
Montanelli tuŝis lian vizaĝon. Li konsciis nur, ke dum lia tuta vivo
okazis nenio pli terura.</p>
        <p>Montanelli altiris seĝon pli proksime al la
dormobenko kaj eksidis. Ojstro kuŝis senmove kiel kadavro kun
mortkolora, senviva vizaĝo. Post longa paŭzo li malfermis la okulojn
kaj fiksis sian rigardon sur la kardinalo.</p>
        <p>— Mi dankas vin, — li diris, — Mi… bedaŭras. Pri kio vi demandis min?</p>
        <p>— Vi ne estas preta konversacii, se vi volas ion diri
al mi, tiam mi venos morgaŭ.</p>
        <p>— Bonvolu resti, via eminenco. Mi fartas bone.
Kelkajn lastajn tagojn mi iom malfortiĝis. Parte tio estis simulado, se
vi demandos la kolonelon, tiu konfirmos tion.</p>
        <p>— Mi preferas mem konkludi — kviete respondis Montanelli.</p>
        <p>— La kolonelo preferas la samon. Iufoje liaj
konkludoj okazas spritaj. Tion estas malfacile supozi, kiam oni lin
v-v-vidas, sed lian kapon vizitas originalaj ideoj. Lastan merkredon
vespere, se mi ne eraras, ĉar tempo miksiĝis en mia kapo, mi petis lin
doni al mi dozon da opio. Tion ĉi mi precize memoras. Li venis ĉi tien
kaj deklaris: oni d-d-donos al mi opion kondiĉe, se mi komunikos nomon
de homo malŝlosinta la pordon antaŭ mia eskapo. "Se vi reale estas
malsanulo, tiam vi konsentos komuniki, se ne, tiam mi juĝos vian
rifuzon, kiel pruvo de via simulado". Mi eĉ ne povis supozi, kiel
k-k-komike aspektos lia deklaro. Amuza k-k-kuriozaĵo…</p>
        <p>El lia brusto aperis laŭta, akresona rido. Poste li
subite turniĝis al la silenta kardinalo kaj ekparolis tiel haste, ke
lia balbutado estis preskaŭ nekomprenebla.</p>
        <p>— Ĉu vi ankaŭ r-r-rigardas tion ĉi amuza? Nu, certe,
ne.  Vi r-r-religiaj personoj  ne havas senton de humuro. Vi
akceptas ĉion tragike. Ekzemple, tiunokte, en la katedralo, kiel solene
vi aspektis! Mia figuro vestita kiel pilgrimulo ne taŭgis por
k-k-komparo kun vi. Eĉ nun vi vidas n-n-nenion komikan en via vizito al
mi.</p>
        <p>Montanelli ekstaris.</p>
        <p>— Mi venis aŭskulti vin laŭ via peto, sed mi vidas,
ke vi estas tro emociiĝinta por ion diri. La kuracisto donos al vi
sedativon kaj vi devas dormi, morgaŭ mi revenos.</p>
        <p>— Dormi?  Ho, mi ankoraŭ dormos sufiĉe, via
eminenco, kiam vi d-d-donos vian sankcion al la kolonela plano! Unco da
plumbo estas bonega sedativo.</p>
        <p>— Mi ne komprenas vin, — mire diris Montanelli.</p>
        <p>Ojstro reridis.</p>
        <p>— Via eminenco, via eminenco, vereco estas unu el
ĉefaj k-k-kristanaj virtoj! Ĉu vi opinias, ke mi ne scias, kiel insiste
provas la kolonelo akiri vian k-k-konsenton pri milita tribunalo? Ne
rezistu, via eminenco, ĉiuj viaj fratoj prelatoj agus same. Cosi fan
tutti<a l:href="#note_22" type="note">[22]</a>.
Via konsento n-n-nenion malutilos, ja tiu bagatelo ne valoras ĉiujn
viajn sendormajn noktojn, kiujn vi pasigis…</p>
        <p>— Bonvolu haltigi vian ridon por minuto,  —
interrompis lin Montanelli, — kaj diru al mi, de kie vi tion eksciis?
Kiu informis vin pri tio ĉi?</p>
        <p>— Ĉu la kolonelo ne diris al vi, ke mi estas
d-d-diablo, sed ne homo? Ne?  Al mi li ripetis tion ĉi ofte. Mi
iomete scipovas penetri pensojn de aliaj homoj. Vi, via eminenco,
rigardas min kiel ekstreme m-m-malagrablan viron kaj tre volus, ke iu
alia decidus mian sorton kaj samtempe via sentiva konscienco restus en
paco. Ĉu mi pravas?</p>
        <p>— Aŭskultu min, — diris Montanelli kaj eksidis apud
li kun tre grava mieno. — Vi pravas kaj ne gravas kiamaniere vi
malkovris tion ĉi. Kolonelo Ferrari supozas, ke viaj amikoj denove
provos liberigi vin kaj volas preventi tion per… rimedo, kiun vi jam
menciis. Vi vidas, ke mi estas tute sincera kun vi.</p>
        <p>— Verdiremo de via eminenco estas fame konata — diris Ojstro amare.</p>
        <p>— Vi certe scias, — pluigis Montanelli, — ke en
sekularaj aferoj mi ne havas jurisdikcion, mi estas episkopo, sed ne
legato. Tamen en tiu ĉi distrikto mi havas sufiĉe grandan influon, tial
la kolonelo, mi opinias, dubinde efektivigos iujn ekstremajn rimedojn
sen mia, almenaŭ implicita, konsento. Ĝis hodiaŭ mi oponis lian planon.
Nun li insiste inklinigas min al sia flanko asertante, ke ĵaŭde, kiam
popolamaso kolektiĝos por festado, viaj armitaj amikoj provos denove
liberigi vin, kaj rezulte okazos sangoverŝado. Ĉu vi aŭskultas min?</p>
        <p>Ojstro indiferente rigardis la fenestron. Li
turniĝis kaj respondis per laca voĉo.</p>
        <p>— Jes, mi aŭskultas.</p>
        <p>— Ŝajne vi efektive malbone fartas hodiaŭ. Venu mi
morgaŭ matene, por ke vi povu pli serioze eniĝi la aferon.</p>
        <p>— Mi volus fini ĝin hodiaŭ, —  same lace replikis
Ojstro. — Mi atentas ĉion, kion vi diras.</p>
        <p>— Do, — pluigis Montanelli, — se tio estas vero kaj
ekzistas reala danĝero de ribelo, sekve mi prenas grandan respondecon
sur sin oponante al la kolonelo. Mi supozas, ke parte liaj vortoj havas
veron. Aliflanke al mi ŝajnas, ke lia persona antipatio al vi malhelpas
lin esti senpartia kaj devigas pliigi danĝeron. Pri tio mi konvinkiĝis,
kiam mi ekvidis pruvojn de lia indigniga krueleco. — La kardinalo
ekrigardis rimenojn kaj katenon kuŝantajn sur la planko. — Mia konsento
signifas morto por vi. Mia rifuzo rezultigos grandan riskon por vivo de
tute senkulpaj homoj. Mi tre serioze meditis pri tio ĉi kaj penis trovi
racian alternativon Kaj jen kion elpensis mia cerbo.</p>
        <p>— Mortigi min kaj s-s-savi senkulpajn homojn, certe
nur vera kristano kapablas tion ĉi elpensi. "Se la dekstra mano ofendas
cin…" [citaĵo el Evangelio] ktp. Mi eĉ ne havas honoron esti la
dekstra mano de via eminenco. Mi ofendis vin, sekve konkludo estas
klara. Ĉu vi ne povis diri tion ĉi sen tia longa prefaco?</p>
        <p>Ojstro parolis malenergie kaj indiferente, kvazaŭ la
diskutata subjekto lacigis lin.</p>
        <p>— Do, — pluigis li post kurta paŭzo, — ĉu tia estis
decido de via eminenco?</p>
        <p>— Ne.</p>
        <p>Ojstro ŝanĝis sian pozicion, metis ambaŭ brakojn
post la kapo kaj ekrigardis flankon de Montanelli per duonfermitaj
okuloj. La kardinalo sidis en profunda meditado kun la kapo
malleviĝinta sur la bruston kaj fingroj frapetantaj laŭ apogbrako de
lia seĝo. Aĥ, tiu ĉi olda, kutima gestado!</p>
        <p>— Mi tiel decidis, — fine diris Montanelli levante la
kapon, — kiel neniu antaŭe agis. Kiam oni komunikis al mi, ke vi volas
vidi min, mi venis ĉi tien por transdoni decidon de la afero en viajn
manojn.</p>
        <p>— En miajn manojn?</p>
        <p>— Sinjoro Rivarez, mi venis ne kiel kardinalo, aŭ
episkopo, aŭ juĝisto; mi venis kiel unu ordinara homo al la alia.
Mi ne demandos vin pri planoj de via liberigo, kiujn sugestis la
kolonelo, ĉar mi tre bone komprenas, ke tiun ĉi sekreton vi ne
malkovros al mi. Sed starigu vin sur mian lokon. Mi estas maljuna kaj
vivos ne longe. Mi volus eniĝi en mian tombon sen sango sur miaj manoj.</p>
        <p>— Ĉu nun sango forestas sur manoj de via eminenco?</p>
        <p>Montanelli apenaŭ blankiĝis, sed daŭrigis per kvieta
voĉo: — Tutan mian vivon mi kontestis reprezaliojn kaj kruelecon, kie
mi trafis ilin. Mi neniam aprobis mortpunon en ĉiuj ĝiaj formoj. Mi
protestis kontraŭ militaj komisionoj, kiam potencis la antaŭa papo, pro
kio perdis lian favoron. Tutan mian influon ĝis nun mi uzis por
karitato. Konfidu al mi, mi parolas veron. Nun antaŭ mi troviĝas
malfacila dilemo. Se mi rifuzos planon de la kolonelo, tiam mi ĵetos la
urbon en danĝeron de ribelo kaj ĝiaj konsekvencoj; se mi provos savi
vivon de unu homo, kiu blasfemis kontraŭ mia religio, kiu multfoje
insultis min persone… Cetere, tio ĉi ne gravas. Mi firme kredas, ke,
se lia vivo estos savita, do li uzos ĝin por malbono, tamen temas pri
homa vivo…</p>
        <p>Li paŭzis kaj reparolis: — Sinjoro Rivarez, ĉio,
kion mi sciis pri via antaŭa agado, prezentas vin en miaj okuloj kiel
viron malbonan, kruelan, kiun kapablas haltigi neniu obstaklo. Parte mi
same opinias nun. Tamen dum du lastaj semajnoj mi konvinkiĝis, ke vi
estas brava viro kaj fidela al viaj amikoj. Vi ricevis amon kaj admiron
de soldatoj, kion sukcesas ne ĉiu. Povas esti, ke mi eraras kaj vi
estas pli bona viro, ol vi ŝajnas al mi. Al tiu, pli bona viro, mi
apelacias kaj petas diri al mi elkore, se li estus sur mia loko: kion
li efektivigus?</p>
        <p>Post longa silento Ojstro ekrigardis Montanelli:  —
Ĉiuokaze mi decidus ĉion mem kaj ne timus respondecon pro siaj agoj. Mi
ne demandus aliajn homojn hipokrite kaj malkuraĝe, kiel preferas agi
kristanoj, solvi miajn problemojn!</p>
        <p>Vortoatako estis tute neatendita kaj ĝia impeteco
tiel kontrastis kun antaŭa indiferenteco de Ojstro, ke ŝajnis li
forĵetis maskon de sia vizaĝo.</p>
        <p>— Ni ateistoj, — daŭris li furioze, — opinias, ke
homo devas porti sian ŝarĝon ĝisfine, malgraŭ ĝia pezo, se li ĝin
prenis propravole! Se li ne sukcesos porti ĝin kaj falos, tiam li
kulpos mem. Sed kristano lamentas kaj apelacias al sia dio, al siaj
sanktuloj aŭ, se tiuj ne helpas, eĉ al siaj malamikoj, por trovi ies
dorson, sur kiun li povus translokigi sian ŝarĝon. Ĉu ekzistas regulo
en via biblio, en via misalo aŭ en iu farisea teologia libro, kiu
parolas pri tio, ke vi devas viziti min kaj meti vian demandon? Ĉu vi
pensas, ke mia propra ŝarĝo ne sufiĉas kaj do necesas aldoni
ankaŭ  vian respondecon sur miajn ŝultrojn? Rememoru vian Jesuon,
kiu estis postulema ĝis lasta groŝo, do agu same! Finfine vi mortigos
nur ateiston, viron, kiu elstaras el ordinarularo, kaj tio ne estos
granda krimo, certe!</p>
        <p>Li paŭzis, enspiris plenan bruston kaj daŭris kun
sama pasio: — Kaj VI parolas pri krueleco! Eĉ tiu dikpuga azeno ne
sukcesus tiel turmenti min dum tuta jaro, kiel turmentis vi min kelkajn
minutojn. Lia intelekto ne sufiĉas por tio. Ĉio, kion li kapablas
elpensi, estas streĉado de rimenoj, kaj poste liaj risurcoj konsumiĝas.
Ĉiu malsaĝulo povas samon efektivigi! Kaj vi… "Bonvolu subskribi vian
propran mortoverdikton. Mi estas tro korfavora, por fari tion per mia
mano". Ho! Nur kristano povas proponi tiun ĉi fiaĵon… ĝentila,
kompatema kristano, kiu paliĝas, kiam vidas rimenojn ege stringantajn
fremdan korpon. Mi devus supozi, kiam vi venis ĉi tien kiel korfavora
anĝelo,  kiun indignigis "barbareco de la kolonelo", ke reala
turmentado nur komenciĝas! Kial vi tiel rigardas min? Certe konsentu
kaj iru hejmen tagmanĝi. La tuta ludo ne valoras kandelon. Diru al via
kolonelo, ke li povas min pafmortigi, aŭ pendumi, aŭ rosti vivan pro
lia plezuro, nur faru ĉion kiel eble plej baldaŭ!</p>
        <p>Ojstro estis tute nerekonebla. Li furioziĝis, tremis
kaj spiregis, liaj okuloj rebrilis kun verda reflekto, kiel okuloj de
sovaĝa kato.</p>
        <p>Montanelli rigardis lin silente. Li nenion komprenis
en tiu ĉi torento de frenezaj riproĉoj, sed li komprenis, ke saman
ekstazon povas sperti nur homo trafinta ekstremon. Tial li forgesis
antaŭajn insultojn.</p>
        <p>— Trankviliĝu, — li diris. — Mi ne volis martirigi
vin. Mi ankaŭ ne volis ŝarĝi vin plu transdonante mian respondecon.
Neniu viva kreaĵo rajtas riproĉi min pri tio…</p>
        <p>— Tio estas malvero! — ekkriis Ojstro kaj liaj okuloj
fulmis. — Kaj episkopeco?</p>
        <p>— Episkopeco?</p>
        <p>— Aĥ! Ĉu vi forgesis ĝin?  Forgeso estas tiel
simpla! "Se vi ekvolos, Arturo, mi rifuzos…"  Mi jam estis
devigita decidi vian vivon anstataŭ vi mem.., kiam mi estis deknaŭjara!
Se tio ne estus tiel abomena,  tio indus amuzon.</p>
        <p>— Stop! — ekkriis  Montanelli kaj ĉirkaŭbrakis
sian kapon, poste li despere mallevis la brakojn, malrapide proksimiĝis
al la fenestro, eksidis sur fenestrobenkon kaj premis sian frunton al
krado. Ojstro tremis kaj atente rigardis lin.</p>
        <p>Montanelli stariĝis kaj revenis al Ojstro. Liaj
lipoj estis palaj kiel cindro.</p>
        <p>— Mi tre bedaŭras, — diris li penante aspekti en sia
kutima kvieta maniero, — sed mi devas iri hejmen. Mi … malbone fartas.</p>
        <p>Li tremis kvazaŭ li febris. Tuta furiozeco de Ojstro tuj malaperis.</p>
        <p>— Padre, ĉu vi ne vidas…</p>
        <p>Montanelli deflankiĝis kaj haltis.</p>
        <p>— Nur ne tio! — traflustris li. — Dio mia, ĉio, sed
ne tio! Mi freneziĝas…</p>
        <p>Ojstro levetiĝis, apogis sin per kubuto kaj prenis
tremantajn manojn de Montanelli en la siaj: — Padre, ĉu vi ne
komprenas, ke mi reale ne dronis?</p>
        <p>Manoj, kiujn li tenis, subite malvarmiĝis. Venis
profunda silento. Poste Montanelli genufleksis kaj metis sian kapon sur
bruston de Ojstro.</p>
        <subtitle>* * *</subtitle>
        <p>Kiam li levis la kapon, la suno jam subiris kaj ĝia
lasta rebrilo estis estingiĝanta en okcidento. Ili  forgesis
tempon kaj lokon, vivon kaj morton, kaj tion, ke ili estis malamikoj.</p>
        <p>— Arturo, — traflustris Montanelli, — ĉu vi reale resurektis kaj revenis al mi?</p>
        <p>— Resurektis… — ripetis Ojstro kaj ektremis. Li
metis sian kapon sur brakon de Montanelli, kaj tiam ekŝajnis, ke
patrino karesas sian malsanan infanon.</p>
        <p>— Vi revenis.., vi revenis finfine!</p>
        <p>Ojstro ekspiregis.</p>
        <p>— Jes, — diris li, — kaj vi devas batali pro mi aŭ mortigi min.</p>
        <p>— Ho, silentiĝu, carino<a l:href="#note_1" type="note">[1]</a>!
Forgesu ĉion! Ni ambaŭ kvazaŭ du infanoj vagadis en obskuro kaj ŝajnis
kiel fantomoj unu al la alia. Nun ni renkontiĝis kaj eliris en lumon.
Mia malfeliĉa knabo, kiel vi ŝanĝiĝis! Oceanaj ondoj de mizero pasis
super via kapo… super vi, kiu antaŭe entenis tiom da ĝojo de vivo!
Arturo, ĉu reale tiu estas vi? Mi tre ofte sonĝis, ke vi estas apude,
sed post vekiĝo trovis nur mallumon kaj malplenon. Ĉu eble sonĝo
daŭras? Donu al mi ion materialan, por ke mi povu konvinkiĝi. Rakontu,
kiel ĉio okazis!</p>
        <p>— Ĉio okazis sufiĉe simple. Mi kaŝis min en negocia
ŝipo kaj atingis Sudan Amerikon.</p>
        <p>— Kaj tie?</p>
        <p>— Tie mi vivis, se oni povas tiel diri… Ho, de
tiam, kiam vi instruis al mi filozofion en la teologia seminario, mi
spertis multon! Vi diris, ke sonĝis min… Mi vin sonĝis ankaŭ…</p>
        <p>Li ektremis kaj paŭzis.</p>
        <p>— Tio estis, — li daŭris abrupte, — kiam mi laboris
en minejo en Ekvadoro…</p>
        <p>— Kiel ministo?</p>
        <p>— Ne, kiel helpanto de ministo kune kun kulioj. Ni
loĝis en barako staranta apud faŭko de la minejo. Tiam mi suferis pro
sama malsano, kvankam mi ĉiutage portis pezajn ŝtonojn sub la arda
suno. Unu nokton mi sonĝis, kiel vi malfermis la pordon. Vi tenis
enmane krucifikson, kiu similis krucifikson pendantan surmure ĉi tie.
Vi preĝis kaj pasis preter mi tre proksime. Mi ekkriis petante vin iel
ajn helpi al mi: doni venenon aŭ tranĉilon, por ĉesigi miajn suferojn
antaŭ mia freneziĝo… Kaj vi, aĥ…!</p>
        <p>Per unu mano li kovris siajn okulojn kaj per la alia tenis Montanelli.</p>
        <p>— Laŭ via vizaĝo mi vidis, ke vi aŭdis min, sed vi eĉ
ne rigardis mian flankon kaj plu preĝis. Poste vi kisis la krucifikson,
turniĝis kaj traflustris: — Mi tre kompatas vin, Arturo, sed mi ne
rajtas aperigi miajn sentojn… Li ekkoleros. Tiam mi ekrigardis
Kriston kaj ekvidis, ke lia ligna imago ridas… Poste mi rekonsciiĝis,
ekvidis  la barakon kaj kuliojn kun ties lepro, kaj komprenis, ke
por vi pli gravas favoro de via diabla dio, ol mia savado el la infero.
Kaj mi tion ĉi memorfiksis. Sed nun, kiam vi tuŝis min, mi tuj ĉion
forgesis, kvankam mi same estas malsana. Ja mi amis vin iam… Tamen
nuntempe inter ni povas okazi nenio, krom milito, milito, milito… Por
kio vi tenas mian manon? Ĉu vi ne komprenas, ke dume vi kredas vian
Jesuon ni estos malamikoj?</p>
        <p>Montanelli klinis sian kapon kaj kisis vunditan
manon de Ojstro: — Arturo, kiel mi povas ne kredi lin? Se mi konservis
mian konfesion dum la pasintaj teruraj jaroj, ĉu mi povas dubi lin nun,
kiam li redonis vin al mi? Rememoru, ja mi estis certa, ke mi mortigis
vin.</p>
        <p>— Vi ankoraŭ sukcesos efektivigi tion ĉi.</p>
        <p>— Arturo!</p>
        <p>Tio estis krio de aktuala teruro, sed Ojstro
pluigis, kvazaŭ li nenion aŭdis: — Estu ni honestaj ĝisfine. Ni ne
povas manpremi super la profunda abismo, kiu disigas nin. Se vi ne
sukcesos aŭ ne ekvolos rezigni tiun objekton, — li ekrigardis la
krucifikson pendantan surmure, — tiam donu vian sankcion al la
kolonelo…</p>
        <p>— Sankcion! Dio mia… sankcion… Arturo, sed mi amas vin!</p>
        <p>Vizaĝon de Ojstro misformis grimaco de doloro.</p>
        <p>— Kiun vi amas pli, min aŭ tiun ĉi aĵon?</p>
        <p>Montanelli malrapide ekstaris. Teruro penetris lian
animon kaj alpremis liajn ŝultrojn. Li sentis sin malforta, maljuna kaj
velkinta, kiel folio, kiun tuŝis frosto. Li vekiĝis, lia sonĝo finiĝis
kaj antaŭ li denove aperis darka malpleno.</p>
        <p>— Arturo, kompatu min almenaŭ iomete!</p>
        <p>— Ĉu vi kompatis min, kiam mi pro via mensogo iĝis
sklavo sur sukeraj plantejoj? Vi tremas nun… Aĥ, tiuj korfavoraj
sanktuloj! Laŭ volo de dio vi pentas siajn pekojn kaj vivas plu.
Samtempe via filo mortas! Vi diris, ke amas min… Via amo estas sufiĉe
kara por mi! Ĉu vi efektive pensas, ke post kelkaj mildaj vortoj al mi,
antaŭa Arturo revenis? Ja mi lavis manĝilaron en abomenaj bordeloj kaj
purigis ĉevalejojn de kreolaj farmuloj, kiuj mem similis bestaron. Mi
estis histriono en vaganta varieteo, helpanto de matadoroj en korido.
Mi obeis ĉiun nigran beston, kiu sukcesis alpremi mian kolon per sia
piedo. Min oni malsatigis, opresis, senhonorigis. Mi, etendante manon,
petis manĝrestaĵon, eĉ kovritan per ŝimo, sed ricevis rifuzon, ĉar unue
oni nutris hundojn. Por kio mi rakontas tion ĉi al vi? Ĉu eblas mencii
ĉion? Kaj nun… vi amas min! Ĉu via amo al mi egalas vian amon al dio?
Ho, kion li okazigis por vi, tiu ĉi neŝanĝebla Jesuo?  Ĉu li
suferis pro vi tiel, kiel suferis mi?  Pro kio vi amas lin pli ol
min?  Pro alnajlitaj brakoj? Tiam vidu la miajn! Vidu tie, kaj
tie, kaj tie…</p>
        <p>Li disŝiris sian ĉemizon kaj montris timigajn cikatrojn.</p>
        <p>— Padre, via dio estas trompulo. Liaj vundoj kaj
suferoj estas falsaj! Nur mi rajtas esti en via koro! Padre, ekzistas
neniuj aliaj torturoj, kiujn mi spertis pro vi. Se vi nur scius, kion
mi travivis! Tamen mi ne volis morti. Mi superis ĉiujn suferojn kaj
hardigis mian animon per tolereco, ĉar mi strebis reveni kaj komenci
batalon kontraŭ via dio. Tiu celo estis mia ŝildo, kiu gardis mian
koron kontraŭ freneziĝo kaj morto. Kaj nun reveninte, mi revidas lin
sur mia loko, tiun ĉi pseŭdan viktimon, kiu estis krucumita ses horojn
kaj poste resurektis. Padre, min oni krucumadis kvin jarojn kaj mi
ankaŭ resurektis! Kion vi faras kun mi? Kion vi faras kun mi?..</p>
        <p>Li paŭzis. Montanelli sidis senmove, kiel ŝtona
idolo, kaj similis mortinton, kiu stariĝis el ĉerko. Kiam Ojstro
komencis akuzi lin, li ektremis, kiel pro bato de vipo, sed nun li
trankviliĝis.</p>
        <p>Post longa silento li ekparolis per senviva, paca
voĉo: — Arturo, ekspliku al mi vian deziron pli klare, ĉar mi ne povas
kompreni. Kion vi petas de mi?</p>
        <p>Ojstro turnis al li sian palan vizaĝon.</p>
        <p>— Mi petas nenion. Ne eblas devigi ami. Vi rajtas
libere preferi el ni ambaŭ tiun, kiu estas pli kara por vi. Se vi
elektos lin, tiam restu kun li.</p>
        <p>— Mi ne komprenas, — Montanelli ripetis lace. — Pri
kiu elekto vi parolas? Mi ne povas elstreki la pasintecon.</p>
        <p>— Vi devas elekti unu el ni. Se vi amas min, tiam
demetu vian krucon de la kolo kaj iru kune kun mi. Miaj amikoj preparas
novan eskapon por mi kaj vi povas kontribui. Se ni sukcesos kaj trovos
nin ekster la limo, tie vi publike anoncos, ke mi estas via filo. Se
via amo al mi ne sufiĉas kaj tiu ĉi ligna idolo estas pli kara por vi,
tiam iru al la kolonelo kaj diru, ke vi konsentas. Tamen ĉi-kaze
forlasu min urĝe, por ke mi plu ne turmentiĝu! Mi suferos plu sen vi.</p>
        <p>Montanelli levis la kapon. Li komencis kompreni lian deziron.</p>
        <p>— Mi komunikiĝos kun viaj amikoj, certe. Sed… iri
kune kun vi… ne. Tio ne eblas, ja mi estas sacerdoto.</p>
        <p>— Mi ne akceptos favoron de sacerdoto. Mi ne volas
kompromisojn plu, padre. Mi sufiĉe jam suferis pro ili. Vi devas abdiki
vian postenon aŭ kapitulaci antaŭ la kolonelo.</p>
        <p>— Kiel mi povas kapitulaci, Arturo?</p>
        <p>— Tiam forlasu vian dion! Elektu min aŭ lin. Ĉu vi
volas disigi egalparte vian amon inter ni: duonon al mi kaj duonon al
via satana dio? Mi ne bezonas liajn restaĵojn. Se vi apartenas al li,
do vi ne apartenas al mi.</p>
        <p>— Vi disŝiras mian koron je du partoj! Arturo,
Arturo! Vi frenezigas min!</p>
        <p>Ojstro frapis permane ĉe la muro.</p>
        <p>— Vi povas elekti inter ni, — ripetis li.</p>
        <p>Montanelli prenis de la brusto kaŝitan etan paperon. — Vidu — diris li.</p>
        <p>
          <emphasis>"Mi kredis vin
samkiel dion. Sed dio estas argila idolo, kiun oni povas disbati per
martelo, kaj vi mensogis al mi la tutan vivon."</emphasis>
        </p>
        <p>Ojstro ekridis kaj redonis sian malnovan letereton.</p>
        <p>— Kia belega estas la deknaŭjara aĝo!
Efektive  preni martelon kaj rompi aĵon estas tre simple. Same
simpla tio estas hodiaŭ, kvankam mi mem trafis sub martelo.  Kio
koncernas vin, do vi ankoraŭ  trovos multajn homojn, kiujn vi same
trompos, kaj ne timu, ke ili iam senmaskigos vin.</p>
        <p>— Kiel vi volas, — diris Montanelli. — Eventuale mi
sur via loko agus same senkompate, tion nur dio scias. Mi ne povas
okazigi tion, kion vi postulas, Arturo, sed ĉion, kion mi kapablas, mi
nepre efektivigos. Mi kontribuos vian eskapon kaj, kiam vi estos en
sendanĝero, okazos akcidento kun mi: aŭ mi falos en abismon, aŭ mi
eltrinkos venenon anstataŭ sedativon. Elektu, kion vi preferas? Nenion
alian mi povas fari. Tio estos granda peko, sed mi esperas, ke dio
pardonos min, ja li estas pli korfavora…</p>
        <p>Ojstro etendis al li siajn manojn: — Ho, tio estos
troa! Estos troa! Kion mi faris, ke vi tiel perceptas miajn eldiraĵojn.
Kvazaŭ mi volas venĝi al vi! Ĉu vi ne vidas, ke mi volas savi vin? Kiam
vi finfine komprenas, ke mi amas vin?</p>
        <p>Li reprenis manojn de Montanelli kaj komencis kovri
ilin per siaj kisoj kaj larmoj.</p>
        <p>— Padre, iru kune kun ni! Kio ligas vin kun la morta
mondo de sacerdotoj kaj idoloj? Ja ili estas cindro de la pasintaj
jarcentoj! Ili jam forputris kaj disvastigas nur venenon kaj koton!
Forlasu tiun ĉi pestan eklezion kaj iru kune kun ni al lumo! Padre, ni
estas vivo kaj juneco, ni estas eterna printempo, ni estas futuro!
Padre, aŭroro jam baldaŭ venos, ĉu vi volas vidi sunleviĝon? Vekiĝu kaj
forgesu noktajn koŝmarojn, komencu vian vivon denove! Padre, mi ĉiam
amis vin, ĉiam, eĉ tiam, kiam vi mortigis min…  Ĉu vi mortigos
min dufoje?</p>
        <p>Montanelli haste eltiris siajn manojn. — Ho, dio,
kompatu min! — li ekkriis. — ARTURO, VI HAVAS  LA PATRINAJN OKULOJN!</p>
        <p>Venis profunda, longa silento. Ili interrigardis unu
la alian en griza duonobskuro kaj ambaŭ ties koroj malvarmiĝis pro
teruro.</p>
        <p>— Diru al mi ion ankoraŭ — traflustris Montanelli.  —
Donu almenaŭ iun esperon!</p>
        <p>— Ne. Mi bezonas vivon, nur pro batalo kontraŭ
sacerdotoj. Mi ne estas homo, sed tranĉilo! Se vi konservos mian vivon,
sekve sankcios uzon de tranĉilo.</p>
        <p>Montanelli turniĝis al la krucifikso.</p>
        <p>— Dio! Ĉu vi aŭdas?..</p>
        <p>Lia voĉo malaperis en malproksimo. Respondo ne
sekvis. Mokema diablo vekiĝis denove en Ojstro.</p>
        <p>— Alvoku lin pli laŭte, ŝajne li nun dormas…</p>
        <p>Montanelli erektis, kvazaŭ pro tio, ke lin oni
frapis. Minuton li staris rigardante antaŭen. Poste li eksidis sur
randon de la dormobenko, kovris la vizaĝon permane kaj ekploregis.
Longa tremado pasis tra korpo de Ojstro kaj frida ŝvito aperis sur lia
frunto. Li sciis signifon de tiuj larmoj.</p>
        <p>Tial li tiris litkovrilon sur sian kapon, por ne
aŭdi ploregon. Verŝajne li devas morti, li, kiu estis tia vigla kaj
vivoplena. Sed plorego aŭdiĝis en liaj oreloj, penetris lian cerbon kaj
sangon.</p>
        <p>Montanelli ploregis kaj larmoj gutis inter liaj
fingroj. Fine li eksilentis kaj, kiel infano, sekigis siajn okulojn per
naztuko. Li ekstaris kaj la naztuko falis de sur lia genuo sur la
plankon.</p>
        <p>— Plua konversacio estos vana. — li diris. — Ĉu vi komprenis min?</p>
        <p>— Mi komprenis, — respondis Ojstro apatie. — Tio ne
estas via kulpo. Via dio estas malsata kaj bezonas nutraĵon.</p>
        <p>Montanelli turniĝis al li. Veninta silento estis pli
terura ol tombo, kiun oni devos elfosi por unu el ili. Ambaŭ rigardis
unu la alian, kiel amantoj, kiujn oni perforte disigis, nekapablaj
superi aperintan barieron.</p>
        <p>Ojstro estis la unua, kiu mallevis siajn
okulojn. Li premiĝis kaŝante la vizaĝon kaj Montanelli komprenis sencon
de lia gesto, kiu signifis "Foriru!" Li turniĝis kaj forlasis la
kameron. Post unu momento Ojstro elbenkiĝis kaj ekkriis: — Ho, mi ne
sukcesos eltoleri tion! Padre, revenu! Revenu!</p>
        <p>La pordo estis ŝlosita. Li longe ĉirkaŭrigardis la
kameron kaj konstatis, ke ĉio finiĝis. Galileano konkeris<a l:href="#note_23" type="note">[23]</a>.</p>
        <p>En la prizona korto tutan nokton milde flustris
herbo, kiu baldaŭ velkos pro ĝia elradikigo per fosilo. Ojstro sole
kuŝis en obskuro kaj ploris…</p>
      </section>
      <section id="_ĉapitro_7_pafmortigo">
        <title>
          <p>Ĉapitro 7. Pafmortigo</p>
        </title>
        <p>Marde matene okazis la milita tribunalo, kiu daŭris
ne longe, nur dudek minutojn, ĉar fakte ĝi estis simpla formalaĵo. La
proceso ne bezonis multan tempon, ĉar forestis advokato. Kiel
atestantoj ĝin pertoprenis la vunditaj spiono kaj la oficiro kune kun
kelkaj soldatoj. Verdikto jam estis preparita kaj havis neoficialan
konsenton de Montanelli, tial juĝistoj (kolonelo Ferrari, majoro de
dragonoj kaj du oficiroj de la svisa gvardio) estis malmulte okupitaj.
Oni tralegis aŭdeble la kondamnon, la atestantoj konfirmis depoziciojn,
la verdikto estis subskribita kaj anoncita por la arestito kun konvena
soleneco. Li aŭskultis ĝin silente kaj, kiam oni demandis lian lastan
deziron laŭkutime, li  nur senpacience svingis la brakon. Sur lia
brusto estis kaŝita la naztuko, kiun faligis Montanelli en lia kamero.
Li ploris super ĝi kaj kisis ĝin la tutan nokton, kvazaŭ ĝi estis viva
kreaĵo. Lia vizaĝo estis pala kaj senviva, sur la okuloj restis spuroj
de larmoj. Vorto el la verdikto "pafmortigi" neniel efikis lin, nur
liaj pupiloj iomete plilarĝiĝis.</p>
        <p>—  Forkonduku la arestiton en lian kameron, — ordonis
la komandanto, kiam ĉiuj formalaĵoj finiĝis, kaj la serĝento, apenaŭ
detenante larmojn, tuŝis ŝultron de la senmova figuro. Ojstro iomete
ektremis kaj turnis sin.</p>
        <p>— Aĥ, jes. Mi forgesis, — li diris.</p>
        <p>Sur vizaĝo de la kolonelo aperis io simila al
kompato. Li estis nekruela homo laŭnature kaj iomete hontis siajn agojn
okazintajn dum la pasinta monato. Tial nun, kiam lia celo estis
atingita, li estis preta permesi malgrandajn koncesiojn.</p>
        <p>— Vi ne estos rekatenita, — li diris rigardante la
ŝvelintajn pojnojn de Ojstro. — Vi troviĝos en la sama kamero. — Kaj
aldonis al sia nevo: — Kamero por mortkondamnitoj estas tro malseka kaj
darka, tial mi opinias, ke sekvi formalaĵon ne necesas.</p>
        <p>Li ektusis, ŝanĝis pozon de siaj piedoj kaj vokis la
serĝenton, kiu jam estis forlasanta la ĉambron kune kun la arestito.</p>
        <p>— Atendu, serĝento! Mi volas interparoli kun li.</p>
        <p>Ojstro neniel reagis, kvazaŭ li nenion aŭdis.</p>
        <p>— Se vi volas ion komuniki al viaj amikoj aŭ
parencoj… Ĉu vi havas parencojn, mi supozas?</p>
        <p>Respondo ne sekvis.</p>
        <p>— Bone, meditu kaj diru al mi aŭ al la pastro. Mi
promesas, ke transdona neglekto ne okazos. Cetere, pli bone komuniku
vian mesaĝon al la pastro, kiu restos kune kun vi la tutan nokton. Se
vi havas alian deziron…</p>
        <p>Ojstro levis la okulojn: — Diru al la pastro, ke mi
preferas resti sola. Mi havas neniujn amikojn kaj mesaĝojn.</p>
        <p>— Tamen vi bezonas konfeson.</p>
        <p>— Mi estas ateisto. Restigu min en paco.</p>
        <p>Li diris ĉion kviete, sen defio kaj agaco, kaj
malrapide daŭrigis sian pasadon. Ĉe la pordo li haltis.</p>
        <p>— Mi forgesis, kolonelo. Okazigu unu vian favoron.
Ordonu, ke miajn okulojn kaj manojn oni restigu liberaj. Mi staros
kviete.</p>
        <subtitle>* * *</subtitle>
        <p>Merkrede dum sunleviĝo oni alkondukis Ojstron en la
prizonan korton. Lia lameco estis rimarkebla pli ol kutime: li
malfacile moviĝis apoginte sin sur brakon de la serĝento. Sed mieno de
laca obeo jam forlasis lian vizaĝon. Teruro, preminta lin en malplena
silento, kaj sonĝoj pri mondo de ombroj, malaperis kune kun nokto
generinta ĝin. Kiam la suno ekbrilis kaj li ekvidis siajn malamikojn,
batalema spirito vekiĝis kaj lia timo svenis.</p>
        <p>Ses karabenistoj prepariĝis por ekzekuto kaj staris
kontraŭ la muro kovrita per hedero. Sur ĝiajn ruinojn Ojstro trafis dum
sia malsukcesa eskapo. Soldatoj kun karabenoj apenaŭ detenis larmojn.
Ilin timigis imago pri tio, ke ilin oni komisiis pafmortigi Ojstron.
Tiu ĉi homo kun liaj spriteco, gaja kaj infekta rido, serena braveco,
kiel sunradio lumigis iliajn monotonajn kaj sopirajn vivojn, tial tio,
ke nun li devas akcepti morton el iliaj manoj, ŝajnis al ili kiel
eklipso dum la sunplena tago.</p>
        <p>Sub granda figujo en la korto lin atendis tombo. Ĝin
elfosis nokte  nevolaj manoj kaj larmoj falis sur fosilon.
Kiam li estis preteriranta,  li ekrigardis en la nigran kavon kun
rideto, ekvidis velkintan herbon kaj  longe enspiris, ĝuante per
aromo de freŝa tero.</p>
        <p>Apud la arbo la serĝento haltis. Ojstro
ĉirkaŭrigardis kaj gaje demandis lin: — Ĉu mi devas stari ĉi tie,
serĝento?</p>
        <p>Tiu silente kapjesis. Kvazaŭ iu peco ŝtopis lian
gorĝon kaj do li povis paroli nenion, kvankam pro tio dependus lia
vivo. La korton venis ĉiuj: la komandanto kune kun lia nevo, la
leŭtenanto de karabenistoj, kiu estris la ekzekuton, la kuracisto kaj
la pastro. Ili elstariĝis antaŭen kun gravaj mienoj, por ne perdi
senton de sia digno sub gajaj okuloj de Ojstro.</p>
        <p>— Bonan matenon, sinjoroj! Aĥ, kaj via riverenco venis ĉi tien ankaŭ!</p>
        <p>— Kiel vi fartas, kapitano? Nuna nia renkontiĝo estas
por vi pli plezura, ol la antaŭa, ĉu ne? Mi vidas vian brakon pansitan,
ĉar mi maltrafis tiam kaj ne sukcesis vin mortigi. Tiuj soldatoj hodiaŭ
celos pli bone. Ĉu ne, bravuloj? — Li ekrigardis malserenajn vizaĝojn
de karabenistoj. — Hodiaŭ oni ne bezonas bandaĝojn. Nu, kiel vi
aspektas tiel malgaje? Estu viglaj kaj faru vian laboron lerte. Baldaŭ
ĝi ofte okazos, tial praktiku nun kiel eble plej bone!</p>
        <p>— Filo mia, — interrompis lin la pastro
proksimiĝinte, kiam la aliaj deflankiĝis, por restigi ilin solaj,  —
post kelkaj minutoj vi prezentiĝos al via kreinto. Ne perdu restintan
tempon por pento. Pripensu, mi petegas vin,  kiel vi mortos sen
absolvo, kun viaj pekoj! Kiam vi estos staranta antaŭ via juĝo, tiam
estos malfrue penti. Ĉu vi volas atingi lian majestan tronon kun ŝerco
sur viaj lipoj?</p>
        <p>— Kun ŝerco, via riverenco? Mi pensas, ke vi, sed ne
mi, bezonas predikon antaŭ morto. Kiam ni potencos, tiam ni uzos
kanonojn anstataŭ ses malnovaj karabenoj, kaj vi ekvidos nian ŝercon.</p>
        <p>— VI uzos kanonojn! Ho, malfeliĉulo! Ĉu vi ne
komprenas, ke vi staras sur rando de via terura tombo?</p>
        <p>Ojstro ekrigardis trans sia ŝultro en la freŝan tombon.</p>
        <p>— Kaj via r-r-riverenco opinias, ke, post kiam mi
estos enmetita tien, min oni povas forgesi, ĉu ne?  Eĉ oni
surmetos ŝtonon sur la tombon, por ke mi ne r-r-resurektu "post tri
tagoj", ĉu ne? Ne timu, via riverenco! Mi ne rompu vian monopolion en
malkaraj teatraĵoj.  Mi kuŝos pace kiel m-m-muso, ĝuste tie, kien
oni min metos. Tamen NI uzos kanonojn!</p>
        <p>— Ho, kompatema dio, — ekkriis la pastro, — indulgu tiun ĉi  homon!</p>
        <p>— Amen! — tramurmuris la leŭtenanto de
karabenistoj per basa voĉo. Samtempe la kolonelo kaj lia nevo pie faris
signon de kruco.</p>
        <p>Estis evidente, ke plua admono nenion efektos. La
pastro rifuzis novan provon kaj, flustrante preĝojn, deflankiĝis. Kurta
kaj simpla preparo estis farita senprokraste. Ojstro stariĝis en
indikitan pozicion kaj momente ekrigardis ruĝa-flavajn radiojn de la
leviĝanta suno. Li repetis ne kovri per rubando liajn okulojn kaj la
kolonelo, rigardinte lin, malvolonte konsentis. Ambaŭ forgesis, kian
influon sur soldatoj ili havas.</p>
        <p>Ojstro ridetante ekrigardis karabenistojn kaj ties
brakoj, tenantaj pafilojn, ektremis.</p>
        <p>— Mi estas preta, — li diris.</p>
        <p>Ekzekuto por la leŭtenanto estis la unua, tial li
tre emociiĝis kaj, elstariĝinte antaŭen, ordonis: — Preparu… Celu…
Pafu!</p>
        <p>Ojstro iomete balanciĝis, sed ne falis. Unu kuglo
lanĉita per tremanta brako vundis lian vangon kaj sango kovris la
blankan kravaton. La alia trafis lian kruron super genuo. Kiam fumo
malaperis, soldatoj ekvidis lin staranta kun rideto kaj viŝanta
sangon de sur lia vizaĝo per la kripligita mano.</p>
        <p>— Maltrafa pafo, kamaradoj! — artikulaciis li kaj lia
klara voĉo perpleksigis la malfeliĉajn soldatojn. — Provu ankoraŭfoje!</p>
        <p>Ĝenerala ĝemado kaj murmurado pasis tra la spaliro
de karabenistoj. Ĉiu el ili celis flanken kun sekreta espero, ke kuglo
de najbaro mortigos la arestiton. Sed Ojstro staris kaj ridetis. La
ekzekuto turniĝis en turmenta buĉado. Teruro penetris la soldatojn.
Levinte karabenojn ili aŭskultis furiozajn sakraĵojn de la oficiroj kaj
rigardis la homon, kiu restis viva post ilia pafado.</p>
        <p>La komandanto minacis per sia pugno antaŭ ties
vizaĝoj, kriis kaj mem starigis ilin en necesan pozicion. Li same iom
demoraliziĝis kaj timis rigardi la homon starantan, kvazaŭ nenio
okazis.  Tial li ektremis pro sono de moka voĉo, kiam Ojstro
ekparolis: —  Vi estras trupon de novicoj, kolonelo. Mi ordonu pli
bone. Nun, viroj! Vi, starantaj en la maldekstra alo, tenu viajn
karabenojn pli alte! Ja vi tenas enmane pafilojn, sed ne patojn! Erektu
vin! Nun, preparu… Celu…</p>
        <p>— Pafu — ekkriis la kolonelo startinte antaŭen.</p>
        <p>Estis netolereble, ke tiu ĉi homo komandis sian propran pafmortigon.</p>
        <p>Aperis kelkaj disorganizitaj pafoj kaj soldatoj
rompinte la spaliron, grupiĝis kaj ĉirkaŭrigardis per sovaĝaj okuloj.
Unu el ili ne pafis. Li deĵetis sian karabenon, falis surteren kaj
kriis: — Mi ne povas, ne povas!</p>
        <p>Fumo malrapide difuziĝis en lumo de matenaj
sunradioj. Ili ekvidis, ke Ojstro falis, sed li estas viva. Iom da
tempo soldatoj kaj oficiroj estis kvazaŭ en katalepsio observante
agonion.</p>
        <p>Poste kuracisto kaj kolonelo proksimiĝis al li, ĉar
li, apoginte sin sur unu genuo, leviĝis, ekrigardis soldatojn kaj
reridetis.</p>
        <p>— La dua mistrafo! Provu… denove, viroj… Se vi ne povas…</p>
        <p>Li komencis balanciĝi kaj falis flanken sur herbon.</p>
        <p>— Ĉu li mortis? — mallaŭte demandis la kolonelo.</p>
        <p>La kuracisto genufleksis, metis la manon sur la
sangokovritan ĉemizon kaj respondis: — Ŝajne, jes. Laŭdo al dio!</p>
        <p>— Laŭdo al dio! — la kolonelo ripetis. — Finfine!</p>
        <p>Lia nevo tuŝis lian brakon: — Onklo! Venis la
kardinalo kaj volas eniri!</p>
        <p>— Kio? Tio ne eblas! Mi ne permesas… Kial la gardo
silentas?.. Via eminenco…</p>
        <p>La pordegon oni malfermis kaj refermis. Montanelli
eniris la korton rigardante rekte antaŭen per la okuloj, kiujn plenigis
teruro.</p>
        <p>— Via eminenco! Mi petegas vin, tiu ĉi vidaĵo estas
ne por vi! La ekzekuto ĵus finiĝis…, la korpo ankoraŭ ne…</p>
        <p>— Mi venis vidi lin, — Montanelli diris.</p>
        <p>La kolonelon tiumomente ŝokis voĉo kaj aspekto de la
kardinalo, kiu pasis kiel lunatiko.</p>
        <p>— Ho, dio mia! — subite ekkriis unu el soldatoj kaj
la komandanto haste turniĝis.</p>
        <p>Efektive!</p>
        <p>La sangokovrita korpo ekmoviĝis sur herbo. La
kuracisto kliniĝis super la mortanto kaj metis lian kapon sur sian
genuon.</p>
        <p>— Faru haste!, — ekkriis li despere. — Vi sovaĝuloj,
finmortigu lin pro dio! Ĉesigu liajn turmentojn!</p>
        <p>Sango fluis inter liaj fingroj. Li malfacile tenis
la konvulsian korpon kaj ĉirkaŭrigardis serĉante helpon. La pastro
ankaŭ kliniĝis kaj almetis la krucifikson al lipoj de Ojstro.</p>
        <p>—  Nome de patro kaj filo…</p>
        <p>Ojstro iomete leviĝis de genuo de la kuracisto kaj
per larĝe malfermitaj okuloj ekrigardis la krucifikson. Poste li
malrapide en morta silento per la dekstra trapafita mano forpuŝis ĝin.
Sur vizaĝo de Kristo restis sanga spuro.</p>
        <p>— Padre… Ĉu via dio… nun satiĝis?</p>
        <p>Lia kapo falis sur brakon de la kuracisto.</p>
        <subtitle>* * *</subtitle>
        <p>— Via eminenco!</p>
        <p>Ĉar la kardinalo stuporis, do kolonelo Ferrari
ripetis pli laŭte: — Via eminenco!</p>
        <p>Montanelli ekvigliĝis: — Li mortis.</p>
        <p>—  Jes, via eminenco. Mi proponas foriri. Ja tia terura vidaĵo…</p>
        <p>— Li mortis, — ripetis Montanelli kaj ekrigardis
vizaĝon de Ojstro. — Mi tuŝis lin, sed li mortis…</p>
        <p>— Kion alian oni povas trovi, se la homon trafis
almenaŭ ses kugloj? — fiere traflustris la leŭtenanto.</p>
        <p>La kuracisto ankaŭ flustre diris: — Mi opinias, ke
vido de sango emociis lin.</p>
        <p>La komandanto firme prenis brakon de Montanelli:  —
Via eminenco, ne rigardu lin. Permesu al la pastro eskorti vin hejmen.</p>
        <p>— Jes… Mi iros.</p>
        <p>Li turniĝis malrapide de la sangokovrita korpo kaj
ekiris for kune kun eskortintaj pastro kaj serĝento. Atinginte la
pordegon li haltis, returniĝis kaj ĵetis malantaŭen lastan, nenion
komprenantan rigardon.</p>
        <p>— Li mortis…</p>
        <subtitle>* * *</subtitle>
        <p>Post kelkaj horoj Markono vizitis vilaon starantan
sur deklivo de la monteto, por diri al Martini, ke bezono en lia
sinofero malaperis.</p>
        <p>Ĉiuj preparoj por la dua provo liberigi Ojstron jam
finiĝis, ĉar la nova plano estis sufiĉe pli simpla ol la antaŭa. Laŭ ĝi
sekvan matenon, kiam procesio Corpus Domini pasos preter la fortresa
murego, Martini elstariĝos kaj pafos vizaĝon de la komandanto. Post
apero de tumulto dudek armitaj viroj atingos la prizonan pordegon,
penetros la turon, devigos provoson malŝlosi la kameron, prenos Ojstron
kaj pafos ĉiujn, kiuj estos rezistantaj. La dua trupo sur ĉevaloj kaŝos
Ojstron en montaro.</p>
        <p>Nur Gemo sciis nenion pri la plano. Laŭ volo de Martini.</p>
        <p>— Ŝia koro ne eltenos novan fiaskon, — diris li.</p>
        <p>Kiam la kontrabandisto atingis ĝardenan pordeton,
Martini malfermis vitran pordon de verando kaj renkontis lin.</p>
        <p>— Ĉu vi havas novaĵojn, Markono?</p>
        <p>Anstataŭ respondo tiu demovis sian pajlan ĉapelon
kun larĝaj randaĵoj sur la nukon.</p>
        <p>Ambaŭ sidiĝis en la verando kaj silentis. Laŭ
aspekto de la vizitanto Martini komprenis ĉion.</p>
        <p>— Kiam tio okazis? — fine demandis li.</p>
        <p>Lia propra voĉo ŝajnis al li malserena kaj marna, kiel la tuta mondo.</p>
        <p>— Ĉi-matene, dum sunleviĝo. La serĝento informis min.
Li ĉeestis kaj ĉion vidis.</p>
        <p>Martini ekrigardis suben kaj demetis fadeneton
aliĝintan al lia maniko. Vantaĵo de vantaĵoj, tio ĉi ankaŭ estas
vantaĵo. Li supozis, ke pereos morgaŭ. Sed nun deziro de lia koro
malaperis, samkiel sorĉa lando en la sunplena ĉielo, kiun kovras nokta
obskuro. Li devas reveni en la enuan mondon, mondon de Grassini kaj
Galli, al ĉifrado, verkado de pamfletoj, disputoj pri bagateloj inter
kamaradoj, intrigoj de aŭstraj spionoj. Olda revolucia ronda cirkulado,
kiu rezultigas koran enuon. En lia animo fariĝis malpleno, kiun nun
nenio kaj neniu plenigos, ĉar Ojstro pereis.</p>
        <p>Li ekaŭdis voĉon de Markono kaj mire levis la kapon,
ja temo por interparolado forestis.</p>
        <p>— Kion vi demandis?</p>
        <p>— Mi demandis jenon, ĉu vi mem komunikos la novaĵon al ŝi ?</p>
        <p>Vivo kaj la tuta teruro de vivo revenis sur vizaĝon de Martini.</p>
        <p>— Kiel mi povas diri al ŝi? — ekkriis li. — Tiu ĉi
sciigo tuj mortigos ŝin! Ho, kiel mi povas diri… Kiel?</p>
        <p>Martini kovris la kapon permane. Baldaŭ li eksentis,
ke la kontrabandisto ektremis. Li levis la kapon. Ĉe la pordo staris
Gemo.</p>
        <p>— Ĉu vi aŭdis, Cezaro? — ŝi diris. Ĉio finiĝis. Ili
pafmortigis lin.</p>
      </section>
      <section id="_ĉapitro_8_frenezigo_de_montanelli">
        <title>
          <p>Ĉapitro 8. Frenezigo de Montanelli</p>
        </title>
        <p>— "Introibo ad altare Dei…"<a l:href="#note_24" type="note">[24]</a>
. Montanelli staris antaŭ la alta altaro, kiun ĉirkaŭigis sacerdotoj
kaj klerikoj, kaj per laŭta, klara voĉo legis preĝon "Introit". La
katedralon plenigis lumo. Festajn vestojn de preĝantoj, drapiraĵojn sur
kolonoj, girlandojn el floroj, ĉion kovris diversaj koloroj. Super
malfermita enirejo pendis grandaj skarlataj kurtenoj, tra kiuj vidiĝis
ardaj radioj de la junia suno, kvazaŭ papavaj petaloj en herbejo. Kiel
kutime duonmallumajn flankajn alojn lumigis kandeloj kaj torĉoj de
monakaj ordenoj. Tie ankaŭ estis krucoj kaj standardoj de kelkaj
paroĥoj. Apud flankaj enirejoj ankaŭ staris standardoj, kies silkaj
faldoj tuŝis plankon, oritaj kvastoj kaj stangoj brilis sub malhelaj
arkoj. Penetranta tra koloraj vitroj taga lumo kolorigis en diversaj
nuancoj de ĉielarko blankajn surplisojn de kantistoj kaj kuŝiĝis sur
plankon per oranĝaj, purpuraj kaj verdaj makuloj. Malantaŭ la altaro
brilis kaj glimis sub sunradioj kurteno farita el arĝentita brokaĵo.
Surfone de tiu brokaĵo kaj ceteraj ornamaĵoj en lumo staris senmova
figuro de la kardinalo en blanka ornato, kiel marmora statuo, en kiun
oni enigis vivon.</p>
        <p>Laŭkutime li dum procesiaj tagoj nur prezidis meson,
sed ne celebris, tial post fino de preĝo "Indulgentiam" li lasis la
altaron kaj malrapide ekmoviĝis al la episkopa trono preter
riverencantaj sacerdotoj kaj klerikoj.</p>
        <p>— Al mi ŝajnas, ke lia eminenco malbone fartas,  —
traflustris unu kanoniko al la alia. — Li aspektas tre strange.</p>
        <p>Montanelli klinis la kapon, por ke diakono surmetu
mitron kun multaj juvelaĵoj. Tiu demandis lin flustre: — Ĉu vi
malsaniĝis, via eminenco?</p>
        <p>Montanelli silente ekrigardis lin kvazaŭ nerekonante.</p>
        <p>— Pardonu min, via eminenco, — traflustris la
diakono, genufleksis kaj deiris, riproĉante sin pro interrompo de la
kardinala rito.</p>
        <p>La ceremonio daŭris kiel kutime. Montanelli sidis
erektinta kaj senmova.  Sunradioj reflektiĝis sur juvelaĵoj de lia
mitro kaj oritaj ornamaĵoj de lia ornato, kies pezaj faldoj tuŝis la
ruĝan tapiŝon. Lumo de centoj da kandeloj glimis inter safiroj sur lia
brusto. Tamen okuloj de la kardinalo restis malserenaj kaj en ili
sunradioj ne reflektiĝis. Kiam li, respondante vortojn de la preĝo
"Benedicite, pater eminentissime" ["Benu, patro plej eminenta"],
kliniĝis por beni la incensujon, sunradioj kvazaŭ ekflamis sur liaj
diamantoj kaj ekŝajnis, ke iu glacia spirito el montaro kun ĉielarka
krono kaj neĝa robo etendas brakojn disdonante benojn aŭ anatemojn.</p>
        <p>Dum elportado de la hostio li ekstaris de sur sia
trono kaj genufleksis antaŭ la altaro. Li moviĝis andante kaj strange,
tial, kiam li reiris malantaŭen, la dragona majoro vestita en parada
uniformo, sidanta post la kolonelo, traflustris turniĝinte al la
vundita kapitano: — La olda kardinalo velkas, sendube. Li festas kiel
maŝino.</p>
        <p>— Des pli bone, — ankaŭ flustris la kapitano. — Post
proklamo de la konfuza amnestio li pendas sur niaj koloj kiel ŝtono.</p>
        <p>— Tamen li konsentis la militan tribunalon.</p>
        <p>— Jes, sed post longaj duboj… Ho, ĉielo! Kia prema
aero estas ĉi tie! Nin ĉiujn sunfrapo atingos dum la procesio. Mi
bedaŭras, ke ni ne estas kardinaloj, ĉar tiam oni portus baldakenojn
super niaj kapoj… Ts, ts! Mia onklo rigardas nin!</p>
        <p>Kolonelo Ferrari turniĝis kaj ĵetis malaproban
rigardon en du junajn oficirojn. Hieraŭa serioza evento grave pliigis
lian pian staton, tial li intencis riproĉi ilin pro ties obscena
konduto.</p>
        <p>Mastroj de la ceremonio komencis dislokigi
ĉeestantojn laŭrange. Kolonelo Ferrari ekstaris kaj permane ordonis la
oficirojn sekvi lin. Post kiam la meso finiĝis kaj la hostion oni
remetis malantaŭ kristala ŝildo, ĉiuj klerikoj retiriĝis en sakristion
por revestiĝi.</p>
        <p>Aperis voĉa bruo de homamasiĝo. Montanelli sidis sur
la trono senmove kaj rigardis antaŭen, kvazaŭ vidante nenion ĉirkaŭe.
Oni alportis incensujon, li levis la brakon kaj kiel aŭtomato metis
olibanon en ĝin rigardante flanken.</p>
        <p>Klerikaro revenis el la sakristio kaj atendis la
kardinalon antaŭ la altaro, sed li sidis plu. La diakono, kiu intencis
repreni lian mitron, kliniĝis al li kaj hezite
traflustris:     — Via eminenco!</p>
        <p>La kardinalo turniĝis: — Kion vi diris?</p>
        <p>— Ĉu eble vi ne gvidos la procesion hodiaŭ? La suno estas tre arda.</p>
        <p>— Tio ĉi ne gravas.</p>
        <p>Montanelli parolis per frida, ritma voĉo kaj al la
diakono denove ŝajnis, ke lia demando estis ofenda.</p>
        <p>— Pardonu min, via eminenco. Mi pensis, ke vi malbone fartas.</p>
        <p>Montanelli stariĝis kaj, ignorinte lian replikon,
diris same  monotone: —  Kio estas tio?</p>
        <p>Trenaĵo de lia longa ornato kuŝis sur la ŝtuparo kaj
sur blanka sateno vidiĝis fajra makulo.</p>
        <p>— Tio estas sunradio penetrinta tra kolorigita vitralo, via eminenco.</p>
        <p>— Sunradio? Kial ĝi estas tia ruĝa?</p>
        <p>Li descendis laŭ la ŝtuparo, genufleksis antaŭ la
altaro kaj svingis malrapide la incensujon. Poste li enmanigis ĝin al
la diakono. Buntaj makuloj de sunradioj kuŝiĝis sur lian nudan kapon,
ekbrilis liaj okuloj rigardantaj supren kaj  purpuriĝis lia blanka
ornato, kies faldojn ordigis starantaj proksime klerikoj.</p>
        <p>Li prenis de la diakono la sakramentan oran arkeon kaj ekstaris sub
triumfa melodio de ĥoro kaj orgeno.</p>
        <poem>
          <stanza>
            <v>"Pange, lingua, gloriosi</v>
            <v>Corporis mysterium,</v>
            <v>Sanguinisque pretiosi</v>
            <v>Quem in mundi pretium,</v>
            <v>Fructus ventris generosi</v>
            <v>Rex effudit gentium."</v>
          </stanza>
        </poem>
        <p>Servistoj malrapide proksimiĝis al li kun la silka
baldakeno, diakonoj starantaj de ambaŭ flankoj levis trenaĵon de lia
ornato kaj transdonis al aliaj servistoj, por ke tiuj portu ĝin. Laikaj
kongregacioj grupiĝis centre de la katedralo kaj ekmoviĝis antaŭen kun
kandeloj ĉefe de la procesio.</p>
        <p>Montanelli staris senmove sub la blanka baldakeno ĉe
la altaro firme tenante la eŭkaristion kaj rigardante preterpasantojn.
Po du vice homoj malrapide descendis laŭ la ŝtuparo kun kandeloj,
torĉoj, krucoj kaj standardoj kaj, tra ornamitaj flore kolonoj, eliris
sur la straton, kiun plenigis suna lumo. Sonoj de kantado iom post iom
fadis malproksime kaj turniĝis en malklara murmurado. Kiel senfina
rivero moviĝis la procesio kaj ankoraŭ longe sub navo de la katedralo
eĥis ties paŝoj.</p>
        <p>Paroĥaj kompanioj pasis en blankaj sutanoj kun
vualitaj vizaĝoj, vestaro de kongregacio de Mizerikordo estis tute
nigra kaj tra truoj de ties maskoj apenaŭ glimis la okuloj. Poste paŝis
monakoj en solenaj vestoj: vagantoj en malhelaj sutanoj kun ties
sunbruna haŭto kaj gravaj dominikanoj blanke vestitaj. Post ili sekvis
sekularaj reprezentantoj de la distrikta milita kaj civila potencoj:
dragonoj, karabenistoj, polica estraro, la komandanto en parada
uniformo kune kun siaj oficiroj. Fine paŝis la diakono kaj du servistoj
kun kandeloj. Poste oni levis pli kurtenojn kaj Montanelli ekvidis el
sub la baldakeno la sunplenan straton kun kuŝantaj tapiŝoj, standardojn
sur konstruaĵoj kaj infanojn vestitajn en blankajn robojn, kiuj
disĵetis skarlatajn rozojn. Aĥ, rozoj, kiaj belaj ili estis!</p>
        <p>La ordigita procesio moviĝis malrapide. Vestoj kaj
koloroj ofte ŝanĝiĝis. Longajn blankajn surplisojn grave kaj lukse
anstataŭis oritaj kazubloj. Super brulantaj kandeloj preternaĝis la
fajna ora kruco. Poste aperis katedralaj kanonikoj blanke vestitaj.
Kapelano portis episkopan bastonon inter du brulantaj torĉoj en manoj
de ĉantistoj, kiuj svingis la incensujojn takte de la melodio.
Servistoj ankoraŭ pli levis la baldakenon kalkulante paŝojn: "Unu, du,
unu du!" kaj Montanelli startigis la procesion.</p>
        <p>Laŭ la ŝtuparo li descendis en la navon, pasis tra
galerio, kie muzikis orgeno, al ruĝa kurteno super la enirejo de la
katedralo kaj eliris sur la sunplenan straton. Sur la ruĝa tapiŝo kuŝis
sangoruĝaj rozoj jam piedpremitaj.</p>
        <p>Ĉe la pordo estis minuta paŭzo, kiam la distriktaj
potenculoj anstataŭis servistojn portintajn la baldakenon, post kio la
procesio plu moviĝis kaj li ankaŭ ekpaŝis antaŭen kun la eŭkaristio
enmane. Voĉoj de ĥoranoj estis jen laŭtaj, jen mallaŭtaj, takte de la
melodio balanciĝis incensujoj kaj bruis paŝoj de homoj.</p>
        <poem>
          <stanza>
            <v>"Verbum caro, panem verum,</v>
            <v>Verbo carnem efficit;</v>
            <v>Sitque sanguis Christi merum..."</v>
          </stanza>
        </poem>
        <p>Sango, ĉie sango! La tapiŝo similas ruĝan riveron
kaj rozoj similas sangajn makulojn disŝprucitajn!.. Ho, dio! Cia tuta
tero ruĝiĝis, ĉu cia tuta ĉielo same? Aĥ, kio estas tio por ci, kies
lipojn ŝmiris sango!</p>
        <poem>
          <stanza>
            <v>"Tantum ergo Sacramentum,</v>
            <v>Veneremur cernui."</v>
          </stanza>
        </poem>
        <p>Li ekrigardis tra la kristala ŝildo la eŭkaristion.
Kio elfluas de sur la hostio kaj malrapide gutas inter oraj radioj sur
lian blankan robon? Kion li vidis glutantan… glutantan el la levita
brako?</p>
        <p>Herbaro en la fortresa korto estis piedpremita kaj
ruĝa… tuta ruĝa..,  ĉar tie estis multe da sango. Ĝi elfluis el
la vango, glutis el la trapafita dekstra brako kaj elverŝiĝis el la
vundita flanko. Eĉ tufon de la hararo kovris sango… jes, efektive la
hararo estis malseka kaj distaŭzita, ĉar antaŭ morto aperis ŝvito pro
netolerebla sufero.</p>
        <p>Voĉoj de ĥoranoj iĝis pli altaj kaj triumfaj:</p>
        <poem>
          <stanza>
            <v>"Genitori, genitoque,</v>
            <v>Laus et jubilatio,</v>
            <v>Salus, honor, virtus quoque,</v>
            <v>Sit et benedictio."</v>
          </stanza>
        </poem>
        <p>Ho, ĉu eblas eltoleri tion ĉi? Dio! Ci rigardas el
la ĉielo terajn suferojn kaj ridetas per la sangokovritaj lipoj. Ĉu tio
ne sufiĉas? Pro kio necesas tiuj mokaj frazoj kaj laŭdoj? Korpo de
Kristo fordonita pro savado de homaro, sango de Kristo verŝita pro
absolvo de ties pekoj! Ĉu tio ne sufiĉas?</p>
        <p>Aĥ! Voku lin pli laŭte! Ŝajne li dormas!</p>
        <p>Vi dormas, mia kara filo, kaj neniam plu vekiĝos.
Kial la tombo tiel ĵaluze gardas sian trofeon? Ĉu la nigra kavo sub la
arbo apenaŭ por nelonge ne ellasos vin, mia kortuŝeco?</p>
        <p>El post la kristala ŝildo ekaŭdiĝis respondo kaj sango glutis plu…</p>
        <p>"Elekto okazis. Ĉu ci bedaŭros pri ĝi? Ĉu cia deziro
ne estas plenumita? Vidu tiujn homojn pasantajn en hela taglumo,
vestintajn en silko kaj brokaĵo, pro ili mi estis metita en nigran
kavernon. Vidu infanaron disĵetintan rozojn kaj aŭdu ties dolĉajn
voĉojn, pro ili mian buŝon plenigis polvo. Vidu ruĝecon de rozoj, kiuj
absorbis sangon de mia koro. Vidu homojn, kiuj genufleksis por trinki
sangon glutantan laŭ faldoj de cia vestaro. Ĝi estis fordonita ankaŭ
por ili, do malsoifiĝu ili, ĉar oni skribis jenon:  "Plej granda
estas amo de tiu, kiu fordonas sian vivon pro siaj amikoj".</p>
        <p>Ho, Arturo! Arturo!  Ĉu amo de viro, kiu
fordonas sian vivon pro sia plej amato, ne estas ankoraŭ pli granda?</p>
        <p>Kaj TIO respondis ree: "Kiu estas cia plej amato? Vere, ne mi".</p>
        <p>Kiam li ekvolis plu paroli, vortoj rigidiĝis sur lia
lango, ĉar kantado de ĥoranoj traflugis super li, kiel norda vento
super glacia lago.</p>
        <poem>
          <stanza>
            <v>"Dedit fragilibus corporis ferculum,</v>
            <v>Dedit et tristibus sanguinis poculum,</v>
            <v>Dicens: Accipite, quod trado vasculum</v>
            <v>Omnes ex eo bibite."</v>
          </stanza>
        </poem>
        <p>Trinku do! Trinku, kristanoj, ĉiuj! Ĉu sango ne
estas via? Pro vi la ruĝa torento kovris herbon. Pro vi viva karno
estis kripligita kaj disŝirita. Manĝu ĝin, kanibaloj, manĝu ĉiuj! Tio
estas via festo kaj via orgio, tio estas tago de via ĝojo! Hastu vi kaj
partoprenu la festivalon, aliĝu la procesion kaj marŝu kune kun ĉiuj!
Virinoj kaj infanaro, junuloj kaj olduloj, prenu vian parton de karno!
Enverŝu sangan vinon kaj trinku, dume ĝi estas ruĝa! Prenu kaj manĝu la
korpon…</p>
        <p>Aĥ, dio! Jen la fortreso. Tenebra, makabra kun parte
ruiniĝinta krenela murego kaj turoj, ĝi nigriĝas inter nudaj montoj kaj
severe rigardas la procesion, kiu moviĝas sube laŭ polvoplena vojo. Ĝia
pordego minace montras ferajn dentojn de sia herso. Kvazaŭ besto, la
fortreso embuskis sur la monta deklivo kaj insidas sian predon. Tamen
tiujn dentojn oni malstreĉos kaj rompos, kaj tiam la tombo en la
prizona korto fordonos sian senvivulon. Ĉar la kristana popolamaso
marŝas al sia sakramenta festo de sango, kiel marŝas armeo de malsataj
ratoj al rikoltaĵo. Ĉiuj krias: "Donu, donu!” Kaj neniu: "Sufiĉe!"</p>
        <p>Ĉu ci ankoraŭ ne satiĝis? Min oni oferis pro tiuj
homoj. Ci pereigis min, por ke tiuj povu vivi. Vidu, ili marŝas kaj
ties vicoj ne estas disigitaj.</p>
        <p>Tio estas armeo de kristanoj, diaj adeptoj fortaj
kaj multaj. Fajro flamas kaj sekvas ĝin. Lando, kiu similas edenon,
post ĝia trapasado turniĝas en dezerto. Kaj nenio sukcesas eskapi.</p>
        <p>Ho, revenu, revenu al mi, mia amato! Revenu, ĉar mi
pentas mian elekton! Revenu! Ni foriros kune kaj kuŝiĝos en darkan,
silentan tombon, kie tiu sangoavida armeo ne trovos nin. Ni brakumos
nin kaj ekdormos, ekdormos por ĉiam. Malsataj kristanoj trapasos super
ni kaj ties krioj, postulantaj sangon por trinki, ne estos aŭdeblaj por
ni, tial ni restos en paco.</p>
        <p>Nova respondo aŭdiĝis.</p>
        <p>"Kie mi kaŝiĝos? Ĉu ne estas skribita jeno: " Tiuj
kuros tra urbo, leviĝos sur murojn kaj konstruaĵojn, penetros hejmojn
tra fenestroj kiel ŝtelistoj?" Se mi konstruos tombon por si mem, ĉu mi
disĵetos ŝtonojn? Se mi elfosos tombon en fundo de rivero, ĉu oni ĝin
trovos? Vere, ili kiel hundoj serĉas predon, kaj el miaj vundoj gutas
sango, por ke ili malsoifiĝu. Ĉu ci ne aŭdas ilian kantadon?"</p>
        <p>La procesio finiĝis, ĉiuj rozoj estis disĵetitaj kaj
homoj kantis plu trapasante sub ruĝaj kurtenoj de la katedralo.</p>
        <poem>
          <stanza>
            <v>"Ave, verum Corpus, natum</v>
            <v>De Maria Virgine:</v>
            <v>Vere passum, immolatum</v>
            <v>In cruce pro homine!</v>
            <v>Cujus latus perforatum</v>
            <v>Undam fluxit cum sanguinae;</v>
            <v>Esto nobis praegustatum</v>
            <v>Mortis in examinae."</v>
          </stanza>
        </poem>
        <p>Post kiam kantado subsidis, la kardinalo revenis la
katedralon pasinte inter du vicoj de monakoj kaj sacerdotoj, starantaj
genue kun brulantaj kandeloj. Li ekvidis ties okulojn fikse
rigardantajn la sanktaĵon, kiun li portis. Kaj li komprenis, kial ili
klinas siajn kapojn , kiam li preterpasas. Ĉar laŭ faldoj de lia blanka
ornato fluis ruĝa sango kaj sur ŝtona planko de la katedralo li
restigis sangajn spurojn.</p>
        <p>Li trapasis la navon kaj proksimiĝis al la altaro,
kie li eliris el sub la baldakeno kaj supreniris laŭ la ŝtuparo. De
ambaŭ flankoj staris genue servistoj en blankaj vestoj kun incensujoj
kaj kapelanoj kun brulantaj torĉoj, en kies okuloj, rigardantaj la
sanktaĵon, vidiĝis avidaj briloj.</p>
        <p>Kiam li ekstaris antaŭ la altaro, levinte siajn
brakojn kun sangaj makuloj kaj tenante la sanktaĵon, voĉoj de gastoj,
venintaj al la eŭkaristia festo, komencis kanti alian psalmon:</p>
        <poem>
          <stanza>
            <v>"Oh salutaris Hostia,</v>
            <v>Quae coeli pandis ostium;</v>
            <v>Bella praemunt hostilia,</v>
            <v>Da robur, fer, auxilium!"</v>
          </stanza>
        </poem>
        <p>Aĥ, kaj nun oni forportos la sanktaĵon… Iru tien,
kara mia, kaj disfaldu la pordegon de la paradizo por tiuj malsataj
lupoj  kaj por mi disfaldu la pordegon de la infero.</p>
        <p>La diakono metis la sanktaĵon sur la altaron kaj,
kiam Montanelli genufleksis, sur lian kapon ekglutis sango. Voĉoj de
ĥoranoj sonis ankoraŭ pli laŭte kaj sub arkoj de la katedralo aperis
eĥo.</p>
        <poem>
          <stanza>
            <v>"Uni trinoque Domino</v>
            <v>Sit sempiterna gloria:</v>
            <v>Qui vitam sine termino</v>
            <v>Nobis donet in patria."</v>
          </stanza>
        </poem>
        <p>"Sine termino…sine termino!"
[sentempa…sentempa]. Ho, Jesuo, ci estis feliĉa, kiam lasis cian
krucon kaj diris: "Tio finiĝis!" Mia destino neniam finiĝos; ĝi estas
eterna, kiel kursado de steloj en la ĉielo. Min atendas senmorta vermo
kaj neestingebla fajro. "Sine termino, sine termino!"</p>
        <p>Lace, pacience li plenumis restan parton de la
ceremonio kaj mekanike finis la kutiman riton, kiu nenion signifis jam
por li. Post benado li genufleksis antaŭ la altaro kaj kovris la
vizaĝon permane. Voĉo de pastro preĝanta pri absolvo atingis lin kiel
malproksima eĥo de tiu mondo, al kiu li plu ne apartenis. La preĝo
ĉesis. La kardinalo ekstaris kaj levis la brakon, petante silenton.
Tiuj, kiuj jam estis forlasantaj la katedralon, revenis. Tie aperis
murmurado: "Lia eminenco volas paroli".</p>
        <p>Klerikaro staranta ĉirkaŭ li mire interrigardis. Unu
el ili demandis lin duonvoĉe: — Ĉu via eminenco intencas apelacii al la
popolo nun?</p>
        <p>Montanelli silente desvingis lin permane. Klerikaro
deflankiĝis intermurmurante. Nova prediko estis kontraŭkutima, sed la
kardinalo havis prerogativon agi laŭ propra volo. Sendube li anoncos
iun novan reformon el Romo aŭ specialan komunikaĵon de la sankta papo.</p>
        <p>De sur altara ŝtuparo Montanelli ekrigardis suben,
sur maron de homaj vizaĝoj. Ilin plenigis malpacienca scivolemo kaj li
staris super ili, kiel fantomo en blanka vestaro.</p>
        <p>— Ts, ts! Silenton! Gvidantoj de la procesio petis
mole kaj murmurado de la kongregacio iom post iom svenis, kiel svenas
venta blovado en kapoj de arboj.</p>
        <p>Ĉiuj rigardis la senmovan figuron starantan sur la ŝtuparo.</p>
        <p>Malrapide kaj klare li komencis paroli: — En
Evangelio sankta Johano skribis: "Dio tiel amis la mondon, ke fordonis
sian solan filon, por ke la mondo saviĝu tra li". La hodiaŭa festivalo
de korpo kaj sango de la  redemptoro, murdita pro via savado, dia
ŝafido, preninta sur sin pekojn de homaro, filo de dio, mortinta pro
viaj pekoj. Kaj vi kolektiĝis ĉi tie en solena festivala medio por
manĝi la oferon, kiu estis donita pro vi, kaj danki dion. Kaj mi scias,
ke ĉi-matene, kiam vi alvenis bankedi, viajn korojn plenigis ĝojo kaj
vi rememoris Pasionon de dio-filo, mortinta pro via savado. Diru al mi,
kiu inter vi rememoris Pasionon de dio-patro permesinta krucumi sian
filon? Kiu el vi rememoris suferojn de dio-patro rigardinta de sur sia
ĉiela trono malsupren en Kalvarion? Mi rigardis vin hodiaŭ, kiam vi
estis paŝantaj en la solena procesio kaj vidis, ke viaj koroj ĝoje
atendis absolvon de viaj pekoj kaj estis feliĉaj pro via savado. Tial
mi demandas vin: ĉu vi scias ĝian prezon? Ĝi estas tre granda! Ĝi
superas prezon de ĉiuj rubenoj, ĉar ĝi estas prezo de sango…</p>
        <p>Apenaŭ aŭdebla, longa murmurado aperis inter
aŭskultanta popolamasiĝo. Klerikoj starantaj ĉe la altaro interflustris
proksimiĝinte iomete antaŭen. Sed la predikisto daŭrigis paroli kaj
tiuj silentiĝis.</p>
        <p>— Tial mi deklaras hodiaŭ: MI ESTAS TIU, KIU MI
ESTAS. Mi vidis viajn malfortecon kaj malĝojon, kaj etajn infanojn
ludantajn apud viaj piedoj. Mian koron penetris kompato pro tio, ke ili
devas morti. Tiam mi ekrigardis okulojn de mia kara filo kaj ekvidis
tie sangan satisfakcion. Mi startis laŭ mia vojo kaj lasis lin kun lia
destino. Tio ĉi estas absolvo de pekoj. Li mortis pro vi kaj obskuro
prenis lin. Li mortis kaj ne resurektos, li mortis kaj mi ne havas
filon. Ho, mia knabo, mia knabo!</p>
        <p>El brusto de la kardinalo eliĝis longa ĝemado kaj
ĝin, kiel eĥo, respondis timiĝintaj homoj. Ĉiuj klerikoj ekstaris de
sur siaj seĝoj, diakonoj proksimiĝis al la kardinalo kaj prenis liajn
brakojn. Sed li liberiĝis, ekrigardis ilin severe, kiel furioziĝinta
besto: — Kio tio estas? Ĉu por vi ne sufiĉas sango? Atendu vian vicon,
ŝakaloj, vi ankoraŭ sukcesos satiĝi!</p>
        <p>Tiuj retiriĝis kaj amasiĝis, palaj kaj tremantaj.
Montanelli turnis sin al la popolo kaj homa maro ekondiĝis kiel
grenkampo, super kiu traflugis uragano.</p>
        <p>— Vi murdis lin! Vi murdis lin! Kaj mi koncedis tion,
ĉar mi ne volis, ke vi mortu. Nun, kiam vi venas kun viaj fariseaj
laŭdoj kaj malpuraj preĝoj, mi pentas… mi pentas mian agadon! Estus
pli bone, se vi putrus en malvirtoj kaj estus malbenitaj por ĉiam, kaj
li estus viva. Ĉu viaj pestaj animoj valoras la prezon, kiu estas
pagita pro ilia savado? Sed estas tro malfrue, tro malfrue! Mi krias
laŭte, sed li ne aŭdas min. Mi frapas ĉe la pordo de la tombo, sed li
ne vekiĝas. Mi staras sola en dezerto kaj rigardas ĉirkaŭ mi, komence
en la teron sangokovritan, en kiu  kuŝas ĝojo de mia koro, kaj
poste en la ĉielon teruran kaj malplenan. Despero penetras min. Mi
rezignis lin, ho, generacio de viperoj, mi rezignis lin pro vi! Jen via
savo, prenu ĝin! Mi ĵetas ĝin, kiel oni ĵetas oston al malsata
graŭlanta hundaro! Prezo de via bankedo estas pagita, do venu kaj
supersatiĝu vi, kanibaloj, sangosuĉantoj, abomena bestaro preferanta
mortaĵon! Vidu: laŭ la ŝtuparo fluas varma, vapora sango! Ĝi elverŝiĝas
el koro de mia filo pro vi! Lektrinku ĝin kaj makulu viajn vizaĝojn en
ĝi! Interbatiĝu pro ĝiaj pecoj… kaj lasu min! Vidu ĝiajn sangoplenajn
vundojn kaj agonion! Prenu ĝin, kristanoj, kaj manĝu!</p>
        <p>Li prenis la hostion, levis ĝin super la kapo,
svingis kaj ĵetis surplanken. La metalaĵo eksonoris laŭ ŝtonaj platoj.
Klerikaro rapide proksimiĝis al li kaj tuj dudek manoj kaptis la
frenezulon.</p>
        <p>Nur post tio silentado de la popolo rompiĝis kaj
aperis histeriaj, furiozaj ĝemkrioj. Faligante seĝojn kaj benkojn,
interpuŝiĝante en pordoj, disŝirante kurtenojn kaj girlandojn,
plorantaj homoj impetis eksteren sur la straton.</p>
      </section>
    </section>
    <section id="_la_epilogo">
      <title>
        <p>La Epilogo</p>
      </title>
      <p>— Gemo, iu staranta sube volas vidi vin.</p>
      <p>Martini diris la frazon en modesta tono, kiun ili
ambaŭ senkonscie uzis lastajn dek tagojn. Ĝi, kune kun egaleco kaj
malrapideco de parolado kaj movado, estis sola signo de ilia funebro.</p>
      <p>Gemo kun la nudaj brakoj kaj antaŭtuko staris ĉe
tablo kaj dismetis etajn pakaĵojn kun kartoĉoj. Ŝi laboris de la mateno
mem kaj nun, en radioj de la tagmeza arda suno, ŝia vizaĝo aspektis
lace.</p>
      <p>— Kiu venis, Cezaro? Por kio?</p>
      <p>— Mi ne scias, mia kara. Li nenion diris al mi. Li
nur petis komuniki al vi, ke li devas interparoli sole.</p>
      <p>— Bone. — Ŝi demetis la antaŭtukon kaj butonumis
manikojn de sia robo. — Mi devas iri, kvankam mi supozas, ke tiu estas
simpla spiono.</p>
      <p>— Mi estos en apuda ĉambro. Laŭbezone voku min. Post
lia foriro mi proponas al vi kuŝiĝi kaj iomete ripozi, ĉar vi tro multe
laboris.</p>
      <p>— Ho, ne! Mi laboros plu.</p>
      <p>Ŝi malrapide descendis laŭ ŝtuparo. Martini silente sekvis ŝin.</p>
      <p>Ŝi maljuniĝis je dek jaroj dum lastaj kelkaj tagoj.
Apenaŭ videbla grizaĵo nun iĝis pli larĝa. Ŝi preferis rigardi suben,
tial, kiam Martini sukcesis vidi ŝiajn okulojn, tiam lin penetris
teruro.</p>
      <p>En la malgranda akceptejo rekte staris nekonato.
Ekvidinte liajn plumpan figuron kaj timoplenajn okulojn, Gemo
konjektis, ke li estas soldato de la svisa gvardio. Sur li estis
kamparana bluzo, kiu evidente apartenis al iu alia. Li ofte
ĉirkaŭrigardis kaj timis, ke lin oni kaptos.</p>
      <p>— Ĉu vi parolas germane? — demandis li en la zurika dialekto.</p>
      <p>— Iomete. Al mi oni diris, ke vi volis vidi min.</p>
      <p>— Ĉu vi estas sinjorino Bolo? Mi alportis leteron por vi.</p>
      <p>— Leteron?  — Gemo ektremis kaj apogis sin permane sur la tablo.</p>
      <p>— Mi estas gardisto el tie. — La soldato tra fenestro
montris la fortreson sur la monteto. — La letero de viro pafmortigita
pasintsemajne. Li skribis ĝin nokte antaŭ la ekzekuto. Mi promesis
enmanigi ĝin al vi.</p>
      <p>Ŝi klinis la kapon. Li finfine skribis…</p>
      <p>— Mi ne sukcesis alporti ĝin pli frue, — daŭris la
soldato. — Oni observis min, tial mi vestiĝis malsame.</p>
      <p>Li ŝovis sian manon sub la bluzon. Estis tre varme,
tial faldita paperfolio, kiun li eltiris, estis ne nur kotokovrita kaj
ĉifita, sed ankaŭ ŝvitoplena. La gvardiano konfuziĝis kaj gratis sian
nukon.</p>
      <p>— Ĉu vi neniun informos pri mia vizito? — timeme
demandis li. — Ja mi venis ĉi tien riskinte mian vivon.</p>
      <p>— Certe, ne! Atendu minuton…</p>
      <p>Li turniĝis por eliri, sed Gemo haltigis lin kaj
proponis monujon. Ofendite li retiriĝis kaj diris krude: — Mi ne volas
vian monon. Mi faris tion pro li, ĉar li petis min. Pro li mi farus eĉ
ion pli gravan. Li estis tre bona homo… Dio helpas al mi!</p>
      <p>Gemo rimarkis tremadon de lia voĉo kaj fikse
rigardis lin. La soldato viŝis larmojn per malpura maniko de la bluzo.</p>
      <p>— Ni estis devigitaj pafi, — mallaŭte diris li. — Mi
mem kaj miaj kamaradoj devas obei ordonojn. Komence ni maltrafis… kaj
li ekridis. Nomis nin novicoj… Ni repafis… Li estis bona…</p>
      <p>Venis longa silento. Poste la soldato rekonsciiĝis,
milite salutis ŝin kaj foriris.</p>
      <p>Gemo kelkajn minutojn staris senmove tenante la
paperon. Poste ŝi sidiĝis ĉe la malfermita fenestro.</p>
      <p>La letero, skribita krajone per malgrandaj literoj,
estis malfacile legebla. Tamen du unuaj anglaj vortoj estis klare
videblaj: "Kara Ĝimo".</p>
      <p>Subite la tekso fariĝis tute nelegebla, ĉar ŝiajn
okulojn kovris nebulo. Ŝi perdis lin denove. Denove! Ekvidinte sian
infanan kromnomon ŝi resentis tutan desperon pro nekompensebla perdo
kaj senforte faligis siajn brakojn, kvazaŭ tero, kovrinta lin, ankaŭ
premis ŝian bruston.</p>
      <p>Poste ŝi pluigis legadon:</p>
      <p>
        <emphasis>Morgaŭ matene min
oni pafmortigos. Ĉar mi promesis diri al vi ĉion, do mi devas realigi
tion hodiaŭ. Ni ambaŭ ne bezonas longajn eksplikojn, ĉar ni ĉiam
interkomprenis unu la alian sen troaj vortoj. Eĉ tiam, kiam ni estis geknaboj.</emphasis>
      </p>
      <p>
        <emphasis>Kaj do, mia kara,
vi vidas, ke ne necesas al vi turmenti vian koron pro tiu malnova
okazaĵo kun vangofrapo. Ĝi, certe, estis grava malfacilaĵo por mi, sed
poste mi spertis multajn aliajn vangofrapojn kaj toleris. Pro iuj mi
sukcesis pagi. Mi nun fartas kiel fiŝeto en nia infana libro (ĝian
titolon mi forgesis) " mi vivas kaj svingas voston, ho!", vere, lastan
fojon… Kaj morgaŭ matene " Finita la Commedia!" [la komedio
finiĝos].  Vi kaj mi interpretos tion jene: la cirka spektaklo
finiĝos. Tial danku ni diojn almenaŭ pro tiu ĉi favoro. Ĝi ne estas
granda, sed  pro ĝi kaj pro aliaj benoj ni devas esti dankemaj.</emphasis>
      </p>
      <p>
        <emphasis>Koncerne de
morgaŭa evento, mi volas sciigi vin kaj Martini, ke mi estas tute
feliĉa kaj satiĝinta. Mi nenion bezonas de fato.</emphasis>
      </p>
      <p>
        <emphasis>Diru al Martini
pri mia adiaŭa mesaĝo. Li estas bona amiko kaj fidela kamarado. Li
komprenos…</emphasis>
      </p>
      <p>
        <emphasis>Mi estas certa pri
tio, ke uzante sekretajn torturojn kaj ekzekutojn tiuj homoj nur
kontribuas al nia afero kaj malutilas por si. Mi scias, ke vi vivaj ,
kondiĉe de via reala solidareco kaj batalo kontraŭ malamikoj,
sukcesos vidi grandajn eventojn.</emphasis>
      </p>
      <p>
        <emphasis>Morgaŭ mi venos la
prizonan korton kun la ĝoja koro, kiel lernanto startanta el hejmo por
ferioj. Mian parton de la laboro mi finfaris, tial la morta verdikto
nur pruvas, ke ĝi estas bone plenumita. Mi estos mortigita, ĉar oni
timas min. Kion plian povas deziri homa koro?</emphasis>
      </p>
      <p>
        <emphasis>Cetere, mi deziras
ankoraŭ jenon. Tiu, kiu prepariĝas por morto, rajtas personan
fantazion. Mi volas ekspliki mian krudecon dum niaj interparoladoj, ĉar
mi ne sukcesis forgesi malnovajn ofendojn.</emphasis>
      </p>
      <p>
        <emphasis>Mi supozas, ke vi
mem ĉion komprenas, tial mi rememorigas tion nur pro plezuro, kiun mi
spertas skribante ĉi-mesaĝon al vi.</emphasis>
      </p>
      <p>
        <emphasis>Mi amis vin, Gemo,
ankoraŭ tiam, kiam vi estis plumpa etulino kaj vestis vin per simpla
robeto kun kolumo kaj plektis vian hararon. Ankaŭ nun mi amas vin. Ĉu
vi memoras, ke, kiam mi kisis vian manon, vi petis min "plu tion neniam
refari"? Tio ĉi estis neaprobinda mia ago, sed mi esperas, ke vi
pardonos min. Kaj nun mi kisas la paperon, sur kiu estas skribita via
nomo. Rezulte okazis, ke mi kisis vin dufoje sen via permeso.</emphasis>
      </p>
      <p>
        <emphasis>Tio estas ĉio. Adiaŭ, mia kara!</emphasis>
      </p>
      <p>Subskribo
forestis. Sed anstataŭ ĝi estis eta verso, kiun ili ambaŭ lernis dum
infaneco.</p>
      <poem>
        <stanza>
          <v>"Kiel feliĉa muŝo mi flugas,</v>
          <v>se mi vivas aŭ se mi mortas."</v>
        </stanza>
      </poem>
      <p>Post duonhoro la ĉambron venis Martini. Multajn
jarojn li kaŝis sian amon al ŝi, sed nun, ekvidinte ŝian malĝojon, li
ne sukcesis plu toleri kaj, faliginte paperfolion el manoj, li
ĉirkaŭbrakumis ŝin: — Gemo! Kio okazis? Diru al mi, pro dio! Ja vi
neniam ploras! Gemo, Gemo! Kara mia!</p>
      <p>— Nenio, Cezaro. Mi ekspliku poste… Nun mi ne kapablas.</p>
      <p>Ŝi haste enpoŝigis la leteron, kovritan per ŝiaj
larmoj, deflankiĝis al la fenestro kaj ekrigardis la straton, turnante
de Martini sian vizaĝon.</p>
      <p>Li silentiĝis kaj dentopremis sian lipharon. Post
tiom da jaroj li, kiel lernanto, permesis okazigon de sia sento, sed ŝi
eĉ nenion rimarkis!</p>
      <p>— La katedrala sonorilo ekbatas, — diris Gemo
turniĝinte, ĉar ŝi rekonsciiĝis. — Ŝajne iu mortis.</p>
      <p>— Mi venis ĉi tien por komuniki tion, — trankvile diris Martini.</p>
      <p>Li prenis la falintan paperfolion kaj donis ĝin al
ŝi. Sur ĝi estis funebra anonco en nigra kadro, haste presita per
grandaj literoj:</p>
      <p>"Nia tre amata episkopo, lia eminenco kardinalo
monsinjoro Lorenzo Montanelli subite forpasis en Raveno pro rompiĝo de
aneŭrismo de la koro."</p>
      <p>Gemo mire ekrigardis Martini kaj li, levinte siajn
ŝultrojn, respondis ŝian neeldiritan demandon: — Kion vi ne komprenis,
madono? Rompiĝo de aneŭrismo estas same bona kialo de morto, kiel ĉiu
alia.</p>
    </section>
  </body>
  <body name="notes">
    <section id="note_1">
      <title>
        <p>1</p>
      </title>
      <p>Carino (itale) — karulo;</p>
    </section>
    <section id="note_2">
      <title>
        <p>2</p>
      </title>
      <p>Padre  (latine) — patro, pastro;</p>
    </section>
    <section id="note_3">
      <title>
        <p>3</p>
      </title>
      <p>Fragola (itale) — frago;</p>
    </section>
    <section id="note_4">
      <title>
        <p>4</p>
      </title>
      <p>Cornwall (angle) — Kornvalo, areo en sudokcidenta Anglio;</p>
    </section>
    <section id="note_5">
      <title>
        <p>5</p>
      </title>
      <p>Contandini (itale) — kampuloj;</p>
    </section>
    <section id="note_6">
      <title>
        <p>6</p>
      </title>
      <p>Monseiur (france) – sinjoro;</p>
    </section>
    <section id="note_7">
      <title>
        <p>7</p>
      </title>
      <p>Paolo – arĝenta monero;</p>
    </section>
    <section id="note_8">
      <title>
        <p>8</p>
      </title>
      <p>Metternich — tiama kanceliero de Aŭstra imperio;</p>
    </section>
    <section id="note_9">
      <title>
        <p>9</p>
      </title>
      <p>English Levellers (angle) —  anglaj
egaluloj,  anoj de radikala partio, kies celo estis respubliko;</p>
    </section>
    <section id="note_10">
      <title>
        <p>10</p>
      </title>
      <p>Monologo de la bufono el tragedio “Reĝo
Liro” (King Lear) far Ŝekspiro (Shakespeare);</p>
    </section>
    <section id="note_11">
      <title>
        <p>11</p>
      </title>
      <p>Monsignor  (itale) — monsinjoro;</p>
    </section>
    <section id="note_12">
      <title>
        <p>12</p>
      </title>
      <p>Savonarola (1452-98), monakejestro en
Florenco, kiu celis establi respublikon. Estis eliminita el
la eklezio kaj ekzekutita;</p>
    </section>
    <section id="note_13">
      <title>
        <p>13</p>
      </title>
      <p>Ave, Maria,  Regina Coeli (latine) – Vivu, Mario, reĝino ĉiela;</p>
    </section>
    <section id="note_14">
      <title>
        <p>14</p>
      </title>
      <p>Arkadio — lando de antikva Grekio, en kiu, laŭ vortoj de poetoj,
ĉiuj homoj estis feliĉaj kaj havis neniujn zorgojn;</p>
    </section>
    <section id="note_15">
      <title>
        <p>15</p>
      </title>
      <p>Leonardo da Vinci (1452-1519), granda itala pentristo kaj inventisto
naskita en Vinci, apud Florenco;</p>
    </section>
    <section id="note_16">
      <title>
        <p>16</p>
      </title>
      <p>Soldo — nevalora monero;</p>
    </section>
    <section id="note_17">
      <title>
        <p>17</p>
      </title>
      <p>Scilio kaj Ĥaribdio [Scylla
and Charybdis] – laŭ greka mitologio sur ambaŭ rokoj de mallarĝa
markolo estis du monstroj murdintaj ŝipanojn, t.e. troviĝi en
danĝero inter ambaŭ flankoj;</p>
    </section>
    <section id="note_18">
      <title>
        <p>18</p>
      </title>
      <p>Minervo — diino
de saĝeco, protektantino de belarto, scienco, metio en antikva Romio;</p>
    </section>
    <section id="note_19">
      <title>
        <p>19</p>
      </title>
      <p>Citaĵo de Jesuo Kristo "Ne pacon, sed glavon mi alportis sur la teron";</p>
    </section>
    <section id="note_20">
      <title>
        <p>20</p>
      </title>
      <p>A la guerre comme
a la guerre — la franca proverbo "En la milito, kiel en la milito";</p>
    </section>
    <section id="note_21">
      <title>
        <p>21</p>
      </title>
      <p>Corpus Domini — (korpo de dio) latine, unu el ĉefaj katolikaj festoj;</p>
    </section>
    <section id="note_22">
      <title>
        <p>22</p>
      </title>
      <p>Cosi fan tutti — Same agas ĉiuj (itale);</p>
    </section>
    <section id="note_23">
      <title>
        <p>23</p>
      </title>
      <p>Antaŭmortaj
vortoj pri Jesuo de Romia imperiestro Juliano (331-363), kiu dumvive
persekutis kristanojn;</p>
    </section>
    <section id="note_24">
      <title>
        <p>24</p>
      </title>
      <p>"Proksimiĝu ni al
dia altaro" — komencaj latinaj vortoj el katolika preĝo "Introit";</p>
    </section>
    <section id="note_25">
      <title>
        <p>25</p>
      </title>
      <p>Temas pri antikva filozofo Sokrato kaj lia agado;</p>
    </section>
    <section id="note_26">
      <title>
        <p>26</p>
      </title>
      <p>Skudi — valora arĝenta monero;</p>
    </section>
    <section id="note_27">
      <title>
        <p>27</p>
      </title>
      <p>Elangligis Vladimir OKC</p>
    </section>
  </body>
</FictionBook>
